Esperanta ligilo

n-ro 4, aprilo 2020

 

 

           Enhavtabelo

El la estraro

El Esperantujo. La UK en Montrealo prokrastita

Forta bezono por medicinistoj

Esperanto-movado meze de la pandemio

  Ni rememoras (pri Irena Łowińska)

Nia rondo familia. La verko, kiu venkis en konkurso

Ni gratulas!

Nekutimaj kutimoj. Reflektado el la mezepoko

Literaturo. N. Osipenko. Kiu ekkredos?

Stenografia pagxo (nur en brajla versio).

 

 

 

          El la estraro

 

   Estimataj kaj karaj geamikoj!

   La estraro de LIBE cxiumonate skajpe kunvenas por trakti aktualajn

aferojn kaj provi progresigi nian Movadon. Dum la pasintajmonatoj ni

sekvis preparojn de la 85-a IKBE. Anatolij Masenko kaj Vjacxeslav

Suslov, membroj de la Organiza komitato, regule informis nin pri la

situacio. Gxis la fino de marto al la Kongreso aligxis pli ol 60

gepartoprenontoj. La preparoj bone progresis.

   Bedauxrinde, la mondon trafis malsano terura (Covid 19) kiu

malfaciligis cxiutagan funkciadon kaj malebligis okazigon de pluraj

internaciaj eventoj. Dum la lasta skajpkunveno de la estraro, ni serioze

pritraktis la situacion kaj decidis, ke ni prokrastu okazigon de la

Kongreso. Cxu gxi okazos alidate cxi-jare aux sekvantjare dependos de la

evoluo de la situacio.  Finan decidon pri tio ni faros fine de majo.

Ni esperu, ke la malsano baldaux estos venkita, ke estos haltigitaj

suferoj de la homaro kaj ke ni dauxrigos sengxene labori por bono de

niaj membroj!

   Fartu bone, estu fortAJ KAJ GARDU VIN!

       Nome de la estraro,

               Nedeljka LOzajicx,

Prezidantino.

 

 

                 El Esperantujo

 

LA UNIVERSALA KONGRESO EN MONTREALO PROKRASTITA AL LA JARO 2022

UEA esperas, ke cxiuj bone fartas. La sano de la kongresanoj kaj de

cxiuj homoj estas por ni la plej alta prioritato. Post zorga konsiderado

de cxiuj aspektoj de la koronvirusa tutmonda epidemio kaj gxiaj sekvoj,

la Estraro de UEA, la Centra Oficejo, LKK kaj la kongresejo en Montrealo

venis al la konkludo, ke tute ne estus sekure kaj prudente okazigi la

UK-on en Montrealo en 2020. Cetere, laux la novaj pli striktaj reguloj

de la kebekia registaro, je nia granda bedauxro en 2020 ne eblos okazigi

Universalan Kongreson de Esperanto.

Pro tio la Estraro de UEA unuanime decidis prokrasti la Universalan

Kongreson en Montrealo al la jaro 2022.

Ni kore dankas al la Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu dum jaroj obstine

laboris por organizi la Kongreson kaj pretas dauxrigi la laborojn por la

UK en Montrealo en la jaro 2022.

Cxiu aligxinto estis rekte informita de la Kongresa Fako de UEA rilate

la prokraston al 2022, la auxtomatan nuligon de mendoj kaj la repagojn.

Por ke la esperantistoj tamen havu la okazon sperti grandan internacian

arangxon en tiu cxi jaro, estas planata virtuala evento en la monatoj

julio-auxgusto, kiun povos partopreni ankaux tiuj, kiuj ne planis veni

al Montrealo.

Pliaj informoj pri tio aperos en sekvaj komunikoj de UEA.

          Gazetaraj Komunikoj de UEA

           N-ro 862, 2020-04-11

 

           Forta bezono por medicinistoj

alvoko de UMEA

   En la nunaj tagoj, la rolo de medicinistoj unike gravas. Felicxe ni

delonge havas nian propran

fakan Asocion, tio estas la Universala Medicinista Esperantista Asocio,

kiu modele agis tra

lastaj jaroj, kaj kiu povos ludi eksterordinaran rolon en la reago de

esperantistoj. Komentas kaj

alvokas la prezidanto de UMEA, D-ro Christoph Klawe:

"En la nuna situacio elpasxas kun informoj kaj komentoj kaj estas

intervjuitaj multaj Esperanto-parolantaj medicinistoj, kiuj ankoraux ne

estas

membroj de nia UMEA. Aligxo al UMEA ja eblas senkoste! Por havi fortan

pozicion por konvinki la ekstermovadan medicinan mondon de la

avantagxoj de Esperanto, ni bezonas multajn membrojn. Do bv. instigi la

nun aperantajn verdajn medicinistojn aligxi al UMEA! Aligxo eblas per

retletero al umea@uea.org kun la deklaro de la intenco kaj diskonigo de la

posxtadreso, por nia membroregistro.”

Ni fidas, ke UMEA povos ludi gravegan rolon en nia reago al la defio. Sed

por tio gxi bezonas arigi en sia membraro cxiun Esperanto-parolantan

kuraciston, flegiston, esploriston aux mediciniston! Informintersxangxoj

inter

fakuloj povas okazi danke al nia lingvo, ili uzu tiun eblon! Poste ili

povos informi siajn enlandajn

fakajn societojn kaj tiel la utilo de Esperanto evidentos.

Alianca aliro al la pandemio bezonata kaj strebata

Ni esploru la bezonojn kaj niajn tre modestajn rimedojn. Jen unika

alvoko, ke kelkaj el niaj

aktivaj fakaj asocioj kunigu siajn fortojn kaj antauxen rigardu. Unue,

la bezonoj:

Informoj: Disponigo de vere tutmondaj kaj fideblaj informoj pri la

virusa premo.

Medicino: Ni havas armeon da E-o-medicinistoj en la strebo – kion ili

bezonas?

Fabrikaj ebloj: cxu ie troveblas kompanioj aux instancoj kun

esperantistoj kapablaj utili?

Enhavo

• UMEA esenca – subtenu gxin!

• Nova alianco en konstruo

• <edukado.net> al la savo

• Universitatoj gravaj – precipe nun.

Greziljono vin subtenas!

Redakcio: Stefan MacGill, Mirejo Grosjean. Kiuj estas la fakaj asocioj

(FA), kiuj unuavice povos levi sin al la defio? Tiuj estas niaj

medicinistoj (UMEA), niaj ekonomoj (IKEF) kaj nia instruista Ligo (ILEI)

kaj gxiaj partneroj.

Enplekto de pliaj Fakaj Asocioj bonvenas. Jen kiel tiuj FA povos

epokfare kunlabori:

Informoj: IKEF lauxdinde dekomence liveris aktualajn informojn el

cxinio. ILEI pretigas

mesagxon al siaj sekcioj kaj al la E-o-gazetaro. Jam agas iliaj

partneroj <edukado.net> kaj

Kulturcentro Grésillon (Francio). Sendube estas pliaj. UMEA klare estu

la cxefa peranto de

fideblaj medicinaj informoj.

Medicino: Urgxe UMEA bezonas pliajn membrojn (vidu supre), por havi

realisman bildon de

la agado kaj fizikan lokon de la san-luktantaro. Ni povos de tiuj

personoj akiri valorajn

informojn, kiujn la grandaj mondaj amaskomunikiloj ignoras.

Fabrikaj ebloj: IKEF povus eble scii aux malkovri, kie troveblas

fabrikoj aux instancoj, kiuj

povos krei protektilojn por medicinistaj herooj. Se tio eblas, suficxas

kunordigo, por ke tiuj

objektoj atingu E-o-resanigistojn.

La streboj krei tiun aliancon troveblas ankoraux en tre frua stadio,

tamen okazas intensa

mesagxado pri tio. La komencaj agantoj devenas el UEA-rondoj, sed ili

agas plene kiel

unuopuloj, temas pri Stefan MacGill kaj Renato Corsetti. Ili estas

komisiitoj de UEA pri Landa

Agado kaj kuratoroj de la konto ‘Espero’ de UEA.

Manieroj elteni trudizoligxon – servo de <edukado.net>

Sciante, ke en plurdekoj da landoj estas krizsituacio pro la kronviruso

kaj eble estos ankoraux en

pliaj aliaj landoj, la konsekvenco estas, ke pluraj Esperanto-arangxoj

estas kaj estos nuligitaj, ni

devas trovi manierojn ne lasi perdigxi niaj kursanoj.

Jen konsiloj al vi por laborigi ilin ecx distance:

https://edukado.net/novajhoj?id=816

Universitata agado - centra registro

Nun la labor-grupo pri 'Esperanto en universitatoj' de UEA/ILEI/TEJO

provas fari la registradon,

kiun faris tra multaj jaroj Germain Pirlot. En tiu kadro

<www.edukado.net> pretigis formularon

por registri aparte universitatajn kursojn. Vi povas trovi gxin en la

kursejo cxe

https://edukado.net/kursejo

La registrantoj povos modifi siajn registrajxojn. La instruantoj havos

liberan aliron al la

instrumaterialoj kun 900 ekzercoj. Estus tre bele, se oni alsxutus siajn

programojn, kion eblas fari

per aldono de PDF -dosiero aux per dono de ligo de la koncerna retejo.

Pri la registrajxoj ni havos utilajn statistikajxojn, inklude la uzatajn

materialojn. Eblos per klako vidi,

kiuj kion uzas kaj kontakti unu la alian. (Sercxu la statistikan pagxon

sube de ajna pagxo de la

retejo kaj tie legu, sercxu plu!)

La sistemo avertos la registrintojn antaux la fino de la kursperiodo kaj

demandos, cxu ili volas

renovigi la kursinformojn, anonci novan, kion oni povas fari per modifo

de la registrajxo, kaj tute

ne necesas denove plenigi cxion.

Same eblas ecx nun uzi malnovajn registrajxojn simple per modifo de la

necesaj informoj. cxe

la "aldoni novan" necesas elekti "aldoni surbaze de antauxaj informoj”.

            (El la "Estraraj komunikoj de UEA")

 

          Esperanto-movado meze de la pandemio

 

   Meze de la terura pandemio, kiu cunamas la mondon en cxi tiu komenco

de la jaro 2020, certe unu demando okupas la menson de cxiuj homoj, kiuj

amas nian komunan lingvon: Esperanton. La demando estas: kiel efikos la

viruso rilate nian movadon?

   La unua penso estas maltrankviliga. Nia kulturmovado ne estas tiel

forta kiel ni volus, kaj gxia financa bazo jam de certa tempo suferas

skuojn. Se la pandemio nature damagxas la tutmondan ekonomion, tiam

evidente gxi malfavore atingos ankaux nian movadon. Tamen, ni ne rajtas

pensi nur ekonomie, kiam temas pri socia malsan-minaco. Ni do klopodu

listigi negativajn kaj (se ili ekzistas) pozitivajn rezultojn de la

pandemio je nia movado.

Negativaj faktoroj:

1. Niaj cxeestaj eventoj (internaciaj, regionaj kaj landaj kongresoj,

kursoj, renkontigxoj kaj simplaj klubaj kunsidoj) estos interrompitaj.

Niaj asocioj riskas perdi anojn kaj sian rolon kiel alproksimigantoj de

membroj. Faritaj aligxoj perdigxos aux prokrastigxos. Multaj fervoraj

samideanoj malgxojos pro tio.

2. Sekve de tia manko de personaj kontaktoj, eble multaj asocianoj ne

plu aligxos al siaj asocioj, en loka, landa kaj internacia niveloj.

3. Prelegoj pri Esperanto en lernejoj kaj kultur-asocioj cxesos dum

certa tempo. Sekve, malpliigxos varbado de eblaj personoj interesitaj

pri nia lingvo.

4. Turismaj agadoj ligitaj al Esperanto (ekskursoj, ekzemple) same

malpliigxos.

   Pozitivaj faktoroj:

1. Pro la bezono pri socia izoligxo, interretaj personaj kontaktoj

pliintensigxas, skribe kaj parole. Precipe la junulara movado (BEJO kaj

TEJO, ekzemple) lancxas spontanajn babiladojn por praktikado de la

lingvo kaj amika interapogo.

2. En grupaj diskutlistoj en interreto la partoprenoj estas jam nun pli

intensaj kaj fervoraj. Svarmas belaj filmetoj kaj podkastoj,  kiuj

vigligas la homojn.

3. Multaj homoj interesigxas pri reta lernado de nia lingvo. Cxi tiu

tempo povas esti favora por intensa varbado de novaj kursanoj. Duolingo

estas ekzemplo. En Brazilo, konata gvidanto de diskutlisto kaj retejo

por apogi la lernadon, S-ro Adonis Saliba, rapide varbis dekojn da

interesitoj por sia reta kurso. Izolitaj personoj havas pli da tempo por

studado.

4. La konata retejo edukado.net intensigis sian agadon, kaj jam proponas

plurajn intervjuojn kun eminentaj fakuloj pri la nuntempa krizo, krom

aliaj edukaj iniciatoj.

5. Diversaj revuoj disponigas abundan kaj ricxan senpagan materialon:

“Monato”, “Juna Amiko”, reta Revuo Esperanto de UEA, “La Turka Stelo”,

ekzemple.

6. Relative facile estas organizi prelegojn al klubanoj kaj asocianoj

per skajpo. Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio-de-Janejro,

ekzemple, jam tion faras de certa tempo. Surbaze de la disponebla

teknologio, ecx surogatojn de la kongresoj, kiujn oni devos prokrasti,

oni povus pretigi per interretaj eventoj.

7. Espereble pli da Esperantistoj legos librojn dum sia izola tempo. Tio

certe plialtigos la nivelon de lingvokono kaj klerigxo inter ni. Multaj

libroj en nia lingvo estas disponeblaj en interreto.

Nu, cxi tiu skizo tute ne pretendas elcxerpi la temon. Pro optimismo,

rimarku, ke mi listigis kvar negativajn punktojn kaj sep pozitivajn.

Fakte, gxi estas nur provoko. La Esperanta RetRadio partoprenas la

klopodon teni alta la animon de Esperantistoj. Ni cxiuj povas krei

eblecojn por transformi la nunan krizon en favoran cirkonstancon por nia

Esperanto-movado. Ni ne forgesu, ke en tempo de tutmonda sufero, ankaux

tutmonda solidareco povas burgxoni. Kaj en etoso de solidareco, certe

Esperanto povas kreski.

           (Laux Esperanta retradio)

             Paolo S. Viana (Brazilo)

 

 

         Ni rememoras

          (pri Irena Łowińska)

 

   La 10-an de septembro 2019 forpasis Irena Łowińska, pri kiu

bedauxrinda evento mi ne legis gxis nun en EL.

   Nun mi decidis memori pri sxi kaj sendi gxin al la redaktoro.

 

         Viveto finita nerimarkita

 

Kara leganto, cxu vi memoras pri Pola Stelo? Kaj cxu vi memoras pri ties

lasta redaktoro? Ni ja memoru!

Sxia forpaso dum monatoj restis nediskonigita en nia "rondo familia",

bedauxrinde malvastigxanta tagon post tago.

Irena Lowinska forpasis tiel modeste, kiel sxi trabatalis (cxu diri

trabaraktis) sian tutan vivon.

Kaj nun pri sxi memoras persono, de kiu sxi versxajne ne atendus tion.

La kelkjaran "internacian geedzecon", kiun mi pasigis kun sxi, sxi certe

konsideris poste grava maltrafo.

Tamen sen tiu "epizodo" mi nun ne estus sxia malfrua "nekrologanto" cxi

tie,, pli ol duonan jaron post sxia forpaso.

   En la pasinta septembro finigxis do vivo, kiu komencigxis en la jaro

1943, ie en la pola kamparo, cxe la familio Lad (pron. Lont).

La novnaskita blinda bebo ricevis la nomon Zofia.

En la blindullernejo la etstatura kaj pepvocxa knabino estis konata kiel

Zosja Lad.

Jam pri tiu periodo Irena havas amaran memoron, oni ja ridetis pri sxi,

kiu tiutempe speciale prononcis la sonon "sj" en sia propra karesnomo.

Tiu memoro certe estis unu el la kialoj, ke sxi - jam plenagxa -

alprenis la nomon Irena.

La nomo Lowinska - kiu sonas impone, ecx nobelece en Pollando - estas de

sxia unua edzo.

Lowinski estis vidanta persono, konata figuro siatempe kiel literaturisto.

Li frue mortis, kaj Irena restis kun sia filino Regina, kiun sxi

kreskigis kun aparta zorgo.

 

Irena ne akiris diplomon de supera klereco, sed altan kulturon sxi cxiam

sopiris kaj absorbis ecx kiel brosfaristo.

Kiam en 1985 (Augsburg) sxi aperis en la tiujara IKBE, sxi estis

perfekta parolanto de la Internacia Lingvo kaj la nova redaktoro de Pola

Stelo, kiu posteno jxus ekvakis post la morto de J. Smietanko.

En la jubilea jaro 1987 Irena estis aktiva kunorganizanto de la IKBE.

Poste sekvis kelkaj jaroj, kiam sxi ne sukcesis kongresi, gxis la IKBE

en Sarajevo (1990), kiun sxi partoprenis.

Se temas pri E-kongresoj dum la vivo de Irena, ni povas mencii cxi tiujn

tri, tamen sxi fervore vizitadis E-arangxojn en Pollando.

Ilin sxi ofte kolorigis per sia agrabla kantado kun propra gitara

akompano, krom ja gvidi okazajn E-kursojn.

Sxi tre sxatis kantojn kun lingvolernigaj tekstoj, kiajn ankaux sxi mem

fabrikadis multnombre.

   Dum la cxirkaux jardeka periodo - en kiu Irena Lowinska prizorgis

Polan Stelon, la revuo estis vere altnivela, gxi liveris valorajn

sciigojn ne nur el la blindul-E-a vivo de la tiutempa Pollando, sed

ankaux pri la gxenerala pola kulturo kaj historio.

La formorto de tiu longtradicia bll-e-a revuo estas bedauxrinda sekvo de

la drastaj politikaj kaj ekonomiaj sxangxoj, kiuj koncernis ankaux

Pollandon en la lasta jardeko de la 20-a jarcento.

Irena tiam perdis sian laboron kaj restis senfunkcia.

Sxi kun sia onklo - kiu cxiam zorge subtenis sian nevinon, baldaux

eklogxiis en blindulhejmo por agxaj personoj.

   Pasis pli ol jardeko, dum kiu oni ne plu ricevis iun informon pri la

iama E-redaktorino.

En la lasta vivperiodo Irena longe suferis de kancermalsano, kiu fine

forpasigis sin.

   Sxia memoro meritas longe resti por ni.

Ripozu sxi en paco.

            Attila Varro

 

 

             Nia rondo familia

         |La verko, kiu venkis en konkurso

   Ni informis vin pri sukceso de nia s-anino Tamara Sergejevna Andreeva

el Sankt-Peterburgo (Rusio), kiu venkis en la pasintjara Internacia

konkurso de eseoj pri la rolo de brajla skribo en la vivo de nevidantoj.

Nun ni prezentas al vi la konkursajxon de nia veteranino. Nun sxi estas

90-jaragxa, sed dauxre aktivas en E-movado, verkas E-e kaj ruse. Ni

tutkore deziras al vi, kara Tamara Sergejevna, bonan sanon kaj pliajn

sukcesojn!

 

             Tamara Andreeva .

 

          Mia savilo

   Fine de majo 1941 jaro en la solena lerneja vesperkunveno pro la plej

altpoenta lernado  oni enmanigis al mi donacon – skribilon por blinduloj

kun la gravurajxo :”Por avangardulino en lernado Tamara Andreeva,

instituto por blindaj infanoj, Leningrado, 1941”. La ilo estis valorega

donaco por mi: nun mi ne bezonis turni min al la gepatroj por helpo noti

miajn versajxojn aux necesan informon, la ilo faris min pli memstara.

Nun mi povis sen helpo de la aliaj legi librojn, plivastigante la

spirithorizonton, pliricxigxante per novaj scioj. Mi estis vere felicxa,

zorgis pri la ilo, ecx nokte tenis gxin sub la kuseno.

   Por somero la panjo kaj mi forveturis por ripozi al la avino en

vilagxon. Kaj auxguste la vilagxo estis okupita de fasxistoj. Lokaj

logxantoj kaj rugxarmeanoj, perdintaj siajn trupojn, organizis anarojn

de rezistado kaj partizanajn tacxmentojn. La panjo kaj la avino helpadis

al partizanoj per nutrajxo, kudris kamuflosurtutojn el littukoj,

kovrilsakoj, kusentegiloj, uzante helpon de la najbaroj. Ili mem

produktis neceskoloran farbon. Sed trovigxis perfidintoj.

   En januara frosta mateno 1942 jaro en la vilagxon venis tacxmento de

malamikoj kun policanoj. Sekvis ordono al ni vestigxi sen kunpreni ion.

La panjo persvadis min lasi la ilon, sed mi ne konsentis, premante gxin

al la brusto. « Filinjo, gxi estas peza ! Kaj ni ne scias , kio atendas

nin plu ». Sed mi insistis, pli forte premante la ilon al mi. Kaj la

panjo per la granda lana tuko ligis la ilon al mia brusto, vestis min

per iuj jaketoj, bluzoj, palto. Policano rapidigis nin. Apenaux ni

transiris la sojlon, nia domo estis forbruligita. Brulis jam la tuta

vilagxo. Forta vento levis flamantajn forsxiratajn pajlajn tegmentojn,

ili brulflugis super brulantaj domoj kvazaux diabloj, elsxirigxintaj el

infero. Bruego de falantaj traboj, gxemkriado de bestoj, pereantaj en

fajro, plorado de infanoj! Sxajnis, ke venis mondofino.

   Ni estis krude pusxitaj en sledon, kie jam trovigxis niaj najbaroj.

Kaj ni ekveturis al nenieno. Atinginte iun vilagxon, la sledo haltis. Iu

mortis. Gardistoj, akompanintaj nin, deflankigxis  kaj ne atentis nin.

La panjo rapide kaptis min je mano kaj ni ekkuris al la plej proksima

domo, kie ni ekvidis timigitan virinon. Sxi ekkriis histerie: "Malaperu!

For! Mi ne volas morti pro vi!" Ambauxmane sxi perforte forpusxis nin al

la malantauxa pordo, kaj jxetis  desur alta perono al brutejo en

profundan negxdunon. Ni kusxis en negxo, tremante pro timo, frostego,

senelireco. Igxis tute mallume. Estis auxdataj maloftaj klakoj.

Versxajne, oni mortpafadis fugxintojn. Ni ne havis kien fugxi, sed

necesis sercxi eliron. Ni elnegxigxis kaj baldaux trafis al eta

konstruajxo, de kie odoris fojno. Gxuste en tiu cxi duonruinigxinta

fojnejo ni kasxigxis. La panjo kusxigis min al la malantauxa muro kaj

kovris per fojno. Sxi mem enfosis sin aliloke. Finfine pafoj cxesis kaj

venis pli-malplia silento. Subite ekauxdigxis negxa

knaro. La fojnejon aliris duopo. Mi retenis la spiradon. Oni aliris kaj

haltis. Tuj mi eksentis fortan pusxon en la bruston, gxin sekvis la pli

forta. Malantaux la dorso ekkrakis malnovaj tabuloj. Al mi sxajnis, ke

mi suprenflugis kune kun la ejo. Mi ne memoras, cxu mi perdis la

konscion. Mi volis krii, voki la panjon, sed komprenis, ke tion fari ne

endas : tiuj homoj sercxas fugxintojn, la trovitajn ili pafmortigos aux

pendumos.

   Mi denove auxdis - negxoknare forigxantajn homojn. Silento. Mi timis

ekparoli, voki la panjon kaj auxdi nenion responde. Pasis kvazaux

eterno, kiam mian auxdon atingis la flustro: "Filinjo..." - "Panjo mia!"

- reflustris mi.

   Do, mi restis viva: bajoneton (gxuste sendube gxin) haltigis la

metala skribilo por blinduloj.

Nun ni kune enfojnigxis, forte premigxinte unu al la alia, interkisante

kaj balbutante iajn plej bonajn kaj karesajn vortojn. Versxajne, mi

ekdormis, varmigxinte en brakumoj de la panjo... "Cxit, cxit! Ne timu:

la panjo estas kun vi! Mi pensos kaj trovos la eliron", - flustris la

panjo. Mi konvulsiis en manoj de la panjo, forte tenintaj min kaj

ripetadis tra larmoj: "Mi timas... li atingos min! Mi forbrulos! Mi

sentas, kiel fajra monstro kaptas min! Al mi varmegas!"

   Tiu kosxmaro multajn jarojn persekutis min, kiel Scarlett-on el

"Forportitaj per vento". Dumtempe tio forpasis. Ecx nun mi ne povas

rememori sen ekscitigxo tiun mian travivajxon. Versxajne, pro tio mi ne

sxatas legi librojn kaj spekti filmojn pri milito.

   Estis tre malvarme kaj mallume. Eligxinte el la fojnejo, ni ekvagis

tra la vilagxo por sercxi helpon cxe homoj. Preterpasante iun domon, ni

ekauxdis  infanan ridon kaj decidis frapi gxuste al tiu pordo. La pordon

malfermis virino kaj sen demandoj gvidis nin en la cxambron, kie varmis

kaj bonguste odoris fresxa pano. Kvar infanoj scivole observis nin. La

plej agxa Vanja estis, eble dekdujara, kiel mi. Kiam  mi estis

senvestigita, la knabo ekvidis la ilon sur mia brusto. "Ho, kiu ferajxo

estas sur vi? Ha-ha, cxu kavalira kiraso?" - ekkriis li. Tiutempe la

panjo trovis du truojn en la bluzetoj, jaketoj, palto kaj tuko, per kiuj

estis fiksita la ilo al mia brusto.

"Tio estas ne kavalira kiraso, - mi respondis al li, - sed skribilo por

blinduloj. Hodiaux gxi savis mian vivon".

   La lastajn vortojn li ne atentis, pririgardante la ilon de cxiuj

flankoj. "Vi sxercas! Du  feraj platoj kun truoj, iaj punktoj rande de

unu el ferajxoj. Cxu eblas ion skribi sur tio?" - "Donu paperfolieton

kaj diru, kion skribi." Vanja iom pensis kaj proponis: "Mi volas, ke la

pacxjo plej baldaux revenu hejmen el la milito". Li rigardis al punktoj

kaj miris: "Kiel eblas ion skribi kaj poste legi laux punktoj? Kiu

elpensis tiun cxi ilon?" - demandis Vanja. – "Louis Braille. Li trijara

vundis per akrajxo siajn okulojn kaj poste plene blindigxis. Tial li

kreis skriblegan sistemon por blinduloj de la tuta mondo. Li laboris en

Parizo, instruante blindulojn. Li vivis en la pasinta jarcento, de 1809

gxis 1852jj. Tiu cxi ilo havas lian nomon: Brajlo-skribilo por

blinduloj. En la tuta terglobo oni danke memoras lin". Vanja atente

finauxskultis kaj petis: "Donacu al mi la folieton por memoro. Mi

konservu gxin, montru al la amikoj kaj rakontu pri tiu franco".

   Mia savilo estis kun mi en la partizana tacxmento en arbaro,

transflugis la frontlimon en aviadilo U-2, kelkajn monatojn estis kun mi

en hospitalo, dekojn da jaroj servis al mi kiel laborilo. Nun gxi estas

en la muzeo de historio de la lernejo por blinduloj kaj malfortevidantoj

en Sankt-Peterburgo.

2019 j.

              En Esperanton tradukis Klara Ilutovicx (Moskvo).

 

 

          Ni gratulas!

 

   En la eldonejo "Desna" en Cxernihiv (Ukrainio" jxus aperis ruslingve

la libro de blinda ukraina E-istino Ludmila Sxafraj "Kaj kion

intersxangxe. Versoj kaj fabloj pri la cxefa". Plejparte tio estas

filozofiaj, ofte religiaj verkoj. La auxtorino, laux mia scio, verkas

ankaux en la ukraina kaj en E-o. En la sekvaj numeroj de nia revuo vi

povos legi tradukojn de la verkoj el tiu cxi libro, Ni deziras al

Ludmila pluajn sukcesojn en verkado kaj longan, aktivan vivon!

          O.P.

 

 

          Nekutimaj kutimoj

             Reflektadoj el la mezepoko

   Ju malpli mi estas sur Sark, des pli Sark estas en mi. Ne estas tago

por mi sen reveni tien per miaj pensoj. Homoj kaj pejzagxoj trairas

antaux miaj okuloj, konversacioj sonas en miaj oreloj, mi povas senti la

akran atlantikan venton sur mia vizagxo.

   Mi ne kasxu - Sark estas profunde en mia memoro, kvankam mi estis tie

nur po kelkaj tagoj. Kiam mi forlasis Granville-n, mi tute ne havis

ideon, kion atendi de cxi tiu insulo. Kiam mi forlasis la landon, mi

havis la impreson, ke ie sur la Angla Kanalo la pramo transiris la

tempan baron kaj portis min al la pasinteco.

    La gxusta mezuro de la aferoj

   Sur Sarko tago estas tago kaj nokto estas nokto. Cxi tie ne estas

lumturoj aux neonlumoj. Ankaux la fenestroj ne estas brile lumigitaj. La

elektro estas multekosta, kaj la insulanoj estas firme konvinkitaj, ke

nokte oni nepre dormas. Ili ellitigxas frue. Fisxkaptistoj ekveturas cxe

tagigxo, posedantoj de bovoj kaj sxafoj prizorgas sian brutaron. Sark

endormigxas frue, sed ankaux vekigxas frue. Kiam mallumo falas, la lumo

videblas nur en la taverno cxe malsupreniro al la haveno. De tempo al

tempo la stratoj estas lumigitaj per la lanternoj de du policistoj,

kiujn la logxantoj elektas por dujara mandato, kiuj plenumas sian

servon. Se ne estas nuboj, vi povas vidi la stelojn en la cxielo. Mi ne

sciis, ke la vido de la stelplena cxielo povas kauxzi tian gxojon. Sed

mi neniam vidis tian cxielon. Laux astronomoj, 96 procentoj da logxantoj

de Euxropa Unio logxas en lokoj, kie la nokta cxielo neniam estas

malhela. Ne estas multaj malhelaj rezervejoj en la mondo. Sark estas unu

el ili. Distanco estas la dua koncepto, kiu akiras la gxustan mezuron

sur la insulo. Kiam ni rigardas la mapon aux kiam ni navigas cxirkaux la

insulo per rapidboato, gxi sxajnas malgranda. 5 km de unu rando al la

alia. La afero aspektas tute malsimile, kiam ni trairas la areon mem.

Sur Sark ne ekzistas ecx unu sola auxto, nek motorciklo nek ecx

motorbiciklo. Estas probable dekduo da traktoroj. Ili estas uzataj por

terkulturaj laboroj kaj por veturigi turistojn kaj ties valizojn el la

malalte kusxanta haveno. Cxiuj aliaj motorveturiloj estas malpermesitaj

sur la insulo (ecx kuracisto havas kiel ambulancon la traktoron kun

postveturilo por transporti pacientojn). Estas cxevalaj cxaroj kaj

bicikloj. Kelkajn tagojn pli frue, de la perspektivo de auxtosxoforo, mi

opiniis, ke 1000 km ne estas tiom malproksime. Post du tagoj de restado

en Sark mi sciis, ke 5 km-oj estas longa distanco. Manko de auxtoj havas

plurajn aliajn efikojn. Ne necesas asfaltaj vojoj, multekostaj por

konstrui kaj subteni. Suficxas por traktoro kaj fiakroj sxotra vojeto.

Biciklanto kaj promenanto kontentigxos pri la vojeto, desegnita por fari

gxin kiel eble plej mallonga kaj komforta. Piedpremita de generacioj. Ne

estas bezonataj ankaux parkejoj kaj vojsignoj. Por ordo oni starigis unu

antaux akra turno sur la kruta descendo. Neniuj “kusxantaj policistoj”

sur la vojo kaj pentrado de krucigxoj por piedirantoj estas bezonata. Ne

necesas policistaj radaroj aux alkoholaj testiloj. Benzinstacio ne estas

bezonata (traktorojn oni tankas per  petrolo el bareloj, veturigitaj per

pramo). Ne necesas zorgi, ke infanoj ne elkuru sur la straton. Krome, en

Sark silento estas silento. Du fojojn diurne gxi estas interrompita per

bruo de traktoroj, veturantaj al la haveno kaj reen, pli ofte – de

cxevala henado. La malpermeso de helikopteroj kaj dronoj, kiuj gxenas la

aerspacon de la insulo garantias, ke silenton ne rompos iu ajn ekstera

entrudulo.

   Ne sxangxu tion, kio funkcias bone

Sark estis logxigita antaux 500 jaroj, en 1563, laux iniciato de la

normanda familio de Carteret. En 1565, la suvereno de la insulo, Hellier

de Carteret, kaj liaj posteuloj farigxis vasaloj de la regxino de

Anglujo Elizabeta la 1-a Tiam la reguloj de la feuxda sistemo regas gxis

hodiaux. En 1579 estis kunvokita la parlamento, nomita Chief Pleas, kie

dumvive kunsidas la estroj de 40 familioj, logxantaj sur Sark. Rezulte,

ne ekzistas politikaj partioj, nek elekta kampanjo, kaj oficialuloj

estas ege malmultaj. Impostoj estas pagataj unufoje jare de la kapitalo,

kaj tiuj sumoj estas uzataj por sociaj celoj. Ne ekzistas ankaux socia

sekureco. Do, vi nur iras al kuracistoj kaze de grava malsano aux

akcidento. La vizito ne estas malmultekosta, gxi kostas 40 funtojn, kaj

enirinte vi devas lasi kotajn sxuojn cxe la sojlo. Domoj sur Sark estas

malnovaj. Jugxante laux la aspekto, ili estis konstruitaj el sxtono de

la unuaj setlantoj. Iliaj posteuloj nur konservas ilin en bona stato,

farante la necesajn plibonigojn, kiel provizo de akvon el kranoj,

hejtadon aux elektron. Neniuj modaj vilaoj aux grandaj hoteloj estis

konstruitaj cxi tie. Insulanoj ne interesigxas pri pliigo de la nombro

de turistoj. Plej multaj venas cxi tien de jaroj kaj estas suficxe

konataj.   Estas kvazaux memkompreneble, ke bona opinio pri homo havas

cxi tie altan prezon, ellaboritan de jaroj. Danke al tio vi ne povas

sxlosi viajn apartamentojn cxi tie. Sur la bretojn antaux la domoj,

farmistoj metas legomojn, mielon kaj hejmajn konservajxojn. Cxe ili

estas kartetoj kun prezoj, kaj apude estas ujo por mono. Se la produktoj

ne estis pesitaj antauxe, la pesil estas plia elemento de tiaj standaj

ekipajxoj. La posedanto metas varojn vendotajn matene kaj iras al siaj

okupoj. Vespere li prenas la monon kaj nevenditajn varojn. Honesteco

kauxzas, ke en bicikla luado-butiko suficxas diri al la posedanto, kun

kiu vi logxas, ke vi ricevu biciklon sen nenecesaj formalajxoj kaj

anticipaj kotizoj.Cxi tio ne validas nur por tiuj, kiuj venas semajnfine

kaj kamplogxantojn. Tiuj devas pagi kauxcion, cxar kelkfoje ili lasas

siajn biciklojn en strangaj lokoj sur la insulo. Krom honesteco, estas

aprezata bonkoreco. Ne licas preterpasi sin sen klinigxo kaj rideto.

Tiuj, kiujn ni konis de pluraj tagoj, ankaux devas esti demanditaj, kio

okazas. Aux respondi kelkajn vortojn. Sxajne, bagatelajxo, sed kiom

ekstreme agrable.

   Memoru pri homoj kaj eventoj

La memoro pri pasintaj eventoj kaj homoj forpasintaj estas alia mirinda

trajto de Sark. La fakto, Ke la anglikana pregxejo estas plena je plakoj

memorigantaj elstarajn logxantojn kaj soldatojn, kiuj pereis en la unua

mondmilito, sxajnas evidenta. Estas tiel tra la tuta Euxropo. Tamen ne

plu evidentas memorigi ordinarajn logxantojn kaj regulajn vizitantojn de

la insulo per tabuloj metitaj sur benkojn starigitaj por ties memoro.

Prenante spiron kaj admirante la pejzagxon, ni povas dankeme pensi pri

la homoj, kiujn cxi tiuj benkoj memorigas. Estas pli ol 30 da ili. Pri

la potenco de la natura forto rememorigas ankaux la monumento de la

londona komercisto Jeremiah Gelles Pilcher, kiu dronis kune kun la sxipo

la 10an de oktobro 1868, enprofundigita de huragano, kiu subite venis.

La vidvino, mergita en funebron,  petis gravuri sur la plako de la

obelisko la vortojn de la psalmo: "Via vojo kondukis tra la akvoj, Via

vojo tra la vastaj akvoj largxigxis, kaj nekonataj estas Viaj spuroj."

Sxajnas, ke Sark memoras cxiun eventon kaj ke ekzistas neniu homo, kies

bonaj faroj iel ne estos memorigitaj. Pri Allan Emmanuel el Jersey

rememorigas la plako cxe la enirejo de la tunelo cxe la fisxa haveno

diranta: "La tunela lumigado estis instalita de la familio kaj amikoj de

Allan Emmanuel el Jersey, kiuj dum multaj jaroj ofte venis al cxi tiu

haveno per boato. La memoro pri Li konduku estontajn maristojn al Sark."

Estis memorigitaj la logxantoj de la insulo deportitaj de la germanaj

okupantoj, sed ekzistas ankaux plako, memoriganta, ke la vojo sur la

mallargxa kresto, apartiganta grandan Sarkon de malgranda Sark estis

konstruita de germanaj militkaptitoj sub la gvido de britaj soldatoj de

la regxa 259-a bataliono de sapistoj. Cxi tiu memoro estas akompanata de

trankvila konsento al la neevitebla pasado. Tombejoj estas modestaj, ne

estas kandeloj sur tomboj aux multekostaj marmuraj tombosxtonoj. Ecx la

tomboj de la regantoj de Sark estas modestaj kaj kovritaj de herbo.

   Distanco al moderneco

   Cxio, kion mi priskribis, eblas en malgranda homa komunumo, firmigita

de generacioj kondamnitaj je si mem kaj je sia diligenteco. Sur la

insulo konstante logxas ne pli ol duonmil homoj. Ili estas lauxvorte

nutritaj de la tero, sur kiu ili logxas, kaj de la maro, kiu cxirkauxas

ilin. Sed la insulo ne estas memsuficxa.

Unufoje semajne venas en la havenon sxipo kun diversaj varoj. Tamen oni

povas vivi sen auxtoj, politikaj partioj, homamasoj kaj diskotekoj, gxui

la silenton, lumon de la tago kaj mallumon de la nokto en harmonio kun

la ritmo de la naturo. Oni povas vivi sen anonimeco, alarmaj sistemoj,

policaj fakoj kaj funkciuloj. Oni povas naskigxi kaj morti en via propra

hejmo dum generacioj. Oni povas vivi sen komplika sistemo de juro, kiu

plejofte anstatauxas justecon, dececon kaj sanan sencon. Restado sur

Sark konvinkas, ke sen la plej novaj teknologiaj atingoj la homo ne

malpli felicxas. Grandaj urboj, homamasoj, kurado nek felicxigas nin nek

plibonigas nian vivokvaliton. Vivo sur Sark estas adaptita al homaj

dimensioj. Probable kial tiu, kiu iam venis al cxi tiu insulo, tiel

volonte revenas tien.

               Grażyna Myślińska

 

 

          Literaturo

         Kiu ekkredos?!

 

  Kiam nia familio logxis en la urbo Asxhxabado (Turkmenio),

dum someraj ferioj ni cxiam vizitadis Nordan Kauxkazon por gasti

cxe la parencoj kaj geamikoj.

Do, foje mi kaj mia edzino trovigxis cxe la amikoj.

Kune kun la amiko mi ekdeziris veturi al miaj parencoj en la alian urbon,

kiu situas je distanco de 430 km.

Matene estis varmege.

Ni aliris auxtostacion, tamen la buso estis tre malfruigxanta.

Tial ni decidis veturi per samdirekta pasagxera auxto. Tiamaniera veturo

estis iom pli multekosta, ol la perbusa, sed pli rapida kaj komforta.

Ni suficxe rapide trovis sxoforon, kiu konsentis veturigi nin.

En lia pasagxera auxto "Moskvicx 412" iu virino jam sidis sur la unua

segxo. Tial ni ambaux eksidis sur la malantauxan segxon, kaj la auxto

ekveturis.

Preter la fenestroj kuris malgranda j urboj, vilagxoj, agrikulturaj

kampoj kaj stepoj.

Ni sidis, interparolis, auxskultis la radion de la auxto.

Sur miaj genuoj kusxis mia jako. En gxian butonumitan surbrustan posxon

mi enmetis la pasporton kaj biletojn por aviadilo, per kiu post unu

semajno ni devis reflugi Asxhxabadon.

La jako glitis de sur la genuoj, tial mi cxiam tenis gxin,

kaj tio kauxzis ian malkomforton al mi.

La amiko proponis:

  - metu la jakon malantaux la segxo.

  Mi diris:

  - Ni forgesos gxin.

  - ne, ni ne forgesos.

  Mi obeis kaj metis la jakon malantaux mia segxo.

De tempo al tempo la auxto haltis. La sxoforo eliradis por fumi,

ankaux ni promenadis apud la auto por ripozigi niajn gambojn.

poste ni residigxis kaj veturis pluen.

Tagmeze ni alvenis surloken.

Ni pagis la vojagxkoston kaj iris al la korto de miaj gepatroj.

Mi ne avertis ilin anticipe, ke ni alvenos, cxar mi volis fari

agrablan surprizon.

La korta pordeto okazis fermita ne per la seruro,

sed per la riglilo. Tio signifis, ke la gepatroj estas hejme.

Perletere ili informis, ke nun en ilia korto logxas nova granda hundo.

Permane mi komencis frapi la pordeton.

Alkuris la hundo, kolere bojanta.

Granda fendo estis inter la pordeto kaj barilo. Mi povus trasxovi mian

manon kaj malfermi la pordeton, sed mi timis, ke min mordos la nekonata

hundo.

Mi frapis longe, sed la gepatroj ne rapidis malfermi la pordeton.

Versxajne, ili trovigxis en legomgxardeno kaj ne auxdis mian frapon

kaj malatentis la bojon de la hundo.

Subite mi ekkriis:

  - Ho, mia jako!!! Gxi restis en la auxto!

Ankaux mia amiko ekkriis:

  - Ho ve, ni forgesis gxin! Kion fari?!

Mi eksilentis, meditis: kosxmaro! Teruro! Katastrofo! Kion fari?!

Ja en la jaka posxo kusxas la pasporto kaj la aviadilaj biletoj.

Kaj jen en mia kapo trakuris penso de espero.

Mi diris:

  - Ho, ni iru al mia pli agxa fratino. Sxi kondukos nin

en pasportan oficejon. Eble tie oni helpos.

La fratino logxis proksime. Ni iris al sxi.

Sed mi dubis, cxu sxi restas hejme?

  Jen ni aliris al la domo de la fratino, ekfrapis la kortopordeton.

  La fratino eliris el la domo, ekvidis nin kaj gxoje salutis.

Mi koncize rakontis al sxi pri mia cxagreno.

  Sxi demandis:

  - per kia auxto vi veturis kaj kien metis la jakon?

  Mia amiko diris:

  - Ni veturis per samdirekta verda legxera auxto "Moskvicx 412",

tamen gxian numeron mi ne memoras. La jakon ni metis post malantauxan

segxon.

  La fratino terurigxis kaj demandis:

  - Kion fari?!

  Mi diris:

  - Bonvolu konduki nin en la pasportan oficejon kaj ni demandos

la oficistojn, kion fari.

  La fratino diris:

  - Certe, mi kondukos vin, kvankam nun estas forta varmego, kaj mi

suferas pro tre alta sangopremo.

Triope ni marsxis al centro de la urbo.

  La fratino iris antauxe, kaj ni sekvis sxin.

  Versxajne pro la varmego kaj sia alta sangopremo la fratino

ne kapablis distingi kolorojn de auxtoj, tial sxi montris cxiujn

preterveturintajn "Moskvicxojn" kaj demandis La amikon:

  - Cxu per cxi tia auxto vi veturis?

La amiko cxiam respondis:

  - Ne, ne per cxi tia.

  Finfine ni atingis la oficejon.

Ho ve, denove fiasko!

  La oficejo estis fermita, cxar jxus komencigxis la duhora laborpauxzo.

  Kion fari?

  Ni eksidis sur la benkon kaj atendis.

Proksime kvar milicistoj kun auxtomatpafiloj haste enauxtigxis kaj tuj

forveturis ien.

  Mi hontis: la homoj plenumas seriozajn aferojn, sed mi faris malsagxan

aferon, do nun mi mem suferas kaj turmentas la amikon kaj la fratinon.

Finfine, tagmeza pauxzo finigxis.

Mi kaj la fratino eniris la oficejon. Mi rakontis al la oficistino pri

mia malagrablajxo.

La oficistino diris:

  - Alportu al ni du viajn fotajxojn, kaj ni donos al vi la atestilon. 

Ni forlasis la oficejon. La fratino diris:

  - La fotajxojn oni pretigos dum unu semajno.

  - Sed post unu semajno mi devas forflugi Asxhxabadon!

la fratino trankviligas:

- Ni petos pretigi la fotajxojn plej rapide.

  Sxi ekhastis antauxen kaj, montrante cxiujn auxtojn,

sxi cxiam demandadis:

- Cxu eble cxi tia auxto?

Mi kaj la amiko sekvis sxin, mallevinte senespere niajn kapojn.

  Iumomente la fratino malaperis post la angulo de granda domo.

  Ni haltis, kaj la amiko ekfumis.

  subite depost la angulo elkuris la fratino, tenante enmane mian

jakon, kaj gxoje sxi kriis:

- Jen estas gxi!

  Sxi transdonis gxin al mi. Mi prenis mian karan jakon kaj

tuj kontrolis la surbrustan posxon, eligis la pasporton,

malfermis gxin: La aviadilaj biletoj kusxis surloke.

Kia felicxo!

  Mi gxoje demandis la fratinon:

  - Kie vi prenis?

  - Iru post mi, mi montros.

Ni iras kaj turnas nin post la angulon de la domo. En la ombro de la

domo staras la auxto, per kiu ni alveturis, kaj la sxoforo riparas gxian

radon.

  ni aliris al li kaj diris:

  - Mi forgesis en via auxto mian jakon. Granda felicxo,

ke vi ne forveturis.

  Li reagis:

- Al vi estas felicxo, sed al mi estas malfelicxo: la rado krevis.

  Do, ne okazus la felicxo, sed malfelicxo helpis.

Ni agrable adiauxis.

             N. Osipenko.

 

 

          E-igis O,P.