Esperanta ligilo
n-ro 3, marto 2020
Enhavtabelo
86-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
(kvara komuniko)
Nekutimaj kutimoj. Vivo sur insuloj, kalkulado de sxafoj
Literaturo. N. Osipenko. Kial mi ne kantas.
Diversaj interesajxoj. Cxu vi iam pripensis?
Facila legajxo
Enigmoj kaj problemoj
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj
86-a
Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
(IKBE86), okazonta en Moskvo (Rusio) dum la 27/06-4/07 2020 -
kvara komuniko.
1. Fine de februaro al la IKBE86 oficiale aligxis 54
personoj
el 14 landoj. Ni rememorigas al la interesigxantoj, ke la 1-an de aprilo
finigxos la limdato por aligxi al la IKBE86.
Ankaux la aligxintoj bv. gxustatempe zorgi pri la enirvizoj.
Por ricevi la oficialan invitilon Svetlana Smetanina
(svsmetanina@yandex.ru)
bezonas de cxiu persono:
A) kopion de la
vojagxpasporto, la unuajn du pagxojn
kun personaj donitajxoj kaj foto;
B) la oficialan logxadreson
de la vojagxanto kun la posxta kodo;
C) nomon de la plej proksima
al via logxloko urbo, kie trovigxas
la Konsulejo de la Rusia Federacio.
Bonvolu informigxi en la konsulejo, cxu suficxos nur
la elektronika
kopio de la invitilo aux nepros la originalo.
Ekzistas t.n. "humanaj
vizoj" por partopreni kulturajn k.a. arangxojn.
Kutime ili estas senpagaj,
sed dependas de la landoj kaj surlokaj
funkciuloj.
2. La kongresontoj el Rusio ne forgesu kunpreni la
atestilon pri via
handikapiteco.
3. Kelkaj utilaj informoj de Pavel Rjabov:
Bonvenon al Moskvo - la cxefurbo de vasta Rusio!
Moskvo estas grandega en Rusio transporta centro kun perfekta
infrastrukturo de trafiksistemo.
9 fervojaj stacidomoj kaj centoj da fervojaj itineroj
ligas Moskvon
praktike kun cxiuj landaj regionoj kaj kun multaj aliaj landoj.
Trafinte unu el la tri cxefaj internaciaj flughavenoj
Sheremetjevo,
Domodedovo kaj Vnukovo, vi
plej oportune povas atingi la urbocentron,
uzante la eksprestrajnon, kiu veturigos vin kontraux 500 rubloj
(cx. 7 euxroj) al la ringa metrolinio, de kie oni
povas rapide atingi
la metrostacion «Prospekt Mira», la plej proksiman al nia kongresejo.
La publika trafiko en Moskvo estas prezentita per
multnombraj busoj,
tramoj, trolebusoj, elektrobusoj ktp., funkcias ankaux noktaj itineroj.
Tamen bazon de la trafiksistemo konsistigas
metropoliteno, funkcianta
ekde 1935. Gxi estas la plej bela en la mondo!
Cxiutage laux 14 radialaj kaj ringaj metrolinioj,
longaj je 393,7 km. kaj kun 255 stacioj, movigxas pli ol 11000 trajnoj.
En 2016 ekfunkciis la Moskva Centra Ringlinio (MCR),
gxi estas surtera
ringa linio, kies longo estas 54 km. kaj kun 31 stacioj. La trajnoj
estas senbruaj, vagonoj havas komfortajn fotelojn, en cxiu vagono
funkcias necesejo. La MCR estas ligita kun pluraj
metrolinioj.
Pasintjare aldonigxis ankoraux du Moskvaj Centraj
Diametrolinioj (MCD1
Kaj MCD2) longaj je 132 km. Ili ligas kelkajn
apudmoskvajn urbojn kun
Moskvo.
Dum Sovetunio blinduloj
senpage uzis urban trafikon,
sed nun la saman rajton gxuas nur blindaj logxantoj de Moskvo kaj
Apudmoskvo. Tial plej preferinda pagmaniero de la trafiko nun interesas
cxiujn gastojn de la rusia cxefurbo. Ekde februaro 2020 unufoja veturo
en la metroo, MCD, MCR kostas 57 rublojn, en busoj, trolebusoj,
tramoj – 47 rublojn. Se vi dum la kongresa semajno
intencas ofte uzi
la urban trafikon, ni konsilas akiri la trafikkarton «Trojka».
Gxi validas por cxiuj moskvaj
trafikoj. Ajna unufoja veturo per la
karto kostas 40 rublojn; se vi dum 90 minutoj sxangxas
la trafikon, vi entute pagos nur 62 rublojn.
La karton «trojka» oni povas acxeti kaj monplenigi en
cxiuj metroaj
kasejoj. Gxia garantiajxo egalas al 50 rubloj. La
karton eblas revenigi,
se gxi ne plu estas bezonata, kaj tiam vi rericevos
la garantiajxon, sed la neuzita monrestajxo malaperos.
En Moskvo ekzistas speciala senpaga akompana servo por
handikapitoj:
eblas pertelefone antauxmendi akompananton
tra metroo, al/el flughavenoj ktp. La telefonnumeron posedas
IKBE-organizantoj kaj la
hotelregistrejo.
Por cxiuj oficialaj pagoj en
Rusio servas rubloj.
En pagterminaloj de vendejoj,
restoracioj ktp. oni
povas uzi
internaciajn bankokartojn «VISA» kaj «MasterCard».
En la urbo, precipe en gxia centro, trovigxas multaj
monsxangxejoj,
bankoj, kie eblas libere sxangxi euxrojn kaj usonajn dolarojn kontraux
rusiaj rubloj kaj reen. Tamen nia konsilo: ne hastu monsxangxi kaj ne
sxangxu tuj tro multe. Precipe ne faru tion en la flughavenoj,
kie la kurzo estas raba. Moskvaj esperantistoj helpos al vi
sxangxi
monon. Apud la kongresejo estas kelkaj bankoj, en unu el ili
estas cxiam
tre bona kurzo. Ankaux apude funkcias
tutdiurna monsxangxejo.
4. Bonvenon al la antikva cxarma rusa urbeto
Sergiev-Posad!
(Svetlana priskribas la tuttagan
busan ekskurson).
Sergiev-Posad estas negranda urbo kun
cent mil logxantoj, gxi situas
je 70 km. nord-oriente de Moskvo. Gxi estas tipa rusa urbo, kreskinta
cxirkaux monahxejo-fortikajxo.
La Triunu-Sergia monahxejo restas gxis nun la centra
punkto de la urbo
kaj ties cxefa vidindajxo. La monahxejon fondis Sergio la Radonejxa.
Diference de cxiuj tiamaj monahxejoj, kie monahxoj
vivis libere kaj
multe amuzigxis, Sergio enkondukis tre rigoran statuton, kio baldaux
donis al li tre grandan auxtoritaton. Li igxis ideologo de unuigxo
de feuxdoj kaj apartaj princlandoj cxirkaux moskvaj grandprincoj kaj
de la batalo kontraux tatara regado. Liaj discxiploj fondis cxirkaux
Moskvo kaj en Norda Rusio plurajn monahxejojn,
kiuj farigxis gravaj
fortikajxoj kaj centroj de la moskva politiko.
En la monahxejo de Sergio la
Radonejxa oni cxiam multe konstruis.
Nun gxi estas kvazaux antologio de altaj specimenoj de
cxiuj moskvaj
arkitekturaj stiloj de la 15-18 jarcentoj. Ni povas vidi tie
la Bazilikon de Triunuo (jaro 1423, frumoskva stilo),
pregxejon-sonorilejon de Sankta Spirito (1476), grandegan bazilikon
de Dipatrina Endormigxo (severa stilo de la 16-a jarcento),
la Regxan palacon, mangxejon, sanktakvan kapelon kaj plurajn aliajn
interesajn konstruajxojn.
La baziliko de Triunuo estas ornamita de Andreo
Rublov.
En la ikonostazo konservigxis kelkaj ikonoj
de li pentritaj. Tre ricxa estas la monahxeja trezorejo, nun gxi
funkcias kiel muzeo. Ankaux nun la monahxejo estas unu el plej gravaj
centroj de la rusortodoksa eklezio. En gxi funkcias
Spirita Akademio kaj Spirita
seminario, kiuj preparas ortodoksajn pastrojn.
Ekster la monahxejaj muroj en la urbo trovigxas kelkaj
aliaj interesaj
vidindajxoj: muzeo de popola arto, muzeo de ludiloj, muzeo "Sonoriloj de
Rusio", kie oni permesas mem eligi sonojn el
diversspecaj
sonoriloj.
En la urbo funkcias unika en la mondo speciala
lernejo,
kie plenvaloran kleron ricevas surdblindaj infanoj kaj gejunuloj.
Nun Sergiev-Posad
estas dinamike evoluanta urbo. Gxiaj historie ricxaj
objektoj altiras turistojn el la tuta mondo. Belegaj orkupoloj videblas
de malproksime. La urbo ricxas je hoteloj, bankoj, suvenirbutikoj.
La plej fama estas rusa ligna pupo
"matrjosxka".
Nia tagmangxo okazos en bona restoracio de Sergiev
Posad, kie ni gxuos
verajn bongustegajn pladojn de rusa kuirarto!
Por viaj eventualaj demandoj kaj proponoj cxiam je via
dispono:
Anatolij masenko,
Gerojev-Medikov 15 - 1, RU-357739 _Kislovodsk, Rusio;
tel.: +7 87937 75886,
R.P.: masenkoai@mail.ru
Nekutimaj kutimoj
Vivo sur la insuloj: kalkulado de sxafoj
Tradicio
- estas grava vorto, se vi volas kompreni la feroan
animon.
Renkontu la logxantojn de Ferooj (sxafaj insuloj), la
plej religia nacio
en la tuta Skandinavio. Unue, kruta klifo eliras el la nuboj, kaj poste,
vualita de nebulo, etendigxas herbeja deklivo kun buntaj domoj. Sed la
unuaj vivantaj estajxoj, kiujn ni vidas sur la ebeno, estas... sxafoj.
Nu, la nomo devigas.
Pli ol 70000 sxafoj logxas en la Ferooj. Da homoj estas
iomete malpli
- 50000, el kiuj kvarono logxas en la cxefurbo de la
lando - Torshavn.
La lando - cxar kvankam la Feroaj Insuloj estas
formale dependaj de
Danlando, kiu deklaras ilian eksterlandan, defendan kaj
konstitucian
politikon, sendependecaj tendencoj restas tre fortaj cxi tie. La socio
dividigxas proksimume duone: tiuj, kiuj volas resti en rilato kun Danio,
kaj tiuj, kiuj volas totalan disigxon de tiu lando. La manifestigxo de
sendependeco de la feroanoj, gxuste tiel la logxantoj de la Sxafaj
Insuloj estas nomataj, estas malakcepto de membreco en
la Euxropa Unio,
deklarita en referendumo. 18 insuloj situantaj en Atlantiko, meze de
triangulo, kies verticoj markas la bordojn de Islando, Norvegio kaj
Skotlando, restas iu
“cxu-lando”, kiu rilate al Danio kondutas iom kiel
adoleskanto, kiu ribelas kontraux siaj gepatroj, sed vivas kun ili pro
la komforto, kiun ili donas. Kiam la krizo venis fine de la pasinta
jarcento, la feroanoj amase migris al Danlando, - kiel rememoras Tomasz
Przybylski, kiu logxas sur la
insuloj jam 18 jarojn. Li venis cxi tien
kiel futbalisto, nun li laboras en produktado de trancxiloj. "Estas
facile gajni monon en la Feroaj Insuloj hodiaux," li diras. -
Senlaboreco estas apenaux rimarkebla cxi tie, kaj
junuloj trovas laboron
fisxkaptante aux sur sxipoj. La logxantoj de Feroaj insuloj estas
felicxaj diri, ke ili estas memsuficxaj. Cxu vere tiel okazas?
Efektive,
fisxkaptado alportas grandajn enspezojn, sed agrikulturaj produktoj ja
devas esti importataj, cxar la tero cxi tie naskas maksimume terpomojn
kaj rubarbon. Plej multe da sxafajxo devenas - kia
paradokso! – el
eksterlando, cxar la menciita nombro de sxafoj estas tro malgranda por
nutri cxiujn feroanojn. Ne estas multaj vidindajxoj por turistoj, kiuj
pigre pasigas siajn feriojn. En la insularo estas nur unu komerca
centro. Krome, 13 celsiaj gradoj somere, preskaux cxiutage pluvas kaj
blovas fortaj ventoj, kio signifas, ke ne estas arboj cxi tie. Jes,
Feroaj Insuloj estas herba roka dezerto, foje
variigita per amasoj da
domoj. Tre pitoreska, kun impresaj akvofaloj kaj
mirindaj deklivoj, sed
sen mondkonataj distrajxoj kaj krudmaterialoj certigantaj financan
sekurecon. Kvankam oni dum jaroj parolas pri la ebleco akiri petrolon
proksime al la insularo, jen la melodio de la estonteco, gxis nun tre
malcerta.
"Se
tiaj kusxejoj estus malkovritaj, la Feroaj Insuloj deklarus
sendependecon la sekvan tagon," diras Ivan, la auxtenta feroano el
Rusio. Li enamigxis al la insuloj ekde 1990, kiam okazis la 1: 0
historia venko de la feroa futbalteamo en matcxo kontraux Auxstrio. Ivan
estis tiam 16-jaragxa. "De tiu momento mia vivo sxangxigxis," li
konfesas suficxe serioze. Li tuj komencis lerni la feroan lingvon, kio
en la antaux-interreta epoko estis suficxe malfacila. "Mi farus cxion
por farigxi feroano", li diras kun konvinkigxo. Li ecx sxangxis sian
familinomon - de Moskalenko al Eysturland, kio en la feroa lingvo
signifas “orienta lando”. Kio tiom allogis lin en
Ferooj? - Unue mi amas
cxi tiun lingvon, gxian melodion. Due, en tiu cxi
landeto oni aprezas
homon. Cxiu havas signifon cxi tie.
Li renkontis Kinga-n, cxiam ridetantan polan virinon,
en Kopenhago, en
la Feroa Kristana Centro regata de Baptistoj. De infanagxo sxi revis
logxi en Islando, li volis havi edzinon feroaninon. Ili renkontigxis
duonvoje: nun sxi havas sian preskaux-Islandon cxi tie, kaj li logxas en
la Ferooj, sed kun sia pola edzino. Ili vivas en Klaksvik, la urbeto kun
4000 logxantoj, etendigxanta cxe ambaux flankoj de la
golfeto kun cxarma
haveno. La realismo de Kinga Eysturland iom malvarmigas la
pro-entuziasmon de sxia edzo: - Feroanoj estas komplezaj al turistoj,
sed kiam oni eklogxas inter ili, ili konservas distancon. La najbaroj ne
invitas nin por naskigxtagoj, ecx se la tuta strato festas kun ili. Cxar
ni ne estas de cxi tie, ni multe vojagxas kaj ne laboras kun fisxoj.
Parenteze, cxu vi rimarkis,
ke tute ne ekzistas fisxbutikoj sur la
Ferooj? Ili ne bezonas. Cxiuj havas iun cxi tie, kiu
laboras en fisxfabriko.
Morti pro baleno.
Tute ne estas facila tasko, kompreni la feroan animon.
Precipe kiam
vi vidas la sceneton kiel tiun, kiun ni vidis tra la buseta fenestro en
la setlejo Nor.depil. Entuziasma homamaso sur la bordo, kaj motorboatoj
kun harpunistoj krozantaj tra la golfo. Subite la balena vosto
elsubakvigxas. La tuta golfo estas jam rugxa pro sango, surborde kusxas,
eble, jam cent mortintaj bestegoj. Cxasado de la balenoj el la delfena
familio estas parto de la feroa tradicio, sed iam gxi estis vivnecesa.
Grindwal viando estis valora fonto de proteinoj kaj
vitaminoj por la
logxantoj de Ferooj. La graso estis uzata kiel masxina
oleo aux lampa
brulajxo Sapo estis farita el fandita graso. Hodiaux cxio cxi acxeteblas
en butikoj, jen kial ekologiistoj, pretaj "morti pro baleno",
proklamis
militon kontraux la feroanoj. Ili akuzas tiujn pro barbareco kaj pafas
ilin per farbaj buloj. Ili arangxis amaskomunikan histerion, pro kiu
multaj mitoj ekestis cxirkaux la cxasado. Antaux cxio, la kurtnagxila
baleno ne estas endangxerigita specio. Estas vere, ke la kadavro cxe la
bordo kaj la rugxa akvo impresas, sed la nombro de mortigitaj balenoj
estas malgranda kompare kun ties tuta populacio. Krome neniu misuzas
balenojn - ili mortas en kelkaj sekundoj, dum la cxasado ne havas
komercan naturon. Karno kaj graso estas distribuataj juste inter la
vilagxanoj. Kiu la unua vidas balenaron pasantan ie, informas la
policon. Kiel rekompencon li tiam ricevas la tutan balenon - klarigas
Kinga Eysturland. La ago estas tre spontanea. Novajxoj
pri gxi estas
transdonitaj per interreto kaj radio, kaj dungitoj de proksimaj
institucioj povas facile cxesigi sian laboron por iri al la loko, kie
balenoj aperis. Ankaux neplenagxuloj partoprenas la cxasadon, por ili
tio estas iaspeca iniciacio. Feroaj logxantoj ne volas, ke turistoj
provu foti la proceson. Estis situacioj en kiuj apenaux ne okazis
lincxo. Gxuste pro tio, ke la propagando de ekologiaj aktivuloj
prezentis la feroanojn kiel sangavidajn, sengxenajn sovagxulojn. Apenaux
surprizas, ke ili timas disvastigadon de cxi tiu imago.
Religiaj kantoj de mateno
En la hotelo religiaj kantoj sonas cxe matenmangxoj. Ni
auxdas ilin
ankaux preterpasante laboristojn renovigantajn la domon en la cxeborda
strato apud la haveno en Torshavn. Similaj sonoj fluas en la
atendocxambro de la busstacio en la cxefurbo. Evidentigxas, ke temas pri
Radio Lindin - kristana radiostacio de Ferooj, kies
komitato konsistas
el membroj de diversaj Eklezioj. - Ferooj estas la plej religia nacio en
la tuta Skandinavio - emfazas Kinga Eysturland. - Gxi estas unika en
Svedio, ekz., kie maldekstra
ideologio regas, pregxejoj transformigxas
en trinkejojn kaj diskotekojn, dum Islamo povas havi plenan subtenon.
Cxi tie estas gxuste la malo: aparteni al la Eklezio
estas grava
elemento de la feroa identeco. Kiel la feroanoj sukcesis protekti sian
fidon en la mondo de galopanta sekularigado? Cxu tion kauxzigis izolado
de la insularo? "Certe ne nur gxi," Ivan
kapsignas. – Ankaux islandanoj
logxas izolite kaj tute ne estas religiaj. "Mi pensas, ke tio estas pro
la ofta kontakto de la feroanoj kun morto en maro," aldonas Kinga. -
Tiom multaj perdis siajn parencojn tie, ke ili bezonas la certecon
renkontigxi kun ili iun tagon. La plimulto da feroanoj estas luteranoj.
katolikoj sur la insuloj Estas nur cxirkaux 240. En dimancxa
meso. en
Mariukirkjan, en la nura katolika pregxejo en la insularo, preskaux la
duono de la fideluloj estas filipinanoj. Sed estas multaj aliaj nacioj
en la parohxo, pri kio atestas la mapo, pendanta en la pregxeja cxambro.
La deveno de lokaj parohxanoj estis markitaj sur gxi
per buntaj pingloj.
La disvastigxo estas granda: de Amerikoj gxis
Auxstralio. Kompreneble
Pollando ne povus manki, cxar el cent poloj, pluraj
homoj regule venas
al la Sankta Meso.
Ne
estas loko cxe ni
Ni kantas
la konstantan parton de la diservo en la feroa lingvo,
kvankam denaskaj feroanoj en cxi tiu grupo estas manpleneto. Kinn
Magnussen, la maljuna sinjorino, kiu estas lektorino,
naskigxis
katolika. Sxia avino konvertigxis al katolikismo, sed Kinn ne konas la
historion de cxi tiu konvertigxo. Sxi emfazas tamen, ke la rilatoj inter
katolikoj kaj protestantoj estas tre bonaj cxi tie. "Mia edzo ne estas
katolika, kaj ni venas cxi tien por pregxi," sxi diras. Diakono
Christian Gabrielsen, kiu venas el Danio, konfirmas la
vortojn pri bonaj
rilatoj kun protestantoj: - Cxiujare marde post Pasko ni havas komunan
diservon. Poste ni promenas cxirkaux la pregxejoj de
Torshavn, kaj
individuaj komunumoj lauxvice arangxas la pregxadon. Krom luteranoj aux
pentekostanoj, en la Ferooj ekzistas ankaux granda grupo de fratoj
Plymuck. Tiuj tenas sin aparte, ili ne
partoprenas cxi tiujn pregxojn,
sed siaflanke ne ekzistas malamikeco. Homoj fakte estas tre religiaj cxi
tie, kvankam la tendencoj similas al tiuj tra Euxropo. Sed la sxangxoj
estas pli malrapidaj. Christian vivis en Ferooj dum 40
jaroj. - Kiam mi
venis cxi tien kaj sentis la malvarman venton, mi volis tuj acxeti
revenan bileton - li ridas. - Felicxe, la homoj estis tre bonkoraj.
Sabina Poulsen, pola virino, logxanta en la vilagxo
Soldarfjor.ur sur la
insulo Eysturoy, ankaux spertis cxi tiun bonkorecon. - Kiam nia domo
forbrulis, fremduloj venis, alportis plenajn sakojn da vestoj aux simple
donis monon - sxi diras. – Mi ne havis problemojn kun
la asekura
kompanio, neniu ecx sugestis intencan incendion, kiel foje okazas en
tiaj kazoj. Mi tuj ricevis hejmon, kaj la nova konstruo estas tute
financita per la asekura servo. Sabina tamen rekonas la limojn de la
malfermiteco de la Feroanoj: - Ili cxiam volonte renkontigxas cxe kafo
kaj kuko, sed ili alproksimigxas al la novaj homoj, kiuj volas logxi cxi
tie kun singardo. Ili diras: "Ne estas suficxe da loko cxe ni por
cxiuj
vi." Kiam vi pensas pri malplenaj herbaj spacoj
en la insularo, tio
sonas suficxe amuze.
Sinjoro Vortaro
Kirkjubour, malgranda vilagxo, ecx laux
feroaj normoj, al kiu senpaga
urbobuso veturigas nin de Torshavn. Pluraj domoj, starantaj kruce, herbe
kovritaj tegmentoj kaj sxafoj, sin pasxtantaj sur la bordoj de la golfo.
Silento estas tia, ke sxajne
oni auxdas, kiel herbo kreskas. Estas
malfacile kredi, ke iam cxi tie batis la koro de la Feroaj Insuloj. En
la mezepoko gxi estis grava havenocentro. Tion evidentigas la tri plej
malnovaj monumentoj sur la insuloj, situantaj unu apud la alia: la
pregxejo de Sankta Olaf el la 12-a jarcento, ruinoj de la gotika
katedralo de Sankta Magnus de cxirkaux 1300 kaj Kirkjuboargar.ur - ligna
domo, kiu datigxas de la 11-a jarcento, ankoraux logxata! Cxi tiu estas
la sola kazo en la mondo. Ekde la Reformacio, la domo apartenis al la
familio Patursson, konata sur la insuloj. Pli frue, en katolikaj tempoj,
gxi estis la sidejo de la Feroa Episkoparo. Gxuste cxi tie probable
kreigxis la "Letero de SXafoj", la plej malnova ekzistanta dokumento
verkita en la feroa
lingvo, reguliganta la bredadon de sxafoj sur la insularo, cxasadon de
balenoj kaj uzadon de grundo.
La revena
buso forlasas Kirkjubour-on. Tamen gxi haltas por momento
por repreni la malfruan maljunan sinjoron, kiu venis anhelante de unu
el la proksimaj domoj. Li sidigxas apud ni, kaj
tuj komencigxas dialogo.
Evidentigxis, ke la simpatia maljunulo, naskita en
1934, estas profesoro
cxe la Feroa Universitato en Torshavn. Lia nomo estas Johan Hendrik
Winther Poulsen, kaj li estas unu el la plej eminentaj
homoj en la
kodado de la feroa lingvo. Li ellaboris plurajn el konataj
vortaroj.
Sinjoro Vortaro, kiel
studentoj nomas lin, elprenas el sia posxo kaj
montras al ni la notlibreton, plenskribitan je etaj literoj. -
Logxantoj de la insuloj konas min, cxar mi hokas
homojn kaj demandas
ilin pri la vortoj, kiujn ili uzas cxiutage - diras la profesoro. Dum 32
minuta kunveturado ni ekkonas, i.a., ligoj inter la feroa kaj islanda
lingvoj, kaj ni ankaux lernas la signifon de la mistera litero en feroa
ortografio (neprononcebla). Estas domagxo interrompi cxi tiun ekspresan
lingvokurson, sed ni devas eliri cxe la
bushaltejo por dauxrigi nian vojagxon al Vi.arei.i, la plej norda
setlejo de Ferooj. Kie la blanka pregxejo estas sur la klifo, kaj tiam
nur akvosxauxmo kaj vento. Tra la fenestro de la buso sinjoro vortaro
adiauxe svingas per manon kaj sxajnas kvazaux la tuta insularo adiauxus nin.
Szymon Babuchowski
E-igis O.P.
Literaturo
Kial mi ne kantas
Mi ne
estas supersticxa homo, sed pensu vi mem...
Tio okazis antaux multaj jaroj,
kiam mi estis la 12-13-jaragxa.
Niaj gepatroj vizitadis
sxtatlaborojn. La pli agxa frato
lernis en
lernejo aux promenadis kun siaj amikoj.
Preskaux
tutan tagon mi kaj mia fratino, kiu estas je kvin kaj
duonjaro pli juna ol mi, restadis hejme duope. Ni tedis unu al la alia,
tial niaj rilatoj estis komplikaj.
Mi devis zorgi pri sxi kaj amuzi sxin, ankaux mangxigi
kaj trinkigi
niajn porkon kaj kokinojn.
Mi tamen volis fari miajn proprajn aferojn: legi
librojn, auxskulti
radion, permane fari ion el ligno, kartono, papero, drato k.t.p.
La fratino malhelpis min: sxi prenis miajn ajxojn, ne
obeis, kapricis
kaj poste plendis al la gepatroj, kvazaux mi ofendis sxin.
La gepatroj insultis kaj iam ecx punis min.
Unufoje okazis jeno. Estis dimancxo. La gepatroj restis hejme.
Al ili venis la gastoj.
La panjo diris al mi:
• - Kolcxjo, kolektu por la gastoj
cxerizojn, sed estu singarda, ne
tretu la fragbedon, kiu estas apud la cxerizarbo.
Mi respondis:
- Jes, bone!
Mi prenis la metalan krucxon, en kiun ni kutime kolektadis malgrandajn
fruktojn aux berojn, kunprenis la dratan hokon por pendigi la krucxon al
brancxo de la cxerizarbo kaj grimpis sur la arbon.
Komforte sidigxis mi sur du dikaj, kiel
sxajnis al mi, brancxoj, la
krucxon mi pendigis al la apuda brancxo kaj komencis kolektadi la
cxerizojn.
Tamen mi ne hastis meti ilin en la krucxojn, sed
sxutis la cxerizojn en
la busxon, lauxte kun plezuro macxis, glutis la bongustan sukon,
la karnojn kaj kernojn mi kracxis foren.
Gxissate mangxinta fine mi komencis plenigi ankaux la
krucxon.
Kaj por ne enui mi lauxte ekkantis ion, kion mi lernis
en la lernejo kaj
auxskultis per radio.
Al la arbo aliris la fratino kaj ekpetis de mi la cxerizojn.
Mi diris al sxi:
- Mi donos al vi la
cxerizojn, kiam mi kolektos suficxe por la gastoj
kaj malsuprenigxos teren.
Sxi dauxre petis. Tiam mi diris:
• - Vi
grimpu sur labortablon, kiu staras apud la cxerizarbo, kaj vi
mem akiros multe da cxerizoj.
• - Ne, mi ne grimpos, cxar mi falos
de sur la tablo, rompos brakon
aux gambon. Mi timas.
• - Tiam atendu!
• - Ne, mi volas tuj! Mi diros al la
gepatroj, ke vi estas avara, vi
ne donas al mi la cxerizojn. Vi volas, ke mi falu
de sur la tablo kaj
rompigxu. Ili insultos vin.
Dum mi
satigxis, kantis kaj disputis kun la fratino,
kolektante
la cxerizojn, iom post iom mi malproksimigxis de la arba trunko. Kaj
subite - krrrrrk!
Ho, unu el la brancxoj, sur kiuj mi sidis, rompigxis
kaj malsuprenigxis.
Mi ne sukcesis kapti la alian brancxon, tial mi tuj
renversigxis, sed ne
falis teren, cxar miaj genuoj estis premitaj inter du dikaj brancxoj.
Nun mi pendis kapo malsupren, svingis per brakoj por
preni iun brancxon
kaj helpi al mi. Finfine, mi sukcesis kapti iunn brancxon kaj tiris gxin.
Ho ve!
La krucxo dekrocxigxis kaj falante dolore batis mian kapon.
La cxerizoj elsxutigxis el la krucxo teren. Mia stato ne plibonigxis.
Mi diris al la fratino:
• - Nina, bv.
voki la patron. Li helpos min.
Sxi respondis:
- Ne, mi ne vokos! Nun vi
pendu gxis vi elsekigxos! Vi ne donis al mi
cxerizojn, pendu!
Kaj sxi foriris.
Mi
provis sxanceligxi por fali, Kaj mi sukcesis - miaj genuoj
liberigxis, kaj mi falis teren, gxuste sur la fragbedon.
Tuj
aperis la panjo, ekvidis la teruran bildon: mi kusxis
sur la fragbedo, apud mi kusxis la krucxo kaj cxirkauxe la senorde
dissxutitaj cxerizoj.
La panjo ekkriis:
- Ho, kio okazis?!
Mi respondis:
- Mi falis de sur la cxerizarbo.
Sxi diris:
- Vi rompis la grandan brancxon, tretis fragbedon, dissxutis la
cxerizojn. Cxu la brakoj kaj gamboj ne rompigxis?
• - Mi ne
scias.
- Foriru!
Aliris al ni la fratino kaj
diris:
- Ho, vi ne donis al mi la
cxerizojn, tial vi falis.
Mi
ekstaris, eksvingis per la brakoj kaj gamboj - ne difektitaj!
Jes, la fragbedo evidentigxis
mola. Nur doloris la frapita kapo.
Cxifoje
la gepatroj ne punis min. Sed sur la kapo dum kelkaj tagoj
vidigxis la batbluo.
***
Mi ne povas diri, ke mi estas
muzika homo. Iam mi kantis en la lerneja
koruso, ludis bajanon. Se mia kapo ne estas okupata pri iu
difinita penso, en gxi preskaux cxiam cxeestas ia melodio,
kiun vocxe mi ne povas kanti. Kial? Neniam mi
atentis,
sed unufoje mi rimarkis: se mi vocxe ion kantis, post certa tempo al mi
okazas iu malagrablajxo. Mi rememoradis, komparis, analizis kaj
konkludis: la strangajxo
komencigxis, gxuste post kiam mi
en la malproksima infaneco nur unufoje falis de la cxerizarbo
sur la fragbedon.
Kio gxi estas? Cxu la Sugestio, mensoga konvinkigxo aux io
ankoraux?!
N. Osipenko
Konsilanto A. Masenko
Diversaj interesajxoj
Cxu vi iam pripensis...
Kial la standarta audio KD sonas gxuste tiom da tempo?
Precize 74
minutojn?
Cxu pro tio, ke nur KD-oj kun
diametro de 12 cm konvenas al la masxino,
kio signifas 74 minutoj, 33 sekundoj da sonregistrajxo?
La unua
kompaktdisko estis prezentita de Karajan kaj Morita dum la
gazetara konferenco en Salzburgo.
En la 1980-aj jaroj, Norio Oga estis vicprezidanto de Sony. la iama
muzikisto kaj operkantisto laux klereco, li deziris registri la tutan
9-an simfonion de Beethoven
en unu sonportilo. La teknikistoj sekvis la
plej longan version. Gxi sonas gxuste 74 minutojn.
Kiom da
dronintaj vrakoj estas en la oceano?
Laux iuj
taksoj estas pli ol tri milionoj da sxiprompigxoj sur la
oceana fundo - de la tempo, kiam homoj komencis konkeri marojn kaj
oceanojn. La plej malnova vrakajxo prezentas 10.000-jarajn kanuojn, kaj
la plej novaj estas sxiprompigxoj de la 21a jarcento. Malgranda kvanto
de la sxipoj estas konata, kaj ecx pli malgranda parto estis esplorita.
Plej multaj sxipoj, kiuj enprofundigxis antaux la 18-a
kaj komenco de la
20-a jarcento, lauxdire enhavis
altvalorajn sxargxojn. Hispanaj galeonoj
transportantaj juvelajxojn kaj valorajn varojn tra la oceanoj. Sur la
droninta sxipo Uluburun de la suda marbordo de Turkio estis multekostaj
sxtonoj, oro, argxento, glavoj kaj pluraj aliaj valorajxoj. Oni bezonis
pli ol dek jarojn kaj 22414 plongxoj por levi cxiujn cxi trezorojn.
Cxu
eblas instrui lupon plenumi komandojn?
Hundoj
estas konsiderataj unuj el la plej inteligentaj bestoj sur nia
planedo. Ili estas tiom inteligentaj, ke iliaj posedantoj povas instrui
ilin kompreni ordonojn kiel "sidigxi",
"kusxigxi", "alporti" kaj "preni"
se ili volas. Kiel vi scias, la
sovagxaj prapatroj de hundoj estas
sovagxaj lupoj, sed cxu vi pensas, ke karnivoroj vivantaj en arbaroj
povas obei homajn komandojn same kiel hundojn? Sciencistoj kredis, ke
pro la granda diferenco inter hejmaj hundoj kaj iliaj sovagxaj
prapatroj, tio ne eblas. Tamen, en fresxa eksperimento, esploristoj
miris, ke iuj lupoj, edukitaj en mallibero, komprenas homajn komandojn
kaj, en iuj kazoj, ecx plenumas ilin. Rimarkindas, ke ili
povas obei ecx
fremdulojn.
Kontrauxstereotipoj, iuj lupoj estas suficxe bone
dreseblaj
La
eksperimento, realigita de svedaj sciencistoj kaj ties rezultoj
estis priskribitaj en la scienca revuo nomata "Science". Grupo de
sciencistoj de la Stokholma Universitato jam sciis pri kelkaj kazoj,
kiam lupoj plenumis la komandojn donitajn de homoj. Tamen, en cxiuj cxi
kazoj, la grizaj rabistoj estis trejnitaj, kaj la ordonoj estis
prononcitaj de homoj, kiujn ili bone konis. Tiurilate sciencistoj
decidis kontroli, cxu lupoj povas plenumi komandojn de nekonata homo. La
auxtoroj de la scienca laboro iomete faciligis sian taskon per
eksperimento implikanta ne sovagxajn lupojn, sed individuojn kreskantajn
en kaptiteco.
La
eksperimento konsistis en jxetado de pilkoj al 13 lupoj en la agxo
de cxirkaux 8 semajnoj kaj lasi ilin ludi kun ili dum iom da tempo. Tiam
viro, kiu ne laboris kun bestoj antauxe, petis ilin tri fojojn reporti
la ludilon. cxe cxiu sono de la ordono, la
esploristoj taksis la volon
de la lupoj plenumi la peton sur 5-punkta skalo. Je la surprizo de la
auxtoroj de la studo, tri lupoj, kreskigitaj en mallibero, atentis pri
la ordonoj kaj alportis pilkon al tiu, kiu parolis ilin. Kompreneble ili
ne plenumis la taskon en la unua provo, sed post 2-3 ripetoj de la
komando. La ceteraj predantoj simple provis ludi per la pilko, auxsimple
ignoris la objekton, kiun oni jxetis kaj la ordonojn.
Dank 'al la eksperimento, sciencistoj faris almenaux du malkovrojn.
Unue ili pruvis, ke iuj
kaptitaj kaj edukitaj lupoj povas plenumi
komandojn vocxigitajn de fremduloj. Due, sciencistoj trovis, ke antikvaj
homoj malsovagxigis lupojn pro la fakto, ke ili estis dreseblaj pli
facile ol aliaj bestoj. Dum multaj jaroj, homoj plenumis selekton,
bredadon kaj krucigis lupojn kun aliaj parencoj. Kaj fine, la homaro
sukcesis krei modernajn hundojn, tre obeemajn kaj prave konsideratajn
niaj plej bonaj amikoj.
Facila legajxo
La
mistika rakonto el la vivo de unu el la kunauxtoroj de la romanoj
"12 segxoj" kaj "La Ora bovido"
Euxgeno Petrov estis konfirmita de
nenio, sed jam dum jardekoj jen kaj jen aperas.
en la reto. En 2012, regxisoro Alexey Nuzhny transformis gxin en
scenarion, sendis gxin al konkurso en Usono kaj venkis. La scenario
estis la bazo de la filmo "Koverto" kun la cxefrolulo Kevin Spacey.
Jen
la rakonto.
Euxgeno
Petrov havis nekutiman hobion: li kolektis kovertojn de siaj
propraj leteroj. Li kutime sendis mallongan mesagxon al iu
alia lando
laux fikcia adreso, elpensita de li mem. Post iom da tempo, la koverto
revenis al la sendinto, ornamita per plurkoloraj posxtmarkoj kaj la
surskribo "Destinatario
malgxusta." En 1939, Petrov sendis tian leteron al Novzelando cxe la
adreso: Urbo de Hyderberdville, Strato Raitbis, 7, Merilla Ojin Waseley.
En la
letero li skribis: "Kara Merill! Bonvolu akcepti miajn
sincerajn kondolencojn pro la forpaso de Onklo Pete. Estu
forta, oldulo.
Pardonu min, ke mi ne
skribis antaux longe. Mi esperas
ke Ingrid estas en ordo. Kisu vian filinon de mi. Sxi, versxajne, jam
estas suficxe granda.
Via Euxgeno. "
Post 3
monatoj, la verkisto ricevis neatenditan respondon. En
nekonata koverto kun la surskribo "Nov-Zelando, Hydebirdville, Reytbich,
7, Merill Ojin Wazley" kaj posxtmarko
"Nov-Zelanda,
Hydebirdville-posxto" estis la letero: "Kara
Euxgeno! Dankon pro la
kondolencoj. La absurda morto de Onklo Pete konsternas nin
dum ses monatoj. Mi esperas, ke vi pardonos la
malfruan respondon.
Ingrid kaj mi ofte rememoras la 2 tagojn, kiam vi estis kun ni. Gloria
estas jam tute granda kaj lernos jam en la dua klaso. Si ankoraux gardas
la plusxan urson, kiun vi kunportis por sxi el Rusio. "
En la
koverto, estis foto, en kiu la forta viro
cxirkauxbrakis...
Petrov-on mem! En la
reverso estis la dato: 9 oktobro 1938. Estis tago
kiam la verkisto surterigxis en hospitalo kun severa pneuxmonio. Li
apenaux grimpis el la sekva mondo.
Petrov
tuj skribis al la stranga adresato denove, sed li ne atendis
respondon: la milito komencigxis. Li iris al la fronto kiel
milit-korespondanto
kaj mortis, kiam la aviadilo en kiu li flugis estis mortpafita de
germana batalanto.
En la
tago de sia morto, nova letero venis de la moskva adreso de
Petrov de Merill Wazley, kie li esprimis admiron pro
la kuragxo de
sovetaj homoj kaj skribis: "Cxu vi memoras, kiel mi ektimis, kiam vi
komencis nagxi en la lago? La akvo estis tre malvarma. Sed vi
diris, ke
vi estas destinita krasi sur la aviadilo, sed ne droni. Mi petas vin
estu pli singarda, flugu kiel eble plej malmulte."
Enigmoj
kaj problemoj
:::::::::::
Redaktoro: Anatolij masenko,
Gerojev-medikov 15-1,
RU-357739 _Kislovodsk, Rusio;
R.P.: masenkoai@mail.ru
Kalkulproblemoj
I.
Hodiaux mi kaj mia filino havas kune 50 jarojn.
Kiam mi havis la trioblon de sxiaj tiamaj jaroj,
sxia agxo estis la nauxono de la jaroj, kiujn mi esperegas atingi tiam,
kiam sxi estos duoble tiel agxa kiel mi nun estas.
Kiun agxon havas hodiaux mi kaj
la filino? (10 poentoj)
II. Se
mi aöxetus 15 samprezajn librojn, mankus al mi cent rubloj.
Sed, se mi aöxetus nur dek,
restus al mi 150 rubloj.
Do, kiom kostas unu libro,
kaj kiun sumon mi disponas? (7 poentoj)
III. Kiu
estos la lasta cifero post multipliko de la unuaj cent
neparaj nombroj? (3 poentoj)
Viajn solvojn mi atendos gxis mezo de junio 2020.
Solvo de la
metagramoj de Jurij Pisarev
el: EL7/2019
N-ro I.
kupro, kopro, kipro, kepro, kapro;
N-ro II.
stiko (neol.), stoko, steko, stuko, stako;
N-ro
III. trito, truto, treto, trato, troto.
: : :
Entute
alvenis 15 solvoj el kvin landoj - ne tro multe!
Rusio 8, po du el Germanio, Hungario kaj Moldavio,
Ukrainio 1.
Poentotabelo por la jaro 2019
(asterisko * montras
frauxlinon aux sinjorinon):
V. Neverov 445, M. Mahmudov 399, M.* Sxagajevskaja
377,
J. Pisarev 368, L.* Rajkova 365, I. Trufan 341,
A. Valeullov 317, M. Todorovicx 305, P. L. Da Costa
285,
G.* Lukjanenko 262, A.* Li 231, J. Jelinek 227, M.*
Jelinkova 217,
A. Kudinov 208, G. Farkashalmi 190, M.* Kurkina 178,
V. Varzari 169, G.* Koroleva 155, Th. Speckmann 159,
K.* Oertle 149, O.* Posxivana 107, S. Stancxev 79, A.
Varro 68,
O. Prytz 48, E. Forstreuter 36, V.* Sprinceanu 22, O.*
Filippova 20,
A. Kovacx 19.
Premiitoj. Cxi-jare cxiujn tri premiojn ricevos reprezentantoj
de Rusio: Valerij Neverov (30 euxroj), Magomet Mahmudov (25 euxroj) kaj
Marina Sxagajevskaja (20 euxeoj).
Rilate siajn premiojn la gajnintoj bv.
skribi al la LIBE-kasisto
s-ro Pier Luigi Da Costa, kies adreso trovigxas
en la "Kompletigaj informoj" de "Esperanta Ligilo".
Nun iliaj poentoj farigxos negativaj: -20, -10 kaj -5
poentoj respektive.
Partopreno/ La rubrikon en 2019 partoprenis 28 personoj el 12 landoj:
Rusio 13, po du el Cxehxio, Germanio, Hungario,
Moldavio,
kaj po unu el Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Italio, Kroatio, Norvegio,
Svislando kaj Ukrainio.
Kompare
al la jaro 2018 nombro de la solvintoj restis la sama,
sed aldonigxis du landoj.
Ges-anoj
E. F.* Korte-Post, N.* Krutoberejxskaja, A. Giacomini,
M. Meyer kaj G. Buchmann nenion kontribuis dum la
pasinta jaro,
tial ili ne eniris la rezultan tabelon, kvankam iliaj poentoj
ne perdigxos, se ili dauxrigos la solvadon.
Tamen por cxiam ni perdis
niajn karajn forpasintojn Dancxo Dancxev kaj
Dimo Dimov el Bulgario, Gennadij Gluhxov kaj Valentina
Kudinova
el Rusio - nekompensebla perdo...
Por la retumantoj
Kiu
ankoraux ne vidis...
https://www.youtube.com/watch?v=k1SdQLI58r0
La
parolantino estas mi, via modesta s-anino Olena Posxivana. La
referenco ne estas fresxa, sed ne tiom gravas.
Mi volas diri pri io alia.
Sercxante ion sur vastajxoj de interreto mi
ekinteresigxis, cxu troveblas io pri blindaj E-istoj. La trovitajxo
seniluziigis kaj iusence hontigis. Iu Freddi, la blindulo, ion balbutas,
respondante al iu Teddy, kiu miras, ke Freddi, jen, blindulo, sed ja
scipovas ecx paroli! Mi proponas, ke ni, bll'j, pli
kuragxe kaj sengxene
iru en la reton ne nur kiel konsumantoj, sed donu ni veran informon pri
ni, pri nia E-agado, pri nia laboro, hobioj, cxiutaga vivo ktp.
***
En la
antauxaj numeroj mi ofertis al vi kelkajn
literaturajxojn en
esperanto vocxlegitajn, kiujn vi povas elsxuti.
Nun estas nove je via dispono plua vocxlegita verko
"Kun blanka bastono"
verkita de en nia medio tre fama kaj konata cxehxa blinda esperantisto
Rudolf Krchnak.
En brajlo gxian esperantan version ricevis cxiuj
partoprenintoj de la
Praga IKBE 1996.
Je la fino de la pasinta jaro kaj komence de cxi tiu jaro la kolekton de
18 skizoj kaj enkodukon vocxlegis cxehxaj vidantaj
volontuloj s-anoj
Vladimir Turk kaj s-s-ino
Jaroslava Mala.
Je la fino de la registrajxo estas envicigita la
biografio de Krchnak
vocxlegita de s-ino Ivana Karasxova, kiu kun sia edzo dum multaj jaroj
vocxlegas cxehxan e-brajlan gazeton Auxroro.
Jen estas la ligilo:
https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAo2fKZw-kUQ50eMxh?e=FJaEjCnino
Mi deziras al vi agrablan
auxskultadon!
Jan Priborsky,
Blindulsekcio cxe la Cxehxa Esperanto-Asocio.