Esperanta ligilo

n-ro 2, februaro 2020

 

 

Enhavtabelo

86-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

(tria komuniko).

El Esperantujo. Kontinente kompleta nia AMO-programo

Erosxenko en Turkmenio

Tra la sortofrata mondo. Brajlaj folioj kaj modernaj teknologioj

Triciklo por blinduloj

Nekutimaj kutimoj. Kie turistoj farigxas posxtistoj

Literaturo. El la kanada poezio

Diversaj interesajxoj. Nevokita gasto.

La plej longa kuko.

Mortiga fromagxo

Cxu polusaj ursoj hibernas?

Facila legajxo. Junulino sur luno (Cxuvasxa popola fabelo)

Fluganta testudo (cxehxa fabelo)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Por la retumantoj

Forpasoj

 

 

86-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

(IKBE86), okazonta en Moskvo (Rusio) dum la 27/06-4/07 2020 -

(tria komuniko).

 

1. Gxis fino de januaro al la IKBE86 oficiale aligxis 23 personoj el ses landoj, plej multaj el Rusio.

 

Karaj interesigxantoj, ne plu prokrastu viajn aligxojn! Memoru pri la enirvizoj, kies arangxo postulos de vi certan tempon. S-ino Svetlana Smetanina pretas arangxi la bezonatajn oficialajn invitilojn, se al sxia retadreso

svsmetanina@yandex.ru vi bonvolos sendi kopion de via vojagxpasporto kaj la gxustan logxadreson.

 

Aparte bv. mencii, se vi volas alveni pli frue aux resti kelkajn tagojn post la kongreso.

 

2. Koncize pri la ekskurso tra Moskvo (priskribo de S. Smetanina). Dum la busa ekskurso en Esperanto, kiu dauxros cxirkaux kvar horojn, certe, ni vizitos kun haltoj, fotado kaj etaj promenoj jenon:

- Strato Tverskaja (monumento al A. Pusxkin),

- Teatra placo (Teatro Bolsxoj),

- Strato Mohovaja (malnova konstruajxo de Moskva Universitato),

- str. Volhonka (Belarta muzeo, Katedralo de Kristo - la - Savinto), monumento al Petro la Unua,

- str. Nova Arbato,

- Vorobjovi Gori (=Paseraj Montoj, Moskva Sxtata Universitato),

- panorama placeto Moskva-City,

- Novvirgulina monahxinejo (kun ebla vizito de memortombejo, se ne mankos tempo),

- Klinigxa monto (=Parko de Venko).

   Sinsekvo de la objektoj povas sxangxigxi depende de auxtosxtopigxoj kaj vetero.

 

Por viaj eventualaj demandoj kaj proponoj cxiam je via dispono:

Anatolij masenko,

Gerojev-Medikov 15 - 1, RU-357739, Kislovodsk, Rusio;

tel.: +7 87937 75886,

R.P.: masenkoai@mail.ru

Anatolij Masenko.

 

 

         El Esperantujo

 

          Kontinente kompleta nia AMO-programo

   Dudeko da Auxstralianoj kaj Nov-Zelandanoj kunigxis la 17-an kaj

18-an de januaro tra ses horoj por vivigi la 62-an Seminarion pri

Aktivula Maturigo (AMO). Temas pri la unua seminario de 2020 kaj la nova

jardeko. Eble pli grave, la programo finfine aldonas sian kvinan

kontinenton. Ene de ok monatoj de la unua seminario en marto 2014, la

programo jam atingis kvar kontinentojn: kun du seminarioj en Ameriko

(norda kaj suda), unu en Azio kaj unu en Afriko. Iom poste la programo

penetris la regionon Mona (Meza Oriento kaj Norda Afriko) kaj nun fine

Oceanion.

   La temo "Florigi Esperanton tre for de Euxropo’ estis traktita en du

fazoj: unue, analizo, due, solvado-sercxado. La analizo estis farita

laux la FLAM-sistemo: trovi la Fortojn kaj lamajxojn de la Oceaniaj

movadoj, poste listigi la pozitivajn kaj negativajn (do, la Avantagxojn

kaj Minacojn) de la Oceania viv-medio. Tio dauxris 3 horojn en 3 grupoj,

kun fina reraportado. La rezultoj de tio poste aperos en la retejo

<aktivulo.net>. La dua fazo rezultis en la sekvaj rekomendoj.

--------- REKOMENDOJ de la 62-a AMO ------------------

Okazigi lingvajn festivalojn; altiri lingvemulojn kaj atesti la ekziston

de esperantistoj.

   Kunigxi kun similideanoj: aktivuloj kaj asocioj kun celoj parencaj al

Esperantismo.

Vidigi sian esperantistecon en netrudaj manieroj.

Ekspluati la akceptemon de progresemaj lernejoj, kiuj aprezas

alternativajn projektojn.

Krei laborbazarojn, retlokojn, kie eblas parigi projektojn kaj ideojn

kun homoj kun laborfortoj.

Proponi servojn al nemovadaj fakaj asocioj – nia varo: justaj

internaciaj kontaktoj.

Pli aktive engagxigxi cxe ekologiaj movadoj kaj tiuj pri dauxripovaj

vivstiloj.

Evoluigi allogajxojn, kiuj placxos al pli junaj personoj.

Konigu kaj utiligu filmojn en Youtube (iuj havas subtitolojn),

<facila.org> kaj similajxoj.

Kreu ilojn por konvinki universitatojn starigi kursojn (La eduka valoro

de Esperanto)

Kiel havigi al la E-o-klubo en la Universitato de Auxklando instruistojn

aux instruantojn.

Pli aktive konigi la maorian kulturon tra la mondo – unue per Vikipedio.

Eluzi la esperantistajn tagojn, ankaux la Tagojn, Jarojn, Jardekojn de

UN kaj Unesko.

   Tiu AMO-seminario okazis en la fino de la septaga Komuna Kongreso por

Auxstralio kaj Nov-Zelando, en Auxklando, la plej granda urbo de

Nov-Zelando. Gxi altiris 45 aligxintojn, kun cx. 40 efektivaj

partoprenintoj. La programo estis surprize ricxa, kaj entenis la

tradician Someran Lernejon, en kiu gvidis la komencantan grupon s-ino

Cecily Lee, la mezan Stefan MacGill kaj la superan Duncan Charters.

Aldone al prelegoj, kulturaj arangxoj kaj teatra vespero, okazis du

ekskursoj, unu al regionaj belajxoj, la alia al la renoma Artgalerio de

Auxklando, kun gvidado en Esperanto. La kongresejo konvenis, kaj la

etoso estis unike antipoda. Kongresanoj venis el Auxstralio, Cxinio,

Germanio, Hungario, Nov-Zelando kaj Usono.

            (el Estraraj komunikoj de UEA).

 

 

          Erosxenko en Turkmenio

  Cxi jare estis la 130-a  naskigxdatreveno de vojagxanto, muzikisto,

lingvisto, pedagogo kaj sxakisto Vasilij Jakovlevicx Erosxenko.

  Mi volas koncize rakonti pri lia laboro en Turkmenio.

  V.Ja. Erosxenko alvenis Turkmenion auxtune en la jaro 1934 laux invito

de ministraro de klereco.

  Gxis printempo de sekvanta jaro li organizis lernejon por blindaj

infanoj kaj lernis la turkmenan lingvon.

  La lernejo tiam nomigxis infandomo.

  Gxi komencis funkcii la unuan de aprilo 1935 kaj situis en Kusxka

distrikto en pistaka sovhxozo, apud vilagxo Morgunovka, tre proksime al

la sxtatlimo inter Sovetunio kaj Afganio.

  En la lernejo ordinare cxeestis cxirkaux dudek geinfanoj.

  Erosxenko estis la unua direktoro kaj instruisto de la lernejo.

  Li allogis al la laboro aliajn pedagogojn kaj kunlaborantojn.

  Kune ili instruis la geknabojn mempriservadi, flegi dombestojn, labori

en legomgxardeno, orientigxi cxirkaux la lernejo, purigi la korton kaj

ejojn, veturadi por akiri akvon kaj hejtajxon per veturilo, jungita de

azeno.

  Agxaj geknaboj cxiam helpis al pli junaj.

Erosxenko adaptis brajlan skribon por turkmena alfabeto,

tradukis kelkajn lernolibrojn por elementa lernejo el la rusa lingvo en

la turkmenan, organizis ilin eldono.

Instruado en la lernejo estis en du lingvoj.

  La gelernantoj deklamis versajxojn, kantis, dancis.

  Ili lernis ludi bajanon, pianon, gitaron, balalajkon.

La geinfanoj prezentis koncertojn en vilagxa lernejo, klubo, por

limgardistoj, ecx en blindulentrepreno en la urbo Bajram-ali.

  La lernejo firme amikigxis kun limgardistoj, kiuj ofte helpis al la

geknaboj.

  Erosxenko preparis la infanojn por sukcesa memstara vivo.

Li sugestis al ili, ke vivu tiel, ke aliaj homj ne kompatu ilin, sed

estimu.

  Eksgelernantoj de V.Ja. asertis, ke li estis por ili kiel patro - bona

kaj severa.

  Cxiuj ili vivis kiel unu familio, kvankam geknaboj estis de diversaj

nacioj.

   Erosxenko forveturis el Turkmenio en la jaro 1945.

  Poste li gastis en la respubliko dufoje kaj interkorespondis kun

kelkaj eksgelernantoj.

             N. Osipenko

 

 

          Tra la sortofrata mondo

 

        Brajlaj folioj kaj modernaj teknologioj

   La pasintan monaton, ObjectiveEd prezentis plurajn el niaj novtempaj

iloj por brajlo-uzantoj cxe la konferenco "Alfabetigo per tusxado" en

Seatlo.

   En antauxaj konferencoj multaj instruistoj volis provi Braille

Sheets; dum cxi tiu konferenco, ni disdonis plurajn brajlajn foliojn,

kiujn instruistoj povas uzi per la programo ObjectiveEd Demo.

Braille Sheets permesas al via studento praktiki brailajn literojn,

vortojn au frazojn en ludo, uzante iPad, al kiu estas metita pagxo kun

brajle skribita teksto sur la surfacon de la iPad.

Kiam la lernanto movas sian fingron tra la brailaj literoj aux vortoj,

la lud-programo scias, kie lia fingro tusxas. Cxar la ludprogramo estas

antauxprogramita per la reteja tabelo de ObjectiveEd, gxi respondas

adekvate al la brajlajxo, kiun la studento tusxas.

Kun Brajlaj folioj vi povas krei lecionan enhavon, kiun gxuas viaj

lernantoj. Megan, studento de sinjorino Hernandez, amas cxevalojn kaj

volas lerni pli pri ili.

Uzante la ret-tabulon de ObjectiveEd, sinjorino Hernandez verkas

mallongan rakonton pri cxevaloj, inkluzive de la kuntirigoj, kiujn Megan

lernas, kaj poste presas gxin brajle surpapere.

Megan tiam metas la brajlan folion, enhavantan la rakonton pri cxevaloj,

sur sian iPad kaj la ludo komencigxas. La ludo starigas al Megan

demandojn pri la cxevalo. Por respondi cxiun demandon, si devas lokalizi

la gxustan vorton en la rakonto.

Ekzemple, la ludo demandas, "Kie dormis la cxevalo nokte?" Megan duoble

frapas la vorton "grenejo" kaj la ludo rekompencas sxin per gajna sono

kaj diras, "Jes, la cxevalo dormis en la grenejo nokte."

Pli detale pri tio (angle) legu cxi tie

https://www.objectiveed.com/braille-sheets

               Marty Schultz

 

          Triciklo por blinduloj

   Logxanto de la germana urbo Hanovro, Mathias Fuchs inventis elektran

triciklon, kiu povas esti operaciita de homoj kun vidaj problemoj,

raportas Deutsche Welle.

   Kiel notite, Fuchs blindigxis en la agxo de dekdu jaroj kaj longe

songxis denove bicikli memstare.

Rulsegxaj partoj, distancaj sensiloj kaj vocxa sistemo estas uzataj en

tiu cxi veturilo. Mathias komencis kunmetadon de la prototipo de la

triciklo helpe de amikoj pasintan novembron.

 

 

         Nekutimaj kutimoj.

 

         Kie turistoj farigxas posxtistoj?

   La malgranda insulo Galapagos Floreana apud la marbordo de Ekvadoro

servis en la 18-a

Jarcento kiel halto por balenistoj. Ili starigis simplan lignan barelon

sur la insulo kaj lasis leterojn al siaj familioj por ke preterpasantaj

sxipoj povu kolekti kaj liveri ilin.

Cxi tiu nekonvencia posxta sistemo travivis gxis la 21-a jarcento.

Hodiaux turismaj grupoj sur la insulo faras halton por transdoni kaj

kolekti posxtkartojn cxe la "Posxteja Golfeto".

 

 

          Literaturo

 

        El la kanada poezio

        Emile Nelligan

   Emile Nelligan naskigxis la 24-an de

decembro 1879 en Montrealo kaj

mortis la 18-an de novembro 1941

en la sama urbo. Li suferis de

skizofrenio kaj devis esti internigita

en psikiatran hospitalon iom antaux sia dudeka jaragxo, kie li restis

gxis sia morto. Liaj junagxaj poemoj estis publikigitaj en gazetoj kaj

kolektivaj

verkoj; ili aperis la unuan fojon kiel poemaro danke al lia amiko kaj

mentoro, Louis Dantin. La muzikeco de la versoj de Nelligan ja estas la

plej rimarkinda trajto de liaj poemoj. La cxefaj temoj pritraktitaj

estas: infanagxo, frenezeco, muziko, amo, morto

kaj religio. Nelligan estas konsiderata elirpunkto de la moderna kebekia

poezio, rompanta kun la patriota temaro de sia epoko cele al esplorado

de lia interna spaco. Nelligan

inspiris popularajn kantojn, filmojn, pentrajxojn,

teatrajxojn kaj ecx lastatempe unu operon.

La ora sxipo (Le vaisseau d’or)

Cxi tiu soneto estis verkita en 1899, probable post la kunveno

de la 26-a de majo de la

Literatura Skolo de Montrealo

(Ecole litteraire de Montreal) dum kiu Nelligan ricevis ovacion post

esti leginta La romance du vin. La

ora sxipo estas la plej konata

poemo de Emile Nelligan, tiu kiun

li deklamis plej ofte al siaj vizitantoj post sia internigxo, kvankam

kelkfoje kun gravaj

misoj.

Du poemoj de Emile Nelligan muzikigitaj por la UK en Montrealo

Treffle (Trefleo) Mercier21

La ora sxipo (Le vaisseau d’or)

Estis granda sxipo farita el masiva oro:

gxiaj mastoj tusxis la lazuron, sur nekonataj maroj;

La ama Ciprino, kun senordaj haroj, nudaj hautoj,

Sternigxis cxe ties pruo, sub ekcesa suno.

Sed frapis gxi iun nokton la grandan rifon

En la trompa Oceano kie kantis la Sireno,

Kaj la terura sxiprompo klinis gxian karenon

En la profundon de l’ Abismo, sensxangxa cxerko.

Estis sxipo farita el oro, kies diafanaj flankoj

Rivelis trezorojn pri kiuj la profanaj maristoj,

Nauxzo, Hato kaj Neuxrozo, disputis inter si.

Kio restas el gxi en la mallonga sxtormo?

Kio farigxis mia kor’, forlasita sxipo?

Ve! gxi pereis en la abismon de l’ Revo!

Fonto: Wikisource

La romanco de l’ vino

(La romance du vin)

Estis dum la kvara kaj lasta publika kunveno de la

Literatura Skolo de Montrealo, kiu okazis en la

fama Chateau de Ramezay, la 26-an de majo 1899,

ke Emile Nelligan legis La romance du vin. Kiam li

finis la legadon, li estis varme aklamita. Lia amiko

kaj mentoro, Louis Dantin, priskribas la lautegan

triumfon de Nelligan per tiuj vortoj: “Mi vidis

Nelligan iun vesperon en plena gloro… Kiam per

flama okulo kaj vastigita gesto pro la intima

strebado, li deklamis per pasia vocxo sian Romance

du vin, auxtenta emocio strangolis la salonon, kaj la

aplauxdoj prenis la furoron de ovacio.” Tiu poemo

restis gravurita en la memoro de la kebekianoj, cxar

estis la lasta publike legita antaux lia internigo en

psikiatran hospitalon.

La romanco de l’ vino (La romance du vin)

Cxio miksigxas en viva brilo de verda gajeco.

Ho, la bela maja vespero! Cxiuj birdoj hxore,

Kaj ankaux la antauxnelongaj esperoj de mia kor’,

Modulas sian preludon je mia malfermita fenestro.

Ho la bela maja vespero! la gaja maja vespero!

Fora orgeno eksplodas en fridajn melopeojn;

Kaj la radioj, kiel purpuraj spadoj,

Boras la koron de l’ tago, kiu mortas parfumita.

Gaja estas mi! gaja estas mi! En la kristalon, kiu kantas,

Versxu, versxu la vinon! versxu ankoraux kaj cxiam,

Por ke mi forgesu la tristecon de l’ tagoj,

En la disdegno, kiun mi havas pri la malica homamaso!

Gaja estas mi! gaja estas mi! Vivu la vino kaj l’ Arto!..

Mi revas fari ankaux famajn versojn,

Versojn, kiuj gxemigos la funebrajn muzikojn

De l’ auxtunaj ventoj fore pasantaj en la nebulo.

Jen regas l’ amara rido kaj la furiozo

Scii sin poeto kaj celo de malestimo,

Scii, ke oni havas koron kaj estas komprenata

Nur de l’ lunbrilo kaj de l’ grandaj fulmotondraj vesperoj!

Virinoj! trinkas mi je vi, kiuj primokas la vojon,

Kien vokas min l’ Idealo, malfermante siajn rozajn brakojn;

Trinkas mi cxefe je vi, viroj kun morozaj fruntoj,

Kiuj disdegnas mian vivon kaj forpusxas mian manon!

Dum la tuta lazuro stelplenigxas en gloro,

Kaj ke himnon ekkantas je ora renovigxo,

Pri la mortanta tago mi do ne ploris,

Mi, kiu marsxas blindopalpe en mia nigra juneco!

Gaja estas mi! gaja estas mi! Vivu la maja vespero!

Estas mi freneze gaja sen esti ebria!..

Cxu pro tio ke mi fine estas felicxa vivi;

Cxu finfine resanigxis mia kor’ post ami?

La sonoriloj kantis; la vespera vento odoras…

Kaj dum la vino fluas en gxojaj torentoj,

Tiom gaja estas mi, tiom gaja, en mia sonora rido,

Ho! tiom gaja, ke mi timas ekploregi!

Fonto: Poesies completes, Fides Montrealo, 1952

 

 

           Diversaj interesajxoj

         Nevokita gasto

   Grandega elefanto sxteliris en kvinstelan hotelon en Srilanko. La

gastoj estis ravitaj.

La bestego senbrue eniris en la hotelon, vagis tra la vestiblo, tusxis

per sia rostro molajn meblojn, faligis kelkajn starlampojn, kaj poste

foriris pace, lau TTG.

Besto nomata Natta Kota ravis gastojn de hotelo. Sed la personaro jam

kutimigxis al gxi. Fakte, ke elefanto fojfoje vizitas la hotelon ekde

2017. Li marsxas laux la gazonoj kaj preskaux ne bubacxas. La hotelo

situas apud la Nacia Parko Yala en la sudoriento de la lando, kie logxas

multaj elefantoj.

La hotela personaro avertis la feriantojn, ke kvankam Natta Kota sxajnas

paca, li restas sovagxa besto, kaj proksimigxi al gxi estas dangxere .

 

        La plej longa kuko

   Cxirkaux 1500 bakistoj kaj kuiristoj en Barato bakis la kukon, kiu

estas probable la plej longa kuko,

bakita en la mondo. La komitato de Guinness rekordlibro fiksis la longon

de la eksterordinara bongustajxo je 6,5 kilometroj, diris la gxenerala

sekretario de la Asocio de Bakistoj de la Suda Hinda sxtato de Kerala

s-ro Naushad.

   La bakistoj en Thrissur ornamis antaux la okuloj de multnombraj

scivolemaj spektantoj

la vanilan torton, kiu poste trafis sur milojn da tabloj, per speciala

Cxokolado ganache. La bakajxo, kiu estis nur dek centimetrojn largxa,

bakajxo pezis proksimume

27000 kilogramojn.

 

       Mortiga fromagxo

Laux legendo, la romia imperiestro Antoninus Pius mortis en 161 pro

stomakmalsano, kauxzita de troa konsumo de la franca fromagxo Banono,

farita el  kruda lakto. La fromagxo Banono estas farata laux malnova

kamparana recepto el kaprina lakto. Gxia nomo devenas de la nomo de la

loko en la franca Provenco, sudoriente de Mont Ventoux.

   Do, ne mangxu tro da fromagxo kaj estu sanaj!

 

 

          Cxu polusaj ursoj hibernas?

   La polusaj ursoj estas la plej proksimaj parencoj de la brunaj ursoj.

Ili devenis de komunaj prapatroj, kiuj vivis nur antaux 150 mil jaroj

(por la evoluo de specioj tio ja ne estas multe).

Unu el la ecoj de la bruna urso estas hibernado en la negxo. Kaj kio pri

tiu blanka?

Mirinde ili preskaux ne dormas! T.e., ili normale dormas, kiel somere

(somere ili kutime pli dormas). Sed en vintra songxo ili ne mergigxas

(la hibernadon de ursoj pli bone nomi vintra dormo; ursoj ne havas veran

hibernadon, cxar ilia korpa temperaturo preskaux ne malaltigxas, kaj

cxiumomente

ili povas vekigxi.) Nur gravedaj kaj mamnutrantaj junaj inoj falas en

vintran dormon. La ceteraj polusaj ursoj, se ili kusxas en kusxejoj, nur

mallonge kaj ne cxiujare.

La cxefa mangxajxo de polusaj ursoj estas marhundoj – speco de fokoj.

Polusaj ursoj cxasas ilin sur glacio. Ili aux elprenas sian predon per

piedo el truo en glacio, tra

kiun la besto spiras aux atendas kaj ekprenas la marhundojn, kiuj eliras

por ripozi sur la glacio. En multaj lokoj de la Arkto, kie polusaj ursoj

logxas, fine de somero

la glacio preskaux tute degelas. Ili ne plu povas cxasi fokojn. Sur

tereno plej multaj arktaj bestoj kapablas eskapi de polusa urso, kaj en

la maro

•    Fornagxi  de li. Bone, se ili sukcesas trovi la kadavron de

mortinta baleno aux morso sur la bordo. Kaj se ne, tiam fine de somero

kaj auxtuno ursoj kelkfoje malsatas dum kelkajn monatojn. Do, vintre ili

ne dormas, sed denove komencas cxasi tuj kiam glacio aperas.

Sed la inoj ne havas alternativon, ili devas kusxi en kusxejo. Polusaj

ursidoj, kiel aliaj ursoj, naskigxas mirinde malgrandaj (ilia maso estas

malpli ol unu kilogramo) kaj blindaj; ili estas kovritaj nur per

mallonga lanugo. Kutime inoj arangxas kusxejon sur la bordo, foje 50

km-ojn  de la maro. Gxenerale

la urso faras kusxejon en negxa duno, sed se estas malmulte da negxo,

gxi povas ankaux fosi kavon en frostigxinta tero. La ino kusxigxas en la

kavon gxuste kiam la glacio degelas

kaj cxasado igxas malfacila. Beboj kutime naskigxas en novembro-januaro,

kaj restas en la negxejo gxis februaro-marto. Antaux naskigxo, la ursino

vere plejparte dormas, sed vekigxas dum akusxo, kaj poste sxi devas

dormi malpli. Tamen ankaux post la forlaso de la kusxejo sxi ankoraux

restas en la stato de  vintra dormo: nek mangxas, , nek trinkas, ne

pisas kaj ne fekas.

   Kiel do la ino sukcesas amasigi nutrajn substancojn por longa dormo

kaj por nutrado de idoj (kutime ili estas du)? Evidentigxas, ke parigxo

de polusaj ursoj okazas printempe - en aprilo-majo. Tuj post parigxo,

gravedaj inoj komencas mangxi tiel intense, ke auxtune ili pezas pli ol

200 kg-ojn, ilia pezo foje preskaux duobligxas!

   Kurioze, ke disvolvigxo de embrioj en la abdomeno de ursino printempe

haltas kaj dauxras nur auxtune;

antaux tio ili ripozas (science tio nomigxas embriaj diapauxzoj). Sxajne

tio permesas al la ursinoj “prokrasti” la komencon de disvolvigxo de

embrioj gxis la momento de kusxigxo en la negxon; tiu periodo ja tre

dependas de la kondicxoj en la areo kaj ecx de la vetero en la difinita

jaro.

   Ne tre klaras kial ne satmangxas sammaniere cxiuj polusaj ursoj, sed

ial ili ne faras tion.

Estas interese, ke, versxajne, en iu ajn tempo de la jaro kun

longedauxra malsato polusaj ursoj sxajnas “dormi survoje.” Urea

koncentrigxo falas akre en ilia sango, kio estas tipa por aliaj

ursospecoj dum hibernado. Ursoj scipovas uzi ureon por sintezo de

aminoacidoj kaj plasmaj proteinoj (likva parto) de sango. (La

koncentrigxo de proteinoj en la plasmo devas esti kiel eble plej

konstanta, alie diversaj problemoj ekestas kun transporto de fluidoj kaj

metabolismo

en la korpo.) Krome, ju pli malalta estas la enesto de ureo, des malpli

necesas ekskorpigi gxin en urino, kio signifas malpli da trinkajxo.

Kvankam akvo en formo de negxo estas kutime facile havebla en Arkto; por

trinki (aux pli gxuste mangxi) gxin estas energie malavantagxa - multe

da energio perdigxas por gxia varmigo.

   Se cxe la bruna urso urea koncentrigxo malpliigxas, gxi farigxas

letargia, gxi jam ne plu volas mangxi kaj endormigxas, la polusa urso

male, se aperas mangxajxo, denove komencas mangxi kaj levas la

koncentrigxon de ureo al normala nivelo.

Estas interese, ke dum la vintra dormo la polusa urso iel sukcesas ne

perdi la mason de ostoj kaj muskoloj. Kutime cxe homoj kaj aliaj bestoj,

ilia maso

akre malpliigxas per longedauxra senmoveco, ecx kiam oni mangxas; la

maso de ostoj kaj muskoloj ankaux malpliigxas cxe aliaj urso-specioj dum

dormo. Sed por tiuj blankaj preskaux la tuta graso estas konsumita de la

urso. Rezultas, ke, en iuj aspektoj, polusaj ursoj pli adaptigxas al

vintra dormo.

 

 

        Facila legajxo

 

           Junulino sur luno

(Cxuvasxa popola fabelo)

 

   Antaux tre longe, en iuj tempoj, kiujn neniu memoras,

vivis en la mondo tre malica kaj malbonkora sorcxistino.

Sxi havis duonfilinon. La duonfilino estis kvieta, laborema kaj tre

bela. La sorcxistino malamis la knabinon, cxiam insultis sxin, komisiis

al sxi neplenumeblajn laborojn, tamen la duonfilino cxiam restis belega

kaj afabla. Kiam sxi ekparolis, kvazaux alauxdo ekkantus;

se sxi ridetis, kvazaux la suneto aperus. Al cxiuj placxis la belulino,

cxiuj amis sxin; sed tio ecx pli kolerigis la duonpatrinon, kaj sxi

decidis nepre pereigi la knabinon.

   Iufoje, meze de profunda nokto, subite,

nekompreneble de kie, venis la sorcxistino per sia fera pistujo, vekis

la dormantan junulinon kaj diris al sxi:

- Kuru al la rivereto! Mi eksxatis trinki fresxan akveton.

La junulino ellitigxis, prenis sitelojn kaj sitelportilon kaj iris al la

rivero.

"Vi, belulino, certe, foriris, sed cxu vi sukcesos reveni,

neniu scias" - silente pensis la sorcxistino.

   La nokto estis klara, frosta. de sur la cxielo lumis plena luno, sub

la piedoj negxo knaretis. Admire rigardante la lunlumon,

la junulino proksimigxis al trahakita glacitruo, liberigis la sitelojn

de la vekto, klinigxis por cxerpi akvon. Subite sxi rektigxis, timege

pasxis malantauxen.

Dangxeraj sorcxistinoj cxirkauxis sxin. Ili fulmrapide flugis kaj

veturis, sidante sur siaj balailoj kaj feraj pistujoj, tiris al sxi

ostecajn manojn, klakadis per siaj feraj dentoj.

   La junulino ektimis, fermetis la okulojn kaj hastis hejmen.

Sed ne tiel okazis. Sorcxistinoj ne flankenigxis ecx je unu pasxo de

sxi, baris la vojon, el cxiuj flankoj altiris timigajn manojn, jen-jen

ili ekrongxos sxin.

La junulino malespere cxirkauxrigardis, sed cxirkauxe sxi neniun

ekvidis, nur la sola Luno lumis sur la cxielo.

- Ne permesu al mi perei, hela luno! - petegis la junulino.

   La Luno ekauxdis la petegon de la junulino, ekbrilis pli hele kaj per

siaj radioj levis la junulinon kune kun la siteloj kaj vekto

al si mem. Nun la junulino ne estas atingebla por la sorcxistinoj.

   Ekde tiam nokte, dum klara cxielo, sur la plena Luno estas videbla la

junulino kun la sitelportilo sur la sxultroj. Bonvolu fiksrigardi kaj vi

nepre ekvidos sxin.

          El la cxuvasxa tradukis

              Olga Filippova.

 

           Fluganta testudo

         (cxehxa fabelo)

   Testudo decidis iri en la mondon. Sxi promenis la tutan tagon,

marsxis la duan tagon, kaj renkontis du anasojn en la tria tago.

   "Kien vi iras?” La testudo demandis. Ni prenos vin kun ni, vi vidos

malproksimajn landojn pri kiuj vi ecx ne auxdis en via vivo, “la anasoj

proponis.

   La anaso prenis la brancxon de unu flanko en sian bekon, la alia

prenis la duan flankon de la brancxo, la testudo per sia busxo

alkrocxigxis meze de la brancxo, kaj ili triope ekflugis.

   Ili flugis alte super la montoj, vidante densajn arbarojn, verdajn

herbejojn kaj bluan maron. Dum la vojo ili renkontis diversajn birdojn,

cxiuj miregis kaj admiris la kuragxe flugantan testudon. Sxi sentis sin

kvazaux sxvebanta.

   Subite sxi ekpensis, ke sxi ne plu bezonas anasojn. "Mi povas flugi

kiel birdo,” sxi kriis. Sed kiam sxi malfermis la busxon, sxi elbusxigis

la brancxon kaj falis de alteco malsupren gxis sxi batis sian dorson.

Pasis multe da tempo, ke sxi eksxovis la dorson kaj rampis for.

   Kian lecionon ilustras la fablo?

Fiero estas antauxita de falo. Neniu klerulo falis el la cxielo. La pomo

ne falas malproksime de la arbo.

           El la cxehxa tradukis O.P.

 

 

          Por la retumantoj

Estimataj geamikoj!

Jam antauxe ni publikigis kelkajn vocxlegitajn literaturajxojn, kiujn ni

elektis el pli malnovaj numeroj de la blindulesperantista gazeto Auxroro.

Ilin vocxlegis geedzoj Ivana kaj Tadeo Karasx el Cxehxio.

Ni aktuale ofertas denove kelkajn la samajn literaturajxojn kaj kelkajn

pluajn. Kiel novajxon ni publikigas rakontojn vocxlegitajn  de aliaj

komplezemaj volontuloj, plejparte ankaux cxehxoj.

NNi elektis alian, kredeble pli tauxgan manieron por elsxuti unuopajn

verkojn.

Nun vi povos elsxuti nur tiujn, kiuj al vi placxos laux la nomo de

autoro aux la literaturajxo.

Post elekto de titolo vi klaku je la koncerna ligilo, aperos koncerna

pagxo , denove klaku kaj dosiero elsxutos en vian komputilon.

Agrablan auxskultadon al vi deziras

redaktoro de Auxroro Jiri Jelinek, vocxlegantoj geedzoj  Ivana kaj Tadeo

Karasx, Vladimir Turk kaj Jan Priborsky

Viaj reagoj je tiu cxi koncepto estas bonvenaj.

Jen la listo de titoloj:

•    Afrikaj rakontoj

https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAo0g4HSDG-G6WPTT7?e=c6KFSQ

* Budhismaj fabloj

https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAo0bCEmeltWfqSBZU?e=acS2JI

•    Cxinaj rakontoj

https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAo0cTKTbDkIDg6B3C?e=jtK7Qb

•    Grekaj mitoj

https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAo0C088a7Ebhou95x?e=lp45dI

•    Gvidlibro pri  Olomouc, Cxehxio

https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAo0QopC36cALsYlRJ?e=pfS9Fp

•    Jaroslav Hasxek: Sxvejk

https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAo0NR7hMXhmE9bR6U?e=tsyatA

* Karel Cxapek: Rakontoj kaj fabeloj

https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAo0pAiLM_w1aR6-dt?e=bJNUGT

•    Karel Cxapek: Apokrifoj

https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAo0sIb2Yi6n_ts98H?e=48uraC

•    Karel Cxapek: Posxrakontoj

https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAo0Hvq2wJyr3uixdk?e=AjeWcz

•    Malnovaj mitoj  cxehxaj

https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAo0myzrl6u7iWt-9w?e=voJeH1

•    Vasilij Erosxenko - Vivo kaj unu fabelo

https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAo0WVATpIAB8KgI1y?e=94LM47

 

 

Forpasoj

   Lasis nin por cxiam Halina Issacxenkova el Pskovo (Rusio). Ni, sxiaj

geamikoj, konis sxin kiel bonkoran, hel-animan, helpeman virinon, kiu

pasie lernis lingvojn kaj entute sxatis lerni cxion novan, donacis al ni

optimismon kaj netrudeman, sed firman kredon. Ripozu en paco, kara

Halocxka! .

         ***

   Denove sian sangan rikolton havas morto en Ukrainio, kaj denove gxi

elektis unu el la plej junajn inter ni. Forpasis Ruslana Onisxcxuk. Sxi

naskigxis la 28-an de decembro 1974 en Mukacxevo, Tie sxi frekventis

bll’-lernejon, tiutempe gxi estis nur baza., poste sxi lernis en Lviv

kaj ricevis specialan klerecon kiel masagxistino en la medicina lernejo

en Genicxesk. Sxi laboris iomete en hospitalo, sed tio ne dauxris longe.

Sxi faris privatajn masagxojn hejme, tre ofte homoj turnis sin al sxi

por masagxi bebojn cxar ne estis specialistoj en sxia urbo, kiuj volis

masagxi la etulojn. kaj sxi diris, ke sxi ne timas fari tion, kontrauxe,

tio estis interesa por sxi, cxar al infanoj sxi vere povis helpi kaj

solvi multajn sanproblemojn per masagxo.

Jam en la lernejo de Mukacxevo sxi tre interesigxis pri fremdaj lingvoj

kaj facile lernis ilin. Komence estis la germana.  Sxi ecx tradukis

tekstojn el gazetoj en la germanan nu, kaj poste sxi lernis nekredeble

multajn lingvojn, kaj tute ne pasive, sed konstante vizitadis

diverslingvajn retbabilejojn kaj parolis kun homoj el diversaj landoj,

entute sxi tre facile amikigxis kun tre malsamaj homoj kaj cxiam trovis

komunan lingvon kun cxiuj, kaj cxiuj diras, ke sxi estis ekstreme

sincera, bonkora kaj gaja. Sxi havis multajn sanproblemojn, lastatempe

sxia sukero tre altis, sed mi havas ciujn siajn sonajn mesagxojn, kiuj

komencigxas per la vortoj: “Mi fartas bone.” Kaj cxiam estis multaj

sxercoj, tiom da vivogxojo.

En iu reta babilejo sxi renkontis la viron el Kostariko, kiu estis iom

pli juna ol sxi. Estis tre romantikaj rilatoj, nur aro da diversaj

obstakloj malhelpis ilian kunigxon. Sxi subtenis lin, kiel sxi povis. ,

kaj ili ambaux havis komunan sxatokupon - komputilon. Sxi neniam

maltrankviligxis, ke io povus okazi al komputilo, sentime eksperimentis,

kaj helpis multajn per komputilo kaj posxtelefono, sxi estis majstrino.

   La hispana estis por sxi iasence dua  lingvo post la ukraina. Dum

multaj jaroj sxi ecx laboris cxe la hispana radio, kie laboras blindaj

hispanoj kaj latinamerikanoj, gvidante la programojn hispanlingve unu el

malmultaj ne-hispanoj estis nia Ruslana; Komence sxi arangxis la

programon Ukrainia Kuirarto, kaj kiam la milito komencigxis en Oriento,

sxi prezentis la novajxojn el Ukrainio, strebante proksimigi al la

hispanlingvanoj tion, kio dolorigis nin..

   Patrino de Ruslana skribis en Facebook, ke sxi neniam supozis, ke la

filino havas tiom da bonaj amikoj. Estas malfacile tuj kredi, ke Ruslana

ne plu estas kun ni, al kiu sxi estis ne nur konatulino, sed ankaux

amikino, instruistino, fratino kaj iusence kuracistino, Cxio cxi atestas

pri tio, kia homo estis sxi. Estas amaso da homoj, kiuj ne havas ecx

centonon da problemoj, kiujn Ruslana havis, sed ili konstante ploras,

konstante malkontentas. Iam sxi diris, ke sxi legis nur en medicina

literaturo, kio estas deprimo, sed sxi ne konas gxin. Estu tero por vi

lanugo, kara nia amikino!