Esperanta ligilo
n-ro 8, oktobro 2018
Enhavtabelo
El la estraro
Protokolo de la gxenerala asembleo de LIBE
Nia rondo familia. Nova honora membro de LIBE
Konga Ligo de Blindaj E-istoj
Diversaj interesajxoj. Tago de brunaj okuloj
Literaturo. Milan Linhart. Fino de ora tempo (rakonto)
Anoncetoj
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Sxako (nur en brajla versio)
El la
estraro
La estraro de
LIBE cxiumonate skajpe kunvenas, klopodante ankaux tiamaniere kontinue labori
por realigi niajn decidojn kaj plani estontan agadon. Lastatempe ni suficxe vigle korespondis kun la estraro de ILEI por
ebligi al niaj membroj aliron al elektronika versio de iliaj revuoj: <Juna
amiko> kaj <Internacia pedagogia revuo>. Fine, interesigxantoj pri
legado de la revuoj havos eblecon ricevi elektronikan version de la revuoj,
sendante peton al LIBE-estrarano, Vjacxeslav Suslov al jena retadreso: gloro59(heliko)yandex.ru
La kotizon pagos LIBE.
La estraro
ankaux decidis honorigi siajn aktivajn membrojn, kiuj grave kontribuis al disvastigo de
Esperanto inter la nevidantoj kaj internacia kunlaboro pere de Esperanto,
plenumante sindone la celojn de LIBE. Nia meritoplena aktivulo kaj dum pluraj
jaroj agema prezidanto de LIBE, Anatolij Masenko estas nomita honora prezidanto
de LIBE, kaj Pierluigi da Costa, Vladimir Jxelev kaj Otto Prytz pro sia
kontinua, longjara kaj fervora agado pri evoluigo de E-o enlande kaj
internaciskale, estas nomitaj honoraj membroj de LIBE.
En cxi-jara UK
dum Movada foiro, Pierluigxi da Costa dejxoris cxe la tablo de LIBE kaj, i.a.
disdonis Informilon pri LIBE, kiu estas preparita de Jiri Jelinek kaj Anatolij
Masenko.
Dank' al
iniciato de Martin Meyer, dum la Gxenerala Asembleo de LIBE cxi-jare en Zagreb,
Jiri Jelinek, Otto Prytz kaj Anatolij Masenko, preparis elektronikan version de
E-stenografio, kiu parte aperos, ankaux en la
LIBE-pagxaro.
Dankon al
cxiuj, kiuj donas novajn ideojn kaj kontribuas al disvastigo kaj promociigo de
E-o inter la nevidantoj!
Nedeljka Lojxajicx,
prezidantino
Protokolo de la gxenerala asembleo de LIBE
dum la 84-a Ikbe en Zagrebo (Kroatio)
(mardon, la 10-an de Julio
2018, ekde la 10-a horo)
La prezidantino
Nedeljka Lojxajicx malfermas la asembleon. Konstatinte, ke cxeestas kvar
estraranoj, kaj ke sekve la asembleo estas plenrajta, sxi prezentas la jenan
tagordon:
1) niaj forpasintoj,
2) niaj jubileuloj,
3) sekretaria raporto,
4) financa raporto,
5) landaj raportoj,
6) revuoj de Ilei kaj
vocxlegita versio de "Esperanto",
7) sekvantjara kongreso,
8) nia biblioteko en
Herzberg,
9) diversajxoj.
1. Niaj
forpasintoj. Informinte, ke en la lasta jaro forpasis la konataj samideanoj
Raimo Tanskanen (Finnlando) kaj Gerda van der Sijde (Nederlando), la
prezidantino petas honorigi ilin per unuminuta silenta starado.
2. Niaj
jubileuloj. La prezidantino informas unue, ke la estraro de LIBE decidis nomumi
honora prezidanto de LIBE s-anon Anatolij Masenko, kiu, kiel
longjara fidela membro, multon faris por la evoluigo de la movado,
por
instruado de la lingvo kaj por kunlaborado inter e-istoj. Al la prezidantino, kiu
esprimas la esperon pri plua longa kunlaboro, Masenko dankas kaj respondas, ke,
gxis dio donos al li fortojn, li certe plu laboros, kaj liajn vortojn la
asembleo akceptas per aplauxdo. Petite de la prezidantino, Masenko legas la
liston de jubileuloj,
kiun
li petas kompletigi, se iu havas aldonendan nomon. Festas cxi-jare sian okdekan
naskigxdaton Ritva Sabelli, Ursula Heiden kaj Vladimir Rassohxin; 75-jaraj
farigxas, krom nia eminenta akademiano Otto Prytz, Aleksandr Kudinov kaj Rimma
Kocxergina; estas 70-jara nia fama Pedro Zurita, 65-jaraj estas Daniela
Bottegoni kaj la cxeestanta Veronika Haupt; 60-jaraj estas la cxeestantaj
Gilberto Buchmann kaj Boris Arrata, la kutima
akompananto de Kunio Tanabe; kaj fine festas siajn 55 jarojn Julia Korjak. Oni
aldonas, ke havis sian jubileon ankaux Audrone
Maksimaitiene, akompanantino de nia litova samideano Alvydas Valenta.
3. Sekretaria
raporto. La prezidantino koncize resumas la raporton aperintan en EL.
La estraro unue okupigxis pri la eventuala arangxo de
IKBE en Lisbono aux en Madrido, kio tamen montrigxis neebla. Jelinek kaj
Masenko kune pretigis flugfolion pri LIBE disdonotan dum la Movada Foiro en
Lisbono, kaj la estraro traktis kun ILEI pri alirebla elektronika versio de la
revuoj de ILEI "Internacia pedagogia revuo" kaj "Juna
amiko", de kiuj ILEI prezentis provnumeron, sed pri tio oni aparte parolos
en sekva punkto de la tagordo.
La raporto estas unuanime aprobita.
4. Financa
raporto. Ankaux gxi aperis en EL, sed la kasisto Da Costa gxin resumas: la
financa situacio de LIBE estas stabila: cxefaj enspezoj estas la membrokotizoj
kaj la jara monnsubteno de Fonduso Thilander, al kiu LIBE esprimas la plej
varman dankon; niaj elspezoj estas cxefe por presigo de la revuo.
Oni nun sercxas tauxgan solvon por certigi, ke kaze de
forpaso de la kasisto ne okazu konfuzo inter lia
persona bankokonto kaj tiu de la asocio. Sotirov demandas, cxu la kasisto
pretus transpagi al ILEI la membrokotizojn de niaj bulgaraj membroj, kaj la
respondo estas jesa. Oni precizigas la kostojn de aligxo al LIBE
kaj
de abono al "Esperanta Ligilo", ripetante, ke por ricevi la
elektronikan version oni turnu sin al Masenko.
La financa raporto estas unuanime aprobita.
5. Landaj
raportoj. Oni vokas la landajn reprezentantojn, petante, laux akceptita
propono, ke nur parolu tiuj,
kiuj
efektive havas ion novan por raporti.
Por Auxstrujo
Henriete Etzenberger informas, ke memorinda renkontigxo okazis pasintjare en
Stubenberg
inter auxstraj, germanaj kaj cxehxaj s-anoj.
Por Bulgario
Angel Sotirov, salutinte ankaux nome de Vladimir Jxelev kaj Dimo Dimov, lauxdas
la elpensinton de la kongresa temo, kiu ebligas al cxiu prezenti prelegon. En
Bulgarujo oni arangxas kursojn por komencantoj ene de
la blindulligo, oni dauxrigas la eldonadon de "Esperanta Fajrero" en
brajla, parolata kaj porvidula versioj,
oni
arangxis E-istan feston kun dancoj, kantoj kaj deklamado kaj oni eldonis
kolekton da versajxoj de blindaj
poetoj. Aneb havas nun 65 membrojn, inkluzive de deko da vidantaj
simpatiantoj; fine deko da nevidantoj partoprenis en la festo okaze de la
sepdeka jubileo de la Bulgara E-Asocio. Sekve
de posta demando Sotirov klarigas, ke ne cxiam la kursoj estas fruktodonaj: en
Varna Dimov gvidis sukcesan kurson, sed en Razgrad
la
rezultoj estis nekontentigaj.
Por Cxehxa
Respubliko Jiri Jelinek informas, ke ilia asocio havas dudekon da membroj,
kvankam ne cxiuj regule aktivas; kunvenoj okazas dufoje jare, aprile en Prago
kune kun membroj de la vidula E-asocio, kun kiu okazas
bona kunlaboro, kaj decembre en Olomouc kune kun la loka grupo. Estas tri novaj
membroj: du virinoj kaj viro, cxi-lasta reaperinta post longa pauxzo. Dauxre
aperas Auxroro, kies parolatan version prizorgas ges-roj Karas
aldonante ankaux muzikajxojn. Cxiu versio de la revuo estas abonebla je la jara
kosto de 5 euxroj.
Por Finnlando estas legata mesagxo de Ritva
Sabelli, informanta, ke oni nun finredaktas la finnan version de la
"Historio de la E-movado inter blinduloj" aperonta en 2019 samtempe kun
la finnlingva jubilea libro de Steleto.
Por Germanio
Natalia Kasymova informas, ke la estraro de Eblogo regule kunvenas pertelefone;
kvar membroj partoprenis en la auxstra renkontigxo pasintjara, unu en vintra
festivalo kaj unu en pasinta kongreso; regule funkcias monata konversacia
pertelefona kunveno kaj regule aperas la asocia organo "la blinda
E-isto".
Por Italio
raportas Da Costa: dauxre aperas la revuo "Itala Ligilo" kaj funkcias
la perkoresponda lernejo; nia jara asembleo havis interesan aldonan programon
kun vizito de la ateliero de blinda skulptisto, de la urbo Modeno kaj de la
muzeo de la vetauxtomobilo Ferrari; Iabe presigis kaj disdonis kalendareton por
malfortevidantoj
kun
skizaj informoj pri E-o.
Por Japanio
Kunio Tanabe informas, ke pro la vasteco de la lando malfacile estas
renkontigxi kun aliaj blindaj e-istoj; dum la kongreso
en Jokohamo okazis tamen fakkunsido de la Japana E-ista Blindulasocio, kiun
partoprenis kelkaj membroj kun siaj akompanantoj. Oni esperas havi bonajn
kontaktojn dum la komuna kongreso japana-korea en venonta oktobro.
Dragan
Sxtokovicx informas, ke, malgraux pluraj provoj, li neniel sukcesis ricevi el
Koreujo informojn pri tiea
blindulesperantista movado.
Parolas poste
por Kroatio Antun Kovacx, informante, ke Kune akceptis kelkajn novajn junajn
membrojn
kaj
ke gxi eldonis cxi-jare du numerojn de la sonrevuo "Tempo".
Sxtokovicx
aldonas, ke en Istrio oni faris kampanjon por prezenti al infanoj de la bazaj
lernejoj, kiel blinduloj legas, skribas, movigxas ktp'; en tiu kadro li neniam
forgesis diri, ke pere de brajlo li korespondadis kun blinduloj el multaj
landoj kaj al demandoj de la infanoj, cxu li konas multajn lingvojn, li
respondis ke ne, sed ke li uzis E-on.
Por Rusio Anatolij Masenko informas, ke brile sukcesis la jxus
finigxinta jxamboreo de la rusaj s-anoj cxe Nigra Maro; en pasinta decembro la
regiona blindulbiblioteko en Stavropol organizis retan programon okaze de la
130-a datreveno de la apero de E-o; dauxre funkcias krome la kunvenoj en
retbabilejo, dum kiuj oni arangxas kursojn de E-o je diversaj niveloj, ankaux
kun partopreno de eksterlandanoj.
Por Svisujo
Martin Meyer diras, ke kvankam ne plu ekzistas tie blindulesperanta asocio, li
persone dauxre interkontaktas komputile kun s-anoj.
Por Litovio
Alvydas Valenta diras, ke bedauxrinde mankas interesigxo pri E-o kaj inter
junuloj kaj inter plenkreskuloj;
li mem parte kulpas, cxar pro sia okupiteco li ne aktive propagandas la
lingvon; li do estas
tute
izolita s-ano.
Pri Ukrainio
parolas Petro Sxnypir: pro la landaj kaj personaj cirkonstancoj li ne plu
interrilatas kun aliaj e-istoj
kaj
do ne povas ion konkretan raporti pri la movado en sia lando; li tamen salutas
cxiujn plejkore kaj esprimas sian grandan gxojon denove renkontigxi kun s-anoj
post multjara foresto.
Fine Natalia Kasymova
transdonas al la asembleo la salutojn de Theo Speckmann kaj de la prezidanto de
Eblogo Norbert Mueller.
La asembleo
dankas kaj resalutas, kaj same okazas kun s-ino
Veronika Haupt, kiu transdonas la salutojn de Harald Rader.
6. Revuoj de
ILEI kaj de UEA. La prezidantino informas pri longa interkontaktado kun ILEI pri la ebleco disponigi al ni alireblajn versiojn de
la du revuoj de ILEI, la "Internacia pedagogia revuo" kaj "Juna
amiko". Oni pretigis txt-formatan version de numero de la du revuoj kaj
sendis gxin al ni por kontrolo. La revuoj estas bone
legeblaj kaj interesaj. Nun ni traktas pri la detaloj
de la interkonsento: cxu cxiu deziranto pagu al ILEI personan abonon kaj rekte
ricevu la revuon aux, eble, LIBE pagu difinitan nombron da abonoj kaj ricevu la
revuojn por dissendi ilin
al
dezirantoj.
Pri la organo
de UEA "Esperanto" oni legas leteron de Otto Prytz, en kiu li diras,
ke lia espero regule ricevi la vocxlegitan organon de UEA (post la ricevo de
disko kun kelkaj pasintjaraj numeroj) estis gxis nun
trompita. Li do instigas LIBE oficiale peti de UEA, ke gxi disponigu al la
membroj de LIBE sian organon en alirebla formato, cxar
LIBE estas aligxinta asocio; por tia peto Prytz permesas utiligi lauxvole
partojn de lia letero. Diskutinte la aferon oni decidas sekvi la konsilon de
Prytz kaj utiligi lian argumentadon en oficiala letero al UEA, per kiu oni
petos
efektivigi konstantan servon de vocxlegado de la revuo "Esperanto".
7. Sekvantjara
kongreso. Oni legas leteron de Steleto, en kiu gxi proponas sin por organizi
nian venontan IKBE en Lahti (Finnlando), samloke kaj samtempe kun la UK. La estraro decidas, kune kun
la asembleo, danki Steleton kaj akcepti gxian proponon.
8. Nia
biblioteko en Herzberg. La prezidantino parolas pri nia formigxanta biblioteko
en herzberg (Germanujo) kaj demandas, cxu Veronika
Haupt opinias, ke sxi sukcesos veturi al Herzberg, kiel sxi promesis, por
kunlabori
en
la katalogado de la libroj. S-ino Haupt respondas, ke sxi esperas, ke jes.
9. Diversajxoj.
Masenko proponas danki la japanajn samideanojn pro la cxiujara pretigo kaj
disponigo de la dua bulteno de la Universalaj Kongresoj, kun
samtempa peto, ke ili dauxrigu tiun tre utilan servon.
Masenko ankaux
informas, ke la nombro de la dissendataj brajlaj ekzempleroj de "Esperanta
Ligilo" dauxre malkreskas: estas nun dissendataj 223
ekzempleroj al 36 landoj; laux demando li aldonas, ke eble 20-30 homoj
ricevas la elektronikan version de nia organo.
Sinjorino
Dubinova (Cxehxio) disdonis informfolion pri E-muzeo en la urbo Svitavy. Tie
oni festos cxi-jare la okdekan datrevenon de la fondo de la loka E-klubo kaj la
dekan de la fondo de la muzeo.
Da Costa
informas, ke kadre de lia programo de disponigo de esperantaj verkoj en
elektronika formato li aperigos pli-malpli cxe la jarfino novan eldonon de la
Plena Ilustrita Vortaro kun aldono de materialoj
el
kelkaj pliaj verkoj.
Martin Meyer
deklaras sin preta enkomputiligi la manlibron de la e-a brajla mallongigaro aux
almenaux la tabelojn de la mallongigoj. Cxar levigxis duboj pri la gxenerala legebleco
de la signoj, Jelinek proponas, ke li faros provon enkomputiligi unu tabelon
per speciala ocr-programo kun la celo prijugxi la renkonteblajn
malfacilajxojn.
Masenko
informas, ke estas havebla, por 5 euxroj, la brajla lernolibro de nia
stenografio, tamen li ne kontrauxas la sindonan proponon de Meyer.
Fine Kunio
Tanabe parolas pri kvarcento da esperantaj verkoj en brajlo, enkomputiligitaj
laux japana formato.
Li sxatus, ke tiuj verkoj farigxu utiligeblaj por
cxiuj s-anoj en la mondo, sed ne scias, cxu tio teknike eblas.
Attila Varro respondas, ke por sperta komputilisto
cxiam eblas konverti dosieron de iu ajn formato al
alia, do certe ankaux tiuj verkoj povos esti konvertitaj al facile uzebla
formato.
Elcxerpinte la
temojn, la prezidantino dankas cxiujn cxeestantojn, deziras gxisrevidon en
venonta kongreso
kaj
fermas la asembleon.
Protokolis:
Pier Luigi Da Costa.
Nia rondo familia
Nova
honora membro de LIBE
la estraro de LIBE dum sia perskajpa kunsido la 26-an de
auxgusto (2018) nomumis s-anon Vladimir Jxelev (Bulgario) la honora membro de
LIBE pro lia multjara fruktodona E-agado, pri kiu vi konatigxos nun cxi-sube.
Vladimir
Jxelev naskigxis la 22-an de januaro 1936 en Dobricx.
Suferante pro la difektita vidpovo, li tamen finis ordinaran gimnazion, kaj tuj
li komencis sian profesian karieron kiel instruisto en
proksima vilagxo. Poste dum multaj jaroj Vladimir laboris en la porblindulaj
Produktadaj Entreprenoj, ankaux kiel oficisto en la
regionaj estraroj de ABB (Asocio de blinduloj en Bulgario) en la urboj Varna
kaj Plovdiv. Dum preskaux 20 jaroj li estis instruisto en la Nacia
blindulrekapabliga centro, ecx gvidis gxin ioman tempon.
Vladimir Jxelev
E-istigxis en 1958. Multajn jarojn li estas aktiva membro de Bulgara E-asocio
(BEA), dum Kelkaj jaroj li estis prezidanto de E-kulturdomo en Plovdiv, kaj en
2007 li estis proklamita kiel Honora membro de BEA.
Kun la lingva helpo de s-ino Fani Mihajlova Vladimir
Jxelev en 1995 revivigis la revuon "Esperanta fajrero", kiu cxesis
aperadi post la forpaso de gxia unua redaktoro Todor Sxosxev, kaj Vladimir
gvidis gxin, gxis kiam en 2001 la redaktoran stafeton transprenis Dancxo
Dancxev.
Sed vere
nemanfarita monumento de Vladimir kaj lia kolegaro estas Asocio de Nevidantaj
E-istoj en Bulgario (ANEB), fondita la 16-an de majo
1998. Dum la pasintaj dudek jaroj la agado de la bulgaraj nevidantaj e-istoj
radike revigligxis: ANEB havas vastan kaj bone meblitan klubejon, kiun uzas la
plovdivaj ges-anoj. cxiujare okazadas tritagaj someraj renkontigxoj; estas
organizataj E-kursoj por komencantoj kaj progresantoj, literaturaj konkursoj k.
a. la revuo "Esperanta fajrero" aperadas ne nur brajle, ankaux en
sona, porvidula kaj interreta versioj; estis eldonitaj en brajlo, surkasede,
surdiske kaj en elektronika versio E-aj lernolibroj, vortaroj, libroj kaj aliaj
lernohelpiloj. Certe, la plej gravan rolon en tiuj cxi sukcesoj de ANEB ludas
gxia motoro - la prezidanto Vladimir Jxelev. Vaste konataj estas ankaux liaj
jxurnalistaj publikajxoj. Ekde la 31-a de majo 2014 li estis proklamita Honora
membro de ANEB.
Jxelev aktivas
ankaux en internacia kampo. Dum 2009-2013 li estis estrarano de LIBE. Li ne nur
mem partoprenis plurajn internaciajn arangxojn, ankaux organizis tri IKBE-ojn:
Plovdiv 2000, Albena 2007 kaj Obzor 2013.
La internacia E-renkontigxo en Varna 2003 havis cxiujn
karakterizajxojn de LIBE-kongreso.
Ni elkore
gratulas nian karan amikon Vladimir okaze de lia alta
honorigo kaj bondeziras al li ankoraux multajn jarojn vivi en sano, bonfarto
kaj fruktodona laboro por nia movado!
Angel
Sotirov,
Anatolij Masenko.
Konga
Ligo de Blindaj E-istoj
La 2-an de Oktobro 2018, en Kinsaso kunvenis blindaj e-istoj el
Kinshaso kaj el la provincoj Kuilu, Kasai, kaj Kongo-Central. La nura punkto de
la tagordo estis: Konga Ligo de Blindaj E-istoj (KOLIBE)."
Laux nia projekto, planita la 21-an de marto 2018, en
Kinsaso, estas kreita hodiaux blindula organizajxo, nomita KOLIBE, iniciatite
de la jenaj personoj:
1. S-ro Mafuila Mavomo Jackson, Kinshasa.
2. S-ro Kabulo Kalambay Badin, Kinshasa.
3. S-ino Lydie Makazi, Kasai.
4. S-ino Pikana Ana
5. S-ro Olivier Ntomono, Kinshsa.
6. S-ro Bakeya Jeanne, Kuango.
7. S-ro Sam Vangu, Kongo Central.
8. S-ro Suami Angele, Kinshasa.
9. S-ro Onon Ediambas, kinshaso
CELO: Disvastigi E-on per brajla lernilaro, inter
kongaj blinduloj, kaj informi pri la vivo de kongaj blinduloj inter la E-istoj
el la tuta mondo. La cxeestantoj unuanime rekomendis, ke la organizajxo, kies
membroj akiris E-on
per brajla materialo, sendita de LIBE, aligxu al tiu cxi lasta, sekve al UEA,
kiel fakgrupo de la landa asocio DKEA.
Aperis interkonsento, ke ankaux neblindaj personoj,
interesitaj de la blindulaj aferoj, povas aligxi.
Raportis:
Mafuila Mavo
Jackson,
Sekretario
Ps. el la 9 cxi-supraj membroj, estas 7 geblinduloj
kaj 2 bonvidantoj, nome Sam Vangu kaj Onan Diambas
Diversaj interesajxoj
Tago de brunaj okuloj
La 30-a de
oktobro - internacia tago de brunaj okuloj. Laux onidiro, se tiutage vi gratulos tri brunokululojn, gxis la jarfino fortuno vin
favoros.
Cxi festo
aperis antaux 6 jaroj kaj dume ne estis oficialigita, sed tio estas bonega
preteksto por miri viajn brunokulajn amikojn per iu
donaceto aux gratulkarto.
Bruna
okulkoloro estas la plej disvastigita sur nia planedo, escepte de Cxebaltio,
kie 99 procentoj de logxantoj estas bluokulaj. Kiel asertas la dana sciencisto Hans Eiberg, en pratempo cxiuj homoj estis
brunokulaj. Aliaj kolornuancoj ekestis dum evoluo dank'al mutacioj. Tio okazis
relative antauxnelonge: nur antaux 6-10 jarmiloj. Sed ecx nun la bruna estas
reganta. Temas pri tio, ke brunokuleco estas genetike dominanta, pro tio en la plimulto
da kazoj gepatroj kun malsama okulkoloro, ekz., bluaj
de patro, brunaj de patrino, plej versxajne havos malhelokulan infanon.
Koloro de
okuloj, nome tiu de irido, distingigxas pro la cxeesto
de la pigmento melanino. Se cxi pigmento malmultas, la irido havas helan
koloron, se melanino multas, gxi estas malhela. Albinoj tiun pigmenton praktike
ne havas, kaj ilia okula tegajxo estas transparenta, tra gxi videblas angioj. Gxuste
pro tio la okuloj de albinoj estas rugxaj. En multaj lingvoj ekzistas aparta
vorto gxuste por koloro de okuloj, diference de bruna koloro por aliaj
objektoj. Ofte la saman aux similan vorton oni uzas por bruna koloro de
cxevalo.
Ekde pratempo
oni kredis, ke brunaj, samkiel verdaj okuloj havas magiajn ecojn. Homoj kun tiaj okuloj okupigxas pri magio kaj sorcxado.
Sciencistoj
supozis, ke okulkoloro influas ne nur karakteron de homo, sed ankaux rilaton de
cxirkauxantoj al li. En la cxehxa Karlov-universitato estis arangxita la unika
eksperimento. Al testpersonoj oni montris fotojn de
la
samaj personoj, sxangxante helpe de grafika redaktoro koloron de iliaj okuloj.
Evidentigxis, ke brunokululoj sxajnis al homoj pli fidindaj, ol ties bluokulaj
kopioj. Sed aliaj sciencistoj dubas pri la rezultoj de la esploro. Ili opinias,
ke brunokululoj sxajnas pli fidindaj ne pro la okulkoloro, sed pro
vizagxtrajtoj. Temas pri tio, ke la plimulto de brunokulaj viroj havas rondan
vizagxon kun largxa mentono kaj iom levitaj
busx-anguloj. Gxuste tiuj trajtoj sxajnas al homoj pli virecaj kaj kauxzigas
plian fidon.
Literaturo
Milan
Linhart
Fino
de ora tempo
aux mi rigardos kaj vidos
Mi estis nelonge post la operacio de katarakto.
Anstatauxigo de la jam nefunkcianta lenso per la nova, artefarita, sukcesis. Mian vidpovon tio tamen ne plibonigis. La retino,
kiun oni ne povis vidi dum la antauxoperacia esploro, estis tro damagxita.
Ankaux al tia varianto mi jam estis preta. Mi sxercis,
ke ni ambaux - mi kaj kirurgo - iras al tiu operacio
blinde, estus bedauxrinde tamen ne provi. Por la vivrestajxo mi do devas
kontentigxi pri nur eta vidrestajxo. Sed ankaux pro tio mi estas dankema. La
atendita miraklo ne okazis, nu, plejofte estas gxuste tiel.
Jen, kelkajn
tagojn post la operacio mi sidas en la atendejo de okulkliniko por kontrolo.
Tie estas multe da homoj, preskaux cxiuj en emerita agxo. Oni intersxangxas detalajxojn pri siaj
malsanoj, pri operacioj:
- Cxu ankaux vi estas post la
operacio? - demandis min la apudsidanta maljuna viro.
Mi kurte rakontis pri mia kazoo.
- Mi estas cxi tie kun mia
edzino, - dauxre babilis la maljunulo.
- Tiumomente malfermigxis la pordo de gabineto, kaj
flegistino invitis la sekvan pacienton.
- Hedvicxko, estas via vico, - tuj reagis mia najbaro.
- Bonvolu, tion vi al mi ne
devas diri. Mi ja auxdas bone! - kriis
la virino.
- Cxu mi akompanu vin tien? -
demandis la zorgema edzo.
- Kion do vi faru tie? Mi mem
iros. Sidu do trankvile kaj ne tedu homojn per sia babilacxo, cxu? - la edzino glitiris al la
gabineto.
- Momente Regis silento, kaj jen denove la oldulo
ekparolis:
- Cxu vi scias, sxi, Hedvika,
entute ne estas malbona virino. Ni estas kune jam preskaux kvindek jarojn. En
niaj rilatoj sxi cxiam dominis, kaj mi permesis al sxi tiun ordonemon.
Netolerebla estis nur sxia perfekcionismo. Mangxilaro ne estis suficxe pura,
planko nesuficxe lavita, tapisxoj malbone batpurigitaj, tolajxoj kaj kurtenoj
ne pure lavitaj, gxardeneto estis malbone fosita, terpomoj malbone
sensxeligitaj, legomoj nesuficxe puraj, ktp. Ktp. Mi kaj niaj du infanoj dum
jaroj lernis timi sxin.
- Ho, jes: - li suspiris. - Cxion oni devis fari
dufoje aux trifoje.
Farbado, gxenerala purigo, Kristnasko, Pasko - tio
estis por ni veraj manovroj. La edzino ordonis,
kontrolis, kaj resto de familio kuregis tien-reen. Sxi havis vidpovon, kiel falko, kaj nenion sxi pretervidis. Tiun sxian "mi
de cxi tie vidas striojn sur la spegulo!" gxis nun sonas en miaj oreloj".
La sinjoro
eksilentis por momento.
- Vere, ne estis por vi simple!,
- mi kompatis lin.
- Per kio do mi finis?, - li
ekparolis. - Ahx, jam rememoris. Infanoj elflugis el la gepatra nesto, kaj ni kun la edzino restis solaj. Nu, kaj poste mia mastrino
komencis perdi la vidpovon. Katarakto progresis tre rapide. Pro tio, ke sxi pri
cxio cxiam pli dependis de mi, sxangxigxis sxia rilato al mi. Estis kara, bona kaj bonkora. Jes, aldonigxis multaj miaj devoj,
sed forfalis kontroloj kaj humiligoj. Tre gxojigis min purigado, preparado de
mangxajxoj, lavado de tolajxoj, acxetado. Mi gvidis la edzinon al kuracistoj,
legis por sxi, ni kune promenadis. Tio estis por mi
belega
tempo, kaj sxajnis al mi, ke ni kune travivos la oran auxtunon de
l'vivo".
- Kio do sxangxigxis? - mi interrompis lian konfeson.
- Felicxo, bedauxrinde, de ni
forturnigxis, - dauxrigis mia najbaro. - Dum multaj jaroj Hedvika pri operacio
ecx auxdi ne volis. Sed okulkuracistoj konvinkis sxin, ke sxi tamen devas esti
operaciita. Kaj fine sxi konsentis. Mi, kompreneble, sxin subtenis. Operacio de
ambaux okuloj redonis al mia edzino la vidpovon".
- Tio estis por vi belega
novajxo, cxu ne? - mi reagis.
- Hm, cxu vi pensas? - diris la sinjoro malgxoje. - Por mi tio estis fino de ora
tempo. Denove cxio estis malbona. Kion faras tiu
malpura mangxilaro en la lavujo? Kiam vi lastfoje
lavis kurtenojn? Cxu vi ne vidas, kiom nigraj estas
tiuj fenestroj? Cxu vi iam malfrostigis la fridujon?
Kion faras tiuj putrintaj terpomoj en la gardujo? Cxiam sxi riprocxas min, ke
mi estas malpurulo, ke pri tio kaj tio ne zorgis. Sxi minacas, ke denove prenos
cxion en siajn manojn. Mia edzino simple denove estas en bona formo. Mi jam ne estas
suficxe juna kaj timas, ken e eltenos tion, nek fizike, nek
psike. Malgraux tio mi tre amas sxin kaj tre deziras, ke sxia vidpovo
rebonigxu.
Intertempe
malfermigxis la pordo de gabineto.
- Do, mi devas jam iri, - diris malgaje la sinjoro kaj
levigxis desur la benko, - Hedvicxka ja min ne
atendos.
Ni premis la
manojn kaj reciproke deziris cxion bonan.
- Nu, bonvolu, kion vi cxi
tie dum la tuta tempo faris? - salutis lin lia edzino, - Nu, certe, vi plendis
pri mi!".
- Sed, Hedvicxko, kiel vi
povas scii, ke:
- Cxar mi tre bone vin konas.
Mi rigardas kaj vidas!.
Ili estis jam
suficxe malproksime de mi, kiam mi ekauxdis sxian malkontentan vocxon:
- Homo ne povas vin por
momento lasi for de l'okuloj! Pli malbona, ol infaneto!.
El la
cxehxa tradukis O.P.
Pri la auxtoro
Milan Linhart
estas konata en la cxehxa bll'medio dank'al sia verkado - amaso da fejletonoj,
venkoj en literaturaj konkursoj. Militvundita, li estis tute paralizita kaj
perdis la vidpovon. Dank'al intenca rekapabligo nun li marsxas kun lambastono. Malgraux tio, ke li havas nur etan
vidrestajxon, li okupigxas pri animacio, partoprenis kelkajn ekspoziciojn en
bibliotekoj en Ostrava. Cxi tiu rakonto gajnis la
unuan premion en la konkurso de Europa
Blindul-Unio pasintjare.
Anoncetoj
Por legemaj
komputiluzantoj
Dauxrigante en
la oferto de la esperantajxoj, kiujn mi enkomputiligis, mi proponas cxifoje du
verkojn: "La sentimulo" kaj "Brilo de fantomo". La unua
estas romano de la usona verkisto James Fenimore
Cooper (la auxtoro de la konata "La lasta el Mohikanoj") reverkita de
Roger Imbert en facila Esperanto por niaj komencantoj.
La dua estas originala rakonto de Margid Thoraeus-Ekstrom,
en kiu knabino rakontas pri sia vivo tre delikate kaj poezie. Dezirantoj kiuj
ne povas legi unikodon kaj do preferas necxapelitajn literojn bonvolu tion
precizigi.
Ligilon al la elsxutebla dosiero vi petu de dacostapl(cxe)gmail.com.
***
Cxiuj, kiuj interesigxas pri brajla esperanta
stenografio, nun havas eblecon trovi ties tabelojn en la retejo de LIBE:
http://libe.slikom.info
Ni tamen substrekas, ke la tabeloj estas nur konsultiloj. Por plene lerni la
stenografion necesas ankaux studi la lernolibron, kiu klarigas detalojn pri la
uzo de la stenografio. La brajlan unuvolumajxon "Esperanta
stenografio" (lernolibro, tabeloj, ekzercaro) oni povas mendi kontraux
kvin euxroj cxe:
Anatolij Masenko, Gerojev-Medikov 15-1, RU-357739
Kislovodsk, Rusio;
ankaux rete: masenkoai@mail.ru
Adres-sxangxo
Sxangxigxis praktike cxiuj koordinatoj de Vjacxeslav
Suslov.
La posxta adreso: Abonkesto 1643 Samara 443051 Rusio
E-mail: gloro59@yandex.ru
skype:
samaragloro
Telefono: +7
846 226-58-97
Posxtelefono: +7
967 482-51-19