Esperanta ligilo
n-ro 6, junio 2018
Enhavtabelo
Financa raporto
Sekretaria raporto
Mesagxoj de Rob Moerbeek
Portugalio - kongreslando
Diversaj interesajxoj. Bagxau - popolo en akvo
Cxu bovajxo baldaux el retorto?
Parolu foje kun vi mem
Literaturo. Karel Cxapek. La lastaj aferoj de homo
Facila legajxo. Inteligentaj birdoj
Por via sano. Kial kisoj utilas
Enigmoj kaj problemoj
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
humuro. Mi sxatas bestojn
Financa raporto por la jaro 2017
Kiel cxiuj
membroj de LIBE scias, ni havas du kontojn, cxe UEA
kaj cxe BNL.
Nia konto cxe
UEA enhavis, komence de 2017, 1566,04 euxrojn; envenis 940,27 euxroj kiel
membraj kotizoj kaj eliris 192 euxroj por aligxo de LIBE al UEA. Fine de la
jaro la konto enhavis sekve 2.314,30 euxrojn.
En nia konto
cxe BNL ni havis, komence de la jaro, 8,681,97
euxrojn. Tie estis iom pli vigla movigxo: envenis 1.764 euxroj kiel
membrokotizoj, 50 euxroj kiel donaco, 3.099,59 euxroj kiel subvencio de Fonduso
Thilander kaj 0,09 euxroj kiel interezo. Ni elspezis
2.341,05 por presado de nia revuo kaj 277,78 euxrojn por aliaj presajxoj, 75
euxrojn por premii la gajnintojn de la enigmo-konkurso, 40 euxrojn por pretigo
de balotiloj, 84,94 euxrojn kiel bankajn elspezojn kaj 1.000 euxrojn kiel
subtenon al KUNE. Jarfine estis en nia konto 9.776,88 euxroj.
Envenis
escepte multa mono kiel kotizoj, cxar ALBE pagis
grandan sumon, ankaux por pasintaj jaroj.
Niaj du kontoj
enhavis sume, fine de la jaro 2017, 12.091,18 euxrojn.
Por klarigoj
aux precizigoj mi restas je via dispono
la kasisto P. L. Da Costa
Sekretaria raporto
Dum la jaro
Libe-estraro laboris konkorde. En cxiumonataj skajp-konferencoj ni pritraktis diversajn problemojn. Temis precipe pri organizo
de Ikbe en Kroatio. Kroataj kaj serbaj E-istoj faris cxion eblan por okazigi la
kongreson pere de personaj kontaktoj kun lokaj
E-istoj, vizitado de kongresloko. Apartan dankon pro bonega laboro tiucela
meritas Dragan Sxtokovicx, Antun Kovacx, Nedeljka Lojxajicx.
Alia grava
temo estis, kiel ebligi legadon de E-revuoj al niaj
membroj. Ni jam ricevis rete, multaj jam povis legi, provnumerojn de la revuoj
"Juna amiko" kaj "Internacia pedagogia revuo". Nun dauxras
pertraktadoj pri tio, kiel fari regulan dissendon de
la revuoj al interesigxantoj.
Grava afero
por ni estas partopreno de bl'j E-istoj en la
Universala kongreso. Por prezenti nian organizajxon dum Movada foiro ni prepares specialan afisxon ecx kun prezento de brajla
alfabeto. Pro tio ni kore dankas Jiri-n Jelinek kaj
Milena-n Jelinkova. S-ro Jelinek mem pripagis la presadon de la afisxo. Koran
dankon! Specialan dankon ni esprimas al niaj japanaj
s-anoj, kiuj alirebligis por blindaj partoprenantoj de la UK en Lisbono la duan
bultenon rete kaj brajle.
Nia revuo
"Esperanta ligilo" aperas regule brajle kaj rete. Dezirantoj ricevas
gxin ankaux vocxlegite. La redaktoro ricevas egale lauxdojn kaj kritikon, do,
la revuo pluvivas.
Dank'al
senlaca laboro de s-ano Nikolao Solomencev cxe la servilo Team talk estis
organizita babilejo "Esperantolando", kiun povas viziti cxiuj dezirantoj.
Tie regule okazas E-lecionoj, oni povas viziti aux mem organizi E-arangxojn, preni librojn el E-biblioteko, auxskulti radioelsendojn en
E-o. En la radiostacio de Rusa Bll'Asocio "Radio Ransis" okazis
duhora elsendo, dedicxita al lernado de lingvoj fare de bll'j, kiun mi
partoprenis. Nu, certe, mi parolis pri E-o, sonis E-kantoj.
Resume, estis
farita modesta, ecx rutina laboro por efektivigo de niaj noblaj celoj.
Dezirindas, ke ni cxiuj pli aktive kontribuu por nia komuna sukceso, ekz., per organizado de E-arangxoj aux elpasxo en nia revuo.
O. Posxivana,
Gxenerala
sekretario de LIBE
Mesagxoj de Rob Moerbeek
Karaj legantoj
de la sonrevuoj, prizorgataj de Nosobe (Nederlando),
Tro longe
dauxris gxis nova volontulo en la Centra Oficejo plusendis jam kolektitajn, sed
longe ne kontrolitajn sonmaterialojn por la revuo de UEA, "Esperanto"
kaj ecx pli longe por "Monato". Mi jam persone dankis al Paul Helly,
kiu dauxrigas la laboron antauxlonge konfiditan al volontulo, kiu tamen ial ne
konsciis, ke necesas ankaux plusendi la materialon al
la kopiejo. Delonge mi perdis la superrigardon. Mi pardonpetas. Sed nun mi esperas,
ke ankaux por "Monato" ni havos tro da
kunlaboro. "Kulpas" sxparoj en la Centra Oficejo, kiuj malebligis al
la kolego Ralph Schmeits dauxrigi sian okupon pri la
sonrevuoj, gxis tiam glate plenumitan.
Pro la
malfacila situacio en la Centra Oficejo kun malpli da kolegoj, la UEA-estrarano
pri informado, Emilio Cid, sercxis eksterajn
vocxlegantojn por la revuo "Esperanto". Krom la jam
kontribuanta Trezoro el Cxinio, nun temas pri pli junaj homoj, ecx kelkaj
gekantistoj, bonvocxaj. (Mi petis, ke ili ne kantu la tekstojn.) Do, ni esperas plu.
Rob
Moerbeek.
IPR
Antaux iom da
tempo la prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI),
Mireille Grosjean, disponigis al LIBE-anoj adaptitan version de la ILEI-organo
"Internacia Pedagogia TRevuo" (IPR), kun la demando cxu gxi tauxgas.
Ne venis reagoj, do, ni petas vin komenti al <mirejo.mireille@gmail.com>, cxu
la teksto estas facile legebla kaj valoras por vi.
Kompreneble, ni ankaux esperas, ke estos kandidatoj por la internacia ekzameno
en la lisbona UK: gxi estas aparte arangxita por vidhandikapitoj. Se vi povas, kuragxu akiri la diplomon!
Dezirante al
cxiuj belan IKBE aux alian ferian okupon, kore salutas vin
Rob
Moerbeek
Portugalio - kongreslando
Portugalio
estas la plej okcidenta lando sur la Euxropa kontinento, gxi situas en la
Iberia Duoninsulo, limas norde kaj oriente kun
Hispanio kaj sude kaj okcidente kun la Atlantika oceano. Portugalio havas areon
de 92391
km2 kaj inkluzivas du insularojn, Madejron kaj Acorojn. En 1139 lia mosxto Afonso
Henriques proklamis regxlandon kiu estis agnoskita de
Kastilio kaj Leono en 1143. En la 14-a jarcento la portugalaj maristoj ekis la transoceanajn
esplorvojagxojn, kiuj havis tutmondajn sekvojn.
Lisbono estas
la cxefurbo kaj la plej granda urbo de Portugalio kun 100,5
km2 da vasteco kaj cx. 552700 enlogxantoj.
En gxia metropola aero vivas cx. 2,8 milionoj da
homoj. Gxi situas cxe la rivero Tahxo je kelkaj kilometroj for de Atlantiko.
La someroj en
Portugalio estas varmaj kaj sekaj, influitaj de la Golfa Marfluo. La averagxa
somera temperaturo en Lisbono estas cx. 23 gradoj.
La oficiala
lingvo estas la portugala. Gejunuloj gxenerale scipovas ankaux la hispanan,
francan aux anglan.
(El la
Dua bulteno de UK).
Diversaj interesajxoj
Bagxau - popolo en akvo
Studo fare de
Universitatoj de Kopenhago, Kembrigxo kaj Kalifornio montris, ke Bagxau, popolo
vivanta en Indonezio, havas grandajn lienojn, rezulte de mutacio. Pro tio ili povas libere plongxi en la akvon gxis profundo de 70
metroj.
Plongxado en
akvon estigas en la homa korpo reagojn por adaptigxo kaj sxparado de oksigeno,
interalie fare de la lieno. Oni nun dokumentis genetikan sxangxon, kiu favoras
la vivon en akvo. Dum pli ol mil jaroj, popolo Bagxau vivas en flosantaj domoj
en la sudorienta azia maro, kvazaux "mar-ciganoj". Nun ili fiksigxas en Indonezio, kie ili estas konataj pro sia eksterordinara
kapablo enakvigxi dum longa tempo. Per peziloj kaj lignaj okulvitroj ili nagxas profunden gxis 70 metroj.
Lauxdire ili sukcesas resti en la akvo dum pluraj minutoj
seninterrompe. Ultrasonografia ekzamenado de iliaj lienoj montris, ke cxi tiuj
estas 50 procentojn pli
grandaj kompare kun la lienoj de najbara popolo Saluan, kiu vivas
plej ofte surtere. Cxi tio estigas grandan sxparadon de oksigeno. Per genetikaj
esploroj oni trovis la precizan genon, kiu reguligas tiun malsamecon. Tiu geno
influas ankaux la produktadon de tiroida hormono. Unuafoje oni dokumentis
genetikan adaptigxon al akvoplongado, en homoj. Kurioze, ke ankaux iuj specoj
de fokoj havas proporcie grandajn lienojn. Oni jam montris, ke kuntirigxo de la
lieno liveras kroman kvanton da oksigeno en la sangon, kiu
povas atingi gxis 9 procentojn.
Tiu eltrovo
havas gravajn konsekvencojn, laux biologia kaj antropologia vidpunkto. Tio
motivos pli da studoj pri la vivo kaj fiziologio de aliaj mar-popoloj: la
tajlanda popolo Moken kaj alia komunumo en la Suda Koreujo. Sciencistoj
asertas, ke multaj el ili estas sub minaco de
malapero, kaj tio estus perdo kultura, lingva kaj scienca, lau gxenerala senco.
La popolo
Bagxau vivas tradicie sur velbarkoj. Nuntempe, ankaux sur etaj insuloj, foje en
vilagxoj, konstruitaj en foraj lokoj, sur koraloj, en Borneo, Birmo kaj
Tajlando. Ili scipovas nek legi, nek skribi. Ili ne mezuras la tempon. Virinoj akusxas en kabanoj, konstruitaj sur stangoj.
Ili pasigas plej grandan parton de sia vivo en la akvo, por fisxkaptado. Por
tio ili simple uzas lancojn. Ilia vidkapablo en la
akvo estas tre bona, sed iliaj timpanoj ofte suferas lezojn pro profundaj
plongxoj.
Cxu
bovajxo baldaux el retorto?
Ankoraux dum
la 1950-aj jaroj en nia lando bongusta rostajxo haveblis nur dimancxe.
Kolbasajxoj nur malofte kovris pecon da pano. Hodiaux la amase produktata kaj
konsumata viando kauxzas grandajn problemojn. La produktado de viando ne nur
okupas grandajn areojn da grundo, sed ankaux sxargxas la medion pro la apliko
de pesticidoj kaj fungicidoj, kiuj estas dissxprucataj sur la kampojn por la
planta vorajxo de la bestoj.
Lauxnombre tio
aspektas jene: 70 procentoj de la antibiotikajxoj en Usono estas aplikataj por
la produktado de bovoj, por ke la bestoj restu "sanaj". Necesas pli
ol 15'000 litroj da akvo por produkti unu kilogramon da bova viando. La UN
taksas ke la konsumo de viando gxis la jaro 2030 plialtigxos je 10 procentoj.
Kion do fari?
Nun aperas
alternativaj provizantoj de proteinoj, kiel la retorta
viando. Jam pluraj firmaoj en Usono, Nederlando kaj Israelo produktas tian
viandon en retortoj.
Jam antaux tri
jaroj esploristoj sukcesis bredi bovan viandon el pracxeloj. En la muskola
teksajxo trovigxas pracxeloj, kiuj riparas damagxojn de la muskolo. En
bredkesto kreskas kaj plinombrigxas tiuj cxeloj en nutra medio, kiu estas
cxerpita el la sango de nenaskitaj bovidoj. En dua pagxo la cxeloj maturigxas
en cxela medio al etaj muskoloj. Por ke ili povu alkreski,
la teksajxo estas stimulata per elektraj impulsoj aux mekanike.
Oni
antauxvidas komercan produktadon por la venontaj dek jaroj, se la procezoj gxis
tiam funkcios grandkvante en bioreaktoroj. Apud la kostoj ankaux la industria
produktado sxajnas ankoraux esti problemo. Oni devos trovi ankoraux ekonomiajn
metodojn por produkti tiun viandon je akcepteblaj kostoj.
Kultivita
viando el la laboratorio reduktos la sxargxon de la medio. Depende de la
bestospecio la produktado de alternativa viando bezonas je 45 procentoj malpli
da energio kaj je gxis 96 procentoj malpli da akvo. Varmdomaj enaerigoj estos
reduktataj tre signife kaj ankaux la bezono pri areoj reduktigxos je 99
procentoj.
Estas la
demando, cxu la konsumantoj kaj la socio akceptos la novan produkton. Sed la
avantagxoj de la viando el la retorto kompare kun
viando el tradicia produktado estas tre grandaj, kaj oni povas apenaux esperi,
ke la konsumantoj en landoj kiel Brazilo, Hindio kaj Cxinio rezignos pri la konsumo
de viando. Do, kultivita viando povos farigxi tauxga
alternativo por ebligi dauxre altan konsumon de viando kaj por aliflanke ne
trosxargxi la
medion.
Parolu
foje kun vi mem!
Kiu mallauxte
sencele murmuradas, tiu rapide estas konsiderata
freneza de sia socia medio. Sed psikologoj eltrovis, ke paroladoj kun si mem ne estas signo de frenezo. Male, ili estas ege utilaj.
Okazis
antauxnelonge en parkuma domo: "Kie mi havas mian sxlosilon?", murmuras sencele juna virino, dum sxi sercxadas
ekscitite en sia manposxo. Respondon sxi ne ricevas, cxar estas tie neniu, kiu
povus reagi je sxia demando. Homoj, kiuj lauxte sencele babiladas, sed kiuj
evidente ne havas kunparolanton, kauxzas strangan impreson. Sed usonaj
esploristoj taksas, ke 96 procentoj de cxiuj plenkreskuloj jen kaj jen parolas kun si mem. Do, paroladoj kun si
mem sxajnas esti io tute normala. Kaj ekspertoj konsideras ilin ecx ege
sencohava instrumento de pensado.
Tiuj paroladoj
plenumas tute malsamajn funkciojn: Niaj pensoj ne estas strukturitaj. Parolado kun si mem povas helpi por ordigi siajn pensojn kaj analizi
ilin. Krome, tia auxtokomunikado povas esti bona valvo
por malkonstrui streson. Kaj monologoj helpas motivigxi kaj atingi la alstrebatajn
celojn.
Ne estas
senkauxze, ke parolado kun si mem en altproduktiva
sporto estas konsiderata tauxga rimedo por atingi pli bonajn rezultojn. Pro tio
spektantoj vidas sportistojn en sxlosilaj situacioj ofte ne nur fokusitaj kaj
direktitaj al si mem, sed ankaux sencele murmurante. Unuflanke, la sportistoj
motivigas sin, ekz., per vortoj "Vi atingos
tion!" aux ili revokas al sia memoro ankorauxfoje sinsekvojn de movoj.
Futbalistoj povas antaux la 11-metra pusxo de pilko, ekz.,
mallauxte diri al si mem: "Mi celas la pilkon nun dekstren supren en la
angulon".
Paroladoj kun si mem estas ankritaj jam frue en la homa konduto. En
agxo de du jaroj infanoj komencas kultivi la monologon proprainiciate. Ili
dauxre babilas tute sengxene. Tiel ili fokusigas sian
atentemon, ordigas pensojn kaj okazajxojn. Jam en la jaro 2007 psikologo de la
universitato en Fairfax, Virgxinio publikigis studajxon, kiu montris, ke tri-
gxis kvinjaragxaj infanoj, kiuj parolas kun si mem, povis solvi enigmojn pli
rapide, ol infanoj, kiuj ne povis paroli kun si mem.
Gepatroj do
neniel malhelpu infanojn, ke ili parolu monologe. Cxar
la auxtokomunikado havas ankoraux alian gravan funkcion: "Cxe infanoj la parolado
kun si mem ankaux multe rilatas al la akiro de lingvo.
Ili lernas nomi objektojn kaj ekzercas la prononcon". Ekde la kvina
vivojaro tiu konduto tamen signife malkreskas. Se
trovigxas ankoraux iu alia en la cxambro, la infanoj
elparolas siajn pensojn pli kaj pli ofte flustrante, antaux ol ili konservas la
pensojn - kiel tion faras plenkreskuloj – iam tute por si mem.
Sed monologoj
helpas ankaux en plenkreska agxo: Psikologoj de la universitatoj en Bamberg kaj
Vieno povis pruvi tion per eksperimento: Ili igis studentojn desegni kaj
konstrui apogilojn por bicikloj, kaj la psikologoj observis la studentojn cxe tiu laboro per video-registrajxoj. Aparte bone kaj rapide
desegnis la partoprenantoj, kiuj dauxre demandis sin: "Cxu mi faru tion
tiel aux tiel cxi?" Tiuj studentoj estis dum sia laboro signife pli
koncentritaj kaj pli strukturitaj.
Do, parolado kun si mem apenaux rilatas al psika afekcio. Neniu, kiu parolas
kun si mem, devas timi frenezigxi. Cxar la monologado
cxe psikaj afekcioj havas alian kvaliton. "Sanaj homoj ekkonas, de kie
venas la vocxo, kun kiu ili parolas", - klarigas psikologo. Homoj, kiuj
suferas pro psihxozo, aliflanke, ne kapablas distingi, cxu la vocxo venas de
interne aux de ekstere. Tiaj homoj, ekz., ripetas
cxiam la samajn frazojn aux en publikaj lokoj lauxte diskutas kun si mem. Kiu
aliflanke parolas dum sercxado de sxlosilo por la auxtomobilo, al tiu la murmurado eble servas por trovi la gxustan ideon.
Peranto
Literaturo
Karel Cxapek
La lastaj
aferoj de homo
- Esti
kondamnita al morto estas terura sperto, - diris poste sinjoro Kukla. - Mi scias
tion, cxar foje mi travivis la lastajn momentojn antaux mia propra ekzekuto.
Memkompreneble, tio okazis en songxo; sed songxo same apartenas al vivo de
homo, kiel cxio alia, ecx se nur al gxia rando. Sur
tiu rando ne multo jam restas el via graveco, homo, nenio el tio, pri kio vi vantajxas
en la vivo; restas tie ankaux sekso, timo, memplacxo kaj kelkaj aliaj aferoj,
pri kiuj vi plejparte hontas; eble, tio estas la lastaj aferoj de homo.
Foje
posttagmeze mi revenis hejmen, beste cxaspelita, tiom da laboro mi plenumis; mi
kusxigxis sur la planko kaj ekdormis kiel sxtipo. Iam
mi songxis, ke malfermigxis la pordo kaj en gxi staras tute nekonata sinjoro kaj
post li du soldatoj kun bajonetoj; mi ne scias, kial,
sed la soldatoj havis kozakajn uniformojn.
- Levigxu, -
diris la nekonato krude, - preparu vin, morgaux matene
oni realigos je vi mortokondamnon. Komprenite?
- Mi
komprenas, - mi rediras, - sed mi ne scias, kial ja.
- Tio ne
interesu vin, - bruskis la sinjoro. - Jen ordono, ke ni faru la ekzekuton, - Kaj li brufermis post si la pordon.
Poste mi
restis sola kaj pripensis. Fakte mi ne scias: kiam oni meditas en songxo, cxu
oni vere meditas, aux oni nur songxas la meditadon? Cxu tio estis miaj pensoj,
aux la pensojn mi nur songxis, same kiel ni songxas
pri vizagxoj? Nur mi sciis, ke mi insiste meditis kaj samtempe miris pri la pensoj.
La unua, kio absorbis min, estis ia malica kontentigo,
ke gxi estas eraro; ke morgaux mi estos ekzekutita pro misatento kaj ke ili
havos pro tio skandalon. Sed samtempe kun tio kreskis
en mi ia maltrankvilo: ke mi estos vere ekzekutita kaj postlasos edzinon kaj
infanon; kio okazos kun ili, kion ili mia Dio faros - Tio estis fakta doloro,
kvazaux sangus mia koro, sed samtempe kun tio kvietigis min agrable, ke mi
pensas tiel zorgeme pri la edzino kaj infano. Nu, vidu, mi ripetis al mi, kio
estas la lasta penso de viro mortonta! Certagrade gxojigis min, ke mi fordonas
min al tiom granda patreca aflikto; gxi impresis min preskaux edife. Tion mi
devas diri al mia edzino, mi gxojis.
"Sed
subite timo trapasis min: mi rememoris, ke ekzekutoj okazas kutime ege frue,
cxe tagigxo, je la kvara au kvina matene, kaj sekve mi devos iel frue levigxi
por esti ekzekutita. Nome mi ne sxatas levigxi; kaj nun la
imago, ke la soldatoj bruvekos min jam cxe matenigxo, cedigis cion ceteran;
mia kuragxo perdigxis kaj preskaux mi ploris super mia sorto. Tio estis tiel
terura, ke mi vekigxis kaj kun senpezigxo respiris;
sed la songxon mi ne rakontis al mia edzino.
***
- La lastaj
aferoj de homo, - ekparolis sinjoro Skrivanek (pron. Skjxivanek) kaj ekrugxis
pro embaraso. - Mi rakontus ion al vi, sed eble vi opinios
tion naiva."
- Nepre ne, -
certigis lin sinjoro Tausig. - Nur ek!
- Mi ne scias,
- opiniis sinjoro Skrivanek iom necerte.
- Nome foje mi
volis min pafmortigi, kaj tiel - Kiam sinjoro Kukla rakontis cxi tie pri la
vivrando, Ankaux tio estas ia vivrando, se oni volas
sin mortigi."
- Nu, nu, - diris
sinjoro Karas, - kaj kial vi volis tion
fari?"
- Pro
dolortimemo, - diris sinjoro Skrivanek, rugxigxante ankoraux pli. - Nome mi ne
kapablas toleri doloron. Kaj tiam mi malsanigis je inflamo de trigxemela nervo
- Doktoroj diras, ke gxi estas unu el la plej teruraj doloroj; kiujn oni... Mi
ne scias...
- Estas tiel, -
murmuris doktoro Vitasek. - Homo, mi bedauxras vin.
Cxu gxi ripetigxas?
- Ripetigxas, - ekrugxis Skrivanek,
- sed nun ne plu mi volas ... Nome mi
devus rakonti al vi.
- Do, rakontu tion, - kuragxigis lin sinjoro Dolejxal.
- Tio estas malfacile esprimebla, - defendis sin
Skrivanek singxene. -
Entute ... jam la doloro ...
- Oni beste
blekas, - rimarkigis doktoro Vitasek.
- Jes. Kaj kiam
estis al mi plej malbone... la trian nokton... mi metis revolveron sur
noktotablon. Ankoraux horon, mi pensis, pli longe mi tion ne eltenos. Kial mi,
gxuste mi devas tiom suferi? Sencxese mi havis impreson, ke per tio okazas al
mi terura maljustajxo. Kial mi, kial gxuste mi -"
- Vi devus preni pulvorojn, - murmuris doktoro Vitasek. -
Trigeminon aux veramonon, adalinon, algokratinon, migradonon.
- Mi prenadis ilin, - protestis Skrivanek. - Sinjoro,
tiom da ili mi englutis, ke... ili tute cxesis efiki.
Nome ... la pulvoroj dormigis min, sed la doloron ili
ne dormigis, cxu vi komprenas? La doloro restis, sed tio ne plu estis doloro,
cxar mi estis... tiom narkotita, ke preskaux mi perdis ankaux min mem. Mi ne
sciis pri mi, sed mi sciis pri la doloro; kaj tiel mi komencis imagi al mi, ke
tio estas doloro de iu alia. Tiun alian mi auxdis...
li tiel mallauxte gxemegis kaj veis; kaj tiom mi kompatis lin...
Pro kompato fluis miaj larmoj. Mi sentis, kiel la
doloro kreskas. Jesuo Kristo, - mi diradis al mi, -kiel
nur eltenos gxin tiu homo! eble... eble mi pafmortigu
lin, por ke li ne suferu tiom! Sed en tiu momento mi
konsternigis ... ja tio ne eblas! Mi ne scias; subite mi sentis ian strangan respekton al lia vivo, gxuste tial, cxar li iom
ege suferas -
Sinjoro
Skrivanek frotis embarase sian frunton. "Mi ne
scias, kiel priskribi tion al vi. Eble gi estis ia senskonfuzo post la pulvoroj, sed samtempe gi estis tiel
senfine klara ... preskaux brilega. Mi havis vizion, ke tiu
suferanto kaj veanto estas la homaro ... ke li estas Homo mem. Kaj mi estas nur
atestanto de la dolorego ... noktgardisto cxe lito de doloro. Se mi ne
cxeestus, mi pensis, la doloro estus vana; gxi estus kiel
ia granda
ago,
pri kiu neniu scias. Nome antauxe... dum gxi estis mia doloro ... mi opiniis
min mizera kiel vermo ... ia eta. Sed nun... kiam la
doloro min superkreskis... mi sentis ecx kun teruro,
kiel granda estas la vivo. Mi sentis... Sinjoro Skrivanek sxvitis pro embaraso.
- Vi ne darfas min moki. Mi sentis, ke la doloro
estas... ia ofero. Kaj tial, vi
devas kompreni, tial cxiu religio... metas doloron sur dian altaron. Tial estis
sangaj oferoj ...
kaj
martiroj... kaj Dio su r la kruco. Mi ekkomprenis ... ke... ke... ke el la
doloro de Homo rezultas la mistera beno. Tial ni devas
suferi, por ke la vivo estu konsekrita. Neniu gxojo estas suficxe forta kaj
granda... Kaj mi sentis, se mi eliros el cxi tio, mi portos en mi ion kiel sakramenton.
- Kaj cxu vi portas gxin? - demandis pastro Voves kun intereso.
Sinjoro
Skrivanek impete ekrugxis.
- Ne, ne, - li rapidis diri, - pri tio oni ne scias ja. Sed ekde tiu tempo... estas en
mi ia respekto; cxio sxajnas al mi pli grava... cxiu bagatelo kaj cxiu homo,
cxu vi komprenas? Cxio havas grandegan valoron.
Rigardante la sunsubiron, mi diras al mi, ke gxi
valoras la grandegan doloron. Aux homoj, ilia laboro, ilia ordinara vivo ...
cxio havas valoron per doloro. Kaj mi scias, ke gxi estas granda kaj senmezura
valoro -Kaj mi kredas, ke ekzistas nek malbono, nek puno; ekzistas nur doloro,
kiu servas al tio, por ke... por ke la vivo havu la grandan valoron.
Sinjoro
Skrivanek eksilentis, ne sciante kiel dauxrigi.
- Vi
estas bonaj al mi, - li ekvortigis kaj emociite mungis, por kasxi la ardantan
vizagxon.
- El
la cxehxa tradukis
- Jarka
Mal.
Facila
legajxo
Inteligentaj birdoj
La konata
revuo Science publikigis studajxon pri la inteligenteco de korvoj. Lastatempaj
esploroj montras, ke ili havas cerban kapablon, ekvivalentan
al tiu de simioj, nome, sximpanzoj kaj orangutanoj.
Impresa estas
la konduto de korvoj, kiam temas pri problemoj solvendaj por ricevo de premioj.
Oni montris, ke ili povas rezigni pri tuja rekompenco,
favore al pli bona rekompenco en posta momento.
Tio signifas, ke ili kapablas plani, antauxvidi
okazajxojn, cele al pli alta valoro.
Tion la sciencistoj taksas kiel inteligentecon
similan al tiu de kvarjara infano.
Ekz., oni instruis al korvoj, kiel malfermi skatolon por
havigi premion. Cxi tion ili facile lernas. Tamen,
kiam oni proponis al ili alternativan instrumenton,
per kiu ili povus malfermi skatolon post certa tempo kaj ricevi pli valoran
rekompencon, ili nepre elektis cxi tiun lastan eblecon. Kiam oni submetis
kvarjarajn infanojn al simila situacio, nur duono de ili
elektis la prokrastitan premion. Korvoj tion decidis jam ekde la unua provo, do, ne temas pri akirita kutimo.
Ankaux la
memorkapablo de korvo estas fortega. Dum unu tuta monato gxi kapablas rememori
la vizagxon de homo, kiu trompis gxin.
Sciencistoj supozas,
ke antaux milionoj da jaroj ekzistis ia prabesto kun komunaj
trajtoj de simioj kaj korvoj - jen la klarigo pri ilia inteligenteco. Fakte, cerboj de iuj birdoj havas relative
grandan kvanton da neuxronoj, kompare kun tiuj de
mamuloj. Ankaux papagoj estas tiel bone provizitaj per cerba kapablo.
Dum la lastaj
jaroj diversaj studoj montris, ke pluraj birdoj estas tre inteligentaj kaj
povas uzi "ilojn" por siaj celoj. Egipta vulturo, ekz.,
jxetas sxtonojn sur ovojn por rompi iliajn sxelojn. Mevoj uzas allogajxojn por
kapti fisxojn. Oni vidis kanadan gruon, kiu uzis tolajxon por sin sekigi! Ekzistas pego, kiu uzas ujon por transporti
kaj mangxi mielon. Kaj afrika aglo, kiu jxetas objektojn por ataki alian
individuon. Tre kurioza estas la konduto de eta auxstralia birdo, kiu ornamas
la "plankon" de sia nesto per koloraj konkoj, sxtonetoj kaj semoj,
por allogi femalon. Cxi tiu lasta birdo konstruas
ellaboritan arkitekturajxon por fari la neston pli agrabla.
Siavice,
korvoj havas strategion por rompi nuksojn. En Japanujo oni vidis, ke ili staras sur altaj dratoj super trafikplena strato, kaj de
tie ili jxetas la nukson sur la asfalton, tiel ke gxi rompigxas sub radoj de auxtomobiloj.
Poste la birdoj pacience atendas la verdan semaforon por piedirantoj kaj
malsuprenflugas por preni la grajnerojn. En Nov-Kaledonio korvoj fabrikas per
folioj specojn de hokoj por kapti larvojn.
Observado de
la naturo estas instrua kaj fascina. Estas interese konstati, ke inteligenteco
kaj kreemo ne estas apartaj trajtoj de homoj.
Pauxlo Sergio Viana
Por
via sano
Kial
kisoj utilas?
Kisoj estas ne
nur agrablaj, sed ankaux utilaj. Ili pozitive influas la organismon. Unue,
kisoj utilas por dentoj. Evidentigxis, ke dum kiso pligrandigxas eligo de
salivo, kio helpas forigi malutilajn bakteriojn en busxa kavo.
Due, helpe de
kisoj eblas plifortigi la imunsistemon, cxar okazas intersxangxo de utilaj
bakterioj. Cxiu homo havas pli ol 700 specojn da ili.
Trie, dank'al
eligo de la hormono oksitocino kisoj malpliigas senton de maltrankviligxo.
Krome, kisoj povas malpliigi la produktadon de kortisolo hormono de streso.
Kvare, kisoj
povas malpliigi alergiajn reagojn kaj malaltigi sangopremon.
Kvine, kisoj
malrapidigas maljunigxon. Alfluo de sango al vizagxo povas stimuli produktadon
de kolageno kaj favoras profilaktikon de frua hauxtmaljunigxo.
Sese, kisoj
bruligas kaloriojn. Dum aktiva agado de muskoloj (kison partoprenas 43
vizagxmuskoloj!) forbruligxas gxis 26 kalorioj minute. Kaj fine, cxu indas
rememorigi pri la seksa allogo?
Kompilis O.P.
Enigmoj
kaj problemoj
:::::::::::
Redaktoro:
Anatolij masenko,
Gerojev-medikov 15 - 1,
RU-357739 _Kislovodsk, Rusio;
r.p.: masenkoai@mail.ru
Palindromaj radikoj
temas pri E-radikoj egale legeblaj tien kaj reen,
ekzemple: bub', cic', kok', pup', rar'.
Kaj nun, karaj gesolvantoj, bv. trovi dudek
similajn radikojn
laux
jenaj klarigoj:
1. Specio de papago.
2. Sucxinfano.
3. Matematika operacio.
4. Tre ampleksa literaturajxo.
5. Skizo, etudo.
6. Komika epizodo en filmo.
7. kanoto, kanuo.
8. Aborigeno de Melanezio.
9. Granda mezepoka komercosxipo.
10
Supervesto de ukrainoj kaj rusoj en la 19-a jarcento.
11. Pastecxo, volovano.
12. Birdo, specio de silvio.
13. infanbalanci.
14. Herbo kun gramineecaj
folioj.
15. Termo.
16. Malgrandegulo.
17. Radiolokalizilo.
18. Fari sciencan komunikon.
19. Turnigxanta parto de dinamomasxino.
20. Speco de kemia acido.
Viajn solvojn
mi akceptas gxis la unua de oktobro 2018.
humuro
Mi
sxatas bestojn
Bestojn mi
sxatas pro tio, ke ili havas multajn trajtojn, kiuj
mankas al homoj. Sed neniam en la vivo mi vidis du bovojn,
kiuj pafmortigus unu la alian; korvon, kiu elpikus la okulon de alia korvo;
cignon, kiu sxatus havi hejme almenaux etan haremon; pigon, kiu sxtelus sakon
da cemento; gxirafon, kiu rigardus aliajn desupre; pavon, kiu envius fremdan
plumaron; lupon, kiu estus por lupo kiel homo; hirundon, kiu flugus sudden je
la konto de amanto; cxevalon, kiu povus gxis mateno drinki nur glaseton, cxiam
lastan, "je cxevalo" kaj ne timus "forjxeti hufojn";
hundinon, kiu metus sur sian muzelon kilogramojn da kosmetikajxoj; kokinon, kiu
divorcus pro tio, ke sxia koko kokritas; papugon, kiu dirus: "Homcjo,
stultuleto!"; kapron, kiu estus legomgxardenisto; leporon, kiu forkurus de
respondeco aux veturus per tramo senpage; talpon, kiu subfosus ies autoritaton;
leonon, kiu grauxlus per telefono; azenon, kiu ne permesus dubi pri sia
ekstrema sagxeco; meleagron, kiu havus propran kabineton; zibelon, kiu portus
pelton el hauxto de ricxa damo: Entute, neniam mi vidis beston, kiu home kondutus.
Slavek Vitez
(el la cxehxa tradukis O.P.).