Esperanta ligilo
n-ro 5, majo 2018
Enhavtabelo
la
84-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (kvara komuniko)
Nia rondo familia. Kavaliro Rob Moerbeek!
Nekutimaj kutimoj. Kio ne decas en Mongolio
Diversaj interesajxoj. Flugu per taksio!
Noktuo - birdo de la jaro
Saniga cxokolado
Verdaj folioj protektas la cerbon
Facila legajxo. Fabelo pri kamentubisto
Najtingaloj (cxuvasxa popolkanto).
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)i
Sxako (nur en brajla versio).
84-a
Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Kroatio (Kvara komuniko)
Karaj geamikoj!
En cxi-tiu komuniko ni
publikigas Kongresan programon kaj du mesagxojn destinitaj al niaj kongresanoj:
Kongresa Programo
inter la 7-a kaj 14-a de julio 2018.
Zagreb - Kroatio, hotelo "Tomislavov dom"
Kongresa temo:
"Kion, kiel kaj kiom ni legas".
Sabato, la
7-an de julio: - alveno de partoprenantoj en la hotelo
en posttagmezaj kaj vesperaj horoj; enmanigo de kongresaj materialoj, registrado,
enlogxigo de la gepartoprenantoj kaj enpago de la kongreskotizo;
vespermangxo inter 19,30 kaj 21 h. , 21-22 h. Interkona vespero.
Dimancxo,
la 8-an de julio: 7,30-9 h. matenmangxo;
9,00-9,45 h.: E-kurso
(cxiutage krom merkredo) - gvidas Natalia Kasymova;
10,00 h.: Solena malfermo de
la kongreso;
11,00-11,30 h.: pauxzo por
refresxigxo;
11,30-12,45 h.: Zlatko
Tisxljar - prelego pri internacia projekto
"Multlingva akcelilo, financata de EU".
13,00-14,30 h.: tagmangxo;
15,00 h.: promenado tra monto
Medvjednica kaj ripozeto en montara hejmo;
19,30-20,30 h.: vespermangxo;
20,30 h.: Muzika vespero: Neven Mrzlecki kaj virina
grupo "Ezerki" kantos esperante kaj kroate.
Lundo, la
9-an de julio:
7,30-9,00H.: Matenmangxo;
9,00-9,45 h.: E-kurso;;
10,00-11,00 h.: prelegoj pri
Kongresa temo; Prelegantoj: Antun Kovacx (Kroatio) kaj Kunio Tanabe (Japanio);
11,00-11,15 h.: pauxzo;
11,15-12,45 h.: dauxrigo de
prelegoj; prelegantoj: Nedeljka Lojxajicx (Serbio) "Publikajxoj alireblaj
al personoj kun legmalfacilajxoj” kaj Gilberto Buchmann;(Brazilio).
13,00-14,30 h.: tagmangxo;
15,00 h.: posttagmeza
trarigardado de la urbo Zagreb kun turista gvidanto
Neven Kovacxicx;
19,30-20,30 H.: Vespermangxo;
20,45 h.: Neven Kovacxicx -
prelego pri historia evoluo de kroata sxtateco
Mardo, la
10-an de julio:
7,30-9,00 h.: matenmangxo;
9,00-9,45 h.: E-kurso;
10,00-12,45 h.: Gxenerala
Asembleo de LIBE (pauxzo inter 11,15 kaj 11,30 h.);
13,00-14,30H.: Tagmangxo;
15,00H.: Promenado tra cxirkauxajxo de Hotelo kun profesia gvidanto el Parko de
naturo "Medvednica";
19,30-20,30 h.: vespermangxo;
21.00 h.: Kvizo pri Esperanto - organizas Studenta
E-klubo.
Merkredo,
la 11-an de julio:
7,30-8,30 h.: matenmangxo;
9,00 h.: Tuttaga ekskurso tra
regiono Zagorje kun turista gvidanto Neven Kovacxicx; survoje viziti: Muzeon de
vilagxanaj ribeloj en Gornja Stubica, Gubec-tilion kaj naskigxloko de Josip
Broz Tito, longjara Prezidento de Jugoslavio, Kumrovec;
13,00 h.: tagmangxo en bieno
de Spomenka Sxtimec, sekretariino de Kroata Esperanta ligo, en loko Hrasxcxina;
post tagmangxo sinjorino Sxtimec montros al ni sian bienon kaj parolos pri gxia
interesa historio. Poste sxi prelegos pri sia literatura laboro; reveno en la
hotelon cx. 19,00 h.
19,30-20,30 h.: vespermangxo;
post vespermangxo Libera tempo lauxdezire:
komuna babilado, promenado cxirkaux hotelo, nagxado en endoma nagxejo;
Jxauxdo, la
12-an de julio:
7,30-9,00H.: Matenmangxo;
9,00-9,45H.: E-kurso;
10,00-11,15 h.: Prelegoj pri
Kongresa temo; Prelegantoj: Galina Lukianenko (Rusio) kaj Angel Sotirov
(Bulgario) "Neniu estas profeto en sia urbeto";
11, 15-11,30 pauxzo;
11,30-12,45 h.: dauxrigo de
prelegoj kadre de kongresa temo; prelegantoj: Halina Kuropatnicka-Salamon
(Pollando), Lauxra Gentili (Italio) "Personaj spertoj kaj opinioj pri la
legado kaj la legiloj" kaj Anatolij Masenko (Rusio).
13,00-14,30 h.: Tagmangxo;
15,00 h.: vizito al Kroata
biblioteko por blinduloj kaj Tiflologia
muzeo en Zagrebo;
19,30-20,30: vespermangxo;
21,00 h.: Internacia arta
vespero;
Vendredo la
13-an de julio;
7,30-9,00 h.: matenmangxo;
9,00-9,45 h.: E-kurso;
10,00 h.: Josip Pleadin -
Prelego: "Spertoj de esperanta eldonisto pri la kulturo de legado";
13,00-14,30 h.: tagmangxo;
Post tagmangxo eventuale okazos la dua kunsido de
Gxenerala Asembleo de LIBE.
17,00 h.: fermo de la
kongreso;
19,30 h.: vespermangxo kaj
adiauxa vespero.
Sabato, la 14-an de julio:
7,30-9.00 h.: matenmangxo;
gxis la 11-aH.: ni forlasas la cxambrojn kaj preparigxas por forveturo;
13,00 h.: tagmangxo;
14,00 h.: forveturo el la
hotelo.
1-a mesagxo:
Ni petas cxiujn blindajn kongresanoj, ke ili kunportu oficialan
ateston, el kiu oni povas vidi ke li/sxi estas vidhandikapita persono.
Tiumaniere blindaj kongresanoj evitos pagadon de turisma takso, kiun niaj
vidantaj akompanantoj devas pagi. Ni provas tiun aferon solvi kun hotelo.
2-a mesagxo:
El programo vi legos, ke ni planas unu posttagmezan
ekskurson tra monto Medvednica. Estus bone, ke cxiu kongresano, kiu deziras
ekskursi, kunportu tenissxuojn aux aliajn sportsxuojn. Kunportu ankaux iun
malpezan jakon aux similan vestajxon, cxar, ne forgesu, ni
restados en monto sur marnivelo cx. 1000m, kaj vesperoj povas esti fresxaj
despite somero.
Ni elkore atendas vin cxiujn.
LKK
Nia
rondo familia
Kavaliro
Rob Moerbeek!
La 28-an de
aprilo kadre de la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo
okazis ceremonio, en kiu Robert "Rob" Moerbeek estis nomita kavaliro
de la Ordeno de Oranje-Nassau. Li ricevis cxi tiun honoron de la Nederlanda
Regxa familio pro sia multjara laboro per kaj por Esperanto kaj por la blindula
movado.
Rob Moerbeek,
naskigxinta la 1an de majo 1936, estas nederlanda filologo kaj E-isto, kiu dum
32 jaroj laboris kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA, cxefe kiel
provleganto, bibliotekisto kaj ekspedisto. Post sia emeritigxo (2001) li
laboras en CO de UEA kiel volontulo, korektante la tekstojn
en la revuo "Esperanto" kaj en aliaj eldonajxoj de UEA kaj dauxre prizorgas
la bibliotekon Hector Hodler. Dum multaj jaroj li estas komitatano de UEA kiel reprezentanto de la blindula asocio LIBE.
Martin Smit,
la urbestro de Beverwijk, en kiu logxas la nova Kavaliro, faris festparoladon
kaj fiksis la honormedalon de la Ordeno al la jako de Rob Moerbeek.
Antaux cxi tiu Regxa distingo s-ano Moerbeek ricevis kelkajn rekonojn
de sia laboro ene de Esperantujo; li estas, interalie, laureato de la Premio Degucxi
(2001) kaj honora membro de UEA (2011) kaj de ILEI (2014).
Ni kore
gratulas Rob okaze de lia kavalirigo kaj uzas la eblon por danki lin pro lia
daura help(em)o al ni, laste dum nia pasintjara laboro
en la biblioteko Hector Hodler, kiu (la laboro, ne la biblioteko) estus ege pli
malfacila, sen lia helpo!
Halina
Gorecka, Aleksander Korjenkov
Nekutimaj kutimoj
Kio ne
decas en Mongolio
Mongoloj ne
trudas siajn regulojn al venintoj, tial malmultaj turistoj komprenas nuancojn
de lokaj kutimoj. Sed vane, cxar multaj agoj, sxajne rutinaj por ni, en Mongolio estas konsiderataj kiel maldecajxoj.
Kial estas
dangxera elstarigita etfingro? Kial jurton necesas eniri tra Afriko? Kion fari kun cxapelo? Eksciu kaj miru! Dek malpermesoj de la stepa
lando.
Ne decas doni
monon iel ajn. Cxifita, malpura, premita en la pugno, jxetita surtablen,
elprenita el kasxposxo de mamzono... por ni mono estas
cxiam mono, valora en si mem. Por mongoloj mono estas deklaro de estimo, unue,
al la prapatro de nacio, la granda Cxingishxano, kies portreto ornamas cxiun
monbileton, due, al tiu, kiu la monon ricevas. Tial,
pripagante ion en Mongolio, gravas memori, ke monon necesas doni per dekstra
mano, direktante la monbileton per vizagxo de Cxingishxano supren, per kapo de
Cxingishxano al vendisto. Por esprimi specialan estimon oni povas doni monon
per ambaux manoj, sur malfermitaj manplatoj.
Ne decas
demandi gaston, cxu li mangxos, cxu, li volas teon. Gaston oni ne demandas, sed
tuj versxas teon kaj donas mangxajxojn, kaj aldonas, gxis kiam la gasto mem
montros, ke por li jam suficxas. Siavice, la gasto ne devas supertaksi sian apetiton: li ja devas finmangxi cxion, kio kusxas
surtelere, sendepende de tio, cxu gxi placxas al li. Nefinmangxita plado estas
deklaro de malestimo al tiu, kiu regalas vin per mangxajxo, sendepende, cxu
estas dommastrino aux soleca pasxtisto.
Mongola
kuirarto estas neantauxvidebla, tial alilandanoj devas tre precize esprimi
siajn dezirojn. Petante teon kun kolbaseto, vi povas
ricevi krucxon da verda trinkajxo kun flosantaj en gxi pecetoj da fumajxita
viando. Tio ne estas babilajxo, sed reala sperto.
Ne petu
mongolon demeti cxapelon. Rusaj instruistoj ofte indignigxis: "Kia maldecajxo!
Patro-mongolo sidas dum gepatra kunsido en cxapelo!" Ili ne sciis, ke
cxapelo estas signo de vira digno, tial en publikaj lokoj oni ne demetas gxin,
hejme aux kiel gasto oni metas gxin sur altan lokon.
Al
dommastro ne placxos, se iu, esceptr de lia edzino, tusxos lian cxapelon. Li ofendigxos,
se iu fremdulo metos sian cxapelon sur malaltan
surfacon: sur segxon aux sur la plankon.
Ecx veran
viran kundrinkadon en Mongolio oni komencas per teo. Gravas obei nuancojn de
te-ceremonio. Krucxon oni neniukaze starigu surtablen antaux la gasto. Oni
donas gxin de manoj al manoj, per dekstra mano. La maldekstra mano de ricevanto
povas subteni la dekstran je la kubuto. Tiu gesto montros, ke la gasto havas
nenion por kasxi kaj ne intencas ruze bati de maldekstre.
Ne ci-diru al
pliagxuloj! Al cxiu pli agxa, ecx se li estas via amiko kaj pli agxas nur je du
horoj. La kutimo ci-diri por substreki egalecon en Mongolio ne validas. Cxi tie
regas vera azia kulto de prauloj. Al pliagxuloj oni
cedas lokon, al ili unuavice oni donas mangxajxojn,
ilin oni ne frapas je sxultro por saluti kaj adiauxi.
Jurto, mongola
domo, estas kvazaux eta universo, ekzistanta laux siaj nerompeblaj legxoj.
Eniro estas cxiam sude, maldekstre logxas viroj, dekstre - virinoj. Cxiu gasto,
sendepende de ties sekso, sidas en la virina parto. Al sia loko li devas iri laux horlogxa montrilo,
cxirkauxirante fajrujon de maldekstre. Eniri jurton necesas unue per la dekstra
piedo, kapo antauxen.
Elstarigita
etfingro dum te-trinkado estas konsiderata signo de malkontento.
Ne estas
hontinde mamnutri bebojn en publikaj lokoj, Multaj virinoj nature faras tion
lauxbezone. Male, gapi ilin estas maldece. Nutrado ja estas natura afero,kaj en la stepo kien do oni kasxigxu?
Nacian
kostumon mongoloj portas nepre kun zono. Tio estas
festa vestajxo, kaj ecx prov-vesti gxin necesas atente, cxiam kun zono.
Kompilis
kaj E-igis O.P.
Diversaj interesajxoj
Flugu
per taksio!
En Dubajo
sukcese pasis testado de senpilotaj flugantaj taksioj. Ili aspektas kiel grandaj korvoj, servas por unu persono. La testado
pasis tiom bone, ke jam en julio de 2018 ekestos
regulaj veturoj. Tiuj taksioj flugos je rapideco de 160 km\h kaj kapablos
veturigi personon, pezantan gxis 100 kilogramojn je distanco gxis 50
kilometrojn. Por tio suficxas kurento de akumuliloj, instalitaj en la aparato.
La plej longaj veturoj ne dauxros pli ol 30 minutojn. Pri senpilotaj flugantaj
taksioj oni parolas jam dum multaj jaroj, sed gxis nun neniu urbo riskis
enkonduki tiun transportilon. Sxajne, la unua estos Dubajo, perlo en la krono
de Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj. Okaze de la pasinta testado iu israela firmao
asertis, ke gxis 2020 gxi produktos la auxtonoman senpilotan veturilon, kiu
povos servi kiel fluganta ambulanco aux transportilo por grupeto da policistoj.
Noktuo
- birdo de la jaro
Strigo
minacata de pereo.
Per sia vocxo onidire la noktuo anoncas morton. Fakte tiu subtila strigo
mem apartenas al tre minacataj animaloj. Tiun problemon nun rimarkigas ankaux
la Cxehxa instituto de ornitologoj, kiu proklamis noktuon kiel
birdo de la jaro 2018. La noktuojn protektas ankaux Martin Salek el la
Instituto de biologio de vertebruloj.
Kial estas la
cxi-jara birdo de la jaro gxuste noktuo?
"Noktuo
estis elektita pro tio, ke ni volis atentigi pri la
problemo, kiu aperas en la agrikultura regiono kun tre rimarkinda sxrumpo de
plua besta populacio, kiu vivas en la agrikultura regiono. Noktuo estas unu el tipaj specimenoj, kiu
estis bunte disvastigxinta ankoraux komence de la pasinta jarcento. Gxi estadis
la plej grandnombra strigo. Dum la lastaj sesdek jaroj gxi rapide malmultigxis
kaj nun gxi estas je la limo de pereo. Gxuste pro tio la noktuo estis elektita,
ni volas atentigi pri problemoj, kiujn devas alfronti
specioj, kiuj vivas en la agrikultura regiono."
Kiom da
noktuoj nun vivas en Cxehxio?
"Komence
de la lasta jarcento tie povus esti kelkdekmil paroj, sed jam en la sepdekaj jaroj
ilia kvanto rapidege sxrumpis. Nuntempe ilia populacio estas tre malgranda. Ni
scias pri 100 gxis 130 paroj da noktuoj, do gxuste nur
fragmento kompare al la stato antaux tridek jaroj. La noktuo malaperas el nia regiono kaj ne
temas nur pri kvanto. Gxia disvastigxo estas nun izolita en insuloj, antauxe
gxi vivis fakte en la tuta respubliko. Niaj avoj kaj avinoj konis gxin, gxi
estis konata tipo de birdo, nun gxi trovigxas nur en malgrandaj birdaj
populacioj en la norda regiono en Usti, en la centra regiono kaj en la regiono
de suda Moravio."
Kion povas
fari normala homo por ke la noktuoj revenu en nian naturon?
"La
noktuoj forlasis la agrikulturan regionon, translogxigxis en la proksimecon de
homaj logxejoj, sed ankaux tie ili devis alfronti
multajn dangxerojn. Ni sercxadis, kie nun la noktuoj plej ofte mortas, kaj ni konkludis, ke kvardek procentoj mortas en teknikaj
kaptiloj, kio estas ege granda nombro. Kiel kaptilo oni povas imagi barelojn de
akvo, kuvojn aux starantajn tubojn. La strigoj estas scivolemaj kaj esploras
tiujn objektojn. Kiam ili falas en starantan tubon,
ili ne scipovas savi sin. Alie dirite, se ni gxardenumas, kaj ni havas la
barelon en gxardeno, estas bone meti tien, ekz.,
flosilon de polistireno aux de ligno, por ke la noktuoj (kaj multaj aliaj
bestoj - abeloj, papilioj kaj ranoj:.), sukcesu savigxi el tiu barelo. Alie ni cxiuj povas pensi pri tio, ke ni ne tondu la tutan
gazonon. Ni lasu unu zonon netonditan. Tia netondita areo estas grava por cxiuj
insektoj, ili povas bone vivi kaj multobligxi kaj tiel
subteni ankaux la noktuojn. Oni povas fari
pli. Okupigxi pri maljunaj arboj, tie estas kavoj - nestoj por multaj birdoj.
Cxiuj rimedoj, kiuj plialtigas buntecon de nia regiono, estas tre tauxgaj por
la noktuoj."
Kia estas
rilato de publiko kaj strigoj? Cxu homoj interesigxas pri strigoj?
"La
strigoj estas tre karismaj kaj altiras grandan atenton. Preskaux cxiutage ni vizitadas farmistojn kaj parolas pri la noktuoj kaj aliaj
tipoj de strigoj. La farmistoj foje ne perceptas la minacatan noktuon, cxar gxi
cxiam ululas en la garbejo kaj ili ne konscias, ke gxi
estas unu el la plej minacataj birdaj tipoj en la Cxehxa respubliko. Se ni poste klarigos, ke tiu "ilia" noktuo povas esti
unu el lastaj noktuoj de la regiono, ili fieras pri tio kaj penas fari vere
multe por helpi defendi la noktuojn. Mi opinias, ke la intereso de la
gxardenistoj kaj la publiko estas ververe grandega."
Jarka Mal
Saniga
cxokolado
Jam de iom da
tempo oni scias, ke cxokolado estas saniga nutrajxo. Ecx cxi tie oni jam
traktis pri tiu temo. Sed en aprilo 2018, okaze de
cxiujara renkonto pri Eksperimenta Biologio, en Kalifornio, Usono, nova scienca
dokumento konfirmis kaj ecx pliampleksigis tiun informon, surbaze de novaj,
aktualigitaj studoj.
Resume,
datumoj sciigas, ke mangxado de cxokolado, enhavanta altan kvanton da kakao -
minimume 70 procentojn da kakao kaj 30 procentojn da organika sukerkano -
pozitive efikas je la korpaj reagoj kontraux streso, kontraux inflamoj, por
bonaj humoro, memoro kaj imunkapablo.
Oni scias, ke kakao enhavas grandan kvanton da flavoproteinoj, sed
unuafoje oni dokumentis tiajn eltrovojn cxe homoj, koncerne kognon, glandojn
kaj kor-vaskulan sanon. Laux D-ro Lee Berk el la Universitato de Loma Linda,
fakulo pri psiko-neuxro-imunologio: "Dum jaroj oni rigardis la influon de
cxokolado je neuxronaj funkcioj laux la vidpunkto pri gxia sukero: ju pli da
sukero, des pli felicxa oni estas. Unuafoje oni nun rigardas la influon de
grandaj kvantoj da kakao laux precizaj dozoj en regule mezuritaj briketoj de cxokolado,
en homoj, dum longa kaj mallonga tempoj, kaj la rezultoj estas kuragxigaj".
Flavoproteinoj
estas tre potencaj kontrauxoksidaj kaj kontrauxinflamaj substancoj. En
cxokolado ili sxajne efikas je la funkciado de genoj,
rilataj al la neuxronoj. Ili favoras la agadon de "citokinoj". Cxi
tiuj lastaj substancoj grave reguligas inflam-reagojn en la homa korpo. Krome, ili stimulas
limfocitojn, kiuj funkcias kiel antikorpoj, kaj cerbajn cxelojn, respondecajn
pri sentumoj. Ili tiel favoras la "plastikecon" de la cerbo.
Elektroencefalogramoj montris, ke englutado de amara cxokolado kun 70 procentoj da kakao estigas cerbajn ondojn, kio
indikas pli da fleksebleco en la funkciado de tiu organo.
D-ro Berk
emfazas, ke pliaj studoj necesas por konfirmi kaj detaligi tiujn eltrovojn.
Tamen, ili estas tre bonauxguraj.
Kakao estas
arbo, deveninta el Sudameriko. Nuntempe la plej granda produktanto en la mondo
estas Eburbordo. Brazilo okupas la kvinan lokon inter plej grandaj
produktantoj. En Brazilo 95 procentoj el la plantejoj de kakao situas en la
sxtato Bahia.
Pauxlo Sergio Viana
Verdaj
folioj protektas la cerbon
Unu el la plej
frapaj atingoj de nia moderna tempo estas la pligrandigo de la vivodauxro de
homoj. Antaux duono de jarcento homoj apenaux esperis vivi pli ol kvindek
jarojn, en multaj landoj nuntempe amaso da homoj vivas post sia sepdeka, ecx
okdeka agxo jaro. En iuj mondopartoj multaj centjaruloj brave iras antauxen. Por tia esperdona
perspektivo multaj faktoroj influas.
De la sxangxo
en la vivolongo rezultis almenaux unu grava defio. Kiel eviti, ke la mensa kapablo de maljunuloj akompanu la korpon? Multaj grandagxuloj
rapide perdas sian memoron, rezonkapablon kaj
lernokapablon, post la 60-a vivojaro. Kaj por kio utilas longa vivo, se la
menso ne bone funkcias? Kompreneble, lauxgrada kognoperdo dependas de pluraj
faktoroj: genetiko, korpekzercoj, mensoekzercoj, dieto, uzado de drogoj,
strecxa vivostilo, k.s.. Nome, gxi estas komplika
fenomeno.
Nuntempe
medicinistoj intense esploras manierojn eviti aux almenaux prokrasti la naturan
mensoperdon de grandagxuloj. En decembro 2017 la virtuala eldono de la usona
revuo "Neurology" publikigis atentindan artikolon pri tiu grava temo. Post zorga observado ili
konkludis, ke konstanta mangxado de po unu-du porcioj da verdaj folioj en
cxiutago rezultigis drastan malpliigon de kogna perdo de maljunuloj.
Oni periode
mezuris la cerban kapablon de 960 usonanoj inter la agxo 58- kaj 99-jara, per
specifaj testoj dum 4,7 jaroj. Tiuj homoj havis mensan
lertecon, kiel se ili estus 11 jarojn pli junaj ol la
samagxuloj, kiuj neniam mangxis verdajn foliojn! Por la statistikaj kalkuloj
oni deprenis riskofaktorojn, kiel tabakfumadon, korpekzercojn, nivelon de
eduko, drinkadon, mangxadon de fisxoj, k.a.. Oni
konkludis, ke la protektantaj substancoj en la verdaj folioj estas vitamino
B-9, vitamino K, luteino, karoteno, nitrato, tokoferolo,
"kaempferolo". Ili plurmaniere evitas inflamojn kaj lezojn en la
cerbaj cxeloj. Ilin entenas grandkvante spinaco, brasiko, kapbrasiko kaj
laktuko.
Denove
konfirmigxis, ke nutrajxoj grave influas la sanon de la cerbo. Tio ne koncernas
nur mangxadon de vegetajxoj. Se oni mangxas salaton kaj samtempe amason da
bestdevena graso, la rezulto ne estos same bona.
Jen simpla
rekomendo por la sano de via kapo: ne forgesu meti po unu-du porcioj da verdaj
folioj sur vian teleron cxiutage. Ecx se vi ankoraux
ne estas maljunulo!
Pauxlo Sergio Viana (laux Esperanta Retradio).
Facila
legajxo
Fabelo
pri kamentubisto
Kamentubisto portas ne nur sxtupetaron kaj nigran
vizagxon. Kamentubisto portas ankaux felicxon. Tion scias cxiuj homoj kaj
precipe cxiuj, kiuj havas butonojn sur surtuto.
Kiam li
preteriras, rapide ili mankaptas butonon kaj pensas
pri tio, al kio ili sopiras. Kaj efektive ilia deziro plenumigxas, cxar la
homoj faras tiel jam delonge kaj faros tiel, kiom longe irados kamentubistoj
sur stratoj. Se tio ne estus vero, certe ili tion ne
farus.
Do, vidu: cxiuj homoj povas esti siamaniere felicxaj. Ili bezonas
por tio nur butonon kaj kamentubiston.
Tion bone
sciis Hancxjo, malgranda orfo. Cxar li estis kompatindulo, vivanta de tago al
tago sur pavimo delonge, kaj havis multe da belaj deziroj. Li povis deziregi
bulkon, bileton por karuselo, mortintan panjon aux pometon, kiajn vendis
mastrinoj en pankorboj sur la urboplaco de Sankta
Jakobo.
Cxar li nenion
havis, la mezuro de lia felicxo estis granda. Sed jen unu grava malhelpajxo: la
malgranda Hancxjo ne havis cxe sia dissxirita jako kaj cxe cxarpiigita
pantalono ecx unu butonon. Jakon kaj pantalonon li ricevis de bonaj homoj, sed vi ja scias, ke ankaux la bonaj homoj ne donas sian multvalorajxon.
Tial, kiam li gxin ricevis de ili donace, gxi estis
jam multe eluzita kaj cxiuj butonoj estis for. La bonfarantoj, kiuj donis al li
la vestajxon, ne pensis, ke tia malgranda knabo
bezonas butonojn. Suficxe, ke ili kovris lian nudecon.
Ankaux Hancxjo komence ne pensis, ke al lia vestajxo io
mankas. Nur kiam li eksciis la sekreton pri kamentubisto, butono kaj felicxo,
malgxoje li pensis:
"Mi ne
povas esti felicxa, cxar mi tute ne havas butonon". Tio tro afliktis lin, cxar li deziris esti felicxa. Kaj kiu tion ja ne dezirus! De tiam li pensis pri nenio alia, ol
kiamaniere havigi al si ian butonon. Por la ceteraj
infanoj nenio malfacila, sed por Hancxjo klopodo ne malgranda. Por havigi
butonon estas cxiam necesa ia pacxjo, kiu gxin
acxetas, kaj ia panjo, kiu gxin alkudras. Kaj tiuj du premisoj al Hancxjo
absolute mankis.
Hancxjo volis
perlabori monon por acxeti butonon. Li portis akvon al unu sinjorino en la
kvinan etagxon, al alia li alportadis karbon en malgranda veturileto kun vila hundo, li iradis piede al vilagxo por lakto,
unuvorte li laboris, kiel povas knabo en lia agxo.
Sed monon por
acxeti butonon li tamen ne perlaboris. La homoj pensis: "Kial doni al tiel
malgranda knabo monon, li gxin ne komprenas kaj plej versxajne elspezus por
frandajxoj". Ili donos al li prefere ion por mangxi - tio pli tauxgos por
li.
Kaj ili donis al li. Jen panon, jen fromagxon, jen teleron da
supo aux ian restajxon de tagmangxo. Kaj Hancxjo, kiam li estis satmangxinta,
falis en tian felicxegecon, ke li forgesis ankaux la butonon kaj kredis, ke sian felicxon li atingos ankaux sen gxi.
Sed kiam
vespere li plene digestis la mangxajxon kaj en la posxo li havis nenion krom
malsato, tiam forpasis lia tuta memkonfido, tuta forto. La sopirata butono
komencis danci antaux liaj okuloj kun cxiuj miraklaj
ecoj. Precipe kiam li preteriris la butikon de butonfaristo, kie en elmontra sxranko
estis multaj amasoj da diversaj butonoj. Jen estis unuj por soldatuniformoj,
aliaj por civilvestajxoj. Unuj tute orumitaj kun belaj
engravuritaj literoj, aliaj por maristoj kun bluetanta brilo de maro. Sur
iuj
estis kvar videblaj truoj, sur aliaj la truoj estis kasxitaj sub brilanta
metala suprajxo. Super cxiuj brilis vico de grandaj perlamotaj butonoj, kiuj
altiris la okulojn de Hancxjo kiel magneto.
"Cxi tiuj
certe alportas la plej grandan felicxon, - pensis Hancxjo, - sed versimile
neniam mi atingos ilin. Tiuj certe estas ege multekostaj". Tamen li
rigardis ilin pli kaj pli avide, gxis kiam sinjorino en la butiko rimarkis lin kaj, nekomprenante la fajron en liaj okuloj, lin
forpelis. "Foriru, malpura bubo! Nenion bonan montras viaj okuloj".
Sxi pensis, ke
li volas ion de sxi sxteli kaj Hancxjo hontigite foriris.
Kaj nokte,
kiam li dormis en la ejo super la kelo sur cxifonacxoj kun
dek ankoraux pli malfelicxaj homoj, la perlamota butono kaj la nefavora vizagxo
de la vendistino flugpendis en liaj songxoj. Kiam li tiom longe kaj longe sopiris
vane, okazis al li foje, ke li ekvidis sur la strato knabineton, kiu sur la
mantelo havis gxuste tian belan perlamotan butonon, kian li vidis en la butiko.
Sed ne nur tion atentis Hancxjo, li rimarkis ankaux, ke la bela butono nur
pendas sur fadeno, kaj ke gxi baldaux desxirigxos. Lia koro ektremis, li ekpensis, ke la
knabineto gxin povus perdi kaj li trovi.
Jen estus la
fino de liaj suferoj. Jam morgaux li povus ja havi
kion li nur dezirus.
Tial
nerimarkite li turnigxis sekvante sxin. Kion li tiom deziris, tio ankaux
okazis. Gxuste kiam la knabineto eniris la pordon de malalta domo, la butono
desxirigxis kaj restis kusxanta sur la pavimo, kaj sxi ne rimarkis tion. Sxi
estis ja tre neatentema knabino, se ni konsideras, ke
tio estis la sola butono, kiun sxi havis, kaj ke pro gxia perdo sxi estis
senigita de cxiu felicxo, kiu al gxi estis alligita. Hancxjo gxojkriis.
Singardeme li levis la butonon kaj tenis gxin en la
mano. Gxi ekradiis en la sunbrilo, kiel gemo. Rapide
li kasxis gxin en la posxon kaj cxirkauxrigardis. La knabineto eniris, nenion
rimarkinte.
Hancxjo
malaperis cxe la plej proksima stratangulo. Atenteme li transportis gxin
hejmen. Li demetis la jakon kaj elpruntis kudrilon. Fadenon li eltiris el la
cxifonoj, sur kiuj li dormadis, kaj tuj li komencis la alkudradon por esti
preta antaux krepuskigxo.
Sed tiam li
ion ekmemoris. Li memoris la knabineton, kiu ie ploras, cxar sxi perdis belan
butonon. Eble sxi ecx ne scias, kiom da gxojo sxi estus povinta per gxi gajni.
Se sxi scius, kion povas influi butono kaj kamentubisto, certe sxi estus pli
atentema.Iam sxi certe ekscios tion, sed la butonon sxi ne plu posedos. Eble,
ke sxi neniam atingos alian, cxar estas malfacile akiri butonon. Sxi perdis
gxin kaj li gxin stelis. sxtelis? Ne, nur trovis. Cxu
li redonu gxin? Ne, tion Hancxjo ne povis, cxar multajn longajn tagojn li
sopiris gxin havi. Kiam gxi alportos al mi felicxon, mi gxin redonos al sxi kaj
eble mi ion ankoraux aldonos", li pensis. Sed cxu mi retrovos sxin
poste?" Liaj manoj tremis, sed li dauxre kudradis. La sekvantan tagon li
eliris kun la butono kiel kun stelo. Sed sxajnis al
li,
ke
la homoj tro observus lin, se ili tiel rekte ekvidus gxin sur lia cxifonita
jako. Tial li kasxetis gxin per mano. Li timis ankaux renkonti la hierauxan
knabineton.
Li vagadis,
iradis kaj sercxis kamentubiston. Li pripensis ankau, kion li deziru. Li
decidigxis por ora kastelo sur vitra monto kaj por orangxo.Cxirkauxtagmezo li
ekrimarkis kamentubiston. Li estis nigra kiel negro,
nur la okuloj estis bluaj, kiel violoj. Rapide li turnis la pasxon al la
trotuaro, sur kiu iris la kamentubisto kaj pli firme li ekpremis la butonon.
Lia koro en la brusto bategis, kiel sonorilo.
La kamentubisto alproksimigxis. Li marsxis trankvile
kaj ridetis.
Hancxjo estis
pala kaj per glaciaj manoj li premtenis la butonon pli kaj pli. "Kiam li
alproksimigxos je kvin pasxoj, mi flustros mian peton", - li pensis. La
kamentubisto estis apud li. Sub nigra barbo silenta, blanka rideto. "Nun"
- diris Hancxjo duonvocxe gemeksopirante: "Ka-ste-lon kaj o-ran- ": Krak!
- La butono, alkudrita per uzita fadeno kaj tro tirata de la mano de Hancxjo,
desxirigxis kaj restis inter liaj fingroj ecx kun
fadena pedunklo, kiel velkinta floro. La esperoj de Hancxjo subite
disfandigxis. Larmoj aperis
en liaj okuloj kaj ploro en lia gorgxo.
Li estis
neesprimeble malfelicxa, cxar li opiniis tion puno pro la stelo de la nepropra
butono por sia felicxo. Li tiom gemploris, ke la kamentubisto rerigardis kaj
alpasxis al li. “Kio okazis al vi, knabeto?" - li
demandis. Lia vocxo estis tiel pura kiel la
kamentubisto estis fulgonigra. Sed Hancxjo gemploregis, tenante la butonon en
la malpurigita mano. “Cxu iu traktis vin maljuste, aux
i perdis ion?" La mano de la kamentubisto karestusxis la kapon de Hancxjo,
kiel varma ondo." Mi prenis trovitan butonon,"
li subite ekparolis. "Mi deziris kastelon kaj orangxon. Tial mi hieraux
prenis la butonon". Kaj li rekomencis plori.
“Kaj kies vi
estas?"
Hancxjo ne
sciis, kies li estas. Li apartenis al neniu, sed oni fartas tiel bone, se oni
povas al iu aparteni. La kamentubisto prenis la manon
de la ploranta Hancxjo kaj lin ekgvidis. Lia mano
estis nigra kaj fulgoplena, sed Hancxjo sub gxia influo sxangxigxis je humila
sxafido.
La
kamentubisto kondukis Hancxjon en malgrandan domon, guste en tiun, kie malaperis
la hieraua knabineto. “Panjo kaj Lida, mi venigis al vi knabon, kiu ploras,
cxar li deziris kastelon kaj orangxon!" “Mi ne ploras pro tio", - diris Hancxjo,
"sed cxar mi proprigis al mi butonon".
“Nek kastelon nek orangxon ni povas al vi doni,"
diris la edzino de la kamentubisto, "sed mi donos al vi tagmangxon."
Kaj ili donis. Ili lokis lin cxe tablo kaj ili igis lin mangxi plenan teleron da
supo. Unuflanke sidis la sinjoro kamentubisto - jam lavita kaj pura - sur alia
flanko la mastrino kaj kontrauxli Lida, kiu hieraux perdis la butonon. Ili
starigis al li bonajn kaj afablajn demandojn. Kaj Hancxjo respondis. Dum sia
tuta vivo li ne parolis tiel multe, kiel cxiokaze.
Cxion li rakontis, kiel soleca li estas, kiel li
deziris esti felicxa, kiel li sercxis butonon kaj kiel cxiofinigxis. La sinjoro
kamentubisto kaj lia edzino ridetis. Lida rigardis lin
per seriozaj kaj admirantaj okuloj, kaj la supo vaporfumis kaj odoris kiel
incenso en pregejo. "Vi placxas al mi, knabo," diris fine la
kamentubisto, "kaj se vi volas, vi povas resti cxe ni kaj mi elinstruos
vin kamentubisto. Cetere ankauxal Lida estas malgaje esti sola."
La mastrino
kapjesis, kaj la okuloj de Lida ekbrilis. Hancxjo gxoje kapkonsentis kaj per
granda peco da viando li kovras la grandan gxojon, por ke gxi ne forkuru. Cxar
cxi tie la mangxajxo eniris ne en la stomakon, sed rekte en la koron. Hancxjo
lernis esti kamentubisto. Esti kamentubisto signifas felicxigi homojn. Sed
kamentubisto ne povas partopreni felicxon pere de butono. Cxar li felicxon
kunportas, li gxin ne povas gui.
Sed Hancxjo ne
rimarkis, ke li estas esceptita el tiu favoro kaj li
estis felicxa ecx sciante, ke li mem kiel kamentubisto ne povas manpreni
butonon antauxalia kamentubisto kaj deziri la plenumon de tio, kion li sopiras.
Li grimpis sur altajn tegmentojn proksime al la cxielo kaj tra kamentuboj li malsupreniris
en fulgoplenajn fajrujojn. La homoj sxatis lin, cxar
li sciis purigi la kamentubojn kiel kagetojn, tiel ke la mangxajxoj sub ili preparataj
similis al puraj kanarioj. Li preparis por suno kaj aero la vojon al la homa
fajro. Tio estas bona laboro.
La tempo
forfluis, kiel akvo, kaj Hancxjo maturigxis rapide. La
sinjoro kamentubisto estis pri li kontenta, la edzino sxatis lin
kaj Lida? - Ho, tiu jam delonge pardonis al li ecx
tion, ke li iam alproprigis sxin mem.
Tiam Lida jam
maturigxis kiel betulo kaj Hancxjo estis kiel fago.
Se vi iam renkontos lin, bone vi lin rekonos. Li aspektas same kiel cxiualia kamentubisto, sed li havas posxojn plenajn de
butonoj kaj li donas ilin al cxiu, al kies jako ili mankas, cxar li ne volas
porti la felicxon nur al unuj kaj al aliaj ne.
Esti
kamentubisto signifas felicxigi homojn, kiuj havas butonojn. Kiam cxiujhomoj
havos butonojn, tiam cxiujestos felicxaj.
1922.
(Jiri Wolker (1900-1924) tradukis
J. Kozeny)
Najtingaloj (cxuvasxa popolkanto).
Ne ekvidos ecx la foliaron,
Cxar tre lukse floras la padus',
Tre belsone kantas najtingaloj
Batas koro en la mia brust'
Ni iradas kune tra l' herbejo,
Miaj revoj estas nur pri vi,
Pri felicxa amo gxis mateno
Najtingaloj kantas nur por ni
Arde batas en la brusto koro,
Emocias mi dum tuta nokt',
Dolcxa kaj fortega la amoro,
Kredas mi: vi estas mia
sort'.
Blankaj floroj de padusa arbo
Kovras brancxojn,, kvazaux
blanka punt',
Najtingaloj kantas pri la amo
Dum printempoj en la tuta mond'.
E-igis Olga Filippova.