Esperanta ligilo

 

n-ro 8, oktobro 2016

 

Enhavtabelo

La 83-a Internacia kongreso de blindaj Esperantistoj (unua komuniko)

Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE (dua parto)

Raporto pri la 82-a IKBE (unua parto)

Modernaj teknologioj en la vivo de la nevidantoj

Lingva forumo. Iele-trapele tra esperanta frazeologio

Poezio. Ivan Franko

Diversaj interesajxoj

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Sxako

 

 

 

 

83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83) -

           unua komuniko

 

Karaj gesamideanoj,

Por la venonta IKBE83 la estraro de LIBE

akceptis afablan oferton de la firmao Orbis Pictus

gvidata de s-ino Visxnja Brankovicx, kiu jam havis bonan sperton dum la kongreso en Harkany 2014.

 

  1. Dato kaj loko. La kongreso okazos dum la 8-15 de julio 2017

en la Termobanejo Sokobanja (Serbio).

  2. Iom pri la kongresloko.

Sokobanja estas termobaneja urbeto, kiu situas en la centro de sudorienta Serbio. En la jaro 2017 gxi festos 180 jarojn de turismo,  danke al siaj tre specifaj mikroklimato, aero, rozo de ventoj super gxi kaj  ses diversaj akvofontoj, kiuj kuracas diversajn malsanojn.

  La urbeto kusxas je 400 km super marnivelo, en la valo, kiun cxirkauxas naux montoj, inter kiuj plej konataj estas Ozren kaj la plej alta (1560 m), iom mistera kaj legendplena Rtanj

(kies nomon transprenis la plifortiga  rtanjski cxaj - la teo de Rtanj).

Vaste, ne nur en Serbio, konatas la esprimo:

"Sokobanja, Soko grad - dodjesx star, odesx mlad" ("Soko banja, Soko urb' - vi alvenas kiel oldul,  foriras junul'!").

La esprimon lancxis unu el famaj gastoj de Sokobanja, komediografo Branislav Nusxicx.

  Kiel atingi SOKOBANJA-n? Gxi situas je 30 km de la auxtovojo kaj fervoja magistralo, kiuj ligas Beogradon kun Nisx (cxe urbo Aleksinac).

Distancoj de Sokobanja: gxis Aleksinac - 29 km, Nisx - 62 km,

Beograd - 230 km, Sofija - 220 km.

  Flughavenoj. La plej proksima flughaveno estas tiu de Nisx,

la malgranda, ne multe servata. Tamen la etprezaj kompanioj Ryanair kaj Wizzair ligas gxin kun pluraj urboj de okcidenta kaj centra Euxropo kaj  de Skandinavio, ekz. ili flugas al kelkaj urboj de Germanio.

Aliaj flughavenoj estas la ordinaraj, grandaj, tiuj de Beogrado kaj Sofio, la cxefurboj de Serbio kaj Bulgario.

  Auxtobusoj. El Beogrado estas kelkaj rektaj auxtobusoj al Sokobanja (de Nisxekspres, Lasta, Sokoprevoz) kaj kun sxangxoj en Aleksinac estas tre multaj, ankaux de multaj aliaj kompanioj. La rekta veturo dauxras plej ofte 3.15 kaj 3.40 horojn.

De Sofija estas rektaj auxtobusoj al Nisx (kaj Beogrado) de malgranda stacidomo Serdika (kiu situas tuj post la fervoja stacidomo kaj la cxefa auxtostacio).

Momente veturas la kompanioj Nisxekspres (RS) kaj Matpu kaj Florentia Bus (BG).

Ekzistas ankaux trajnebleco, tra Dimitrovgrad (RS) gxis Nisx.

  ATENDADO per aparta IKBE-buso okazos, lauxbezone, minimume dufoje dum la alventago, en Nisx,

cxe la flughaveno, auxtobusa kaj fervoja stacidomoj.

  3. Cxeftemo de la kongreso: rolo de sxatokupoj en vivo de nevidantoj.

  4. LA KONGRESAJ EKSKURSOJ.

La duontaga ekskurso okazos en Sokobanja - promene, tra la urbo kaj naturo.

  La tuttaga ekskurso gvidos nin al granda kaj vigla urbo Nisx,

kie ni konatigxos kun gxiaj vidindajxoj kaj gxia grava signifo

en la epokoj de romia kaj turka imperioj kaj dum la Dua mondmilito.

  Aliajn detalojn bv. cxerpi en la proksimaj numeroj de EL.

          Nome de la estraro

          Anatolij Masenko,

          prezidanto de LIBE.

 

 

    Protokolo de Gxenerala Asembleo de Libe

    dum la 82-a IKBE en Nitra (Slovakio)

    30 de Julio - 5 de auxgusto 2016

    Dua parto (jxauxdon, la 4-an de augusto, ekde la horo 11.30)

 

 La prezidanto Masenko malfermas la kunsidon rimarkante,

ke pro la bona laboro farita dum la unua parto de la asembleo,

la du restantaj punktoj de la tagordo estos rapide traktitaj. Li tamen antauxe imvitas s-inon Halina Kuropatnicka, kiu ne cxeestis dum la prezentado de la landaj raportoj, iom rakonti pri nia iam tre vigla movado en Pollando.

 S-ino Kuropatnicka, petinte pardonon pro sia antauxa foresto, informas, ke la polaj blindaj E-istoj ne havas propran registritan asocion: ili tamen lauxpove partoprenas en la vivo de la lokaj E-gruppoj. Krome Esperant-o estas grava fako en la kultura agado de la pola blindulasocio, kaj blindaj E-istoj organizas proprajn renkontigxojn kun program foje didaktika, foje arta, arangxas konkurson (jam trijaran) de deklamata poezio, konkurson de lauxtvocxa legado kaj partoprenas en nacia festivalo de esperanta kanzono, kiu venontjare jam atingos sian kvinan arangxon.

  La prezidanto dankas pro la informoj, kiuj pruvas, ke nia Movado en Pollando tamen plu vivas. Li poste malfermas la sekvan punkton de la tagordo.

 8. Venonta kongreso. Pri tio ni ricevis de s-ino Visxnja Brankovicx proponon por okazigo en Sokobanja, pri kiu, laux invite de la prezidanto, Istvan Kabok diras, ke temas pri urbeto en monteta regiono de orienta Serbio, proksime al la bulgara landlimo. Pro siaj varmaj akvofontoj gxi estas sxatata kuracloko kun bela naturo, pura aero, bongustaj mangxajxoj kaj trinkajxoj, do entute rekomendinda kongresloko bone buse konektita al gravaj urboj kaj flughavenoj kiel Nisx, Beogrado kaj Sofio. La prezidanto dankas kaj petas pliajn opiniojn kaj eventualajn malsamajn proponojn kiel bazon por la venonta pridiskuto interne de la estraro.

Laux demando de s-ino Kuropatnicka pri la ebleco kongresi en Herzberg, Kasymova klarigas, ke principe tio eblas: oni ja organizis tie la germanan kongreson, sed estas praktikaj problemoj: la loko estas malfacile atingebla kaj tie trovigxas nur tre malgrandaj hoteloj, cxar la urbeto mem estas tre malgranda; krome en Germanujo la prezoj estas tre altaj. Otto Prytz, kiu ne partoprenis la kongreson en Harkany, havis tamen la impreson, ke partoprenintoj estis kontentaj kaj do dezirus, ke al la organizantino de Harkany oni konfidu ankaux la venontjaran arangxon en Serbujo, des pli ke en la estraro trovigxas serbino, kiu povos bone taksi iujn aspektojn de la propono. La prezidanto konkludas, ke la propono pri Sokobanja estas rekomendinda kaj fermas la diskuton pri la temo.

 9. Diversajxoj. La prezidanto malfermas la punkton, menciante proponon de Martin Meyer aperigi en la retejo de LIBE la tabelojn de la esperanta stenografio. Laux Varro tio prezentas neniun problemon, cxar la lernolibro pri stenografio estas jam enkomputiligita por lauxmenda presado; suficxas do meti gxin en la pagxaron de LIBE. Otto prytz atentigas, ke oni devas bone konsideri la celgrupon, por kiu oni faras tion: se temas pri bll'j, suficxas instrukcii per kiu brajla tabelo legi la libron sur la brajla linio (per vocxsintezilo tio ne eblus); ekzistas tamen ankaux vidantoj, kiuj povus interesigxi pri nia stenografio, sed por ili la teksto devus esti speciale redaktita kaj tio postulus grandan laboron. Oni do antauxe esploru, kiu efektive estas la intenco de Meyer.

 Sekvas propono de otto Prytz pri la okazigo dum IKBE-oj de prelegoj pri la loka kuirarto, tiel ke kongresanoj sciu kion ili mangxas: li komprenas, ke tio estas malfacila, cxar ecx mankas vortoj por lokaj  pladoj aux lokaj ingrediencoj kaj pro tio li pensas tute male ol prof. Blinkenberg, kiu en Montevideo asertis "ke eble, E-o tauxgas por urugvajaj menuoj, sed ne por seriozaj filozofiaj temoj".   Jan Priborsky bedauxras, ke bildoj pri niaj kongresoj ne aperas publike: multaj el ni faras fotojn dum niaj kongresoj kaj estus bone, se tiuj fotoj aux aliaj tiucele faritaj aperu en la pagxaro de LIBE.

La prezidanto, kiu prizorgas tiun pagxaron, neniel kontrauxas tion kaj  volonte aperigos fotojn, se ili alvenos. La prezidanto, memorante ekzercon proponitan dum iu E-leciono montri literojn per movoj de la korpo, kaj la reagon de s-ro Kovacx, kiu pretis montri tiel la brajlajn literojn, proponas, ke morgaux kongresanoj dismetigxu ekstere  tiel, ke cxiu el ili reprezentu unu punkton de la brajla vorto "esperanto".

Tiun arangxon oni povos foti kaj aperigi la rezulton en nia pagxaro. La proponon oni ne kontrauxas, kvankam sxajnas, ke la kongresanoj estas tro malmultaj por gxin efektivigi. Fine, per la anonco, ke en la posttagmezo okazos kunveno pri la urbaj surstrataj baroj, proponita de s-ino Asta Torpo, la prezidanto fermas la asembleon.

(Protokolis: Pier Luigi Da Costa).

 

 

Raporto  pri la 82-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazinta inter la 30-a de julio kaj la 6-a de auxgusto 2016 en Nitro, Slovakio

 

Parto 1

 

IKBE82 okazis en studenthejmo en Nitro.

 

Sabato (30.07)

 

La posttagmezo - kiel kutime - estis la periodo de alvenado, enlogxigo, konatigxo kun la kongresejo kaj ties cxirkauxajxo.

La okazo por ekgxui la grupan kunestadon estis la unua vespermangxo. Kelkaj kongresanoj, kiuj alvenis sen akompananto, eble surprizigxis iomete, kiam ili trovis sin afable direktitaj en vicon cxe la mangxoeldona longa breto, kie cxiu glitigis sian pleton kaj kolektis sur gxi la mangxilojn kaj la nutrajxon.

Sed kial surprizigxi? memservado estas ja tute memkomprenebla en studenta domo, kia estis nia cxi-jara kongresejo.

Krome helpemaj junaj esperantistoj de pluraj nacioj dejxoris kaj atenteme cxiam helpis laux bezono.

Cxi tiu blindulkongreso ja estis ebligita dank' al vidulaj gesamideanoj, kaj ili vere faris, donis sian plejbonon.

 

Kvankam en la programo staris ankaux "interkona vespero", la organizantoj tamen ne limigis nin tuj per rigida ceremonio, lasante al ni tiamaniere spontanean konatigxadon, aux (plejoftakaze) rekonigxadon.

Sxokis la malgxojiga informo, ke unu el la plej longtempaj kongresemuloj, persona amiko de multaj elni, Harald Rader (el Auxstrio) lastmomente devis rezigni pri la vojagxo al la nemalproksima cxi-jara kongresurbo, pro bedauxrinda strata vundigxo. Aliflanke, serenigis apero de "nova vocxo" (se ne diri "nova vizagxo") el Germanujo.

La karesnomo de la juna homo, Kasxi, rapide diskonigxis.

En tia etoso atendis nin la formala parto post la unua nokto en nia Esperantujeto.

 

Dimancxo (31.07)

 

Je la deka horo komencigxas la solena malfermo de la kongreso.

Post kelkaj enkondukaj vortoj de Anatolij Masenko (prez. de Libe) oni kantas la himnon, kun gitara akompano de Jiri Jelinek. Kadre de iom malformala interkonsiligxo igxas decidite, ke la publikaj parolantoj uzos lauxtigadon, kaj ke Milena Jelinkova - laux peto - interpretos cxehxlingve por slovakaj gastoj. La parolo iras al Pier Luigi Da Costa, reprezentanto de la organizintoj de la pasintjara IKBE en Italio.

Li konstatas, ke la kongrespartoprenantoj en San Benedetto del Tronto estis pli multaj, tamen la cxi-jaraj kongresanoj gxuas la avantagxon logxi samloke, malsame ol pasintjare.

Tio certe pli favoras amikajn renkontigxojn, kunvenetojn.

Li deziras sukcesan kongreson, kies grava kondicxo estas ja bona estraro.

Gxi konsistu el jenaj membroj:

Otto Prytz - vicprezidanto, Attila Varro - sekretario

kaj Anatolij Masenko - prezidanto. Rutina aplauxdo konfirmas la sugeston. Masenko afable alvokas la cxeestantojn por eventuala interveno, kaj cxar tia ne anoncigxas, li dauxrigas kiel la kongresa prezidanto. Antaux cxio, li prezentas jenajn honorajn gastojn: d-ro Branislav Mamojka (prezidanto de Unio de Blinduloj kaj Malfortviduloj en Slovakio), Jozef Zbranek (vicprezidanto de la sama organizo). Kvankam en Slovakio ne ekzistas organizita E-movado inter la blinduloj - klarigas la kongresprezidanto - Libe ricevis inviton de "vidantaj kolegoj" el Slovakio por organizi blindulkongreson. Tiel, ekde la pasinta auxtuno, ni (t.e. la estraro de Libe) klopodis por la kongresa programo kaj pri kongresrilataj aferoj, kunlabore kun la invitintoj. Ni komprenas, ke ankaux por la iniciatintoj ne estis facile, ili ja estis same grave envolvitaj en la organizado de la Universala Kongreso. Estas tamen sukceso, ke en nia kongreso partoprenas reprezentantoj el dek du landoj.

 

La prezidanto alvokas la cxeestantajn gvidantojn iom sciigi pri la nuntempa situacio de niaj samsortanoj en Slovakio.

D-ro Mamojka rakontas i.a.:

La Unio havas cx. 4000 membrojn.

La membroj ricevas de la Unio juran kaj socialan subtenon, ili rajtas je speciala pensio, kio ne malebligas samtempan dungigxon. Plie, la unio helpas akiri laborpostenojn.

Por akiri specialajn helpilojn, disponeblas monkontribuo, kiu povas atingi ecx 95 procentojn, depende de la oficialaj enspezoj de la petanto. La gamo de haveblaj helpiloj estas de parolantaj horlogxoj gxis altvaloraj informadikaj aparatoj.

La edukado de vidhandikapitoj en Slovakio okazas kaj integre kaj en specialaj lernejoj. En rekapabliga centro blinduloj povas partopreni kursojn pri cxiutaga vivtenado, pri komputil-uzado kaj pri masagxo.

 

J. Jelinek demandas pri ebloj de slovakiaj blinduloj por studi muzikon. El la respondo sciigxas, ke la tradicia ebleco studi en la praga speciala muziklernejo de blinduloj dauxre estas je dispono, krome kelkaj lernas en komunaj muziklernejoj, tamen la nombro de blindaj muziklernantoj iom post iom malkreskas.

 

Tadeusz Karasz: Kie okazas baza muzikinstruado de blinduloj?

 

Respondo: Blindullernejoj en Bratislava aux en Levocxa ofertas

muzikinstruadon, sed eblas lerni muzikon ankaux en regulaj muziklernejoj.

 

Jan Priborsky faras tri demandojn.

Demando 1.: En kiu agxo oni povas membrigxi en la Unio?

 

Respondo: Jam infano povas esti membro, sed tiaokaze membrigxas ankaux gepatroj. Por individua membreco necesas almenaux 16 vivjaroj.

 

Demando 2.: Cxu ekzistas prizorgado de blindaj infanoj en antauxlerneja agxo?

 

Respondo: Jes, en la blindullernejoj, sed ekzistas ankaux la tendenco sendi blindajn infanojn en regulajn infangxardenojn.

 

Demando 3.: Kiuj estas la plej oftaj profesioj de vidhandikapitoj?

 

Respondo: Tradiciaj blindulaj laboroj cxesas lastatempe. Ekzemple antauxe oni sciis pri sesdeko da blindaj muzikinstruistoj, kaj nun ties nombro malkreskis proksimume je la duono. La masagxistoj estas pli multaj, sed ankaux tiu laborebleco reduktigxas iom post iom pro plialtigitaj diversaj postuloj. Ankaux pli fruaj tipe blindulaj metioj apenaux estas nun praktikataj. La laborokupoj de blinduloj nun sxajne estas pli variaj, sed la reprezentantoj en ili estas nur kelkaj. Temas ekzemple pri diversfakaj instruistoj, informadikistoj ktp.

 

Walter Wagner: Kiu decidas pri individuaj monsubtenoj por valoraj blindulhelpiloj?

 

Respondo: Sxtata ofico, surbaze de formalaj petskriboj kun kuracista konfirmo kaj deklaro pri regulaj enspezoj kaj komforme al certa jura regularo.

 

Attila Varro: Cxu necesas pruvi, ke la helpilo estos uzata por profesia laboro, aux oni rajtas havi helpilojn ankaux por cxiutagaj bezonoj, ekz. por memklerigo?

 

Respondo: Pri profesie uzataj helpiloj zorgas la labordonanto.

 

Anatolij Masenko: Iu rusa samideano miris legante en EL, ke taksio en Slovakio kostas tiel multe kiel 2.50 euxroj, kaj interesigxas pri averagxa salajro aux pensio.

 

Respondo: La minimuma salajro lauxlegxe estas 405 euxroj kaj la meza estas cx. 900. La porblindula pensio estas 360 euxroj.

 

Por memorigi cxi tiun eventon, Masenko donacas al s-ro Mamojka insignon pri Erosxenko.

 

Sekvas Peter Balajx, la prezidanto de Slovakia E-Federacio kaj la invitinto de Libe por organizi la 82-an IKBE en Nitro. Li salutas la cxeestantojn nome de la Federacio kaj deziras bonfarton en la lando, en urbo Nitro kaj en la kongresejo kun la espero, ke la partoprenintoj kunportos agrablan memoron pri semajno de sukcesa, fruktodona kongreso. Li esprimas sian gxojon pri cxi tiu kongreso kaj petas senkulpigon pro eventualaj misoj, ja li kun siaj helpantoj estas jam post laciga arangxado de la Universala Kongreso. Li informas, ke li restos gxis la fino de nia kongreso, kaj nun anoncas pri la cxi-posttagmeza komuna urborigardado kaj pri la lasta hodiauxa programero, la nacia vespero. Fine li atentigas, ke post la UK restis je nia dispono kelkaj brosxuroj, bildkartoj priurbo Nitro kaj E-insignoj, per kies portado ni povas montri al la lokanoj, ke E-o dauxre cxeestas cxi tie.

Nun la parolon prenas Otto Prytz.

Li petis gxin kiel la vicprezidanto de la kongreso, sed tio estas nur preteksto - li konfesas.

La kialo por alparoli la cxeestantojn gxuste hodiaux estas parte

blindulfaka, persona, parte pli socia.

Proksimume en 1990 li ellaboris por sia propra uzo tabelon pri tauxga brajla formo de la komputilaj signoj de certa kodpagxo de IBM. Tiu tabelo disvastigxis, samkiel la famo pri gxi, kaj iom poste Otto ricevis retleteron, kies sendinto estis Branislav Mamojka. Li petis konsilon por ellabori similan tabelon por la slovaka lingvo. Tiel disvolvigxis korespondado inter ili, kaj prof. Prytz nun tre gxojas rekte alparoli d-ron Mamojka. La socia parto de cxi tiu saluto devenas de tio, ke estas - eble ne tre bone konata kaj dum la pasinta Universala Kongreso versxajne ne menciita - rilato inter Slovakio kaj lia hejmlando, Norvegio.

Bjrnstjerne Bjrnson - norvega verkisto, kiu ricevis la Nobel-premion en 1903 - aparte interesigxis pri problemoj de minoritatoj, kaj havis specialan simpation al la slovaka minoritato en la Auxstra-Hungara Monarhxio.

(Norvegio tiutempe estis en unio kun Svedio, kaj havis la staton iom de "malgranda frato".) Laux onidiro kiu cirkulas en Norvegio, multaj slovakaj stratoj estas nun nomataj laux Bjrnson.

Otto Prytz estas kontenta etendi amikecan manon al la slovaka popolo kaj felicxa pro povi tion fari en la internacia lingvo Esperanto.

 

(dauxrigota de Attila varro, hungaro)

 

 

      Modernaj teknologioj en la vivo de la nevidantoj

 

La XXI jarcento, onidire, estas komenco de la informadika erao. Tio estas videbla cxie, en cxiuj brancxoj de la homa funkciado, de la infaneco gxis la malfrua agxo. Klerigado, laboro, hobio, komunikado kaj diversspecaj liberaj  aktivecoj, preskaux estas neimageblaj sen uzo de informadikaj teknologioj.

Ofte oni asertas, ke cxefaj baroj kun kiuj renkontigxas viddifektitaj personoj estas: legado, aligxo al informoj, movigxado kaj manko da spertoj.

 Novaj teknologioj kun diversspecaj iloj kaj softvaroj faras gravan  kontribuon je forigo de tiuj baroj. Ankaux pluraj internaciaj organizoj, registaraj kaj neregistaraj organizoj kaj asocioj kontinue agas cele al plibonigo de la kvalito de la vivo de la nevidantoj.En la jaro 2012-a, IFLA  (Internacia Federacio de Bibliotekistaj Asocioj) akceptis Manifeston per kiu oni instigas cxiujn kompetentajn organizojn ebligi al personoj kun

legmalfacilajxoj  ricevi cxiun publikajxon en alirebla formato, samtempe, je la sam kosto, kaj kvalito kiel cxiuj aliaj. En la 2013-a, Gxenerala Asembleo de Unesko akceptis kaj diskonigis la Manifeston.

 Antaux deko da jaroj, laux unu esploro en Britio, nur 5% da publikajxoj estis haveblaj en formato alirebla al personoj kun legmalfacilajxoj. Nun oni parolas pri 7% da tiaj publikajxoj. Multekosta produktado de paperaj, ankaux Brajlaj publikajxoj, kondukis al cxiam kreskanta produktado de vocxlegitaj kaj elektronikaj libroj kaj periodajxoj, kiuj dank' al apero de pluraj vocxsinteziloj kaj Brajlaj legiloj, donis eblecon al posedantoj de komputilo aux alia ilo, povanta uzi vocxan kaj Brajlan eliron, legi kaj intersxangxi legajxojn kun homoj, posedantaj ilin. Retpagxoj, en kiuj oni povas trovi interesajn, amuzajn kaj sciencajn tekstojn, estas multnombraj. Tamen, estas grave, edukigxi, frekventi kursojn pri uzado de la iloj kaj softvaroj kaj intersxangxi spertojn kun personoj, uzantaj ilin. Cxiutage aperas novajxoj en tiu brancxo, kaj, se oni ne sekvas tion, ne estas eble sukcese partopreni edukan programon kaj senprobleme plenumi labortaskojn en sia laborloko. Ne estas malmultaj personoj, kiuj pro nepreteco barakti kun la modernaj teknologioj, perdis laborpostenon, aux simple decidis pensiigxi.

  Krom la kuragxo de cxiu unuopulo, tre grava estas faka kaj financa subteno de la socio. Dauxra informadika edukado gxis la malfrua agxo kaj havigo de ne nur komputilo, sed ankaux aiaj helpiloj kun la vocxa kaj Brajla eliro, faciligas cxiutagan vivon.

  Skanado de presita teksto, uzado de OCR teknologio por optika rekono de teksto ebligas aliron al elektronika teksto kiu donas eblecon ankaux facile Brajligi gxin por tiuj kiuj preferas havi Brajlan version de la skanita materialo.

  Cxiam pli en bibliotekoj, ne nur specialaj, sed ankaux publikaj, oni havas vocxsoftvarojn por ebligi al personoj kun legmalfacilajxoj legi elektronikan tekston. Malfortevidantaj personoj uzas softvarojn kiuj ebligas grandigon de teksto, sxangxon de kolorkontrasto, uzadon de diversaj iloj kiuj ebligas aliron al presita teksto. Bedauxrinde, tiuj iloj estas ofte multekostaj kaj ne facile havigeblaj. Cxiam pligrandigxas nombro de malfrublindigxintaj personoj, kiuj ne ofte emas lerni uzadon de vocxsinteziloj cxar tio sxajnas al ili tro komplika. Tial oni devas organizi helpon konverti la elektronikan materialon en MP3 formaton. Spertaj kaj helpemaj nevidantaj komputistoj, uzante "Balabolka" aux alian similan softvaron, povas helpi siajn nevidantajn kolegojn.

Softvaroj por komunikado, sociaj retoj kaj diversaj retlistoj povas multe helpi al intersxangxo de spertoj, forigo de izoliteco kaj gxenerale al sociigo de viddifektita persono.

Ankaux modernaj posxtelefonoj donas grandan kontribuon al plifaciligo de la vivo de la nevidantoj. Krom interparolado kun aliaj personoj, uzante vocxeliron, oni povas facile sendi kaj ricevi mesaxojn, konserviplurajn informojn, kontakti rete, uzi GPS teknologion.

  Orientigxo kaj movigxado

  Orientigxo kaj memstara movigxo en la spaco estas sekva problemo kiu malfaciligas sendependecon de cxiu nevidanto. Kapablo je movigxado estas cxiukaze unu el cxefaj faktoj kiu certigas sukcesan sociigon de cxiu viddifektita persono. Tion pruvas pluraj esploroj kaj deklaroj de unuopuloj en senperaj kontaktoj kaj pere de amaskomunikiloj. Movigxado ebligas pli intensan partoprenon en socia vivo, pli da kontaktoj kun aliaj homoj, ekkono de la cxirkauxajxo i kreado de pli reala bildo pri si mem, pri aliaj homoj kaj la cxirkauxajxo.

  Novaj teknologioj povas grave helpi cxiun blindan kuragxulon forigi la baron. Uzante aliajn sensokapablojn, scipovante uzi blankan bastonon kaj regante GPS teknologion, blinda homo povas pli libere kaj sekure movigxi. Nun ekzistas pluraj elektronikaj helpiloj helpantaj movigxon  de viddifektitoj, funkciantaj pere de satelita navigado kaj GPS (Global Positioning System - Tutgloba sistemo pri poziciado) helpe de la GPS iloj kaj posxtelefono. GPS teknologioj, ekz. "Loadstone", ebligas orientigxon helpe de satelita navigado. Pere de sono, vocxa sintezilo aux vibrado, oni ricevas informon pri la pozicio, rapideco kaj direkto de la movigxo ktp. GPS navigado bazigxas je softvaraj aplikajxoj, instalitaj en posxtelefonon kiu posedas vocxsintezilon kaj funkcias je Simbian, Android aux Ios operaciumo.  Tiel blinda persono en cxiu momento kapablas difini gxustan pozicion kaj plani sian vojjon. Trejnado pri memstara movigxado, psikologia subteno, uzado de modernaj teknikoj kaj teknologioj povas kapabligi nevidanton movigxi ne bezonante multe da helpo de alia persono.

  Fine, mi diru kelkajn vortojn pri kontribuo de la modernaj teknologio al pli intensa komunikado de E-istoj kaj alirebleco al la kulturaj atingajxoj de E-istoj. Pere de la reto pluraj lernas E-on, komunikas kun aliaj E-istoj kaj havas eblecon ekscii pri novajxoj en la Movado. Precipe vizitataj estas jenaj pagxaroj:

www.lernu.net kaj www.edukado.net. Mi aparte deziras substreki enhavoricxan pagxaron de Universala Esperanto Asocio: www.uea.org kaj speciale gravan por la nevidantojn pagxaron: www.libe.slikom.info, kie oni trovas gravajn informojn, povas elsxuti "Esperanta-n Ligilo-n" ktp.

 Rete oni skajpe interparolas, ricevas reagon je sia mesagxo, malmultekoste komunikas kun fizike foraj geamikoj, legas publikajxojn, konferencas. Ni utiligu tiujn eblecojn por evoluigi nian movadon, tamen, ne forgesante klopodi renkontigxi kaj senpere intersxangxi opiniojn, spertojn kaj gxui etoson en la esperantista rondo.

         Nedeljka Lojxajicx.

 

 

          Lingva forumo

 

         Iele-trapele

        tra Esperanta frazeologio

  Sen iu ajn pretendo pri scienca metodologio mi kontentige fojfoje papiliumas tra la frazeologiajxoj de nia lingvo, t.e. dirmanieroj, parolturnoj, kaj proverboj. Lastatempe iom surprize mi retrovis, inter miaj esperantaj libroj, la eseon pri "Esperanta frazeologio" de Sabine Fiedler, acetitan jam antau kelkaj jaroj kaj trafoliumis gin.

  Kompreneble mi tuj trafis la plej konatan kaj faman dirmanieron, nepre nur esperantan: "Ne krokodilu!" (t.e. "Ne parolu en nacia lingvo!") kaj aliajn. Sed por iom orde pritrakti la aferon necesas difini du sxlosilajn terminojn:

- Frazeologio: Frazarangxo propra al iu lingvo aux al iu lingvouzanto.

- Frazeologiajxo: Esprimo fiksita kaj apartenanta al frazeologio.

  En natura lingvo, frazeologio longtempe evoluis  kune kun la lingvo mem, do, ne surprizas la fakto, ke gxi estas tiom vasta. En E-o, la tutmondeco de la lingvokomunumo ne favoras tro specialajn vortumojn, precipe, se tiuj estas pruntitaj el unu kulturo kaj malfacile kompreneblaj en la aliaj mondopartoj. Malgraux tio evidentigxas, ke ankaux E-o, jam dekomence naskis kelkajn proprajn frazeologiajxojn. Sed ili estas malmultaj kaj tial oni

adoptis aliajn tre esprimplenajn tradukitajn el naciaj lingvoj.

  Gxenerale oni povus aserti, ke lingvo sen spicaj dirmanieroj pli similas kodon, ol lingvon, kaj teksto balaste tro preciza kaj senfantazia farigxas iom teda.

  Unu el la bazaj karakterizajxoj de la frazeologiajxoj estas la nederivebleco de la signifo de la tuta esprimo el la signifoj de ties elementoj. En la frazo "Vi faras el musxo elefanton", gxia signifo "troigi" ne rekte rezultas el la signifoj de la vortoj "musxo" kaj "elefanto". En tiu situacio okazas, ke lingvolernanto ne komprenas la intencitan enhavon de kompleksa esprimo. Fakte, per tiu cxi unika karakterajxo homaj lingvoj distingigxas de la vere artefaritaj lingvoj - tiuj uzataj por programi komputilojn kiel ekz. Cobol, Fortran.

  Universalan kaj kutiman aron da frazeologiajxoj en cxiu lingvo konstituas la proverboj. Ankaux en E-o suficxe frue aperis kolekto da proverboj. Gxuste L.L.Zamenhof mem arangxis gxin sub la  titolo "Proverbaro Esperanta" laux la verko "Frazeologio rusa-pola-franca-germana" de sia patro Marko Zamenhof.

Gxi aperis en 1910,  enhavas 2630 proverbojn kaj hodiaux estas tre trafe konsultebla  rete. Kiel antauxparolon en la kolekto, L.L.Zamenhof uzis la tradukon de tiu aperinta en la verko de sia patro. Gxi tekstas jene: <Cxiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en cxiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popola sagxeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.>

  Foje okazas, ke dirmaniero estas tre strikte ligita al specifa loka kulturo kaj vivmaniero (aparte el la pasinteco) kaj el gxia lauxvorta traduko al E-o, sen klarigoj, oni ne povas kapti gxian signifon. Jen ekz. mia kreado de nezamenhofa proverbo, kiu klare montras tion. Temas pri preskaux lauxvorta traduko de israela dirmaniero kaj tekstas: "Bovinon post bovino gxis la sopirita fino", kiu celas admoni, ke "per pacienco oni atingas la deziratan celon". Nu, kiel rilatas la bovinoj al la afero?

  Gxis la eltrovo de auxtomata melkaparato, melki dufoje tage gregon da bovinoj estis terure laciga kaj longdauxra laboro farenda tre pacience, bovinon post bovino, gxis gxia felicxiga kompletigo.

            Gian Sergio Viana

             (laux "Esperanta retradio").

 

 

         Poezio

             Ivan Franko

         ***

  Se auxdigxos cxe via fenestr', amatin',)

Nokte gxemo kun plor'maldiskreta,)

Ne vekigxu el dorm', ne turnigxu al gxi,

Ne auxskultu gxin, mia birdeto!

  Tiel ploras ne orf'sen patrin' pro sufer',)

Ne malsata vagant', mia stelo;)

Nur senfunda sopir', mia am', malesper')

Ploras gxeme sub nokta cxielo.

             E-igis Jurij Zubik.

 

         Diversaj interesajxoj

         La cerbo forsxaltas nedeziratajn parolantojn

  Kiam kunvenas multaj homoj, la nivelo de bruo ofte estas alta. Sed, se ankaux cxiuj samtempe parolas, plej multaj homoj plej ofte ne havas problemon dauxrigi la konversacion kun la persono, kiu trovigxas vid-alvide.

Esploristoj nun montris, kiel la cerbo forsxaltas la mikson de bruoj en la proksima cxirkauxo.

  Estas mirinda fenomeno: Ecx se multaj homoj en restoracio aux cxe privata festo samtempe parolas, kutime eblas interparoli kun unu sola persono. Sciencistoj nun eltrovis, kiel tio funkcias.

  La esploristoj sonigis al pacientoj, kiuj suferis pri epilepsio, parolatajn frazojn kaj mezuris la cerban elektran kurenton. En la auxdan centron, do, la auxdan kortekson, ankoraux cxiuj bruimpulsoj alvenis. Tiu areo de la kortekso servas al la konsciigxgo kaj la prilaborado de akustikaj signaloj. La parolado, kiun la auxskultanto elektis, estis krome pruvebla en cerbaj regionoj, kiuj regas kompleksajn procezojn kiel lingvo kaj atento.

Tamen tie la bruimpulsoj de aliaj parolantoj ne plu estis mezureblaj.

"Ni ne disponas pri ebleco fermi niajn orelojn. Cxiuj bruoj estas prezentataj al la cerbo - almenaux kiel sensa signalo", - klarigis Charles Schroeder de la Columbia universitato en Novjorko, kiu estas unu el la auxtoroj de la studajxo. "Ekzistas tamen cerbaj areoj, en kiuj prezentigxas nur elektitaj segmentoj de paroladoj - ignorataj konversacioj evidente estas forsxaltitaj". La rezulto estas, ke oni perceptas aliajn parolantojn apenaux gxis tute ne, se oni koncentrigxas pri unuopa persono.

  Por la studajxo la esploristoj uzis la registrajxojn de cerba elektra kurento de ses pacientoj kun epilepsio tra periodo de unu gxis kvar semajnoj. La cerbaj aktivecoj de partoprenantoj en la agxo de 21 gxis 45 jaroj ja ankaux sen tio kutime estis protokolataj - cxefe por lokigi la cerbajn areojn, kiuj respondecas pri la epilepsiaj atakoj.

  La usonaj esploristoj esperas, ke iliaj rezultoj povos esti utilaj iam por homoj, kiuj suferas pro la sindromo de hiperaktiveco kun samtempa manko de atento aux homoj, kiuj estas trafitaj de auxtismo.

  Eblas aldoni, ke la problemo de gxena bruo en konversacio estas aparte granda, se oni parolas en fremda lingvo, resp. devas auxdi gxin en la loko kun multe da bruo. Se oni estas laca, tio apenaux eblas, cxar la fortostrecxo por tiu interpreta laboro por la cerbo estas grandega. Jam mallauxta fona muziko povas negative influi la komprenkapablon ecx se temas pri filmo en la propra lingvo. Des pli tio validas por fremdlingva konversacio kun gxenanta bruo cxirkauxe.

             (laux Esperanta retradio).