Esperanta ligilo

 

n-ro 4,aprilo 2016

 

Enhavtabelo

82-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE82) dua komuniko

El Esperantujo. Strato Zamenhof aperis en Hxerson

Zamenhofa humuro

Libroj por infanoj, espero de la homaro

Lingva forumo. Necesas akceli altan lingvonivelon

Literaturo. Bardo vivas post 400 jaroj

William Shakespeare. Soneto 90

Por muziksxatantoj. Roberto Loretti

Diversaj interesajxoj. Ne neglektu lumon? bonvolu!

Plilongigi la tagon je unu horo

Facila legajxo. Fabloj de Avcxjo Krylov

Sxako (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Por la retumantoj.

 

 

          82-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE82)

         dua komuniko

 

1. Pri la kotizaj pagoj.

Cxar al kelkaj ges-anoj la nomo de la bankokonto "E(heliko)I" sxajnis iom stranga, ni certigas, ke gxi estas gxusta, kaj gxis la unua de aprilo jam 14 aligxintoj senprobleme arangxis siajn pagojn. En kelkaj landoj tamen oni ne akceptas  "(heliko)"-signon en la nomo de bankokonto, do estas akceptata kiel la nomo de la bankokonto ankaux jena: "EAI".

Tial, karaj, ne hezitu kaj ne prokrastu aligxi al la IKBE82!

2. Interreta aligxo.

Dank' al afabla iniciato de s-ino Dorota Rodzianko, en marto estis kreita baza retpagxo kun la informoj pri la IKBE82, por ke cxio estu trovebla rete; kaj nun cxiu povas memstare rete aligxi, uzante la alitgxilon faritan en google formularo. Cxiuj respondoj venas auxtomate al excel tabelo. Jen estas adreso de la pagxo:

http://bit.ly/IKBE-2016.

3. Pri la logxado.

Se kelkaj aligxintoj al la UK101 deziras ankaux dum la UK logxi en la studenthejmo, en kiu poste okazos la IKBE82, tiam ili mem per la reta mendilo (http://uea.org/kongresoj/mendilo ) devas mendi por si la logxadon cxe #20. SD Antona Bernolaka - Parto A por tempo de la UK.

               Anatolij Masenko.

 

 

         El Esperantujo

 

          Strato Zamenhof aperis en Hxerson

La Gugla mapo jam montras la Zamenhofan straton en Hxerson (verde substrekita).

La 19-an de februaro Vladimir Mikolajenko, la urbestro de la Ukraina urbo hxerson, subskribis dokumenton pri sxangxo de 93 nomoj de stratoj, placoj, parkoj k. s. en la urbo kadre de la senkomunismiga geografi-noma kampanjo, realigata en Ukrainio.

Pro cxi tiu decido sur la mapo de Hxerson aperis strato Ludwik Zamenhof.

La nova nomo de la strato estas elektita ne hazarde.

En novembro 1889 la 29-jara Lazar Markovicx Zamenhof eklaboris en Hxerson kiel okulkuracisto, sed, ne sukcesinte konkurenci kun sia kolegino, en majo 1890 li forlasis cxi tiun urbon kaj revenis al Varsovio. Sian restadon en Hxerson Zamenhof mem jene prezentis en sia fama letero al Alfred Michaux, skribita la 21an de februaro 1905.

"Tre malgxoja estis tiam mia vivo. Mi devis forlasi Varsovion kaj sercxi mian panon en ia alia loko. Mia edzino devis forveturi kun mia infano al sia patro kaj mi veturis (en novembro 1889) en la urbo Hxerson (suda Rusujo), kie ne estis okulistoj [tie estis nur unu okulistino], kaj kie mi tial esperis trovi panon por mia familio. Sed mia espero min terure trompis: miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian familion, sed ecx por mi mem ili ne suficxis malgraux mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! Mi simple kaj litere, ofte ne havis ecx kion mangxi: tre ofte mi restadis sen tagmangxo! Nek mia edzino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio cxi, cxar mian edzinon mi ne volis malgxojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis sxin, ke estas al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn esperojn, ke mi baldaux venigos sxin al mi ktp. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton. Mi estis tiam ankoraux tro fiera, por akcepti de iu monan helpon; tamen la malgxojeco kaj la insistaj petoj de mia edzino devigis min akcepti monan subtenadon de mia bopatro (kiu tiam kaj ankaux poste neniam rifuzadis al mi sian helpon kaj elspezis por mi tre multe da mono) kaj mi revenis Varsovion, esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone. En Majo 1890 mi revenis Varsovion".

(Laux: Zamenhof L. "Mi estas homo". Kaliningrado: "Sezonoj", 2006, p. 104-105.

              Aleksander Korjxenkov

 

        Zamenhofa humuro

  Jen tre interesa teksto de Zamenhof, kiu aperas en la libro "Por kaj kontraux reformoj!" (eldonejo Ludovikito, 1980). Gxin li skribis post la 3-a UK en Cambridge. Zamenhof ne estis tute serioza homo:

"Mesagxo de Zamenhof en la albumo de Moscheles, 23.III.1907:

La unuaj esperantistoj ofte estis desapontataj, sed ne havis la vorton por esprimi sian desapontigxon. S-ro Moscheles kreis la vorton kaj proponis gxin al mi. Sed cxar nek en la tria kongreso esperantista nek en la gastama domo de gesinjoroj Moscheles mi trovis ion, kio min desapontus, tial ne trovante en la nuna minuto ian uzon por la vorto, mi gxin forsendas al la vortaro, dezirante ke niaj amikoj ne tro ofte bezonu gxin uzi en sia vivo."

(Cetere, estas interese vidi ion pri la apero de la vorto "desapont-". Sxajne pro tio, ke li sendis gxin al la vortaro, li akceptis gxin ecx se li mem ne bezonis gxin en la momento).

 

 

         Libroj por infanoj, espero de la homaro

  En aprilo la tuta mondo digne kaj gxoje celebras la Internacian Tagon de Infanlibro, je la 2-a tago de cxi tiu monato. En Brazilo oni gxin celebras dufoje: ankaux la 18-an de aprilo, kiam oficiale datigxas la Nacia Tago de Infanlibro.

  La du datoj elektigxis pro tute pravigeblaj motivoj. La 2-an de aprilo 1805 naskigxis en Danlando la konata verkisto Hans Christian Andersen, kiu dedicxis sian vivon al kolektado kaj skribado de antikvaj fabeloj el la euxropa tradicio. Li vestis ilin per beletra, placxa formo, tauxga por infanoj – kaj ankaux por plenkreskuloj. Liaj fabeloj farigxis klasikajxo.

  Kurioze, ke oni konsideras la tutmondan "patron de infanliteraturo" ne tiun faman danon, sed francan advokaton kaj poeton, kiu, pli ol cent jarojn antauxe, kreis fabelojn kiel novan literaturan gxenron: Charles Perrault, kiu naskigxis en 1628. Li estis la auxtoro de la konataj rakontoj "La Rugxa Cxapeto", "La Dormanta Belulino", "Cindrulino" k.a.

  Kaj kompreneble multaj aliaj gravaj auxtoroj kontribuis al infanliteraturo, kiel La Fontaine kaj la fratoj Grimm.

  En Brazilo oni unuanime rekonas la verkiston Monteiro Lobato kiel la plej gravan auxtoron de infanlibroj. Li naskigxis la 18-an de aprilo 1882 en la sxtato San-Pauxlo. Li kreis galerion da figuroj, kiuj dum cxiuj generacioj markis la fantazion de infanoj en Brazilo.

  Efektive, estas tre grave stimuli infanojn al legado. La universo de libroj stampas en la spiriton de la etuloj neforvisxeblajn spertojn. Ne temas nur pri alpreno de objektivaj konoj, sed precipe pri formado de sentoj kaj emocioj. Legemaj infanoj rilatas pli sane kun la familianoj  kaj kun la medio, cxar ili lernas organizi kaj evoluigi sian psikon. Gepatroj devus neniam forlasi la fruktodonan kutimon legi fabelojn al siaj infanoj, ekde frua agxo.

  Denove ni memoru kaj lauxdu nian Zamenhof, kiu senteme enmetis la Fabelojn de Andersen en Esperanta vesto inter niajn klasikajxojn. Leginda kaj releginda libro!

  Kaj lauxdojn meritas ankaux Universala Esperanto-Asocio, cxar gxi inkluzivas cxiujare en siajn Belartajn Konkursojn, la brancxon "Infanlibro de la Jaro". Fakte, cxar E-o estas vera kulturlingvo, en gxi ne povas foresti infanliteraturo.

               Pauxlo Sergio Viana (Brazilo).

 

 

         Lingva forumo

          Necesas akceli altan lingvonivelon

 

  Lauxcele E-o estu "dua lingvo por cxiuj". Tio ne nur koncernas cxiujn popolojn, do parolantojn de cxiuj lingvoj de la mondo, sed principe ankaux cxiujn tavolojn de popolo. E-o ja pro sia klara strukturo kaj relativa facileco tauxgas ankaux por homoj kiuj posedas nur malfortan talenton por lingvoj. La demando tamen estas cxu en la hodiauxa situacio de E-o havas multe da senco instrui la lingvon al homoj kiuj nek estas vere kapablaj por lingvolernado kaj kiuj nek vere bezonas lingvon por internacia komunikado.

  La rimedoj de la tutmonda E-komunumo estas limigitaj kaj tiuj rimedoj estu aplikataj tie kie ili alportas la plej grandan progreson por nia afero. Pro tio instruado de E-o okazu unuarange por junaj homoj kun suficxe alta talento por lingvoj, cxar ili povas lerni E-on dum la mallonga tempo - nur kelkaj jaroj - gxis la fino de la studado en universitato kaj la eniro en la profesian vivon.

  Nome dum tiu nova vivofazo la junaj homoj devas koncentrigxi je la profesia kariero kaj la fondo de familio. Tio plej ofte ne kongruas kun intereso por la lernado kaj praktikado de lingvo kiu nek akcelas la karieron nek estas bezonata por la familia vivo. Dum tiu vivofazo do la homoj plej ofte malaperas de la E-a scenejo. Tiu vivofazo finigxas kun proksimume la 40-a vivojaro. Oni tiam plej ofte havas stabilan profesian pozicion kaj la fondo de familio estas plenumita. Do nun denove eblas okupigxi pri aferoj kiuj plibeligas la libertempon aux donas iun socian sencon.

  Do eblas tiam ankaux reveni al E-o kaj iel aktivi por aux per gxi. En la epoko antaux la interreto la vivofazo dum kiu homoj malaperas el E-ujo signifis akran cezuron kaj tial multaj homoj kiuj antaux tiu fazo estis aktivaj por E-o ne plu revenis. Nun helpe de la interreto eblas facile teni la kontakton al E-o ankaux dum tiu malfacila vivofazo, cxar jen kaj jen tiuj homoj povas rigardi en la interreto cxu estas novaj filmetoj aux cxu estas interesaj sonartikoloj en la RetRadio. Ili tiel povas teni sian regadon de la lingvo je alta nivelo kio kompreneble nur eblas se tiu nivelo je la fino de la studenta vivofazo jam estis suficxe alta.

  La plej nobla celo de cxiuj E-kongresoj kaj renkontigxoj do estas levi la lingvan nivelon de iliaj partoprenantoj. La arangxoj estu lauxeble internaciaj por malakceli krokodiladon aux la uzon de aliaj lingvoj ol E-o. Kaj granda internacieco kutime ankaux levas la entuziasmon pri la lingvo. Ambaux - entuziasmo kaj alta lingvonivelo - favoras la sxancon ke E-o ankaux dum la malfacila vivofazo restas viva cxe la koncerna homo.

  Pro niaj limigitaj rimedoj necesas eviti la amasan perdon de homoj, kaj ni tial nepre devas koncentrigxi je homoj, kiuj promesas longtempan perspektivon.

 

          Bardo vivas post 400 jaroj

"Cxu esti aux ne esti, - tiel staras nun la demando".

"Ekzistas en cxiel? kaj sur la tero pli da aferoj, ol en la lernejoj instruas filozofoj".

"Malbona io estas en Danujo".

"Per pruntedono ofte oni perdas krom sia havo ankaux la amikon".

"Mian regnon por cxevalo!"

  Estas preskaux certe, ke cxiuj legantoj de nia revuo jam legis kaj ecx relegis la dramojn "Hamleto"  kaj "Rikardo la III-a". Sed ecx se iu el ili (ankoraux) ne faris tion, tamen certe cxiuj rekonas la jxus cititajn frazojn. Ilia auxtoro estis tiel potenca verkisto, ke liaj pensoj transbordigxis el la libroj kaj farigxis tuthomara trezoro. William Shakespeare estis unu el la plej grandaj genioj en la historio. Li mortis en aprilo 1616 kaj post kvar jarcentoj oni plu legas, diskutas, analizas kaj surscenigas liajn verkojn.

  La angla "bardo" verkis dekojn da teatrajxoj, pli ol 150 sonetojn kaj aliajn poemojn. Li mem ludis kiel aktoro kaj vivigis legendecan teatron en sia urbo Stratfort-upon-Avon – la faman "Globon", kiun fajro konsumis, kaj kiun oni rekonstruis.

  Oni konsideras, ke "Hamleto", "Macbeth" kaj "Regxo Lear" estas liaj cxefverkoj, sed pluraj liaj figuroj apartenas al la monda galerio: Romeo kaj Julieta, Otelo, Desdemona, la regxoj Henrikoj, kaj aliaj.

  Kiel oni povus klarigi la universalecon de Shakespeare? Lia privata biografio estas grandparte nekonata: oni ne scias lian precizan naskigxdaton, lian gxustan nomon, liajn personajn ideojn kaj inklinojn. Kelkaj studemuloj ecx starigis la suspekton, ke li ne ekzistis entute. Sed el la verkoj elfluas kompreno pri la homa spirito, kiu estas tiel  klarvida kaj  profunda, ke Freud asertis, ke tiu estis la vera patro de psikanalizo. Lia universaleco devenas de tio, ke li montris la homan animon tia, kia gxi estas, en cxiu anguleto de la mondo.

  La sagxa Zamenhof bone komprenis la gravecon de Shakespeare. Li tradukis "Hamleton" (el germanlingva versio!) kaj faris tiun tradukon senmorta klasikajxo ankaux en nia lingvo. Estas vera gxuo legi gxin. Poste, Newell faris novan tradukon, sed kvankam fakuloj gxenerale preferas la zamenhofan, tamen estas bona ekzerco kompari la du tekstojn.

  Gxis nun dudeko da liaj dramoj jam aperis en E-o, per la plumo de diversaj tradukintoj. La tuta kolekto meritus honoran lokon sur la bretaro de cxiu E-isto. Flanke de ili staru la majesta volumo de la sonetoj, tradukitaj de William Auld. Nur tio suficxus por pruvi al la mondo, ke E-o estas plene vivanta kulturlingvo.

  Omagxe al granda bardo, post kvarcent jaroj, ni rememoru almenaux cxi tiujn versojn:

"La batalist? obstina, inde fama,

Milfoje venkas, poste malsukcesas:

Oni lin visxas el la libr? aklama

Kaj la ceteron de l? valor? forgesas:

Feli?a mi, amanta kaj amata,

Restonta kaj restota samrilata".

                Paolo Sergio Viana

       (laux Esperanta retradio).

 

             William Shakespeare

      Soneto 90

        tradukis Valentin Melnikov

Se vi malamos – do prefere nun,

dum tuta mond' min klinas al despero.

Vi estu kruda moko de fortun',

sed ne la lasta guto de l' sufero.

 

Se mi eltenos premon de l' angor',

ne batu min ponarde el embusko,

ke sxtorma nokt' ne dauxru sen auxror'

per pluva grizo de maten-krepusko.

 

Forlasu min ne antaux vivofin',

dum mi pro bagatelaj plagoj feblos.

Mi sxatus, ke vi tuj forlasu min,

do scios mi: pli granda plag' ne eblos.

 

Ja ne ekzistas plagoj sur la ter'

krom perdi vin por cxiam, sen esper'.

 

 

         Por muzik-sxatantoj

                Roberto Loretti.

     "VIVA, Robertino!" Versxajne, ne estis en la mondo infano pli populara. Cxiukaze, en la dudeka jarcento ne estis. La tuta Sovetunio frenezigxis pro li. Ne troveblis logxejo, kie ne sonus lia angxela vocxo, kie mankis pezaj diskoj por 78 turnigxoj (cxu vimemoras tiajn?) kun liaj kantoj.

Cxu sciis Robertino, ke oni adoris lin en Rusio. Certe, sciis, sed miris: Rusio estis por li " terra incognitа".      La unuan fojon li vizitis la landon de sia revo jam kiel plenkreskulo. Tio okazis en la jaro 1989, dum kulmino de perestrojko. La vizito de Roberto Loretti en Sovetunion malverigis la miton, ke post mutacio li perdis la vocxon. La tuta mondo, kvazaux ne havante aliajn zorgojn, atendis la kritikan agxon, auxgurante, cxu konservos Robertino sian dian doton, cxu perdos gxin por cxiam. Li klarigis populare, ke cxesis koncerti, cxar dum mutacio estas malkonsilite kanti. Pauxzo en la koncerta agado estis kauxzita ankaux de la fakto, ke li, skiante, ekhavis seriozan trauxmon kaj longe restis en hospitalo. El tiu malfacila vivsituacio li eliris kiel venkinto. Jam kiel deksepjarulo li elpasxis en la festivalo en San-Remo kun la kanto "Con un bacio piccolissimo" ("Kun kiseto plej malgranda"), kiu portis al li sukceson en lia nova sinprezento, estis venditaj milionoj da kopioj. Longe li provis sian novan vocxon, adaptis al gxi sian repertuaron: klasikajxojn, napoletanajn kantojn, verkojn, faritajn de li mem speciale por si. Sed ankaux malnovajn popularajxojn, sxatatajn de popolo, kiel, ekzemple, "O, sole mio", "Jamaika", "Torna a Sorrento", li ekkantis novmaniere.

     Jxaluzo estas la sento bizara. Kiam iu viro jxaluzas virinon al la alia viro, tio estas, ecx se malbona, tamen natura. Kiam iu kantisto jxaluzas la alian kantiston al lia sukceso, en cxiutaga lingvajxo tio nomigxas envio. Ankaux tio estas malbona, sed almenaux klarigebla. Sed kion fari, se la kantisto matura jxaluzas sin mem hodiauxan al si mem, tiu dektrijaragxa? Cxar, iel ajn elturnigxu, la plenkreska Roberto Loretti ne povas eviti la etan Robertinon kaj ties mondfamon. La kantisto tion ecx ne neas. "Cxiukaze, - li diris, - mia iama populareco kaj la nomo, akirita de mi en infanagxo, antauxeniris miajn elpasxojn". Ankaux bazo de la nuna bonhavo de la kantisto estis fondita de li infanagxe. Estis risko aperi en la nova rolo antaux la adorantoj por la kantisto,kiu komencis sian karieron de la pinto, kien pluiri? Li komencis de nulo. Kaj venkis!

     Li havas multcxambran vilaon kun gxardenego kaj kvar kuirejoj en la plej prestigxa distrikto de Romo, apud la vilaoj de Sophie Loren kaj Marcello Mastroiani, kun kiu lin ligas multjara amikeco. Kun siaj fratoj li posedas noktan klubon, drinkejon kaj restoracion cxe gxi. Interalie, ofte li kantas en sia restoracio. En Romo li havas cxevalejon por dekdu pursangaj arabaj cxevaloj. Li bridas rasajn cxevalojn kaj pretigas ilin por vetkuroj. La afero estas senmalgajna. Krom la cxevaloj, la kantisto havas ankoraux unu hobion, al kiu li sin dedicxas kun sia tuta pasio de sia arda suda temperamento. Tio estas kuirarto. La maestro estas la unuaklasa kuiristo, kaj ofte mem preparas bongustajn tagmangxojn por siaj familianoj kaj multnombraj gastoj. Ankaux li mem, pekulo, sxatas mangxeti.

                         E-igis O.P.

 

 

          Diversaj interesajxoj

 

          Ne neglektu lumon, bonvolu!

Dum la lastaj jaroj, depresio montrigxis tre ofta malsano. CXu la kvanto da kazoj plimultigxas, cxu oni pli ofte diagnozas gxin – la fakto estas, ke en la tuta mondo gxi montras preskaux epidemiajn ciferojn. Pro tio, medicinistoj intense studas gxin, por klopodi mildigi la suferon de pacientoj. Diversaj faktoroj rilatas al gxi: genetikaj, psikotrauxmataj, sociaj, cerbaj misfunkcioj, medikamentoj. Lastatempe, oni eltrovis tute ne atenditan kauxzon: lumo. Aux pli precize: ne adekvata ricevado de lumo.

  De longa tempo oni scias, ke dum vintro, precipe en landoj, kie tiu sezono estas rigora, la kazoj de depresio plimultigxas. Oni jam konstatis ankaux, ke nokta laboro estas mense damagxa al iuj homoj. Nun, en usona universitato John Hopkins, oni decidis detale ekzameni  la efikon de lumo rilate depresion. Publikigis la rezultojn la respektata  revuo “Nature”.

  Oni  uzis por la esploro musojn, kiuj havas en la retino cxelojn similajn al la homaj, nome kiuj kaptas lumon ecx kiam la okuloj estas fermitaj. Oni  starigis du grupojn da musoj. La unua ricevis dum certa  tempo alternajn periodojn de 12 horoj de lumo kaj  mallumo. La dua ricevis alternajn periodojn de 3 1/2 horoj de lumo kaj mallumo. La du grupoj dormis dum egalaj kvantoj da horoj. Observante la konduton de ambaux grupoj, oni konstatis, ke bestetoj el la dua grupo montris  sintenojn de depresio kaj malfacilecon rilate kognan kapablon. La suspekto plifirmigxis: ricevado de lumo tre probable influas la humoron. Nervoj el la retino rekte kondukas al regiono de la cerbo, kiu rilatas al humoro – jen la klarigo.

  Cxu tiu eksperimento validas ankaux rilate homojn? Kompreneble, oni ne rajtas senpere transigi  la rezultojn de musoj al homoj. Sed oni same ne rajtas principe rifuzi la suspekton. Homoj de longe perdis la respekton al  la natura vivostilo, kiu indikas tagojn por agado kaj noktojn por dormado. Komputilumado gxis malfruaj horoj, dumnokta laboro, someraj horsxangxoj kaj simple senorda vivoritmo estas nuntempe plej oftaj. CXu tio eble influas nian humoron?  Tre probable. Ni atendu estontajn pliajn esplorojn. Dume, estas prudente ne neglekti lumon.

            Paolo Sergio Viana.

 

          Plilongigi la tagon je unu horo

  Cxiu studento pri medicino konsentos, ke lacigxo malaltigas imunecon de via organismo. Cxiu psikiatro konfirmos, ke estante lacaj ni emas timi kaj cxagrenigxi. Do por eviti cxagrenojn, oni devus eviti lacigxon kaj pli efike ripozi. Unu el principoj de bona ripozo estas: ripozu antaux ol vi lacigxos. En armeo oni bone scias, ke ecx junuloj pli bone kaj pli longe marsxas, se ili cxiun horon deprenos sian dorsosakon kaj ripozos dum dek minutoj.

  Via koro cxiun tagon pumpas kvanton da sango, kiu plenigus cisternovagonon kaj dum 24 horoj eluzas energion, kiu suficxus por sxovelil-jxeti 20 tunojn da karbo je kajo 3 futojn alta. Sian laboron tiu cxi organo plenumas la tutan vian vivon. Kiel gxi eltenas tion? Efektive, post cxiu strecxo sekvas mallonga ripozperiodo. Cxe meza ofteco de 70 korbatoj je minuto la koro laboras nur 9 horojn dum diurno, alivorte, la koro havas la sxancon ripozi cxiudiurne gxis 15 horoj.

  Ekz., dum la 2-a Mondmilito Winston Churchill 70-jarigxis. Malgraux tio, li laboris 16 horojn cxiudiurne komandante agojn de la Brita Imperio sur cxiuj frontoj.

  70-jaragxulo! Bonega atingajxo! Lia sekreto? Cxiun matenon li kusxis en la lito gxis la 11-a antauxtagmeze. Li legadis tiam raportojn, telefonadis en diversaj aferoj kaj renkontigxadis kun siaj proksimaj kunlaborantoj. Post la luncxo li estis revenanta al sia lito por unu horo. Vespere li denove enlitigxadis kaj dormis du horojn antaux? la vespermangxo, kiun mangxon li konsumis je la 20-a. Li ne kuracis la lacigxon. Li ne devis. Li preventis tiun cxi staton. Cxar li ofte ripozis, li restis fresxa kaj produktema ankoraux longe post la noktomezo.  Lauxvice la fame konata John D. Rockefeller gajnis la plej grandan ricxecon en la mondo kaj gxisvivis 98 jarojn! Verdire la longviveco en lia familio estis hereda. Tamen ekzistis ankoraux unu kauxzo. Cxiun tagmezon li dormetis dum duonhoro. Kiam li surkanapigxis en sia kabineto ecx la prezidento de Usono mem ne scipovus lin elkanapigi!

  Ecx 5-minuta dormeto permesas al ni senigxi je lacigxo. Eleanore Roosevelt kapablis elteni strecxajn programojn de la tago dum 12 jaroj de sia estado en la Blanka Domo. Sxi simple antaux cxiu publika elpasxo havis la kutimon ripozi dum 20 minutoj en fotelo aux sur kanapo kun fermitaj okuloj. Sian grandegan energion kaj produktemon Edison danksxuldis al sia kapablo ripozi cxiumomente. Henry Ford siavice konfesis jene: "Mi neniam staras, kiam mi povas sidi, kaj mi neniam sidas, kiam mi povas kusxi".

  Se vi, kara leganto kaj (espereble ankaux!) auxskultanto estas jam pli ol 50-jara kaj vi opinias, ke vi ne povas lasi al vi ripozi, antaux ol vi farigxos laca, plej bone tuj elacxetu cxiujn eblajn vivasekurajn polisojn. Sepultoj estas lastatempe cxiam pli multekostaj, kaj la mono ricevita el via asekuro permesos al via edzino edzinigxi al pli juna ulo.

  Antaux kelkaj tagoj mi jxus finis mian 55-an vivojaron, pro tio venis al mia kapo tiuspecaj pripensoj. Mia 30-jara filo donas al mi sian ekzemplon cxiutage, sed ne estas facile imiti lin. Mi do deziras al mi kaj al vi, ke ni trovu al ni unu horeton por iom dormi preskaux cxiutage. Plej bone cxirkaux la 5-a, 6-a aux pli malfrue je la 7-a vespere. Kial? Cxar la unuhora dormeto antaux la vespermangxo plus ses horoj da dormo nokte estas multe pli bonaj, ol ok horoj da senpauxza dormo. Tia konduto estas 5467-oble pli efika kaj plilongigas vian labortagon je unu horo. Sukceson!

              Andreo Bach (Gdynia, Pollando).

 

 

            Facila legajxo

 

           FABLOJ DE AVCHJO KRYLOV

  Pri la auxtoro. Ivan Andrejevicx Krylov (1769-1844) - konata poeto, fabloverkisto, jxurnalisto, tradukisto, kleriganto, eldonisto de satirikaj revuoj. Li estas la auxtoro de 236 fabloj, kies temojn li ofte cxerpis el fabloj de La Fontaine, kiu, siavice, estis inspirita de la fabloj de Ezopo.

          ELEFANTO KAJ MOPSO

Laux stratoj Elefanto pasis

Por montro al publik'.

En nia norda land' gxi estas ja unik', -

Do post la best' gapuloj plen-amasis.

Subite iu Mops' aperis en la strat', -

Kaj al giganta best' sin jxetis kun auxdaco.

Jen bojas, saltas gxi sen laco

Kaj pretas jam al batalad'.

“Amiko, estu vi prudenta”, -

Sxaf-hund' avertas nun: "Ghi estas evidenta, -

La best' superas vin. Vi rauxkas pro koler',

Sed gxi, en ver',

La bojon en la strat' tutplene ne atentas."

“He, he! Pri tio mi kontentas”, -

Respondas Mopso kun fier':

Ja sen batigx' efekta

Famigxos mi je batemul' perfekta.

Do diru hundoj kun respekto:

Plejfortas Mopso, sen demand', -

Gxi bojas kontraux Elefant'!”

 

          SPEGULO KAJ SIMIO

Ekvidis sin Simio en spegul', -

Kaj Urson petas gxi rimarki per okul':

”Jen kia eksterajx', karul'!

Vizagxo tiu estas abomeno!

Ridindas cxiu mov', malsagxas la grimac'!

Ho, mi pendigus min, se estus la minac',

Ke mi similu gxin ecx iom per mieno.

Sed mi malkasxas en konfes',

Ke grimaculojn tiujn kvin au ses

Inter simioj mi kalkulos kun sukces'”."

”Cxu decas pri aliuj la indiko?

Prefere ekrigardu vin, amiko!" -

Respondis Urs' kun ironi'.

Sed vortoj de konsil' malgravis por Simi'.

 

          VULPO KAJ VINBEROJ

Malsata Vulpo venis al gxarden';

En gxi vinberoj rugxis sur la vito.

Ekkaptis Vulpon granda apetito.

Vinberoj en abund' similis al ruben'.

Nur unu manko - alte ili pendas.

Atingi ilin estas vana tent', -

Okulo ja pretendas,

Sed malproksimas dent'.

Post unu hor' kun malplezuro

Foriris Vulp' dirinte en koler':

“Gxi sxajnas bela en super',

Sed verdas, - mankas la maturo:

Acidas certe la vinber'."

 

          CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO

Se inter homoj mankas la konsent;

Afer' ilia estas nur turment'

Kaj en rezulto restas sola moko.

Jen Cigno, Kankro kaj Ezoko

Decidis pri la sxargx-transport'

Kaj jungis sin al cxaro en konkord'.

Tre strecxa estis pen', sed cxar'- sur sama loko.

La sxargx' por ili estus bagatel',

Sed Cigno strebas al cxiel'

Por Kankro - dorsa ir', al akvo - tir' Ezoka.

Pri kulpo kaj pravec' ne estas nun deklar',

Sed sur la sama lok' gxis nun senmovas cxar'.

        tradukis Sergeo Rubljov

 

 

        Por la retumantoj

estas konate, ke en Cxehxio estas jam longe (ekde la jaro 1920) eldonata en E-o bl.gazeto Auxroro. Pli ol dek jarojn gxi havas ecx vodxlegitan vversion. Gxin vocxlegas kaj je KD-disko registras Ivana kaj Tadeo Karasx.

Antaux nelonge  ekestis cxe la Blindulsekcio de CxEA la ideo, ke elektitaj literaturajxoj aperintaj antauxe en la gazeto, estu iom prilaboritaj  kaj ofertotaj al interesigxantoj el vicoj de blindaj ecx ne blindaj E-istoj.

Rezulte de tiu koncepto jam estis prilaboritaj kelkaj voxlegitaj literaturaj kolektoj (rakontoj).

Nun mi kun konsento de la redakcio de Auxroro al vi ilin ofertas.

Jen la nomoj de la kolektoj de rakontoj kaj koncernaj retadresoj  por elsxuti ilin:

Karel Cxapek - kelkaj rakontoj el unua kaj dua posxo

https://dl.dropboxusercontent.com/u/8012131/Karel%20Cxapek_Rakontoj.zip

Ilin legas geedzoj Karasx, sed ecx  aliaj vocxlegantoj.

* Malnovaj mitoj cxehxaj

https://dl.dropboxusercontent.com/u/8012131/Malnovaj%20mitoj%20cxehxaj.zip

* Jaroslav Hasxek: Bona soldato Sxvejk

https://dl.dropboxusercontent.com/u/8012131/Bona%20soldato%20Sxvejk.zip

* Du cinaj rakontoj

https://dl.dropboxusercontent.com/u/8012131/Cxinaj%20rakontoj.zip

Agrablan auxkultadon! Bonvolu skribi al ni, cxu elsxutado trapasas senprobleme kaj cxu la rakontoj placxas al vi. .

             Jan Priborsky