Esperanta ligilo

 

n-ro 3, marto 2016

 

 

Enhavtabelo

Papo salutu en E-o!

Paiva Netto pri karitato

Forpasis amiko de E-o

Lingva forumo. La vorto de la jaro

Diversaj interesajxoj. Pri geedza felicxo decidas precipe edzino

Egalaj trajtoj kunigas

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Atenton, konkurso!

Nova delegito en Finnlando

Adres-sxangxo

 

 

 

         Papo salutu en Esperanto!

 

Komence de decembro 2015 disvastigxis la peticio de S-ro Giorgio Pagano. Papo Johano Pauxlo la II-a enkondukis en 1994 la E-lingvan  saluton post sia beno Urbi et Orbi. Papo Benedikto la XVI-a dauxrigis la grandiozan iniciaton, sed Papo Francisko uzas nur la italan kaj latinan lingvojn. Dank'al la televido, dum cxiuj kristnaskaj kaj paskaj ceremonioj centmiloj povis auxdi pri la ekzistado de E-o. Estis bela kutimo de niaj italaj s-anoj, ke ili el inter la auxskultantaro cxiam levis supren kaj montris la 9 grandajn literojn de la vorto Esperanto. Cxio cxi signifis grandan reklamvaloron por nia neuxtrala pontolingvo. Mi ne povas pruvi, sed mi forte kredas, ke ankaux tiu cxi reklamo helpis la sukcesojn de la "Obama-kampanjo", TATOEBA, E-a Vikipedio, Wikitrans, E-lingve "parolantaj" Facebook kaj Ipernity, E-aj tradukoj de Google, kaj nun la E-aj lecionoj de Duolingo (jam kun preskaux 300.000 lernantoj! 

- Vi povas legi la E-lingvan tradukon de la  originala, itala teksto  de la peticio. Dankegon al S-ino Luigia Oberrauch Madella pro la zorgeme pretigita traduko!

Eble, miloj kaj miloj da subskriboj atingus la celon. Ni dauxrigas la kampanjon  gxis Pasko de 2016! Se ankaux Vi konsentas, ne hezitu plusendi cxi tiun mesagxon al Viaj geamikoj aux diskutlistoj.

Ludoviko  Moln?r prezidanto de la  (  ekde la jaro 1969 ekzistanta )  Budapesxta Medicina E-o-Fakgrupo.

         Giorgio Pagano

Sankta Patro, ne estas gxuste, ke estas larmoj pli larmoj ol aliaj, ke estas

viroj aux landoj, kies doloro estas pli granda, cxar ili estas pli fortaj

aux pli ricxaj.

Sankta Patro, kiam oni parolas pri "senkompato" aux "ekstermado" kiel

respondo al terorismaj atakoj, la tuta mondo versxajne riskas fali en la

praktikon de "okulon pro okulo, denton pro dento", se ne pli malbone.

Cxe la lastatempa pintkonferenco de IL BELT Valeto la afrikaj landoj

klarigis, ke, se naturaj rimedoj estus pagitaj per la gxusta prezo kaj la

eksterlandaj multnaciaj konzernoj ne frauxdus la fiskajn impostojn, ekzistus

neniu bezono de evoluhelpo. Impostfrauxdo kaj frauxda translokigo de rimedoj

de Afriko estas taksitaj je pli ol 60 miliardoj da dolaroj jare. Nur 10

procentoj de cxi tiu havajxo permesus al Afriko esti sendependa, rezigni pri

oficiala disvolvigxa helpo kaj plene repagi sian sxuldon: do tute ne temas

pri ekonomiaj migrantoj aux UN-programoj por finigi malsaton!

Al la genocido de la korpoj pro malsato estis aldonita tiu lingva de la

mensoj, motivita de la fakto, ke "regi la lingvon de popolo proponas gajnojn

multe pli grandajn, ol forpreni al gxi provincojn kaj teritoriojn aux

dispremi gxin per ekspluato."

La itala lingvo mem, rekta heredanto de la latina lingvo kaj lingvo de la

Vatikana Urbo, estas mortkondamnita per la nova koloniismo de la mensoj.

Kun-koloniigistoj niaj, nevolaj aux nekapablaj transdoni la scion en la

lingvo de sia propra popolo, malsukcesantaj konkurantoj je internacia

nivelo, senauxtoritarigas universitatojn kaj lernejojn, eldonadojn kaj

instruistajn tablojn, italajn kaj en la itala, por cedi ilin fakte al la

popolaj mastroj de la "lingvo de mono ". Tiel la forto kaj ricxeco de tiuj

popoloj estas amplifitaj plue, komencante sklavigi lingve internaciajn kaj

euxropajn organizojn, kiuj, siavice, farigxas instrumentoj de lingva

subpremo tutmonda ekde la eduko primaria; dum la aliaj popoloj de la mondo,

eternaj duarangaj, estas ekskluditaj sen iu ajn eskapo, malpermesante al ili

la rajton esprimi sin, kiel la unuaj, en sia propra lingvo, kaj ecx por tio

ne kompensataj almenaux ekonomie. Tial, multaj popoloj, inkluzive euxropaj,

ne estas malproksimaj de la kondicxoj de ekspluatado, denuncita fare de la

afrikaj landoj.

Necesas do protekti biodiversecon lingvan, la liberecon de parolado en sia

propra lingvo, venkante la imperiojn de la mensoj cxar tio cxi estas

garantio de libereco de penso kaj de religio.

Indas plialtigi maksimume la nivelon de la renkontigxo, enkarnigante la

neperforton transnacian gxis la lingvo, kiun oni uzas, donante konkretan kaj

superpartian ilon, de cxiuj partioj, al tiuj, kiuj, kristanaj kaj

nekristanaj, laboras por la kompreno kontraux la malamo, por la dialogo

kontraux la subpremado, por la justeco kontraux la privilegio, por la

refondo de la internacia juro en nova universalismo cxar gxi justas.

kompreni kaj auxskulti cxiujn, en cxi tiuj dramaj tagoj kaj proksimaj al la

malfermo de la jubilea jaro, pli fortigxus per iu mesagxo en la lingvo de la

senperforto. Denove uzi la internacian lingvon Esperanto kiel unue faris

Johano Pauxlo la Dua en 1994, donante tiun cxi fojon indikojn pri

antauxenpusxo al la mondo kaj cxefe al la katolikaj lernejoj, kontribuus

konkrete al pli justa geopolitiko monda.

Por certigi la pacon, la fratecon kaj la bonfarton al la homaro, la gepatra

organizo de la Unuigxintaj Nacioj, la Ligo de la Nacioj, en 1922 unuanime

aprobis cxe ties tria Gxenerala Asembleo la Raporton pri Esperanto kiel

Internacia Helplingvo, sed la vetoo de Francujo - la franca tiam estis la

interlingvo de la mondo, kiel hodiaux la angla - malpermesis la realigon de

tiu projekto.

Se jam en 1922 la UN tiutempa opiniis, ke la Internacia Lingvo Esperanto

estis preta esti adoptota en la mondo, hodiaux gxi estas tia pli ol iam ajn:

gxi havas 93 jarojn da tutmonda lingva eksperimentado; en 1993 gxi estis

rekonita lingvo de literaturo en la mondo fare de la Internacia PEN-Klubo;

gxi estas liturgia lingvo ekde 1990, de 1994 gxis 2012 gxi estis unu el la

lingvoj, en kiuj la papo donadis sian benon "Urbi et Orbi" al la katolikoj

tra la mondo; gxi estas la 64-a traduka lingvo de Google; gxi estas la

lingvo de la Nobel-premiitoj pri ekonomiko kiel la germano Reinhard Selten;

gxi estas lingvo de transnacia komunumo, cxeestanta en pli ol 120 landoj tra

la mondo; gxi estas la lingvo de lingva orientigxo por la plej profitodona

kaj rapida lernado de fremdaj lingvoj, kiel pruvite de la Universitatoj de

Berlino kaj Paderborn en la 70-aj jaroj.

La komuna lingvo de la homaro, dua lingvo de / por cxiuj, estas komuna celo

hodiaux nepre bezonata kaj por trakti la ekonomiajn, sociajn kaj religiajn

dimensiojn de la malricxeco - liberigante rimedojn ekonomiajn kaj mensajn

neimageblajn - kaj por provizi novigajn solvojn de kompleksaj temoj: de la

sano, de la medio, de la konservado de lingva kaj kultura biodiverseco de la

planedo al la antauxenigo de la internacia egalitara kaj kvalita edukado por

cxiuj. Donante al la povo de dialogo komunan senperfortan domon.

Placxu al la Papo, kiu portas la nomon de la Sanktulo, kiu parolis ankaux al

la bestoj, inkluzive al la sovagxaj, bonvenigi cxi tiun nian peticion

pacigan kaj rehavigi al ni la benon "Urbi et Orbi" en la Internacia Lingvo

nomita  Esperanto.

Letero al Lia Sankteco, Papo Francisko

Patro Sankta, bonvolu ree beni Urbi et Orbi per la lingvo de la neperforto!

Giorgio Pagano lancxis tiun peticion kun unu subskribo, nun estas pli ol 500

subtenantoj. Lancxu vian propran peticion por krei la sxangxon gravan por

vi.

 

Paiva Netto pri karitato

 

Koncerne al la tre grava rolo de Virinoj en nia mondo, la verkisto Paiva

Netto auxtoris artikolon direktitan al la cxijara 60-a sesio de la Komisiono

de Unuigxintaj Nacioj pri la Situacio de Virinoj, okazonta inter la 14-a kaj

la 24-a de marto, en Novjorko/Usono.

Gxi estas la omagxo fare de Legio de Bona Volo (LBV) al la Virinoj de cxiuj

landoj. Cxi-rilate, per la Internacia Lingvo, la teamanoj de E-fako de LBV

aparte gratulas la Virinajn E-istojn.

  Karitato kaj strategio. La destino esti virino kaj la universala dimensio

de Frata Amo estas temoj, kiuj konvergxas kaj oni devas rememori pri ili en

cxi tiu 60-a sesio de la Komisiono de Unuigxintaj Nacioj pri la Situacio de

Virinoj (CSW, laux anglalingvaj komencliteroj), okazonta inter la 14-a kaj

la 24-a de marto, en Novjorko/Usono. Cetere, plej ofte sidas en inaj manoj

la respondeco zorgi pri infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj, kaj de ilia

laboro kaj pergajno dependas edukado, sano kaj bonfarto de la familianoj.

Sekve, doni povon al tiu natura aktivulo de homaj rajtoj estas urgxa tasko,

por ke estigxu ia Ekumena, Altruisma, Solidara Socio, kiu postulas spiriton

de reala Karitato, kaj pri tiu temo mi okupigxos en cxi tiu artikolo,

surbaze de sperto dum jardekoj da laborado en LBV.

Antaux tio, mi volas interparenteze saluti la ambasadoron Antonio Patriota,

konstanta reprezentanto de Brazilo cxe Unuigxintaj Nacioj, prezidanto de la

mejlosxtona 60-a eldono de CSW kaj malnova defendanto de egaleco seksa. Kiam

li donis ekskluzivan intervjuon al la revuo BONA VOLO Virino, li donis al ni

la honoron alporti gravajn konsiderojn pri tiu kunsido, kiuj ricxigas tiun

publikajxon.

Nemalhavebla rimedo

Je la 5-a de septembro 2013, Organizo de Unuigxintaj Nacioj lancxis la jaran

celebradon pri la Internacia Tago de Karitato. LBV estis invitita partopreni

gxin kaj paroladis pri la forto de Kompleta Karitato favore al la plenumado

de internacia agendo por dauxripova elvolvigxo, okaze de ceremonio okazinta

en la sidejo de UN en Novjorko. La 5-a de septembro rilatas al la dato de

morto de virino, kiu farigxis simbolo por subtenado de malricxaj kaj

senprotektaj homoj: Patrino Tereza el Kalkuto (1910-1997), premiita per la

Pac-Nobelpremio en 1979.

Pri tiu grava iniciato, la gxenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon,

deklaris:

- Karitato plenumas gravan rolon en apogado al valoroj kaj laboro de

Unuigxintaj Nacioj. Donado de tempo aux de mono; volontula engagxigxo en unu

el gxiaj propraj komunumoj aux je la alia flanko de la mondo; karitata kaj

bonkora agado sen atendo de rekompenco; cxi tiuj kaj aliaj esprimoj de

tutmonda solidareco helpas nin je nia kunspertata klopodo vivi harmonie kaj

konstrui estontecon pacan por cxiuj. Mi salutas cxi tiun unuan celebradon de

la Internacia Tago de Karitato.

Karitato kongruas kun amikeco. Kaj ne nur suprajxe. Gxia agado esence

ligigxas al la elkora faro por klarigo kaj apogo al malpli scihavaj homoj.

En la nova eldono de la verko Civitaneco de la Spirito, mi dedicxas unu

cxapitron al la signifo de la vorto Karitato, surbaze de koncepto, kiun mi

disvolvadas ekde la jardeko post 1960, kaj mi invitas la leganton mediti pri

tiu rimedo miaopinie nemalhavebla por algxustigi la mehxanismojn en socio,

kiu ankoraux nun estas regata de individuismo, cxu en privata, cxu en

kolektiva cirkonstanco. Cetere, tia individuismo dauxre kontribuas al tio,

ke multaj homoj sin turnas al indiferenteco, al sekeco en la animo, tio

estas, al manko de Solidareco, de Frateco, de Grandanimeco en homaj kaj

sociaj rilatoj. Jen estas cxi tie kelkaj pecoj pri tiu temo. Mi esperas, ke

ili placxos al vi:

  Karitato ne estas sento de stultuloj. Gxi estas strategio de Dio, kiu

starigas en la koroj la idealan kondicxon por ke oni laboru, regadu,

entreprenu, administru, prediku, praktiku Sciencon, ellaboru Filozofion kaj

travivu Religion, en spirito de Grandanimeco.

Kiam ekzistas Frata Amo, senduba klopodemo kaj nedubebla kompetenteco, kiu

elvolvigxas kun laboremo kaj zorgemo - ecx kiam oni alfiksas simplan najlon

en lignajxon (kredu vi pri via propra valoro!) - tiam ne ekzistas limoj por

la fundamento de iu pli bona mondo.

Volonte fari Bonon estas unu el la plej belaj pagxoj pri Amo, kiun la homo

povas skribi. (...) Karitato, lige kun Justeco, estas la brulajxo por

profundaj sxangxoj. Gxia agado estas subtila, sed efika. Karitato estas Dio,

kiam oni evidente komprenas gxin kiel Amon, ne kiel vengxon.

Efektiva reformo

Malhumaneco kauxzas malhumanecon. Resume, jen estas la klarigo pri la nuna

stato de nia planedo. Tamen, per la ricxeco de nia Spirito, ni povas

konstrui pli sxatindan estontecon. Sed nenia reformo estos dauxripova, se ne

ekzistos la senco pri Karitato en la Animo.

  Karitato estas la altira centro de la konscio politika, socia, filozofia,

scienca, religia, tiel ke - se la homo ne komprenas gxin - li devas klopodi

por kompreni gxin, por ke li mem plu konservu sian propran intimecon. Ne

ekzistas pli esperdona cxielo ol la koro, kiam gxin lumigas la fortoj de

Bono. Tio estas la dia sento, kiu tenas nin vivantaj. Dum nia tuta vivo,

precipe okaze de doloro, anstataux plendi, ni ne forgesu karitaton kaj

praktiku gxin fervore. Temas pri granda kuracilo por la Animo.

  Karitato estas pruvo pri la potenco de la Spirito konstrui esperplenajn

epokojn por la civitanoj en la tuta mondo. Ne ekzistas pli bona inspiro por

bona politiko ol gxi. CXu absurdajxo? La tempo montros, ke ne. Cetere, gxi

jam montras tion nun.

Karitato: bonega politiko

Laux tio, kion mi diris  en la jaro 1981, en intervjuo, al karmemora itala

jxurnalisto, kiu enradikigxis en Brazilo, Paulo Rappoccio Parisi: Farigxis

neprokrasteble lumigi Kapitalismon per la torcxo de morala, etika spirito de

Karitato, kiu venas el Dio - kiu signifas Amon kaj Justecon en Vero kaj en

Kompatemo -, por ke la senbrida deziro pri kapitalo, tio estas, troavido kaj

korupto, ne malfortigu, de tempo al tempo, la Demokration, kun la sekvoj,

kiujn ni tre bone konas. Male ni plu horore vidados neon al rajto je

libereco, al vivo, al sano, al lernado, al laboro kaj al felicxo, flanke de

amasoj da homoj, kiuj auxdacis naskigxi.

Temas pri bonega Politiko. Tiu decido eduki, reeduki, instrui, spiritigi

survoje al Paco, kiu rezultas el la kunfratigxo de multenombraj kulturoj,

kiuj konsistigas civilizon aparte unuecan, tutmondan. (Kaj ni neniam

forgesu, ke nia vivo ne estas ekskluzive materia, cxar gxi komencigxas en la

Alto, antaux ol ni farigxas karno.) Iam estontece, ili kunigxos kun tiuj,

kiuj kuragxe disvolvos tiun temon, cxar ni bezonas lerni la Legxojn, kiuj

regas, el la Spirita Mondo, nian vojon surteran. Alziro Zarur parolis al ni

pri la Politiko de Dio sen malamoj kaj netoleremo. Jen gxi. Tion pruvos la

tempo per Profesoro Amo aux Profesoro Doloro. Ni multon devas lerni unuj de

aliaj homoj kaj nacioj, anstataux nin reciproke masakri. Do, ia politiko de

konsento por Frateco en internaciaj rilatoj, en kiu ekzemple sporto kaj

zorgemo pri la naturmedio havu ecx pli grandan efektivan partoprenon  en la

vivo, en la dauxripova disvolvigxo de la popoloj kaj landoj. Ni estas

komplementaj estuloj. Iam estontece, tiun realajxon oni pli bone komprenos

kaj travivos, pli efike kaj solidare. Male, kio povos okazi al la Homaro

estas regado de malamo, konscia kaj senrespondeca ekstermado tra la tuta

mondo, krom malmultaj esceptoj, cxar cxiam ekzistas solvo, cxar cxiam

ekzistas Bona Volo kaj sekve Ekumenismo de Paco en la koroj.

Jose de Paiva Netto estas verkisto, jxurnalisto, radikronikisto, komponisto

kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV),

efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila

Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia

Federacio de Jxurnalistoj (Fenaj), de International Federation of

Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj JXurnalistoj de SXtato Rio de

Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de

Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuigxo de Komponistoj

(UBC). Li partoprenas ankaux Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li

estas auxtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de

Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laux li estas "lulilo de plej

grandanimaj valoroj, kiuj naskigxas en la Animo, nome en la logxejo de

emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas cxion,

kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa

sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco,

Grandanimeco kaj Frata Amo".

 

 

         Forpasis amiko de E-o

 

  La 19-an de februaro 2016 forpasis hejme, en Milano, Italujo, unu el la

plej eminentaj nuntempaj intelektuloj en la mondo: Umberto Eco. Li naskigxis

en la itala urbo Aleksandrio kaj profesoris en Italujo, Usono, Kanado,

Francujo. Kaj farigxis mondkonata auxtoro. Oni povas konsideri, ke li estis

amiko de E-o. Lia frazo farigxis konata kaj diskonigata inter ni, kaj helpis

konvinki skeptikulojn pri nia lingvo:

  "E-o estas lingvo tre, tre lerte elfarita, kiu laux lingvistika vidpunkto

sekvas admirindan kriterion de sxparemo kaj efikeco. Due, cxiuj projektoj de

internacia lingvo, escepte de E-o, fiaskis, sed cxi tiu pli kaj pli kunigas

homojn cxie en la mondo."

  Ni ja rajtas fieri pri tiu opiniesprimo, cxar gxi venis de kompetentulo.

Mi ankoraux legis nenion pri lia forpaso en E-ujo, sed mi estas certa, ke

oni multe parolos pri tio. Tamen, por plenumi dignan omagxon, ni devas

rememorigi ne nur la moralan helpon, kiun li donis al ni, sed precipe la

gravecon de liaj kontribuoj al la tutmonda kulturo. Lia spirito estis

largxa, lia inteligenteco, akuta, kaj lia klereco, mirinda. Unuvorte, li

estis rara erudiciulo.

  Pensulo, filozofo, lingvisto, eseisto, romanverkisto,

literaturkritikisto - estas malfacile elekti, en kiu el cxi tiuj fakoj li

plej forte impresis la mondon. Malgraux sia akademieca scio, li talente

sukcesis atingi per siaj verkoj ankaux la gxeneralan publikon per nekutima

maniero. Li ne enfermigxis en kasteloj de erudicio, kien ordinaraj legantoj

ne envenas. Lia unua verko temas pri la estetiko cxe Sankta Tomaso la

Akvinano. Sekvis aliaj pli aux malpli fakaj libroj, sed venis momento en lia

kariero, kiam li komencis verki romanojn kun detektiva kaj historia

aspektoj, kiuj ravis la publikon. La plej fama, "La nomo de la rozo",

farigxis furora filmo.

  Kiel konscia intelektulo, Eco ne evitis polemikajn temojn en la moderna

mondo. Li klare sintenis rilate al antisemitismo, ekz., per sia verko "La

Tombejo en Prago". Lia lasta romano, "La numero nulo", temas (denuncas) la

praktikadon de fia jxurnalismo. Rilate interreton, li ne sxparis kritikojn

al la tiel nomataj "sociaj retoj", kie "stultuloj posedas la saman vocxon

kiel Nobel-premiitoj". Deveninte de politike maldekstraj tendencoj, li tamen

neniam rifuzis, ekz., rekoni la gravecon de la usona kulturo en la mondo. Li

estis do profunde honesta, sendependa humanisto.

Forpasis do amiko de E-o, sed ne nur tio.

 

 

         Lingva forumo

La vorto de la jaro

  Vortoj estas estuloj iom misteraj. Oni povus diri, ke ili estas vestoj de

la pensoj. Iuj vortoj estas modestaj, banalaj, aliaj havas fortan

personecon - kiel la homoj. Ekzistas ecx vortoj, kiuj kadukigxas, post pli

aux malpli longa vivo, kaj mortas.

Vortarojn oni povus konsideri kiel simplajn deponejojn de vortoj. Ili tie

sidas, je nia dispono, bone protektataj. Tamen, cxu nur deponejoj?

  La mondfama universitato en Oksfordo, Anglujo, jam de la 19-a jarcento

produktas unu el la plej prestigxaj vortaroj en la mondo. Lastatempe, tiu

konata verko - la oksforda vortaro - decidis pliampleksigi sian celon: ne

nur registri kaj klarigi la signifon kaj uzadon de vortoj, sed ankaux

atentigi la mondon pri novaj, elstaraj vortoj. CXiujare, faka komisiono

elektas " la vorton de la jaro". Inter pluraj kandidatoj, oni elektas unu,

kiu dum la lastaj monatoj aperis ofte kaj signifoplene, por esprimi fortan

senton de la homoj, je internacia nivelo. La afero farigxas jam tradicio,

laux la gusto de la tradiciemaj angloj.

  Jen, ekz.: en la jaro 2012, la vorto de la jaro estis "GIF" (informadika

vorto); en 2013, "selfie" (memportreto); en 2014, "vape" (vaporcigaredo).

  En cxi tiu jaro 2015, je la unua fojo, la vorto de la jaro ne estas propre

vorto, sed piktogramo: elektigxis la simbolo uzata en interreto, precipe en

mesagxoj, kiu montras plore ridegantan vizagxon. Gxi tauxgas por akompani

amuzan retmesagxon. Gxi estas la plej ofte uzata, inter multaj etaj similaj

simboloj. La nomo de tiuj vizagxetoj, tipa moderna neologismo, estas

"emotikonoj".  Ili estis lancxitaj unuafoje en Japanujo kaj nuntempe

ekzistas pli ol cent tiaj piktogramoj. La rideganta "emotikono" konkuris kun

aliaj kandidatoj, interalie kun la vorto "rifugxinto".

  La fakto, ke oni elektis etan figuron kiel vorton bone ilustras la influon

de interreto en la homan lingvon kaj vivostilon. Malpli da detaloj, pli da

objektiveco; malpli da komplikajxoj, pli da simpleco. Maljunuloj grumblas,

ke la lingvokapablo de la junularo sxrumpas. Vana grumblado. Interreto estas

nekontrauxstarebla cunamo.

  Aliflanke, la etaj piktogramoj en interreto klare montras, ke la homaro

plu revas pri ia internacia komprenilo, trans la babelo de multlingveco. CXu

tio iamaniere koncernas E-istojn?

 

 

          Diversaj interesajxoj

 

          Pri geedza felicxo decidas precipe edzino

  Cxu vi jam delonge estas geedzigxinta kaj ambaux partneroj estas kontentaj

pri la geedzeco? Tio funkcias plej bone se la edzino estas felicxa pro la

geedza rilato. Tion observis esploristoj. Kion la edzo pensas pri la rilato,

tio estas malpli signifa.

  Esploristoj jam delonge sercxas pri la ingrediencoj por felicxa geedzeco.

Kion oni povas fari, se la iam arda pasio dum la kuro de la jaroj malkreskas

pli kaj pli? Kial kelkaj geedzaj paroj sukcesas esti kontentaj pri sia

geedza rilato ankaux 40 jarojn post la geedzigxo - aliaj paroj tamen ne?

  Por kompreni tion pli bone, esploristoj de universitato en New Jersey

analize prijugxis datumojn de preskaux 400 suficxe agxaj paroj kiuj averagxe

estis kune geedzigxintaj jam dum 39 jaroj. La surpriza ekkono estas: La

kontenteco de la edzino estas multe pli grava ol la kontenteco de la edzo,

se temas pri la geedza felicxo. Eble la edzo ecx ne havas tiom da pozitivaj

sentoj pri la geedza rilato, sed dum la edzino estas felicxa cxio estas

bona - proksimume tiel eblas resumi la koncernan studajxon.

"Mi pensas, ke la kauxzo por tio estas, ke virino kiu estas kontenta pri sia

geedza rilato emas fari multe pli por sia edzo kio siavice pozitive efikas

pri lia vivo", diras esploristino. Viroj aliflanke laux sxi malpli ofte

parolas pri sia geedza rilato kaj tial iliaj edzinoj ankaux malpli ekscias

pri eventuala malkontenteco. Sekve ankaux malpli ofte malkontenteco de la

edzo transiras de la edzo al la edzino.

 Cxe la esplora pridemandado de suficxe agxaj viroj kaj virinoj la

esploristoj interalie volis scii de la paroj, cxu ili sentas sin aprezataj

de la geedza partnero, cxu ili kverelas kaj cxu ili komprenas la sentojn de

la alia partnero. La partoprenantoj de la studajxo estis ankaux petataj

notadi en taglibro kiom felicxaj ili estis dum la pasintaj 24 horoj, dum ili

ekzemple plenumis acxetojn, spektis televidon aux laboris en la komuna

mastrumejo. "Ambaux partneroj estis des pli felicxaj kaj pli kontentaj pri

sia vivo, ju pli bona ili taksis sian geedzan rilaton", diras la

esploristino.

  La enketo ankaux montris, ke virinoj farigxis pli malfelicxaj se ilia edzo

malsanigxis. La inversa kazo tamen ne aperis.  "Ni scias ke cxe malsanigxo

de la edzo ofte la edzino transprenas la flegadon kio povas esti stresiga

sperto", raportas la esploristino. Se aliflanke edzino malsanigxas, plej

ofte ne la edzo transprenas la flegadon, sed filino.

          Anton Oberndorfer

 

         Egalaj trajtoj kunigas

 

  Cxu dum longaj rilatoj ni pli kaj pli similigxas al niaj amikoj aux

partneroj? Aux cxu ni konsideras ilin jam dekomence pro tio allogaj cxar ili

estas kiel ni? Studajxo de usonaj psikologoj el la reala vivo indikas tute

klare ke la dua tezo estas gxusta: Laux ili simileco estas la antauxkondicxo

ke rilato povas kreski.

  La studestrino el kolegio en Bostono esprimas tion tiel: "Elekti aliajn

homojn  kiuj estas similaj kiel partnerojn por vivrilato, tio estas ege

disvastigxinta sinteno". Laux cxi tiu efiko estas tiom forta ke sxi parolas

pri "psikologia normsinteno".

  Kion vi pensas pri lauxta muziko? CXu la familio estas plej grava en la

vivo? Kio estas via opinio pri samseksemuloj? CXu vi praktikas sporton? Kio

estas via sinteno rilate al drogoj? Demandojn kiel tiujn la esploristoj

starigis al la partoprenantoj de la studajxo. Tiucele ili ne invitis la

homojn veni al laboratorio kiel tio ofte estas kutimo cxe psikologiaj

eksperimentoj, sed ili intervjuis homojn en la vera vivo, nome en la areoj

de universitatoj kaj kolegioj.

  Cxu en la kafejo, en la biblioteko aux en publikaj lokoj: CXie kie ili

vidis du homojn dum interparolado, la psikologoj demandis ilin cxu ili

sxatus partopreni en la studajxo. La rezulto el tio estis datumoj pri pli ol

1500 paroj.

  Laux la metodo la diverseco de la paroj estis tre granda: estis junaj kaj

pli agxaj homoj, amikoj kaj amikinoj, hazardaj konatuloj, homoj kiuj jxus

interkonatigxis kaj - je malpli granda parto - ankaux geamantoj.

  La malambigueco de la rezultoj de la statistikaj kalkuloj surprizis ecx la

esploristojn. La prefero por homoj kiuj estas similaj al oni estas

rimarkebla cxe cxiuj paroj, tute sendepende cxu ili jam delonge konas unu la

alian aux ne.

  La emo por lauxeble simila partnero ne nur rilatas al certaj ecoj sed al

cxiuj esploritaj vivokampoj. CXe 86 procentoj de la esploritaj ecoj aux

sintenoj montrigxis statistike signifaj kongruoj. "Ju pli gravaj estas al

oni tiuj ecoj, des pli granda estas la deziro pri simileco", diras la

studestrino.

  El tio la psikologoj konkludas, ke "egalaj trajtoj altiras homojn

dekomence". Do homoj ne pli kaj pli similigxas dum la kuro de amikeco aux

amrilato, sed tiu simileco ekzistas dekomence.

  Tion konfirmas ankaux la rezultoj de du pluaj eksperimentoj de la

psikologoj. Tie ili sekvis la sorton de studentoj kiuj interkonatigxis dum

enkonduka prelego.

  Tiuj, kiuj dum la semestro farigxis geamikoj estis statistike signife pli

similaj unu al la alia ol la aliaj - kaj tio estis fakto jam antaux ol ili

interkonatigxis. "Simileco estas grava por iri la pasxon de la unua

interparolo al la dua", skribas la esploristoj.

  Cxio tio subtenas la koncepton pri amikigxa strategio kiu en la biologio

nomigxas nicxa konstruo. Laux tio vivajxoj ne nur estas karakterizataj de

sia medio, sed ili ankaux aktive kunformas sian medion. Ili arangxas nicxojn

en kiuj ili povas bone vivi. Amikoj kaj amikinoj povas esti tiaj nicxoj.

  Oni provas krei al si socian medion en kiu oni bonfartas kaj sukcesas kaj

en kiu estas homoj al kiuj oni fidas kaj kun kiuj eblas bone kunlabori por

la propraj celoj. Simileco cxe tio estas granda helpo kial la homoj plej

ofte estas altirataj de gxi.

  Jes, plej ofte, sed ne cxiam. CXar kun similaj amikoj ja eblas bone

interparoli, malstrecxigxi kaj amuzigxi, sed ili liveras nur malmulte da

novaj impresoj. En la socia vivo necesas ankaux novaj defioj. Oni bezonas

ankaux homojn kun novaj ideoj kiuj korektas onin se oni estas iomete

freneza. Se oni nur kunumas kun homoj, kiuj estas same frenezaj kiel oni mem

estas, tiam oni riskas perdi el la okuloj la grandan belan diversecan

mondon.

             Peranto

         (laux E-a Retradio).

 

 

          Atenton, konkurso!

  Mi estas diskoniganta konkurson por cxiuj E-istoj en la mondo.

Bv. informi pri gxi la klubojn de via lando kaj, se eble, aperigi la

informon sur viaj revuoj, retejoj, informejoj k.t.p.

Mi tre multe antauxdankas cxiujn vin.

Revenas "Poezio el cxiuj cxieloj", konkurso, starigita de itala s-ano

Giuseppe Campolo, kun la subteno de la komunumo de S-ta Angxelo de Brolo

(Mesino - Sicilio) kaj de Itala E-Federacio.

Rajtas partopreni cxiuj poetoj el nia planedo, per poeziajxoj en la itala

lingvo, en E-o, aux en ambaux lingvoj.

Oni devas sendi retposxte (en formato word) al <s-ano@hotmail.it> nur unu

poeziajxon ne pli longan ol 50 (kvindek) versoj.

La verkoj devas esti neeldonitaj kaj neniam premiitaj antauxe.

La tuta anonco kun la aligxilo estas akirebla cxe

http://iconcorsidis-ano.altervista.org/KonkursoPoemojIII.html

La cxi-jara konkurso ricxigxas per nova fako: "Romanoj el cxiuj cxieloj",

verkoj tradukitaj en E-on el cxiuj ajn lingvoj.

La anonco cxe http://iconcorsidis-ano.altervista.org/KonkursoRomanojI.html

  La premioj konsistos en mono, platoj kaj libroj.

La premiada ceremonio okazos en la komunuma Teatro el Sankta Angxelo de

Brolo (Sicilio, Italio), la 18-an de oktobro 2016, je la 6-a horo

posttagmeze.

              Nicola Morandi.

 

 

            Nova delegito en Finnlando

Ritva Sabelli, sekretariino de "Steleto", informas,

ke la jarkunveno de "Steleto" elektis kiel novan delegiton de LIBE kaj EL

s-ron Borje Eriksson: Erkontie 24 B 11, FI-16300 ORIMATTILA, Finnlando;

retadreso: esperarto@phnet.fi.

  Nome de LIBE-estraro mi dankas D-ron Aatu Moilanen, kiu gxis nun longjare

kaj diligente plenumis la delegitajn taskojn.

A. Masenko.

 

           Adres-sxangxo

Karaj geamikoj, Pro teknikaj kauxzoj mi devis sxangxi mian retadreson. Plu

sendu retmesagxojn por mi al: dimovd880@gmail.com Korajn salutojn!