Esperanta ligilo

   n-ro 2,  februaro 2016

  Enhavtabelo

Nitra, la kongresurbo

La 21-a de februaro - tago de la gepatra lingvo

Tra la sortofrata mondo. Pentrajx-ekspozicio por blinduloj

Poezio. Aleksandr Logvin.

Facila legajxo. Fabloj

Diversaj interesajxoj. Vanila jogurto felicxigas.

Kial ridado infektas

Gresillon invitas

Verda humuro

 

 

          Nitra, la kongres-urbo

  Nitra (germane - Neutra) estas, kun 78 033 logxantoj (2014), la sesa plej granda urbo de Slovakio, centro de la samnoma regiono, unu el ok slovakaj

provincoj. Gxi situas cxe la rivero Nitra, en la montaro Tribecx, cxe la piedo de la monteto Zobor, en la okcidento de la lando, 75 km nord-okcidenten de la cxefurbo Bratislavo. Gxi estas facile atingebla de tie per buso.

  Nitra estas la plej malnova urbo en Slovakio: La unua skriba mencio pri gxi devenas de la jaro 828. En la 9-a jarcento gxi estis cxefurbo de Granda Moravio, la unua slovaka sxtato. Gxuste tiu urbo estas agnoskita kiel lulilo de Kristanismo en Slovakio. Gxuste tie estis konstruita la unua pregxejo, sanktigita de la episkopo el Salzburg. La urbon vizitis Cirilo kaj Metodio. Historiaj monumentoj abundas en cxi tiu urbo. Nitra estas sidejo de episkopujo, pro tio gxi havas multajn religiajn monumentojn. La cxefa vidindajxo estas la kastelo, situanta en areo kun multaj interesaj konstruajxoj muzeo, seminarioj, pregxejoj, statuoj, ktp. Aliaj gravaj vidindajxoj estas la cxefplaco kun teatro, sinagogo kaj la Kalvaria monteto, de kie eblas havi belan vidon al la urbo. Por pli alta vidpunkto, sportemuloj povos suprengrimpi la monton Zobor kaj gxui panoramon al la tuta cxirkauxajxo.

  La centro de Nitra estas suficxe malgranda, kaj pro tio eblas iri piede al cxiuj programeroj de la Universala kongreso. Eblas tamen veturi ankaux per buso aux per taksio - veturado kostas maksimume tri euxrojn. Restoracioj kaj vendejoj estas multaj en la centro.

  Omagxe de cxi tiu urbo estas nomita asteroido 9543 Nitra.

  Nitra estas ankaux universitata urbo: tie trovigxas la Universitato de Konstanteno Filozofo kaj la Slovaka agrokultura universitato. Cxi-lasta gastigos la UK-on. Cxeesto de studentoj signifas ankaux abundon de studenthejmoj, pro tio estos eblo logxi malmultekoste. Kompreneble, estas ankaux multaj hoteloj por tiuj, kiuj preferas pli luksajn kondicxojn.

 

 

         La 21a de februaro - Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

  Kial ni, E-istoj, festas tiun tagon?

  La 21-an de februaro en 1952 la polico pafmortigis plurajn manifestaciantajn studentojn. Tio okazis en la universitato de Dako, en Bangladesxo (Banglujo). Tiuj studentoj manifestaciis, por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento.

  Temas pri io, kio ripetigxas, en diversaj formoj, dauxre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio ne nur en Banglujo, sed ankaux, ekz., en Nederlando, kie la parlamento la 29-an de septembro 2015 aprobis planon por lauxgrada forigo de la nederlanda el la elementaj lernejoj favore al la angla.

  Ne temas pri unikaj okazajxoj. En Banglujo kaj en Nederlando temas pri okazo laux la sama logiko: "mi estas la fortulo, vi silentu kaj eventuale, se vi volas paroli, vi parolu mian lingvon". Aliflanke, kiel cxiuj lingvistoj diras al ni (ni citas unu el ili, Ken Hale): "Kiam lingvo mortas, ni perdas grandan intelektan ricxecon, kvazaux oni faligis bombon sur la muzeo Louvre".>

  La 17-an de novembro 1999 Unesko proklamis la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. En 2007 ankaux la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj alvokis la membrosxtatojn por "Antauxenpusxi la konservadon kaj protektadon de cxiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo.", samtempe deklarante la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj.

  Kiel rilatas al cxio cxi E-o? La du aferoj ja rilatas inter si, cxar la kernaj valoroj de cxi tiu tago, la multilingveco kaj la rajto de cxiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaux la valoroj, kiujn la movado por E-o defendas. Ni, la E-istoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke cxiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de cxies lingvaj rajtoj kaj regu lingva justeco. Cxi-cele de multaj jaroj Universala Esperanto-Asocio solene kunfestas cxi tiun tagon, i.a. por substreki, ke E-o ne estas eliminanto de lingvoj, kiel estas la lingvoj de grandaj ekonomiaj kaj militistaj potencoj.

  "Ni volas <: montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, tion, kion la mondo gxis nun ne volis kredi. ... ke reciproka komprenigxado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por cxi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu aux englutu alian"... (Zamenhof dum la unua

kongreso de E-o)

  Eble, oni ankoraux demandos vin: "Kial gxuste E-o?". La kialo estas simpla. Malantaux E-o ne estas sxtatoj, ekonomiaj, imperiismaj strebadoj, nek popoloj, kies intereso estus la malaperigo de aliaj popoloj, ties lingvoj, aux akiro de iliaj merkatoj. Malantaux E-o estas nur bonvolaj homoj, kiuj celas justecon por cxiuj kulturoj kaj cxiuj lingvoj. "Plifortigi la rajtojn de la parolantoj de cxiu lingvo estas la celo, al kiu esence kontribuas E-o". (Prof. Robert Phillipson). E-o estas ilo, akcelanta atingon de justa komunikado kaj tiel de justaj rilatoj inter etnoj, kulturoj, popoloj.

  Samtempe, ni, E-parolantoj, invitas cxiujn ekkoni la internacian lingvon, E-on (ekz., per http://www.esperanto.net). UEA-informado (redaktis: Renato Corsetti, Emilio Cid, Vasil Kadifeli, Stefano Keller kun la teamo Zorgantoj pri Informado, ZPI)

---

Diskonigu la gravan rolon de E-o pri gxia respekto kaj subteno por la lingva kaj kultura diverseco en la mondo! Traduku la sekvan komunikon vialingven kaj vaste dissendu gxin ne nur la 21-an de februaro 2016 al cxiu via konato ne-E-ista (sed ankaux al E-istoj!), al la gazetaro, radio- kaj televido-stacioj loke kaj tutmonde, kun la afisxo vialingva:

 

 

          Tra la sortofrata mondo

 

           Pentrajx-ekspozicio por blinduloj

  Mi kaj mia edzo rigardis la ekspozicion de fingropinto – palpeblaj pentrajxoj de s-ino Inka Romanek (Inka estas artistnomo de la hungara nomo Ilonka), en la Biblioteko de "Rбkуczi Ferenc II-a" de Miskolc. La pentristino jene konfesas por la legantoj de nia revuo: "Kun mia patrina koro mi salutas la legantojn de cxi

pagxo kaj dankas, ke mi povas paroli pri mi, mia kariero, instigo. Cxar ankaux mi bezonas plenigxon per nova forto, renovigxon, kiun certigas al mi la arangxon de pentrajx-prezentadoj, ja dume el ridetoj de la cxeestantoj, el la amikaj manpremoj, babiladoj mi cxerpas forton, persiston, vojmontron.

  Malgraux niaj klopodoj ofte okazas, ke ni devas forlasi nian agrable fluantan vivon por bone plenumi niajn intervenintajn novajn vivotaskojn. Same

estigxis mi "nestolasa"! Ja, mi estas agronomo kaj tiel mi laboris gxis naskigxo de mia filino. En miaj plej auxdacaj songxoj mi ne estus pensinta, ke aperigos iam mi romanojn aux mi havos pentrajx-ekspoziciojn. Jam de mia 20a jaragxo mi sopiregis la patrinecon. Nekalkuleble multfoje mi pregxis al la cxielanoj por ke estu ankaux mi patrino. Sxajne mi estas "malfrue maturant-tipa", cxar nur en mia 38-a jaragxo estis auxditaj transmonde miaj petegoj. Animon entuziasmiga sento, nekredebla gxojo estis kiam mi sciigxis, ke ankaux mi havas

 "ventrologxanton". Mi timis pri sxi, gardis mi ne kauxzi malbonon por la tre atendita bebo. Sxi estis "mia trezoro". Adйl refutis la onidiron:" fartas bone, kiel en ventro de sia patrino." Sxi naskigxis komence de la 29a semajno de mia gravedo. Post multaj semajnoj rakontis la kuracistoj, ke ili reigis sxin el stato de la klinika morto, kaj pri tio sxi ricevis trifoje tutan sangosxangxon, forte luktante por vivigi la 1110 gramojn havantan animon. Je naskigxo de mia filino mi ribelis kontraux mia vivo, kial mi ne povis fingxui la tutajn 9 monatojn de mia gravedeco? Tion pensante ni portis hejmen mian filinon Adйl, ke sxi povos vidi. En sia 4-monata agxo evidentigxis, ke pro troe kvantigita dozo de oksigeno tiom grandmezure vundigxis sxiaj okuloj, ke ecx la serioj de operacioj ne redonis sxian perditan vidkapablon: Mi proponis doni mian cxion al Dio, nur  mia Adйl povu vivi, kaj mi sciu cxiam pri sxi, kion kaj kiel fari en sxia intereso. Dum multaj noktoj larme mi suferis, timegis. Cxu mi povos esti vere bona patrino sxia, cxar pli frue mi neniam kontaktis kun blinda homo. Mi atendis tian patrinecon, kian mi ricevis de mia patrino, kian mi vidis cxe miaj fratino, amikinoj, kiujn mi vidis, spertis en mia cxirkauajxo. Dumtage mi parolis cxiam al mia blindulineto. Mi deklamis, kantis al sxi, bele ornamite deklamis la Nacian Kanton de Petхfi, la himnon de hungaroj, infanan dirajxon : "Boci-boci tarka: /Bovido - bovido bunta:", fabelon pri la turka Mahometo: Adйl unuajare jam diris etfrazojn, kaj kiel demandas ankau la vidanta hometo, mia eta nevidanta homo demandis ties multoblon. Sxi ofte etendis siajn etajn manojn: "Panjo, mi prenos Jezueton". Au: Mi prenos la muzikon:ks." Sxi petis kaj sciis, ke la panjo metos en sxiajn manojn la nevideblan, nekonatan ajxon objekton. Komence mi preparis el kartono detrancxite kaj surgluate al kartono la erojn de ilustraj materialoj, kiuj estis

longe la plej sxatataj ludiloj de mia filino. Kun ili sxi dormis, kun ili ni promenadis. Mi longe meditis, kiel mi povu krei tiujn pli longdauxraj, dauxremaj,  temporezistaj, por montri ilin al sxi ankaux en sxia pli agxa epoko. Tiel mi iris po gradoj al la pentrado.

  Kvinjaragxe, kiam sxi demandis min konsternigxvizagxe: "Cxu vi samtempe vidas la riveron kaj la transbordajn domojn, arbojn, flugantajn birdojn?" - vi povas imagi, kion mi sentis!!! Pli frue sxi pensis, ke samkiel sxi perfingre povas samtempe nur unu objekton "rigardi"- palpi, ankau ni, vidas! Al Adjl per miaj pentrajxoj mi klarigis la mondon, ties admirojn, kaj mi kredis, kredas, ke ties helpo mi povas konstrui sxian imagmondon, "vidigi" la velantan cikonion, la cervon blekegan sur la arbara kampo, la pregejon de Kocsйr/Kocer/ kie si estis baptita, ks. Sxi estas ne nur mia inspirantino, sed unu el miaj mendintoj! Dum longaj jaroj restis kun mi la malgajeco nevolante forlasi mian koron, sed ADЙL tamen montris al mi la vojon por trovi tiujn "fortojn" per kiuj lau miaj kapabloj, el mia patrina spirito mi povis krei la pli bonan, pli belan. Adйl estas mia vera "malgajeco-foriganto", ja la de si ricevita mia patrineco spertigis min pri tio, ke: jes ekzistas kreanta sufero sed ankau tio: se vi volas ion vere purakore, la sorto ne fermas la pordojn antau vi. Mi scias. Mi bone scias, ke malfacila estas la povo". Ne estas facila afero vivi kiel "blankbastonulino", sed same malfacila estas la situacio de la patrino de la "blanka-bastonulino", sed mi konfesas: mi neniam povas rigardi nin kiel finitan kreajxon de Dio! Nia estonto, niaj ebloj, sxancoj staras antaux ni, ni neniam tombigu niajn songxojn, sopirojn!

  Dio kreis la mondon por ni cxiuj! Kvankam vi povas naskigi kun alieco, audo-traumate, movad-reduktite kun okulproblemoj, sed se suficxe da KREDO, AMO, PERSISTO, FORTA VOLO kaj CELKONSCIO estas en ni, ni povas tamen plenumi nian mision, ni povas bone senti nin en nia korpo, mondo.

  En intereso de nia filino ni translokigxis al Budapesxto. ADЙL iris tie en infangxardenon, tie finis sxi la bazlernejon. Antaux ses jaroj sxi eminente ekzamenigxis kaj atingante 440 punktojn estis enskribita al la de sxi tre sopirata Komunikada kaj Medioscienca fako de la Budapesxta Komunikacia kaj Komerca Altlernejo. Mi estas sxia "lauxta libro", mi legas al sxi multegajn literaturajxojn, inter kiuj sxi valore kaj diligente lernas, memstare orientigxas,

informigxas.

  Miajn bildojn cxiukaze mi pentras al tolo antauxe prilaborita per glitigitajxo, kio ebligas la "rigardadon" per la fingropintoj, por ke gxi ne krevu pro la palpadoj, ne rompigxu la tolo, kaj ankaux ne la dike surportita kolorigajxo. La ensxtopado de la tol-truoj (la kovro, la kasxo de la truoj) estigas ne disigeblan ligon inter la tolo + la lignofabrika plako, iu specia glumaniero, plej ofte aplikita ligfarbo estas al tiu proceso: la gluajxo. Pri la gluajxo pli multe mi ne scias, sed mi scias tiom, ke mi povas gin kaj varme kaj malvarmstate surporti la tolon sur iun fiksan, rigidan plakon. Tiun laboron mi faras cxiam antaux komenco de la pentro, sed gxenerale mi acxetas gxin al la de mi dezirata tolmezuro/ en la butiko. Do, "nuda" estas mia antauxpreparita tolo, kiam mi komencas "plenigi, vivigi" gxin.

  La specialan kolorigajxon mi portas sur la tolon plurtavole  atendante la sekigxon de unu, poste denove unu tavolo, kaj same mi konstruas plu, kaj plej fine mi lakigas la pentrajxon. Mia ADЙL pritaksas gxin unue, plejmultokaze sxi estas la titoldonanto, kion cxiukaze mi surbildigas per kolorigajxo kaj pere de braila skribo.

  Miaj koloroj estas intence malmolaj, por ke la apenau vidantoj,  rekonu kolorojn de miaj pentrajxoj: Miajn skrib- kaj pentrilojn mi mergas en mian dolcxpatrinan animon, de tie mi pentras miajn sentojn, pensojn. Mi sopiras, ke per miaj pentrajxoj ne nur al mia filino, sed ankaux al sxiaj samsortanoj mi povu doni travivajxon, ja ankaux la blinda homo havas senton de beleco, ke tiu povu klarigi, preni, vidi spirite la objektojn, kiuj faras cxirkau si la atmosferon de konfido. Gxojo estas por mi, se la vidantoj pasigas tempon cxe niaj ekspozicioj, kaj ni kredas ilian komprenon kaj ke ili eksentas ties mesagxon, ja la kolormondo de la bildoj faras ankaux al ili gxueblan vidindajxon, kaj kiel mia ADЙLKA esprimis sin klare: "Estu ili pontetoj inter la vidantoj kaj nevidantoj".

               Panjo Maria.

 

 

           Poezio

              Aleksandr Logvin.

Cu dezirinde eminenti,

grimpadi supren en la viv'

kaj fierege antauxsenti

la senmortecon de l' arkiv'?

La cel' de l' kreo - la sindono,

ne kubutado por prosper',

nek memadora fanfarono,

nek la ajn-kosta glor-kaper'.

Jes, tia estu nia vivo,

ke nin ne logu falsa fam',

kaj nin impulsu por aktivo

ne la memamo, sed homam'.

Ni gvidu tiel la vivkuron,

ke ni, post nia malaper',

en homaj koroj lasu spuron,

ne sur la flavo de l' paper'.

 

         Respondo al ne justa kritikulo

Ne pensis mi respondi la "kritikon"

de l' homo, kiu diras, ke la lingvo

farita arte, kun la cel' humana,

jam mortis kiel venko de l' naturo;

sed kiel diris unu el l' amikoj,

respondi oni devas, se utile

por bono de l' afero sankta estas.

Do, mi, memorigante la laborojn

de la samideanoj faraditajn,

demandas: "Cxu la lingvo Esperanto

ne konas la doloron, dramon, gxojon,

esperon, lukton, stilon, belajn verkojn?

Cxu gxi aspekton havas nenaturan?"

Ho, vi, amikoj, kiuj bone scias,

ke nia lingvo vivas, kreskas, sentas,

internan senson kaj ideon havas,

decidu mem, cxu tiu kritikisto

la rajton havas tiel nin ofendi?

Pardonu lin, estonta la homaro:

cxar li ne sciis, ke li tre eraras.

Vivadas kaj vivados Esperanto,

trezoro ja neelcxerpeble ricxa

de sentoj, pensoj, lauxnatura arto!

17/10/1943

 

          El la verko "Sur la Vivovojo": Poemoj", originale verkitaj en Esperanto de Aleksandro Porfirjevic Logvin kaj eldonita de J. R?gulo per BELETRAJ KAJEROJ de STAFETO, serio 24, en 1964.

 

LOGVIN, Aleksandro (1903-1980). Ukraino. Pri si mem, li skribis: "Mi estis laboristo, fervoja konduktoro, relsxangxisto, kontoristo, metaltornisto, jxurnalisto. Esperantisto depost 1923." Antaux 25-30 jaroj de la pasinta jarcento, li kontribuis al nia beletro, cxefe per "Heroldo de Esperanto", sub la plumnomo Liljer. Post granda silento, denove ekpublikis en 1959.

 

 

          Facila legajxo

            Fabloj

 

         Konsilo

  Iu duko dum tri monatoj siegxis fortikajxon de malamiko, sed ne povis akiri gxin. Malkontenta pri sia milittrupo, li komisiis al sia konsilanto skribi leteron hejmen, ke li ordonas sendi pluan tacxmenton de la plej kuragxaj militistoj. Sed la konsilanto respondis, ke armeo de virsxafoj, gvidata de leono, estas pli efika, ol armeo de leonoj, kies estro estas virsxafo, kaj proponis voki alian komandanton. .

 

        Sorcxa vazo

  Foje al malricxulo iu donacis belan vazon. Tuj li volis vendi gxin, sed admiris gxian belecon kaj pro tio ne sukcesis porti gxin al bazaro. Sxiris li kelkajn kampoflorojn kaj starigis en la vazon. "Kial do tia bela bukedo devas stari inter araneajxoj?" - li pensis. Do, li forbalais la araneajxojn, purigis la cxambron, forigis musojn kaj blatojn, kaj jam ne tiom mizera sxajnis esti la domo, sed varma kaj komforta.

 

         La plej malfelicxa en la mondo

          (budhana fablo)

  Vivis iam en iu vilagxo iu maljunulo. Li estis unu el la plej malfelicxaj en la mondo. La tuta vilagxo lacigxis pro li. Cxiam li estis malgaja, cxiam plendis, cxiam li estis malbonhumora, cxiam grumblis. Ju pli longe li vivis, des pli malica li igxis, des pli venenaj estis liaj vortoj. Homoj evitis lin. Lia malfelicxo kvazaux infektis. Ne esti malfelicxa apud li estis iel hontinde. Li kreis la senton de malfelicxo cxe la aliaj.

  Sed foje, kiam li 80-jarigxis, okazis io nekredebla: disvastigxis onidiro, ke hodiaux la maljunulo estas felicxa. Li ne plu plendas, ridetas, ecx lia vizagxo sxangxigxis.

  Kolektigxis la tuta vilagxo.

- Kio okazis al vi? - oni demandis la maljunulon.

- Nenio, - li respondis. - Dum okdek jaroj mi klopodis esti felicxa, sed ne sukcesis, do, mi decidis resti sen felicxo. Jen kial mi gxojas.

 

         Definitiva deziro (daosa fablo).

  Foje lignohakisto renkontis en arbaro la senmortulon el Daoso. Tiu kompatis la malricxulon kaj promesis plenumi lian deziron.

  Nu, la viro, sen pripensi longe, petis de li oron. La senmortulo tusxis per fingro iun sxtonegon, kaj gxi tuj igxis ora. Sed la lignohakisto iel strange rigardis lin.

- Prenu, tio estas via, - diris la senmortulo, - Cxu malmulte mi donis al vi?

- Ne, mi sxangxis mian deziron. Mi ne plu bezonas oron, nur vian fingron.

 

 

          Diversaj interesajxoj

 

         Vanila jogurto felicxigas

  Ecx se gxi ne cxiam aparte bongustas, tamen vanila jogurto felicxigas. Ankaux specoj kun malmulte da graso pligajigas la homojn laux raportoj de esploristoj. Per emociaj reagoj eblas iom pli bone klarigi la merkatan sukceson, ol per la bona gusto.

  "Cxe nutrajxoj estas multaj produktoj, kiuj koncerne la gustosenton estas nekredeble bone prijugxataj, kiuj tamen malsukcesas en la merkato", - klarigas profesoro de la instituto por nutrajxosciencoj cxe la agrikultura universitato en Vieno.

  Aliaj nutrajxoj nur modere bongustas, tamen ili estas ege sukcesaj. "La kunteksto inter la bona gusto kaj la merkata sukceso do estas malforta", - diras la profesoro. Pro tio oni esploris, cxu emociaj reagoj posedas pli da eldirpovo.

  La esploristoj tiucele prezentis al  testpersonoj parope diversajn specojn de jogurto de pluraj produktantoj. Kvankam ili cxiuj estis disvolvitaj kaj enmerkatigitaj per la same alta fortostrecxo, unu jogurto el tiuj du jogurtoj estis sukcesa kaj unu ne. Post tio la jogurtmangxintoj prijugxis diversajn personojn sur portretaj fotoj.

  Cxe tiuj testoj, kiuj projekcias emociojn, al la testpersonoj estas prezentata serio da bildoj, sur kiuj la vizagxoj montras suficxe neuxtralan, emocie malklaran esprimon. Se la testpersonoj nun atribuas al tiuj bildoj ecojn kiel "afabla", "aventurema", "fidinda" aux "arogema", "suspekta" kaj "deprimita", ili en tiujn bildojn interpretas siajn proprajn emociojn. Per tio eblas eltrovi, cxu la konsumo de jogurto sxangxis ilian humoron.

  Estis apenaux kunteksto inter la gustimpreso de la testpersonoj kun emociaj sxangxoj. Aromoj de fragoj kaj ananasoj ne alportis iujn signifajn sxangxojn de la humoro. Kompare al "normala" jogurto de la sama gustospeco aliflanke jogurto kun malmulte da graso donis al la animstato pozitivan pusxeton.

  Tamen plej bone pliheligi la humoron povis vanila jogurto. Tio konfirmas pli fruajn studrezultojn, laux kiuj milda vanila odoro, ekz., en atendocxambroj de malsanulejoj, igas la homojn malstrecxitaj kaj ne nur plibonigas la klimaton de la ejo, sed ankaux la klimaton inter kuracistoj kaj pacientoj.

  Oni demandis la testpersonojn ankaux antaux la gustotestado, kion ili atendis de la koncernaj gustospecoj. Se ili spertis pozitivan surprizon, tio ankaux efikis pozitive al ilia humoro. La esploristo konkludas, ke ja eblas iomete pli bone ekspliki la merkatan sukceson per emociaj reagoj, ol per gusto, tamen la diferencoj ne estas, laux li, tiom dramecaj, ke per tio eblus fidinda prognozo rilate al la merkata sukceso.

 

          Kial ridado infektas?

  Imiti nian vidalvidulon helpas pli bone kompreni ties sentojn, sintenojn kaj celojn. Tio funkcias en gaja situacio, sed ankaux cxe funebro.

  Se iu subridas, baldaux tio trafas ankaux la tutan grupon. cxar apenaux io alia estas tiel infekta kiel ridado. "Ridado estas signalo por aliaj, ke iu ne estas minaca, sed bonhumora. Pro tio oni ankaux sentas sin allogata de gajaj homoj", diras psikologino de la universitato de Graz en Auxstrio. Ridado kun aliaj okazas tute auxtomate: "Se ni observas aliajn homojn cxe ridado, en la cerbo aktivigxas regionoj, kiuj aktivas, kiam ni mem ridas. Tio preparas nin por kunridado."

  Tio estas ankaux montrebla cxe bildodonantaj procedoj, kiel la Elektra encefalografio (EEG). Jam minimumaj movoj de la vizagxaj muskoloj, kiujn ni "kopias" de nia vidalvidulo, estas tiel pruveblaj. Tio okazas fulmrapide: Dum nur 300 gxis 400 milisekundoj estas mezurebla reago, kiu ofte per la libera okulo ecx ne estas perceptebla. La vizagxesprimo de la vidalvidulo efikas cxe tio, ofte pli ol sxerco: "La ridado de aliaj estas la plej efika elvokilo por ridado", diras la esploristino.

  Akcepti la infekton de emocioj de aliaj homoj ankaux helpas kompreni pli bone ties sintenojn kaj celojn en la cxiutago. Tio tamen ne nur funkcias cxe gajeco, sed ankaux cxe funebraj sentoj, kaj tion pli facile akceptas virinoj, ol viroj, tion montris studajxoj. "Tamen, se temas pri la forteco de la infekto de ridado, la diferenco inter la seksoj ne estas mezurebla", sxi diras. Kune kun sia teamo nun sxi volas kompreni, kial la mekanismo pri regulado de emocioj jen kaj jen malsame funkcias cxe viroj kaj virinoj. Ankaux krom tio laux sxi, ekzistas grandaj diferencoj pri tio, kiel forte homoj transprenas la emociojn de aliaj homoj.

  Cxiukaze ni pli volonte akceptas la infekton per ridado, ol per io negativa. "Ridado en la cerbo produktas pozitivan, rekompencan efikon", klarigas la psikologino. Komuna ridado, ekz., inter amikoj estas la esprimo de komunaj sentoj kaj montras, ke oni povas fidi unu la alian, kaj tio plifortigas la ligojn inter la amikoj. Aliflanke homoj, kiuj apenaux akceptas esti infektataj de la ridado de aliaj  homoj, tiuj en sia social vivo pli ofte renkontas malfacilajxojn.

  Ridado povas ankaux havi minacan efikon al aliaj homoj, kaj povas ekesti ecx timo pro la ridado de aliaj. La cerbo de tiuj homoj akceptas unuavice nur negativajn informojn, la trafitaj homoj sentas sin priridataj kaj reagas incitite.

  Fakte ankaux en la cxiutago ridado ne cxiam esprimas afablan sintenon, sed plej ofte gxi estas miksajxo de gaja, bonintenca gxis malama kaj jen kaj jen malica ridado. Sed tiu miksita ridado apenaux infektas homojn. Plej forte

efikas tiucele la gaja ridado.

              Anton Oberndorfer.

          (laux Esperanta Retradio).

 

 

        Gresillon invitas

??2016-apr-08/16 : PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1), rete: gresillon.org/printempas 2016-apr-20/24 : Korusa renkonto de Interkant' kaj verkadaliero Krajon'-Ankro, rete: gresillon.org/koruso 2016-jun-12/17 : La Luaro la? la vortoj, turisma semajno la? verkistoj, rete:  resillon.org/s1 2016-jul-04/15 : Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto, rete: gresillon.org/s2 2016-a?g-06/13 : SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO, rete: gresillon.org/s3 2016-a?g-21/28 : Festa semanjo por infanoj, adoleskantoj kaj familioj, rete: gresillon.org/s4 Kontakto: kastelo@gresillon.org, +33-2.41.89.10.34, rete gresillon.org/kontakto.

 

 

         Verda humuro

 

          Esperanto amuze

 (la elekto de sxercoj el la libreto

"Esperanto laux amuzmetodo" de Andrzej Pettyn)

         Minaco

  Trupo de migranta teatro prezentas sian teatrajxon en malgranda urbeto. Bedauxrinde, la ludo de la aktoroj ne konvenas al la gustoj de la spektantoj. En la spektejo komencas auxdigxi mokoj, malicaj vortoj kaj fine agresivaj krioj. Unu el la aktoroj interrompas la ludon kaj rekte sin turnas al la publiko:

- Mi konsilas al vi, gesinjoroj, silentigxi kaj konduti kviete, cxar nia trupo estas pli multnombra, ol vi!

 

         Garantio de sukceso

  Paciento plena de zorgemo pri la propra sanstato, demandas sian kuraciston:

- Bonvolu sincere diri al mi, cxu ekzistas eblo kuraci cxi tiun malsanon?

- Kompreneble! - respondas la kuracisto. - Mi jam havis kelkajn tiajn kazojn kaj mi kredas, ke cxi-foje mi sukcesos...

 

          La nigra serio

  Pariza anekdoto el la serio de la tiel nomata "nigra humuro"/ Renkontigxas du posedantoj de sepultentreprenoj.

- Nu - demandas la unua - cxu vi havis hodiaux bonan tagon?

- Jes - respondas la alia - mia firmao ricevis mendon por prizorgo de tri sepultoj. Kaj vi?

- Cxe mi, terure, neniu sepulto. La nigra serio dauxras jam la kvinan tagon.

 

           Mi estas cxefo de polico

  La cxefo de la polico en la loko B. en Britujo, sinjoro Harry A., estis veturanta per trajno en kupeo, en kiu estis transveturigata grupo de mensmalsanuloj. Iumomente la kupeon eniris flegisto gvidanta la grupon kaj komencis kalkuli siajn prizorgatojn: "Unu, du, tri, kvar, kvin... Kaj kiu vi estas?" - li demandis sinjoron A. Tiam sinjoro A. respondis: "Mi estas cxefo de la polico en la loko B." "Ses" - diris la flegisto.

 

         Gxusta propono

  Dum divorca proceso geedza paro havanta tri infanojn ne povis interkonsenti, kiu el ili prenu du infanojn kaj kiu unu infanon. Fine la kolerigxinta edzino ekkriis:

- Bone, ni do atendu gxis ni havos kvar infanojn!

La tribunalo unuanime akceptis la proponon.

 

          La plej belaj trompoj

 

  En Francujo aperis libro, priskribanta la plej efektajn trompojn. Jen du el ili, el la kategorio de tiuj, kiuj cxirkauxiras cxiujn jurajn preskribojn.

En gazetoj aperis la jena anonco: "Por 5 frankoj mi havigas absolute perfektan rimedon kontraux puloj". Al tiuj, kiuj sendis la monon, la trompanto sendis perposxte malgrandan lignan tabuleton kun la instrukcio: "Metu la pulon sur la tabuleton kaj frapu gxin forte per martelo!" Kaj jen alia trompo: "Por 10 frankoj mi sendos kompleton de la fotoj de Nudeco..." La trompanto sendadis fotojn de la panoramo de negranda vilagxo, kies nomo estis Nudeco...

 

         Agrabla akuzo

 

  Renkontigxas du pensiuloj:

- Kio nova cxe vi? - demandas unu el ili. - Mi jam delonge ne vidis vin.

- Jes: hm: mi jxus forlasis malliberejon post 8-monata karcerpuno pro perforto de junulino.

- Pro perforto de junulino? - ekkriis konsternite la konato. - En via agxo de 90 jaroj? Ja tio cxi estas ridinda!

- Kompreneble, ke tio cxi estas ridinda, sed la akuzo estis por mi tiel agrabla, ke mi konfesis gxin.

             Kompilis Andrzej Bach el Gdynia (Pollando).