Esperanta ligilo

n-ro 1,

Januaro 2016

Enhavtabelo

Misteroj de homa voĉo (fino)

La 15-a de Januaro — INTERNACIA TAGO DE MUZIKKOMPONISTOJ

Nekutimaj kutimoj: Novjara festo de printempo

Diversaj interesaĵoj: "Digitale helfer"; Nova kuracmetodo de migreno

Literaturo: Anton Ĉeĥov - Novjaraj martiroj

Facila legaĵo: "Mi deziras al vi sufiĉe"

Anoncetoj

Forpasoj.

Korektendo

 

 

Misteroj de homa voĉo
(fino)

 

� Kuracisto-foniatro Rodion Barabanov kredas, ke ĉiu historio de la perdita voĉo povas havi feliĉan finon. Dum granda parto de sia vivo li mem ne povis paroli. Pro la serioza malsano, kiun li travivis dum infanaĝo, kaj posta operacio kaj kuracista eraro li tute perdis sian voĉon por longaj 14 jaroj. Li ne spiris tra la nazo, nur tra speciala tubeto. Nur post serioza operacio kaj dujara pena trejnado li sukcesis rehavi sian voĉon.

Plibonigo de la voĉo estas peza fizika laboro. Eĉ paroltrejnado de tute sana homo postulas grandan fortostreĉon. Por ke la akiritaj scipovoj ne perdiĝu, necesas minimume dek minutojn tage dediĉi al artikulado kaj spirado. Sed tiu peno estos rekompencita - kiam nia voĉo pliboniĝas, nerimarkite komencas okazi mirakloj. Ĉiam pli ofte oni diras al ni "jes" en diversaj vivosferoj: en la persona vivo, laboro, amikaj rilatoj ktp. Voĉo estas instrumento ne nur por influi, sed, ni diru, eĉ por krei ion el nenio, - diras Barabanov. Mi havas nenion, sed mi havas la voĉon kaj intencon krei ion. Dank'al la voĉo mi povas peti tiel, ke oni aŭdu min, influi la situacion, aliformigi rilatojn...

� Sed ĉu tio signifas, ke posedanto de bela, bone trejnita voĉo povas ne nur konvinke paroli, sed ankaŭ bele kanti? Tio estas granda mensogo. La parola kaj vokala voĉoj de la sama persono povas tute ne koincidi laŭ tembro. Dum ĉiutaga komunikado la voĉo de bona kantisto povas esti tute ne rimarkinda.

� Kial do bele kanti povas ne ĉiu posedanto de bona voĉo? Kiel ekscii, ĉu vi havas bonajn vokalajn kapablojn? Multaj fakuloj opinias, ke forta voĉo estas denaska talento, sed ĝi ne tuj manifestiĝas de ĉiuj. Malkovri la voĉon, malkaŝi ĉiujn ĝiajn eblecojn estas tasko de pedagogoj.

� La plej fama klasifiko de voĉoj estis prilaborita ankoraŭ en la 16-a jc. Ĝi baziĝas sur diapazono de vokalisto. Famaj voĉtipoj (virinaj - soprano, mecco soprano kaj alto, viraj - tenoro, baritono, baso) havas po kelkajn subtipojn: lirika, romantika, karaktera ktp. La plej malfacile "edukebla" el viraj voĉoj estas la tenora, ĉar la� supra registro, t.n. falceta, en la naturo ne ekzistas, necesas "eduki" ĝin. La plej rara virina voĉo estas mezzo soprano.

� Nun ne ekzistas iu universala metodo, kiu ebligus al ĉiu ekkanti belege. Pedagogoj laboras laŭ propra sperto. Sed la ĉefa afero estas spir-trejnado. De ĝusta spirado dependas "koloro" de voĉo, ĝiaj nuancoj. Eĉ el ne tre bela tembro oni povas fari belan voĉon, se oni kantas kun ĝusta spirado. Gravas ne nur peladi tra la pulmojn grandajn ampleksojn de la aero, sed ankaŭ funkciigi ĉiujn resonilojn. La sono naskiĝas tre mallaŭta, nur ĝia trairo de kelkaj malplenoj, kio dum elspiro donas al la voĉo forton kaj belecon.

� Por eligi iun ajn voĉan sonon, funkcias samtempe kvardek muskoloj. Se almenaŭ unu el ili ne partoprenas tiun proceson aŭ funkcias malĝuste, la voĉo ne sonos ĝuste.

� La supran gradon de majstreco en son-eligado demonstras operaj kantistoj. Ne ĉiu vokalisto, posedanto de bona voĉo, povas fari la operan karieron. La opera voĉo devas esti speciale forta, nuancoriĉa kaj "fluganta". Solistoj laboras ja sen mikrofono. La opera kantado estas ankaŭ grandega fizika ŝarĝo. Dum unu elpaŝo kantisto povas perdi 5-6 kilogramojn! La opera kantisto devas esti tre eltenema. Por profesiulo ne estas aparte malfacile atingebla iu alta muziknoto, sed ĉu ĉiu kapablas elteni almenaŭ kvin minutojn? La opera spektaklo daŭras 2-3 horojn, ĉu ne? Post unu jaro da laboro al ĉiuj operaj solistoj, sendepende de la sekso, multe "kreskas" la torako, pligrandiĝas amplekso de pulmoj, pro tio ripoj dismetiĝas, krome, pligrandiĝas maso de muskoloj. La opera voĉo estas tre fragila instrumento. Laborante ĉe la limo de siaj fizikaj eblecoj, solisto ĉiumomente riskas perdi ĝin. Iu ajn troa streĉiĝo, subita tuso aŭ terno - kaj la voĉo povas malaperi. Por ĉiu kantisto estas nenio pli terura, ol travivi tion, speciale dum la elpaŝo.

� Certe, ne ĉiuj kapablas bone kanti. La kaŭzo de tio povas esti tro malgrandaj aŭ tro grandaj voĉ-faldoj, speciala sentemo al certaj son-frekvencoj ktp. Ĉu por tiuj personoj restas nur envii posedantojn de belaj voĉoj? Oni rekomendas okupiĝi pri kantado al ĉiuj. Eble, vi ne kolektos plenajn salonojn de aŭskultantoj, sed certe povos altigi sian memfidon. Krome, kantado havas ankaŭ kuracan efikon. La t.n. vokaloterapio iĝis tre populara fako de moderna psikologio. Pripensu nur: se ni fartas malbone, se ni tristas, ni ĝemas, eĉ hurlas. Do, la voĉo helpas eligi negativajn emociojn, ĝi kreas certajn resonajn ŝanceliĝojn, kiuj iom malpliigas doloron aŭ suferojn.

� Kantado estas subkonscia fiziologia proceso. Rememoru: kiam vi spertas iun emocian ekscitiĝon, vi senpripense ion kantetas.

� Ekde pratempo kantado ludis gravan rolon en la kulturo de la homaro. En antikva Ĉinio estis eĉ maldeca, se oni turnas sin al monarko, ministro aŭ ŝtata konsilanto ne en formo de kanta parolo. Oni opiniis, ke ne kantante komunikiĝas nur malkleraj homoj, krome, oni kredis, ke en kanta formo la esenco de la peto estas pli ĝuste esprimita. En Tibeto en multaj religioj oni uzas mantrojn, pere de kiuj oni enigas sin en la stato de transo. Ĝenerale, dum diservoj de ĉiuj religioj estas uzata iu kantado.

� Vokaloterapio estas io pli grava, ol simpla kantado kun ŝatata fonogramo. Ĝi inkludas la komunan laboron de psikologo, logopedo, foniatro. Depende de la problemoj de konkreta paciento oni ĝustigas ties spiradon, aŭ artikuladon, aŭ helpe de la kantado senigas lin de internaj psikaj streĉiĝoj. Ĉio-ĉi ne nur ebligas malkovron de potencialo de propra voĉo, sed entute plibonigi la sanstaton. Strange, sed vokaloterapio tre bone influas la digestadon, ĉar dum voĉaj movoj de diafragmo okazas siaspeca masaĝo de internaj organoj, do, tio forigas la stagnadon. Ĝi efikas ankaŭ kontraŭ korajn kaj angiajn malsanojn, ĉar, krom simpla vibrado, ĝi kaŭzas malstreĉiĝon.

� Pri kuraca forto de voĉo sciis jam antikvaj sorĉistoj, kiuj estis ne nur spiritaj estroj de primaraj socioj, sed ankaŭ elstaraj kuracistoj. Ili sciis, ke, eligante sonojn, kiuj imitas sonojn de naturo, eblas veki en la homo la internan sanigan potencon. Tio estas diversaj fajfoj, krioj de bestoj, imitado de ventobruo ktp. Pri saniga forto de gorĝa kantado estas skribitaj multaj libroj. Kelkaj sciencistoj eĉ kredas, ke prononcado aŭ kantado de apartaj sonoj povas kuraci. Kvankam scienco ne pruvis terapeŭtikan efikon de sonoj, tiu hipotezo ne ŝajnas tute absurda.

� Homa voĉo estas potenca ilo. Ĝi povas allogi la aŭskultantojn, konkeri fidon, dormigi singardon, ensorĉi kaj eĉ enamigi. Eblecoj de voĉo ŝajnas esti senlimaj. Imagu, kia estus la homaro, se homoj ne ekpovus paroli! Ĉu ni povus konstrui disvolvitan civilizon, krei unikajn lingvojn, arton? Neniu dubas: sen parolo kaj voĉo tio tute ne eblus.

Kompilis kaj E-igis O.P.

 

 

 

La 15-a de Januaro — INTERNACIA TAGO DE MUZIKKOMPONISTOJ

Memoriga tago por honori ĉiujn komponistojn en la mondo, kiuj alportas per sia arto la fluon de homaj emocioj, kaj tiel eternigas momentojn kaj sentojn de la vivo en muzikon, ian nutraĵon por la Animo.

Cele kontribui al la festado de ĉi tiu Tago, la komponisto kaj verkisto Paiva Netto publikigis sian belan tributon al la mondfama brazila komponisto Heitor Villa-Lobos.

Kun korplena gratulo kaj rekono de la teamanoj de Esperanto-fako de Legio de Bona Volo al ĉiuj komponistoj en la mondo, ni invitas Vin, karaj geamikoj, legi la artikolon, titolitan

�OmaĜo al Villa-Lobos�

Vi ankaŭ povas aŭskulti komponaĵojn de Paiva Netto ĉe: www.paivanetto.com/eo/komponisto

Al la koroj de ĉiuj, kiuj komponas aŭ/kaj aprecas muzikon, ni dediĉas ĉi tiun eldiraĵon de la edukanto Paiva Netto:

�Bona muziko estas nerompebla ligilo,

kiu kunigas Homan Estulon kun Dio�.

Kun plej bonaj deziroj pri plena sukceso por tiu nova jaro 2016, plejege amike,

������������� Maria Aparecida da Silva

� La komponisto kaj muzikproduktisto Paiva Netto estis  lernanto de profesoro Homero Dornelas (1901-1990), kiu siavice estis asesoro de la elstara brazila muzikreĜisoro kaj komponisto Villa-Lobos (1887-1959). Paiva Netto verkis la �Marŝon de Soldatetoj de Dio�, kiun unuafoje, la 21-an de aprilo de� 1960, interpretis knaboj, flegataj de Instituto São Judas Tadeu, en Rio-de-Ĵanejro, kie li volonte kunlaboris. Tiu prezento estis omaĜo al la urbo Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, kiun Prezidento Juscelino Kubitschek (1902-1976) inaŭguris en tiu sama tago.

� Inter liaj pluraj agadoj, li estis zorganto pri son-efektoj por la radioprogramoj de la karmemora fondinto de Legio de Bona Volo (LBV), la radiokronikisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979), kio pli rafinis lian muzikan aŭdpovon. Malgraŭ lia ekstrema sindediĉo al la idealo de Bona Volo, lia ligo al muziko ne perdiĜis.

� Lia unua sukcesa verko, omaĜo al la popolo de subŝtato Bahia, per la sondisko nomata �Negrada � Jesus, o Grande Libertador!� (Nigrularo � Jesuo, la Granda Liberiganto!), en 1983, Saŭvador/BA, vendiĜis je 100 mil ekzempleroj, kio tiutempe estis elstara atingo, se temas pri erudicia muziko, en Brazilo. Dudek naŭ tagojn post sia apero, tiu verko estis prezentita sur la podio de Municipa Teatro de Rio- de-Ĵanejro sub gvidado de la respektata reĝxisoro Isaac Karabtchevsky. Pri tiu komponaĵo, la orkestrestro, tiam direktanto de la Brazila Simfonia Orkestro, diris: �La komponaĵo surprizis min pro la ritma karaktero kaj samtempe pro la frapanta kontrasto inter ritmo kaj melodio. Ĝi estas verko vere tre inspirita. Ni strebas traduki la lingvaĵon de José de Paiva Netto por la granda Simfonia Orkestro. (...) Ni estis ravitaj pro la maniero kiel li sukcesis transdoni per muziko sian tutan gradon de sentemeco.�

� Publiko plenplenigas la Municipan Teatron de Rio-de-Ĵanejro por spekti la 3-an Koncerton de LBV pri Klasikaj Muzikoj. Reliefe, post la granda koncerto sub la direktado de Karabtchevsky, kiu aperas flanke de Paiva Netto, la gvidanto de LBV mansignas al la  ĉeestantaro. 

La debuto de �Negrada � Jesus, o Grande Libertador!� okazis kun muzikaranĝo de instruisto Darcy Augusto Malheiros (1923-2012), kaj por la koncerto fare de Brazila Simfonia Orkestro, la orkestraranĝon plenumis la reĝisoro Osman Giuseppe Gioia. Poste, en Bulgarujo, oni sonregistris ĝin laŭ orkestraranĝo de Alexander Yossifov sub gvidado de la reĝisoro Ricardo Averbach, elstara disĉiplo de la fama Vladi Simeonov.

Ekde la jardeko post 1980, liajn komponaĵojn oni prezentis en Bel-Horizonte, Braziljo, Kuritibo, Florianopolo, Nov-Petropolo,  Porto-Alegro, Rio-de- Ĵanejro, Saŭvador, San-Paŭlo kaj en aliaj urboj. Lia plurtema repertuaro enhavas verkojn dediĉitajn al la Plej Sankta Maria kaj aliaj muzikaĵoj omaĝe al Brazilo kaj ĝiaj subŝtatoj. Oni elstarigu la koncertojn, okazintajn en la jaro 2000, unuafoje kun socihelpa intenco en Bulgarujo, produktitajn de la reĝisoro José Eduardo de Paiva kaj gviditajn de Bedros Papazian.

� De la jaro 1987 ĝis 1990, per Kultura LBV, Paiva Netto antaŭenigis la Projekton �Antares� �Klasikaĵoj por la Popolo�, prezentitan de la Simfonia Orkestro de Legio de Bona Volo, kreita de li.

� Oni emfazu pri lia kunlaborado kun la reĝisoro Almeida Prado (1943-2010), kun kiu li verkis la Simfonion �Apocalipse� (1987), bazitan sur la temaro pri la Simfonia Poemo �Argentino�, kiun Paiva Netto komponis en la 1980-aj jaroj. La versojn de la korusa movado verkis Mário Frigéri. La internacia debuto de tiu simfonio okazis la 21-an de� januaro 1989, okaze de inaŭguro de la Templo de Bona Volo, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, antaŭ ĉirkaŭ 50 mil homoj. Sub reĝisorado de Achille Picchi, tiu verko estis interpretita de la Simfonia Orkestro de Nacia Teatro Claudio Santoro kaj la Ekumena Koruso �Bona Volo�, kies solistoj estis Victoria Kerbauy (soprano) kaj Francisco Frias (baritono).

� Kune kun la renoma bulgara orkestrestro kaj komponisto Alexander Yossifov, Paiva Netto komponis la Koncerton por Piano kaj Orkestro n-ro 2, laŭ C-maĵora. Ravita pri la melodia riĉeco de la brazila komponisto, Yossifov verkis orkestraranĜon, kiel operenkondukon, por la komponaĵo �Negrada � Jesus, o Grande Libertador!�. Li ankaŭ enmuzikigis por orkestro la kvin el la komponaĵoj de Paiva Netto � �A Santa Catarina�; �Ave, Maria! Mãe de Jesus�; �Divertimento n1� (bailarico); �O Canto da Mata� kaj �Alegria em Santa Catarina�, kaj ilin organizis kiel suiton por kordorkestro: �Aquarius � A Dança dos Mundos�. Ili ĉiuj furore vendiĝis.

Tiuj komponaĵoj estis sonregistritaj inter 1989 kaj 1993 en la patrolando de Pancho Vladiguerov. La Simfonio �Apokalipso� estis interpretita de la Orkestro kaj Miksa Koruso de la Nacia Radio de Sofio akompane de la solistoj Valery Popova (soprano) kaj Georgi Petkov (baritono). Kune kun la sama orkestro, la Koruso de la Nacia Akademio de Sofio kaj la premiita pianisto Svetoslav Karparov partoprenis en la Koncerto por Piano kaj Orkestro n-ro 2. Kaj en la Suito Akvario � La Danco de la Mondoj partoprenis la premiita violonisto Angel Stankov kaj la Orkestro de Ĉambro-Ludistoj de Sofio. Ĉiujn el ili kondukis la orkestrestro Ricardo Averbach.

� Paiva Netto skribis ankaŭ la Oratorion �La Mistero de Dio Revelaciita�, kies fina movo estis interpretita en 2000 en la novjorka sidejo de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj,  Usono, fare de la Ekumena Koruso de Bona Volo, unua brazila koruso prezentinta en UN. La Oratorio markas novan ciklon en lia komponado kaj portas ion novigan: unu verko por koruso kaj orkestro estis pionire registrita en ses lingvoj (angle, france, germane, hispane, itale kaj portugale) laŭ unu sola sinsekvo. Ĝia portugala versio superis la antaŭviditan kvanton da 550 mil kopioj venditaj, per kio ĝi konkeris la duoblan platendiskon kiel premion. Verkita en Portugalujo, en la subŝtatoj Rio-de-Ĵanejro, Suda Riogrando kaj Braziljo (1998), sub inspiro de la genia Villa-Lobos, ĝi registriĝis kun interpretado de la Simfonia Orkestro de Sofio kaj de la Nacia Filharmonia Koruso "Svetoslav Obretenov", de Bulgarujo, akompane de la solistoj Nina Marinkova (soprano), Sonia Tsoneva (kontralto) kaj Svilen Rajtchev (baritono), sub direktado de la orkestrestro Ricardo Averbach kun muzikaranĝo de la orkestrestro kaj Legiano Vanderlei Pereira.

� La 20-an de junio 2006, naŭ tagojn antaŭ ol kompletigi 50 jarojn da laborado ĉe LBV, lin omaĝis la estraro de la centjara Theatro São Pedro, en la urbo Porto-Alegro, fare de la  kulturentreprenisto Eva Sopher, okaze de Kulturvespero Emocioj kaj Rememoroj, kaj tiu evento gravuriĝis en la historio de tiu Domo. Liajn melodiojn prezentis la Ĉambra Orkestro de Teatro São Pedro kaj Ekumena Koruso Bona Volo, sub gvidado de la reĝisoro Antonio Carlos Borges Cunha. Ankaŭ en la urbo Nova Petropolo, alia urbo de Rio Grande do Sul, oni prezentis verkojn de la aŭtoro, en la jaro 2006.

� Dum multaj jaroj, liaj muzikverkoj ricevis komentojn de renomaj reĝisoroj, komponistoj kaj muziko-kritikistoj, nome Dorival Caymmi (1914-2008), Ricardo Cravo Albin, Francisco Mignone (1897-1986), Ricardo Averbach, José do Espírito Santo (1927-2005), Julio Rosa kaj Alexander Yossifov, kun kiu li kunverkis koncerton por piano kaj orkestro. La muzikverkaro de Paiva Netto, kiu disvendiĝis je milionoj da ekzempleroj, estas vekinta pli kaj pli la intereson de la novaj generacioj.

Konu kelkajn el la komponaĵoj de Paiva Netto. Nomoj de diskoj de liaj komponaĵoj okupas preskaŭ tri paĝojn.:

 

 

 

Nekutimaj kutimoj

Novjaro - festo de printempo

� En Ĉinio la ĉefa festo - novjaro, estas pli ofte nomata Chun Cze - festo de printempo. Kial do?

� Eble, ĉinoj mem klarigus tion pli bone, sed mi rakontos tiel, kiel mi aŭdis de la maljuna ĉino.

� En diversaj periodoj de ĉina historio la jarkomenco okazis dum la tago de la vintra solstico, poste en la sekvonta monato. Dum du lastaj jarmiloj Ĝi okazas je la dua nova luno post la vintra solstico.

� Estas legendo, ke dum pratempo, kiam ankoraŭ ne ekzistis kalendaro, oni apenaŭ diferencigis la sezonojn, vivis junulo, kies nomo estis Van Njan, kio signifas "Dek jarmiloj". Li multe pensis pri monda ordo, pri tempo, pri ŝanĝoj de tagaj kaj jaraj cikloj.

� Tagon post tago li meditis. Foje li iris en montaron por haki lignon. Por ripozi li sidiĝis en la ombron de alta arbo. Li meditis, sed lian atenton konstante allogis la ombro, kiu daŭre moviĝis. Tiam li komprenis, kiel eblas konstrui tempomezurilon surbaze de ŝanĝo de ombrolongeco.

Tio estis lia unua invento. Sed tiu horloĝo� estis malperfekta. Dum nebula, pluvoza tago ĝiaj indikoj estis malklaraj.

� Foje, rigardante, kiel gutas akvo desur la roko, li ekhavis la ideon de kvintavola akva horloĝo. Senlace li observis la naturon kaj konkludis, ke ĉiujn 360 tagojn la ĉiela tempo ripetiĝas.

� Tiam la imperiestro Czu I, fondinto de la dinastio I, trista pro manko de rimedoj por mezuri la ĉielan tempon, serĉis saĝan konsilanton, kiu ordigus la rilatojn kun la tempo. La glor-avida administranto A Hen turnis sin al la imperiestro, proponante aranĝi specialan terason por adori la ĉielajn spiritojn. Czu I ordonis al cent servantoj fari la riton, sed tio ne efikis. Inundoj kaj sekiĝoj, malbonaj rikoltoj kaj aliaj naturaj katastrofoj daŭris.

� Intertempe Van Njan decidis malkaŝi siajn inventojn al la regnestro. Veninte en la palacon, li estime enmanigis al la imperiestro siajn horloĝojn, kiujn oni poste nomis per grekaj vortoj - gnomono kaj klepsidro. Li detale klarigis, kiel ili funkcias, kaj prezentis siajn ideojn pri moviĝo de suno kaj luno.

� Post la konversacio la morna vizaĝo de la imperiestro heliĝis, kaj li ordonis al Van Njan ordigi la tempomezuradon. Oni konstruis la templon de suno kaj luno kun la ĉiela altaro. Kune kun dekdu helpantoj Van Njan devis indiki la precizan tempon de sunleviĝo kaj sunsubiro, alvenon de novaj monatoj kaj sezonoj, krei la kalendaron por feliĉigi la popolon de la Subĉiela imperio.

� A Hen, perdinte la favoron de la imperiestro, ĉiam pli enviis sukcesojn de Van Njan kaj fine eĉ intencis mortigi lin. Sed la dungito, plenumanta la malican ordonon, estis kaptita de gardistoj ĝuste en tiu momento, kiam li celis el pafarko la scienciston, kiu observis la stelojn.

� Kiam Czu I eksciis pri la krimo, li punis A Hen-on kaj mem grimpis la turon, al Van Njan. Tiu salutis lin per proksimume tiaj vortoj: "Venis la nova luno! Venis printempo!" La imperiestro respondis: "Jes, ĉiu vintro finiĝas, venas printempo". Li proklamis la ĵus komenciĝantan monaton "la kapo de la jaro".

� Poste Van Njan multe laboris por precizigi la kalendaron. Liaj lipharoj kaj barbo griziĝis, kiam li prezentis al la imperiestro la frukton de sia multjara laboro. Por memorigi la nomon de la granda astronomo, Czu I ordonis nomi la sunan kalendaron "Van Njan Li". La sciencisto mem ricevis la titolon "Stelo de longa vivo, suno kaj luno".

� Ekde tiam ĉiujare antaŭ la festo oni pendigas la bildon de Shou Sin (tiel oni nomas lin) por honorigi tiun, kiu dediĉis sian vivon por ordigo de tempo.

������������� O.P.

 

 

Diversaj interesaĵoj

 

"Digitale helfer"

� Novaj teknologioj helpu al altaĝaj homoj

resti memstaraj pli longe. En la aŭstra liglando Stirio ekfunkcias

testregiono por tio.

� Kiu pliaĝiĝas, tiu volas resti sufiĉe longe

hejme en la propraj muroj. Por ke la memstara vivo

pli bone funkciu, novaj teknologioj povas helpi. Nun ankaŭ

en Stirio ekfunkcias grandskala testado. "Tio montru, kio vere

helpas al homoj en alta aĝo", - diras Maria Fellner de

la esplorinstituto Joanneum en Graz, kiu

science akompanas la projekton. Dum

unu jaro tiucele estos ekipitaj cent testmastrumejoj en

Graz kaj en du aliaj urboj de Stirio per novteknologiaĵoj.

� Unue tamen ankoraŭ okazas sondado: "En unua

paĝo ni volas konstati, kio entute estas

bezonata", - diras la projektestro Kurt Majcen.

Tiucele estas analizataj jam ekzistantaj studaĵoj,

kaj oni planas viglan interŝanĝon kun la testregionoj

en la cetera parto de Aŭstrio. Ekde la

jaro 2017 la elektitaj teknologioj estos testataj en

cent dommastrumejoj. Tiuj mastrumejoj

estos enketataj tiam ankaŭ trifoje: je la

komenco, en la mezo kaj je la fino de la testo. La indikoj

estos komparataj kun respondoj el same granda kontrolgrupo.

� Sed jam nun estas klare: La teknologiaj solvoj

estu laŭeble simple aplikeblaj. Estas imageble, ekz.,

ke sveltigita komputila sistemo ebligas per kamerao

videokonferencojn kun parencoj. Tiamaniere

ankaŭ ili kaj la flegistaro povus esti senŝarĝitaj kaj

ili devus malpli ofte ĉeesti surloke. Samtempe la komunikado

helpas kontraŭ izoleco dum alta aĝo.

Ankaŭ porteblaj sistemoj estos aplikeblaj:

ekz., horloĝoj, kiuj mezuras gravajn

vivoparametrojn kiel pulson aŭ sangopremon.

Tiel eblos sekvi el distanco, kiel iu

fartas.

� Pere de sensoroj krome eblos konstati, kion

altaĝa persono faras dum certa momento: ĉu la persono estas

ankoraŭ en la lito aŭ ĉu jam ŝi aŭ li moviĝas en

la propra hejmo. Se la sensoroj montras,

ke iu ne leviĝas el la lito, tio

povus esti alarmsignalo.

� Sed kiel oni certigos, ke neniu

sentos sin kontrolata? "Ne okazos registrado

de sono aŭ de bildoj, do la privata sfero

restos gardata", - diras Fellner.

Jam ricevitaj spertoj pri la teknologioj krome montras, ke

la sento pri sekureco estas decide pli forta ,ol

la sento esti kontrolata.

����������� Peranto

�������� (laŭ Esperanta retradio).

 

Nova kuracmetodo de migreno

� Esploristoj de la medicina centro de Olbany asertas, ke la nova metodo helpos al pacientoj, suferantaj pro migreno, ne plu sperti turmentigan kapdoloron. Kuracistoj metis kateterojn, tubetojn maldikajn kiel spaghetti, en la nazojn de la pacientoj, kaj enigis lidokainon en Mekkel-ganglion - la nervofaskon, kiu provokas migrenon. Rimarkindas, ke estis uzataj neniuj pingloj.

� Sciencistoj diras, ke nova proceduro povas grandparte malpliigi doloron kaj sentemon dum migreno.

- Kiam pasas la anestezia efiko de lidokaino, ankaŭ migreno ŝajne mildiĝas, - diras doktoro Kenneth Mandato, la ĉefa specialisto de tiu ĉi problemo en la medicina centro de Olbany. Post la proceduro 88 procentoj da pacientoj konstatis, ke ilia migreno iom cedis aŭ eĉ tute malaperis.

 

 

Literaturo

Anton Ĉeĥov -
Novjaraj martiroj

� Sur stratoj estas bildo de infero en ora kadro. Se ne estus festaj mienoj de kortistoj kaj policistoj, oni povus supozi, ke al la ĉefurbo proksimiĝas malamiko. Tien-reen, kun krako kaj bruo, impetas paradaj sledoj kaj kaleŝoj� Sur trotuaroj, elŝovinte langojn kaj pufiginte okulojn, kuras vizitantoj� Ili kuras kun tia pasio, ke se la edzino de Potifar kaptus iun kurantan kolegian registriston je fraka basko, do en ŝiaj manoj restus ne sole basko, sed la tuta oficista flankaĵo kun hepatoj kaj lienoj.

Subite aŭdiĝas strida policista fajfo.

Kio okazis? Kortistoj lasas siajn poziciojn kaj kuras al la fajfinto.

� Disiru! Iru plu! Ne licas ĉi tie rigardi! Mortajn homojn neniam vidis, ĉu? Jen popolaĉo�

� Ĉe unu el la dom-enirejoj sur trotuaro kuŝas dece vestita sinjoro, en kastorfela palto kaj novaj gumaj galoŝoj� Apud lia morte pala, freŝe razita vizaĝo kuŝaĉas frakasitaj okulvitroj. La palto surbruste apertiĝis, kaj la kolektiĝinta homamaso vidas pecon de frako kun ordeno de Stanislao, triagrada. La brusto malrapide kaj peze spiras, la okuloj estas fermitaj�

� � Sinjoro! � policisto puŝas la oficiston. � Sinjoro, ne licas ĉi tie kuŝi! Via moŝto!

� Sed la sinjoro eligas nek sonon, nek suspiron� Uminte kun li dum kvin minutoj kaj ne sukcesinte rekonsciigi, la ordo-gardantoj metas lin en fiakron kaj veturigas al hospitala akceptejo.

� � Bona pantalono! � diras policisto, helpante al sanitaro senvestigi la maalsanulon. � Probable, ses rublojn kostas. Kaj la veŝto fajna� Se juĝi laŭ la pantalono, do li estas el nobeloj�

� En la hospitala akceptejo, kuŝinte dum horo kaj duono kaj trinkinte plenan boteleton da valeriana tinkturo, la oficisto rekonsciiĝas� Oni ekscias, ke li estas titola konsilisto Gerasim Kuzmiĉ Sinkletejev.

� � Kio vin doloras? � demandas lin polica kuracisto.

� � Feliĉan Novjaron, bonan feston� � balbutas li, stulte rigardante la plafonon kaj peze spirante.

� � Ankaŭ al vi gratulon� Tamen� kio vin doloras? Pro kio vi falis? Bonvolu rememori! Ĉu vi drinkis iom?

� � Ne� Nenion�

� � Sed pro kio do vi subite malbonfartis?

� � Svenisss� Mi� mi vizitojn faris�

� � Multajn, do, vizitojn vi sukcesis fari?

� � Ne� ne multajn ja� De liturgio veninte� mi trinkis teon kaj iris al Nikolaj Miĥajloviĉ� Tie, certe, subskribis� De tie mi iris al la Oficira strato� al s-ro Kaĉalkin� Ankaŭ tie subskribis� Plue, mi memoras, en vestiblo mi frostis pro trablovo� De Kaĉalkin mi iris al Viborga distrikto, al Ivan Ivanoviĉ�

Subskribis�

� � Ankoraŭ unu oficiston oni alveturigis! � raportas la policisto.

� � De Ivan Ivanoviĉ, � daŭrigas Sinkletejev, � al negocisto Ĥrimov tutproksime estas. Do mi eniris por gratuli� kun la familio� Oni proponis drinketi pro la festo� Do kiel ne drinketi? Oni ofendiĝas, se ne drinketas� Nu, konsumis mi tri glasetojn� per kolbaso postmanĝis� de tie al la Peterburga flanko, al Liĥodejev� Bona homo li estas�

� � Kaj ĉiam piedpaŝe, ĉu?

� � Ja, piedpaŝe� Do mi subskribis ĉe Liĥodejev� De li mi iris al Pelagea Jemeljanovna� Tie oni min sidigis matenmanĝi kaj per kafo regalis. Pro la kafo mi varmiĝis, do tial, probable, ĝi en kapon frapis� De Pelagea Jemeljanovna mi iris al Obleuĥov� Obleuĥov havas la baptonomon Vasilij*, do estas lia nomtago�

Se ne manĝi nomfestan kukon � estus ofendo�

� � Eksan oficiron kaj du oficistojn oni alveturigis! � raportas la policisto�

� � Do mi manĝis pecon da kuko, trinkis sorpan likvoron kaj iris al la Ĝardena strato, al Izjumov� Ĉe Izjumov malvarman bieron trinkis� ĝi iel la gorĝon perturbis� De Izjumov al Koŝkin, poste al Karl Karloviĉ, de tie al onklo Petro Semjonoviĉ� Nevino Nastja per varma ĉokolado regalis� Poste al Ljapkin mi venis�

Ne, tamen, ne al Ljapkin, sed al Darja Nikodimovna� kaj jam de ŝi iris al Ljapkin� Nu jen, kaj ĉie mi tute bone fartis� Poste ĉe Ivanov, Kurdjukov kaj Ŝiller mi estis, ĉe kolonelo Poroŝkov estis, ankaŭ tie bone fartis� Ĉe negocisto Dunjkin mi estis� Li alkroĉiĝis al mi, ke mi konjakon trinku, kaj kolbaseton kun brasiko manĝu� Do mi trinkis eble tri glasetojn� paron da kolbasetoj manĝis � kaj same tute normale� Nur jam poste, kiam mi de Riĵov eliris, sentis mi en la kapo� tremeton Malfortiĝis� Ne scias, pro kio�

� � Vi laciĝis� Ripozu iomete, kaj ni vin hejmen sendos�

� � Ne rajtas mi hejmen� � ĝemas Sinkletejev. � Necesas ankoraŭ al la bofilo Kuzjma Vaviloviĉ veni, al la ekzekuciisto, al Natalja Jegorovna� multajn mi ankoraŭ ne vizitis�

� � Kaj eĉ ne indas.

� � Ne eblas ja� Kiel eblus ne gratuli okaze de Novjaro? Necesas ja� Se ne veni al Natalja Jegorovna, do eĉ vivi mi ne volus� Lasu min, sinjoro doktoro, liberigu bonvole�

� Sinkletejev leviĝas, etendas manon al siaj vestoj.

� � Hejmen veturu, se vi volas, � diras la doktoro, � sed pri vizitoj vi eĉ pensi ne provu�

� � Ne gravas, dio helpos� � suspiras Sinkletejev. � Mi iros poiomete�

� La oficisto malrapide vestas sin, envolvas sin en la palton, kaj, ŝanceliĝante, eliras straten.

� � Ankoraŭ kvin oficistojn oni alveturigis! � raportas la policisto. � Kien vi ordonos ilin meti?

�������������� Tradukis V. Melnikov

Notoj: Ĉi tiu rakonto aperis en la unua numero de la Peterburga semajngazeto Oskolki< (Vitreroj) por 1886 kun la subskribo A. Ĉeĥonte.

Vizitantoj. Okaze de la Novjarfesto ŝtatoficistoj kutimis viziti estrojn kaj doni al ili kolektive subskribitan gratulfolion.

Vasilij. Laŭ la rusortodoksa Julia kalendaro la 1a de januaro (Gregorie: la 14a de januaro) estas la tago de S-ta Bazilo (ruse: Vasilij).

��������� "La Ondo de Esperanto", 2015, N1.

 

 

Facila legaĵo

 

Mi deziras al vi sufiĉe

� Iam mi estis en flughaveno kaj iĝis nevola atestanto de adiaŭo de patro kun filino. Jam estis anoncita enaviadiliĝo de pasaĝeroj de ŝia flugo, kaj mi ekaŭdis ŝin diri al la patro: "Paĉjo, nia vivo kun vi... tio estis pli ol sufiĉe. Via amo estis tio, kio ĉiam mankis al mi. Mi deziras al vi sufiĉe".

� Ili interkisiĝis, kaj ŝi foriris. Li iris al la fenestro, kie mi sidis. Mi komprenis, ke li estas ploronta. Mi ne volis ĝeni lin, sed li mem turnis sin al mi:

� - Ĉu vi iam adiaŭis, sciante, ke tio estas por ĉiam?

� - Jes, - mi respondis. - Pardonu, mi ne ŝatus min trudi, sed kial vi diras, ke vi adiaŭis por ĉiam?

� - Mi estas maljuna, mia filino loĝas tre malproksime. Mi ja reale rigardas la aferojn, do, mi komprenas, ke sekvontfoje ŝi flugos ĉi-tien por mia entombigo.

� - Kiam vi adiaŭis, mi aŭdis ŝin diri al vi: "Mi deziras al vi sufiĉe". Ĉu mi rajtas demandi vin, kion tio signifas?

� Li ridetis.

� - Tio estas bondeziro, kiu estas transdonata de generacio al generacio. Miaj gepatroj diris tion al ni ĉiuj.

� Li enpensiĝis momente, poste levis la kapon, kvazaŭ rememorus ion, denove ridetis:

� - Kiam mi diras: "Mi deziras al vi sufiĉe", mi deziras al iu, ke en lia vivo estu sufiĉe da bonaĵoj, kiuj subtenu lin.

� Li turnis sin al mi kaj deklamis parkere, kiel versaĵon:

� - Mi deziras al vi sufiĉe da suno, por ke viaj agoj estu helaj. Mi deziras al vi sufiĉe da pluvo, por ke vi povu ĝui la sunon. Mi deziras al vi sufiĉe da feliĉo, por ke via spirito vivu. Mi deziras al vi sufiĉe da doloro, por ke bagatelaj ĝojetoj ŝajnu esti pli grandaj. Mi deziras al vi sufiĉe da mono, por ke viaj revoj realiĝu. Mi deziras al vi sufiĉe da perdoj, por ke vi scipovu apreci tion, kion vi havas. Mi deziras, ke en via vivo estu sufiĉe da "Saluton", por ke ili subtenu vin malgraŭ unu "Adiaŭ por ĉiam".

� Li ekploris kaj malproksimiĝis.

 

 

Anoncetoj

Pro teknika paneo ĉe la rubrik-redaktoro, stenografia paĝo ne povas aperi en ĉi tiu numero.

���������� Otto Prytz

 

Gennadij Gluĥov (Rusio) avertas siajn multnombrajn gekorespondantojn,

ke nun pro sia malbona sanstato li ne plu kapablas brajle korespondi.

 

Forpasoj.

La 2-an de januaro 2016 post grava malsano mortis en sia 78-a vivjaro Jurij Peljuŝenko

(urbo Stavropol, Rusio). Ni perdis ankoraŭ unu longjaran nian samideanon, kiu dum pli ol 40 jaroj estis regula leganto de EL, kaj li eĉ kongresis en Budapeŝto 1983. Tre modesta, bonkora kaj laborema homo li estis. Kara samideano, nun ripozu en paco, kaj niajn sincerajn kondolencojn ni direktas al lia kompatinda vidvino Elena.

 

La 14-an de januaro post la maltrafaj stomak-operacioj por ĉiam forlasis nin 59-jara Vladislav Zbirnea el urbo Tiraspol (Moldavio). Longjara entuziasma E-isto li partoprenis multajn E-renkontiĝojn de Sovetunio kaj eĉ kelkajn IKBE-ojn. Por ĉiam ni memoros lin kiel ĉiuflankan sociaganton, tre helpeman kaj bonkoran amikon.�

������������� Anatolij Masenko.

 

Korektendo

� En la decembra numero de nia revuo estis grava eraro, nome, la familinomo de la granda itala poeto kaj skulptisto Michelangelo estis skribita malĝuste. La ĝusta familinomo de tiu genia artisto estas Buonarroti. Mi pardonpetas.

������������� Red'.�