Esperanta ligilo

n-ro 10,

decembro 2015

Enhavtabelo

82-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj IKBE-82) unua komuniko

El Esperantujo: esperanto, telefono kaj aliaj

Misteroj de homa voĉo

Diversaj interesaĵoj: Kiu estas neĝhomo?

Facila legaĵo: fabloj

Por la retumantoj

Forpaso

82-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
IKBE-82)
unua komuniko

Karaj gesamideanoj,

Por la venonta IKBE-82 ni uzas afablan oferton de niaj vidantaj samideanoj el Slovakia Esperanta Federacio, kiuj samtempe preparas ankaŭ la UK-101.

Dato kaj loko.

La kongreso okazos de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2016 (do tuj post la UK-101) en urbo Nitra (Slovakio). Nitra situas 90 km.jn nordoriente de la ĉefurbo Bratislava, ĝi estas grava industria centro. La regiono famas ankaŭ pro siaj vinoj. 

Loĝado.

Ni loĝos, manĝos kaj kunvenos en la sama studenthejmo, kiu havas unu grandan salonon kaj kelkajn pli malgrandajn. Haveblas senpaga sendrata retkonekto.

Por ĉiuj du dulitaj ĉambroj estas po du kune dividita duŝejo kaj necesejo, tio estas uzebla maksimume por kvar homoj. Balkonoj ne haveblas, nek klimatiziloj. Fridujo ekzistas, foje en la ĉambro mem, foje en la koridoro/duŝejo. 

Adreso de la kongresejo:

Studentsky domov Antona Bernolaka,
Tr. A. Hlinku 38,
SK-949 01 Nitra, Slovakio.

Partoprenkotizoj.

La kotizo inkluzivas: sep tranoktojn, tri manĝojn potage kaj popersone, kaj unu tuttagan ekskurson.

Limdato por aliĝoj kaj pagoj de la kotizo estas la 1-a de junio 2016. Se iuj cirkonstancoj malebligos vian partoprenon en la IKBE, kaj pri tio vi avertos la organizantojn antaŭ la 1-a de julio 2016, oni redonos vian monon (kompreneble, sen faritaj bankelspezoj).

La kotizon Vi povas pagi per unu el jenaj manieroj:

Rimarkoj:

· Ĉe la pagoj el eksterlando al la banko-konto bv. aranĝi, ke la ĝir-kotizon pagu vi kiel sendanto (alikaze la organizantoj dum la aranĝo devos repostuli de vi la mankantan sumon, kiun la banko deprenos de la sendita mono).

· Ĉe sendado de mono en la kampon “Mesaĝo por ricevonto” bv. skribi “LIBE-kongreso 2016”.

Pri la monsendo bv. informi s-anon Anatolij Masenko: Gerojev-Medikov 15-1, RU-357739 Kislovodsk, Rusio; r.p.: masenkoai@mail.ru

kaj enmetu jenajn donitaĵojn:

  1. Antaŭnomo kaj familia nomo;
  2. Vidhandikapito aŭ akompanant(in)o;
  3. Viro/virino;
  4. Naskiĝdato;
  5. Poŝta adreso;
  6. Telefonnumero, retadreso kaj skajpo;
  7. Kiom kaj kiamaniere vi pagis?
  8. Via eventuala kunĉambran(in)o.
  9. (Ne)vegetarano.
  10. Mi (ne) bezonas oficialan invitilon.

Grava rimarko. Se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri vizon al Slovakio, ĝia kosto estas 35 eŭroj. Tiu sumo ne validas por partoprenantoj el Rusio kaj Ukrainio, por kiuj invitleteroj laŭ aparta interkonsento kostas nur 3 eŭrojn kaj ekzistas ankaŭ ŝanco ricevi vizon senpage.

La invitleteroj estas pripagendaj, ĉar ili devas esti aprobitaj de la polico. Invitilojn por la aranĝo oni povos sendi nur ĝis la 15-a de junio 2016. Tial por ricevi ilin bv. aliĝi ĝustatempe, kaj sendu rekte al la retadreso katka@ikso.net

ankaŭ fotokopion de via valida vojaĝpasporto (la paĝo kun via foto kaj la datoj de valideco), kiun oni aldonos al la invitletero por polico.

Slovakia konsulejo petos al unuopaj ambasadorejoj doni al la kongres-aliĝintoj vizojn senpage. Tio signifas, ke vi eble ne devos aldone pagi por la vizo en via ambasadorejo, sed oni ne povas tion komplete garantii.

Kongres-temo kaj komitato

la Preparan Kongreskomitaton konsistigas s-anoj Peter Balaz, Jozef Reinvart kaj ĉiuj LIBE-estraranoj, kiuj prizorgos tutan programon de la IKBE-82.

Kiel kongresan temon ni proponas: "Modernaj teknologioj en vivo de nevidantoj". La prelegontoj laŭeble kunportu tiujn helpilojn, kiuj plifaciligas vian ĉiutagan vivon.

Viajn proponojn kaj eventualajn demandojn sendu al: Anatolo Masenko.

El Esperantujo:
esperanto, telefono kaj aliaj

Dum proksimume la sama tempo kiam Zamenhof publikigis la unuan lernolibron pri la Internacia Lingvo, en la mondo aperis ankaŭ nova teknika helpilo por akceli rektan internacian komunikadon: la telefono. Ambaŭ - esperanto kaj la starigo de telefonretoj tra la tuta mondo - bezonis tempon por kreski, kaj tial en la komenco nur malmultaj homoj povis uzi tiujn novajn rimedojn. Precipe la telefono dum longa tempo servis por loka kaj regiona uzo, ĝis finfine stariĝis naciaj retoj kaj okazis kunligo de ili, kio tiam ebligis internaciajn telefonajn interparolojn.

Tamen pro la altaj prezoj de telefonaj alvokoj internaciaj telefonaj konversacioj nur okazis inter firmaoj aŭ ŝtataj institucioj. Por privatuloj tio estis tro multekosta. Tial, verŝajne, la unua telefona konversacio en esperanto de unu lando al la alia okazis nur komence de la 20-a jarcento, eble, antaŭ la unua Universala Kongreso en Bulonjo en Francio. Sed tiam la telefono tial apenaŭ povis kontribui al la vivigo de la nova internacia lingvo, kaj ĝia disvastigo okazis tial ĉefe per libroj kaj revuoj, do, en presita formo. Ankaŭ internaciaj renkontiĝoj tiam okazis nur malofte kaj, kompreneble, ankaŭ ili estis multekostaj, kaj tial ili same ne servis multe por vivigi la lingvon.

Helpis alia teknika rimedo - la radio. Okazis radioelsendoj jam dum la 1920-aj jaroj, kaj ili estis kapteblaj ankaŭ de simplaj homoj, kiuj posedis nur tre simplan radioaparaton. Do, la radio plenumis la necesan funkcion por aldoni al la skriba lingvo ankaŭ la parolatan. Tio kontribuis al la popularigo de la lingvo, precipe en la laborista medio. Oni povis vere esperi pri pli bona mondo, en kiu la homoj kunfratiĝas. Tiu pozitiva evoluo daŭris ĝis la jaro 1929, kiam la monda ekonomia krizo detruis tiujn esperojn, kaj naciismo superregis. Ekde tiam internaciaj kontaktoj de privatuloj fariĝis suspektindaj, kaj esperantistoj estis enkarcerigitaj.

Tiu malhela periodo en okcidenta Eŭropo daŭris ĝis la fino de la dua mondmilito, en la soveta bloko ĝis la morto de Stalin. Kaj ankaŭ poste tie internaciaj kontaktoj restis suspektindaj, se ili ne okazis en kadro de ideologie pura asocio, ekz., MEM. Radioelsendoj en esperanto ja ankoraŭ okazis, precipe por fari propagandon al la alia flanko de la "fera kurteno". Kaj internaciaj telefonaj konversacioj restis tre multekostaj kaj limigitaj al malmultaj interesuloj. En la orienta parto de Eŭropo tiel esperanto fariĝis "lingvo de sopiro kaj revo".

En okcidenta Eŭropo telefonaj konversacioj fariĝis malpli kostaj kaj ne plu estis limigoj. Tamen por babili la prezoj estis ankoraŭ tro altaj. Sed oni ja povis partopreni en multaj internaciaj renkontiĝoj, en kiuj tamen partoprenantoj el orienta Eŭropo nur malmultis.

La politikaj ŝanĝiĝoj en landoj sub komunisma regado hazarde koincidis kun la apero de la interreto kaj personaj komputiloj. Mi mem aĉetis mian unuan personan komputilon en la jaro 1991 kaj tuj, kompreneble, provis skribi en esperanto kun supersignoj. Mi ankaŭ baldaŭ en tio sukcesis kaj tiel povis entajpi kaj printi tekstojn en esperanto (kaj baldaŭ ankaŭ en la ĉeĥa). Por aŭdi ion en la komputilo oni devis enŝovi kompaktdiskon, sed tio apenaŭ eblis por aŭdi ion en esperanto, ĉar ne jam ekzistis kompaktdiskoj en esperanto.

Tio ŝanĝiĝis nur ekde kiam mi ricevis aliron al interreto en la jaro 1997, kiam oni povis elŝuti sondosierojn, ekz. de Radio Verda. Kaj de tiu momento ankaŭ eblis alŝuti proprajn sonregistraĵojn al iu retejo, sed komence la retspaco estis tre limigita resp. multekosta, kaj la kunligo kun la interreto funkciis nur tre malrapide. Tamen jam en la jaro 1998 mi povis komenci mian Esperantan Retradion, en kiu mi reaŭdigis elsendojn de Pola Radio, kiujn mi estis kaptinta per satelito.

Ekde tiam la kostoj por aliri la interreton konsiderinde reduktiĝis, kaj ankaŭ la rapideco plialtiĝis. La interreto fariĝis pli kaj pli interesa por pli da homoj. Novaj servoj aperis, kaj finfine eblis ankaŭ babili kvazaŭ telefone tra la reto. Nun oni povis paroli kun homoj en la tuta mondo sen pagi altajn kotizojn por eksterlandaj alvokoj. La koncerna servo nomiĝas Skype (en esperanto - Skajpo). Entute oni povas diri, ke la interreto nun ebligas tiom da aplikoj de esperanto, ke la esperantistoj apenaŭ sukcesas sekvi tiun evoluon, nome nur malmultaj kapablas aktive uzi la eblecojn por produkti ion. Mi nur menciu la daŭran problemon pri la entajpado de la supersignitaj literoj. Ekzistas por tio jam bonegaj solvoj, sed multaj skribantoj de retmesaĝoj kaj de afiŝoj en retaj forumoj ankoraŭ uzas surogatan skribon.

Do, la novaj teknikaj rimedoj estas tiel favoraj al esperanto, ke la pluan evoluon bremsas nur la esperantistoj mem. La junaj homoj, aliflanke, kiuj ja bone kapablas utiligi la novajn teknikajn rimedojn, ne jam sufiĉe bone regas la lingvon, kaj tio daŭros ĝis estos sufiĉe da homoj, kiuj regos ambaŭ.

Anton Oberndorfer.

Misteroj de homa voĉo

Ekde pratempo homoj atentis pri sia voĉo kaj strebis plibonigi ĝian sonon. Sed kial ĝi tiom gravas por ni? Kial iu posedas fortan kaj belan vokalon, la alia, male, eĉ parolas malklare? Sciencistoj asertas: voĉo estas unika kapablo de homo, sed la plimulto el ni ne uzas ĝiajn eblecojn eĉ dekprocente.

Kion faras ĉiu tuj post naskiĝo? Li\ŝi krias. Ekde tiu momento komenciĝas ne nur historio de tiu homo, sed ankaŭ historio de ties voĉo. Ĝuste ekde la unua spiro kuniĝas niaj voĉkordoj, tiel la sonfaranta organo komencas sian laboron.

Ekde la unua krio ĝis la lasta spiro nia voĉo daŭre ŝanĝiĝas. Ĝi trairas longan vojon de alta kaj pepa en la beba aĝo ĝis tremanta kaj raŭka dum maljuniĝo.

Ĉiu el ni havas ĝin tute individuan, ĉar nia staturo, karaktero, profesio, malsanoj kaj eĉ niaj ĉirkaŭantoj influas nian sonmanieron.

Tio komenciĝas ekde la plej frua infanaĝo. Kutime filino tre precize kopias la voĉon de sia patrino, la voĉo de filo povas esti tre simila al tiu de lia patro, ĉar tio estas niaj modeloj ekde naskiĝo. Sed, certe, ni ŝanĝiĝas, ni agordiĝas al tiuj homoj, kiuj plaĉas al ni. Tiu modelulo povas esti, ekz., edukistino en infanĝardeno, populara artisto.

Ni influas niajn voĉojn. Por multaj el ni voĉo estas la efika ilo, kiu ebligas solvon de la plej diversaj problemoj. Per ĝi oni povas eĉ kuraci. Se ni havas problemon de la digesta sistemo, ni kantu malaltajn sonojn, laŭeble pli malaltajn. Voĉo kapablas regi la humoron de kunparolanto. Se iu parolas per alta voĉo, sufiĉe rapide kaj longe, tio kaŭzigas negativajn sentojn, maltrankvilon de aŭskultanto. Tiun voĉon oni ŝatus interrompi. Sed voĉo kapablas ankaŭ malstreĉigi kaj plibonigi la humoron.

Valoron de klara, forta voĉo oni aprezis jam ekde pratempo. Ĝuste tiam naskiĝis la oratora arto, estis verkitaj la unuaj lernolibroj por trejni kaj disvolvi bonan parolkapablon. Demosfeno, Periklo, Aristotelo, Sokrato kaj multaj aliaj grandaj majstroj de oratora arto pruvis, ke iun, kiu bone regas sian voĉon, oni aŭskultas pli atente, lin oni fidas pli volonte kaj pli baldaŭ. Pri tiu fenomeno sciis ankaŭ grandaj regantoj de la antikva mondo. Tial multaj el ili majstre regis sian parolon. Perfekte majstris ĝin la fama carino Kleopatra. Estas konate, ke ŝi ne estis speciale bela. Kiam ŝi renkontiĝis kun iu nova viro, ŝi komencis la konversacion kun li de malantaŭ kurteno. Perfekte regante la voĉ-arton, prezentante nur silueton de sia bela korpo, ŝi admirigis la viron, kreante iun magian bildon de si mem.

Mirinde, sed paroli scipovas nur unu biologia specimeno sur nia planedo - Homo Sapiens. Sed kiam ni lernis paroli, sciencistoj ĝis nun ne scias precize. La historio de homa parolkapablo daŭre kaŝas multajn misterojn. Fine de la 19-a jarcento la akademianoj kredis, ke ni neniam ekhavos la respondon al koncernaj demandoj: oni ja ne sukcesis trovi restaĵojn de elfositaj homoj, kiuj sciigus nin pri tio, ekde kiam homoj parolas. Kaj ĉu iam oni sukcesos?

La sistemo de organoj, kie naskiĝas nia voĉo, ne havas ostojn, do, ĝi ne povus konserviĝi subtere dum jarmiloj. Tio estas kortilaga organo. En laringo troviĝas tre etaj t.n. voĉaj faldoj, kiujn oni ofte nomas voĉkordoj. Ĝuste pro ilia vibra aktiveco okazas la sonkreado. Ilia konstrukcio estas sufiĉe komplika. Ili konsistas el vera kunigilo kaj granda muskolo, kiu nomiĝas "vokala". Ili estas kovritaj per multtavola epitelio.

Serĉante la unuajn parolintajn prahomojn, sciencistoj devas konsideri ankaŭ la aliajn testojn, ekz., cerbomezuron. Tiel naskiĝis la hipotezo, ke parolkapablo rekte dependas de intelektaj kapabloj. La unuaj inteligentaj prahomoj estis reprezentantoj de la specimeno Homo Erectus, kiuj vivis antaŭ ĉ. 1,5 milionoj da jaroj. Dum longa tempo la sciencistoj opiniis, ke tiuj antaŭhomoj scipovis paroli, kvankam sufiĉe primitive. La voĉoj supozeble estis pli krudaj, sonoj abruptaj, graŭlaj.

tiu "parolo" tute ne similis tiun de moderna homo. sed la graŭlo estis sufiĉe sencohava. Diverstonaj graŭloj, krietoj, jelpoj, ĝemetoj ne nur havis iun emocian ŝargon, sed ankaŭ ion signifis.

Sed pluaj esploroj montris, ke, eĉ se graŭlo de Homo Erectus estus sencohava, la voĉon en nia kutima senco, des pli parolkapablon ili ne posedis.

Kiuj povus ja vigle babili, estis neandertalaj homoj, vivintaj antaŭ ĉ. 200 mil jaroj. Ili ne estas niaj prauloj, sed ĝuste tiu homa specimeno havis la plej ampleksan cerbon. Krome, el la genomo estis apartigita la geno Foxp2, kiu respondecas pri komplika parolado. Ĝin havas ni ĉiuj.

Strange, sed post tiu malkovro la demando "Ĉu parolis neandertaluloj?" iĝis eĉ pli diskutata. Ŝajne, ĉio konfirmas, ke neandertaluloj scipovis paroli, ili ja estis tre evoluintaj. Sed ilia laringo situas tre alte, do, la sonaro, kiun ili kapablis eligi, estis ne tiom ampleksa, kiel la nia.

Krome, la konstruo de ilia parol-aparato lasas multon por deziri. En la mentono mankas la mentona muskolo, al kiuj devas fiksiĝi langaj tendenoj, kiuj ebligas produktadon de komplikaj sonoj de la lingvo. Ili ne povis fari tion, eĉ malgraŭ ilia alta inteligenteco. 

Hodiaŭ multaj sciencistoj estas certaj: la evoluinta intelekto ne ludis ŝlosilan rolon en la formiĝo de parolkapablo. Homoj ekparolis nur tiam, kiam definitive formiĝis iliaj parol-organoj. Tio okazis proksimume antaŭ 50 jarmiloj. Ĝuste tiam homaj makzeloj kaj mandibloj iĝis malgrandaj kaj malpezaj, buŝa antro estis sufiĉe granda, vangoj kaj langoj estis jam moveblaj, laringo situis sufiĉe malalte, diafragmo estis sufiĉe evoluinta. Pri potenco kaj varieco de sonoj oni ja povas juĝi ne nur laŭ supraj spiraj vojoj, sed ankaŭ laŭ evoluo de diafragmo. Ĝin oni povas pritaksi ~laŭ elfositaj ostoj de prahomoj, nome laŭ la mjela kanalo de brustaj vertebroj. Ju pli larĝa ĝi estis, des pli multe da nervoj trapasis ĝin, des pli bona estis innervado de diafragmo, do, ĝi estis intense uzata.

Moderna homo havas almenaŭ du voĉojn: la internan kaj t.n. parolan. Se la interna voĉo sonas por ni ĉiam same, tiu "parola" estas nekredeble ŝanĝiĝema. Tio, kiel ni parolas en la nuna momento, dependas ankaŭ de tio, kiun el la sociaj maskoj ni surmetas. Psikologoj nomas tiun ĉi fenomenon "Voĉoj de subpersonoj". Patro parolas sufiĉe direktive, aŭtoritare, plenkreskulo parolas rezone, infano - kun iom da emocia ŝargo. Ekzistas metodoj, kiuj permesas laŭ analizo de voĉo, intonacio, ekscii, kiu subpersono parolas, kiu estas interne de ni, kun kiu subpersono estas ligita la eldirita penso.

Voĉo estas mistero, kiu konservas sonon de la animo. Neripeteblan sonmanieron donas al la voĉo ĝia tembro. Ĝi, siavice, konsistas el la unika kompleto de obertonoj. Tio estas apenaŭ kaptebla per orelo kombinaĵo de ĉu-sonoj. Oni opinias, ke ju pli multas obertonoj en la tembro, des pli agrable sonas la homa voĉo. Kvankam la impreso, kiun faras la voĉo, dependas ankaŭ de la aliaj ĝiaj parametroj. Kio estas voĉo, apenaŭ eblas klarigi. Por kompreni tion, necesas ĝin regi.

Se konsideri la teknikajn aspektojn, oni povas diri, ke malagrabla voĉo plej ofte estas kaŭzita de streĉitaj sonoj, kiam ĝiaj frekvencaj karakterizoj estas malvastaj. Tia voĉo ne havas amplekson, ĝi delogas, "tranĉas orelon". Male, la ampleksan, "brustan", veluran voĉon oni volas daŭre aŭskulti.

Tio influas la interhomajn rilatojn. Homo faras ŝajne nenion malbonan, sed li parolas tiel, ke prefere li silentu.

Oni povas diri: "Sed nian voĉon ni ja ne elektas". Tamen, eblas fari ion por plibonigi ĝin. Antaŭ ĉio, ne parolu tro rapide, sed ankaŭ ne tro malrapide. Enspiru pli ofte, ne gravas, ĉu per nazo, ĉu per buŝo. I.a., tio estas du tute malsamaj spirmanieroj. La pernaza spirado estas pli profunda.

Kion ĉiu el ni povus fari, por ke oni tuj ekamu nin pertelefone, eĉ sen rigardi nin? Ridetu! Ni respegulas unu la alian. rideto kaŭzas respondan rideton. Kiun emocion ni transdonas per nia voĉo, tiun respondan emocion ni povas atendi.

Bazo de agrabla voĉo estas ĝusta spirado, ĉar estas ĝi, kiu influas ritmon kaj tembron de la parolo.

Ekzistas amaso da metodoj por lerni la ĝustan, nome diafragman spiradon. Por konvinkiĝi, kiom tio gravas, provu rektiĝi. Niaj ŝultroj vole-nevole larĝiĝas, la supra parto de ventro iom eniĝas. La spiro tuj ŝanĝiĝas, ĝi iĝas pli profunda kaj ritma. Tio permesas al la voĉo soni pli amplekse. Ĝuste de kontrolo de korpa pozicio kaj spirado komenciĝas ĉiuj ekzercoj por trejni la voĉon. Ne tiom malfacile estas eldiri apartajn sonojn, kiel konstante paroli kun tiaj korpaj agordoj. Por tio necesas ankaŭ scipovi agordi la sonon de sia voĉo.

Metu manplaton al la gorĝo kaj trovu la primaran tonon, t.e., la plej mallaŭtan naturan sonon, kiun vi povas eligi. Ofte vibrado ne povas trairi laringon, tio atestas ĝian streĉiĝon. Por ke tio pasu, necesas oscedi, por ke tiu streĉiĝo cedu.

Tre ofte oni petas fakulojn pri paroltrejnado, instrui, kiel aldoni al la voĉo pli da malaltaj frekvencoj.

Ĝuste malaltajn, velurajn voĉojn multaj el ni opinias speciale belaj kaj eĉ sekse allogaj. Antaŭnelonge sciencistoj rimarkis, ke dum flirtado homoj senkonscie malaltigas siajn voĉojn, eĉ se ili neniam aŭdis pri parol-tekniko. Kiam geamantoj "kveras", ili ĉiam parolas flue, ritme. Ne eblas ja konservi malaltan voĉtonon dum rapida parolado.

Se viroj transiras al malalta voĉo senkonscie, virinoj scipovas regi tiun kapablon kaj intence sonas sekse. Ne malpli majstre la reprezentantinoj de bela sekso scipovas manipuli "koloron" de sia voĉo: paroli kun speciala aspiracio aŭ aldoni al la voĉo apenaŭ rimarkeblan raŭketon. Seksologoj certas, ke tiuj ŝanĝoj de virina voĉo neeviteble forte impresas la ulojn de la kontraŭa sekso.

Kuracistoj-foniatroj rimarkas, ke pacientoj kun gorĝo-malsanoj ŝatus konservi post kuracado la ioman raŭkecon, klarigante, ke tiu specialaĵo de la voĉo pozitive influas la personan vivon.

Plej ofte malaltaj voĉoj ne estas hereditaj. Malaltigon de la voĉo povas kaŭzigi fumado, gorĝo-kaj laringomalsanoj. Lastatempe viroj ĉiam pli malofte havas malaltajn voĉojn. Aŭdante malaltan viran voĉon, virino plej ofte estos ravita de ĝi, ĉar en subkonscio de ĉiu virino la malalta voĉo estas indiko de vireco.

Bedaŭrinde, ofte provoj lerni belan, allogan sonadon ne havas rezultojn. Monaton post fino de la kurso la voĉo povas facile rehavi sian antaŭan tonon kaj ritmon.

Kompleksoj, konstanta streso, emocia streĉiĝo, - ĉio ĉi senigas nin je la ebleco voĉi bele. Internaj streĉiĝoj subpremas vibradojn kaj fortojn de la voĉo. Ju pli la homo estas deprimita, des pli "platan" kaj malklaran voĉon li havas.

Sed ne nur tio forprenas de ni fortan, klaran, esprimoplenan voĉon. Kvereloj, krioj, interparoloj en altigitaj tonoj kaŭzigas fizikan traŭmon. Ni parolas en moviĝantaj trafikiloj kaj apenaŭ aŭdas unu la alian. Se oni povus subite elŝalti la bruon, ni ekaŭdus, kiel ni krias. Iu ajn krio kaŭzigas t.n. akustikan traŭmon. Povas okazi rompo de angio, do, hemoragio, aŭ en voĉaj faldoj formiĝas cikatro.

Tamen oni povas korekti ne nur iun ajn difekton de voĉo, sed ankaŭ plene rehavi la voĉon post travivitaj traŭmoj aŭ operacioj.

 (Daŭrigota).

Diversaj interesaĵoj

Kiu estas neĝhomo?

Ekde pratempo oni faris homajn neĝfigurojn. Rusoj nomis ilin neĝuloj kaj neĝulinoj. Aliaj eŭropaj popoloj, male, faris nur virajn neĝhomojn, iuj neĝulinoj en iliaj tradicioj entute ne ekzistis. En la angla kaj germana lingvoj por nomi ilin ekzistas nur vortoj de la vira genro.

En Rusio oni kredis, ke neĝhomoj estas anĝeletoj, al kiuj oni povas konfidi sian revon. Laŭ kredo de kelkaj nordaj popoloj ekde paganaj pratempoj, neĝuloj estas anĝeloj, descendintaj desur ĉielo. Neĝo ja estas donaco de ĉielo, do, neĝulo estas anĝelo, kiu scipovas transdoni homajn petojn al Dio. Tiucele oni faris neĝuleton el ĵus falinta neĝo kaj flustris al ĝi siajn dezirojn. Oni kredis, ke tuj post neĝdegelo la deziro realiĝos.

Ridetanta neĝulo estas ege ŝatata personaĵo por multaj generacioj de infanoj. Ĝi iĝis heroo de animaciaj filmoj, leterportisto, helpanto de Avo Frosto, bonvena gasto de novjarfestoj, neforigebla parto de novjaraj dekoracioj.

En Eŭropo, laŭ legendo, la unuan homfiguron el neĝo faris la genia itala skulptisto, arkitekto kaj poeto Michelangelo Buonarotti. Tio okazis fine de la 15-a jarcento, proksimume en 1493.

La unua skriba mencio pri neĝhomo aperis en la 18-a jc. Temis pri bela giganta neĝulo.

La vorto, kiu signifas neĝhomon - Schneemann, aperis unue en la germana lingvo.

La unua bildo de neĝulo aperis kiel ilustraĵo en la porinfana kantlibro, eldonita en Leipzig.

La unuaj neĝfiguroj en okcidenta Eŭropo kutime prezentis kolerajn neĝajn gigantojn. Tio ne estas hazarda: en relative varma Eŭropo ne tiom ofte okazis severaj vintroj kun kruelaj frostoj kaj furiozaj neĝostormoj, sed ili estis reala plago, ĉar kunportis multajn problemojn kaj kaŭzigis damaĝojn. Sub influo de kristanismo, kiu proklamis neĝfigurojn paganaj idoloj, ekestis superstiĉo, ke neĝuloj reale minacas homojn. Oni kredis, ke estas danĝere fari ilin dum plena luno, ĉar tio povas kaŭzigi trudajn inkubsonĝojn, noktajn timojn kaj ĉiuspecajn malfavorojn.

En Norvegio ekzistis superstiĉo, ke estas danĝere rigardi neĝfigurojn malfruvespere de malantaŭ kurteno, krome, estis malbona signo, se iu renkontos la neĝulon nokte, estus pli bone preteriri ĝin.

Laŭ la malnova legendo, la sankta Francisko el Assizo opiniis, ke kreado de neĝfiguroj kaj ilia posta detruo estas siaspeca metodo de lukto kontraŭ malpuraj fortoj.

Nur en la 19-a jarcento, kiam kristanaj dogmoj iom post iom perdis sian signifon, la neĝaj kreaĵoj "pliboniĝis: kaj fariĝis neanstataŭigebla atributo de Kristnasko kaj nova jaro. Rapide populariĝis bildkartoj kun ridetanta neĝulo, ĉirkaŭita de gajaj infanoj.

Oni ofte starigis neĝulojn apud la domoj, kiel fabelajn mastrojn de la kortoj, malavare ornamis per girlandoj kaj provizis per objektoj de hejma uzo, eĉ kovris per ŝaloj, enmanigis al ili balailojn. Detaloj de neĝfiguroj havas mistikan karakteron. Ekz., kiel nazo servas karoto, tio necesas por mildigi spiritojn, kiuj fekundigas kaj sendas bonan rikolton. Renversita sitelo surkape simbolis bonhavon en la domo.

En Rumanio ekde pratempo ekzistas kutimo, ornami neĝulon per kolĉeno el ajlo. Oni kredas, ke tio utilas por la sano de familianoj kaj defendas ilin kontraŭ kapricoj de malpuraj fortoj.

Ortodoksaj kristanaj pastroj opinias, ke farado de neĝuloj estas magiaĵo kaj adoro de idoloj.

Al neĝhomoj estas dediĉitaj belegaj fabeloj. La plej konata el ili estas tiu de H.-Ch. Andersen "Neĝulo". Hundo rakontas al neĝhomo pri sia vivo, pri homoj kaj pri la forno, apud kiu ĝi tiel ŝatis varmiĝi, estinte hundido. Ankaŭ la neĝhomo ekhavis neklarigeblan deziron alproksimiĝi al la forno. Ŝajnis al ĝi, ke io moviĝas interne de ĝi. Dum la tutaj tagoj, anstataŭ ĝoji pro krakanta frosto, ĝi sopiris, rigardante fornon tra la fenestro. Alvenis printempo, la neĝhomo degelis, kaj nur tiam troviĝis klarigo de ĝia malĝojo: oni firmigis ĝin per ŝovelilo, kiu moviĝis en ĝi por proksimiĝi al la kara forno.

Heroo de la germana fabelo de Mendi Vogel "Revo de bruna neĝhomo" estas ĉokolada neĝuleto. Ĝi revas ekvidi neĝon, kaj ĝia amiko, la knabo Tim, portas ĝin eksteren. La neĝuleto estas ravita pri blanka vintra tago kaj infanaj ludoj per neĝbuloj. Fine la ĉokolada neĝfigureto mem kovriĝas per neĝo. Ĝi sincere ĝojas pro tio, pensante, ke nun ĝi estas same blanka, kiel ĉio ĉirkaŭ ĝi. Nur Tim vidas, ke tio ne estas vero, sed ne kuraĝas detrui feliĉon de sia amiketo.

Nuntempe farado de neĝfiguroj restas la ŝatokupo ne nur por infanoj. Oni faras ilin el vato, argilo, saligita pasto ktp.

La plej alta neĝhomo en Eŭropo staras sur deklivo de la montar-skiejo apud la vilaĝo Galtuer. Ĝi altas 16 m 70 cm. La mondrekordo pri farado de la plej alta neĝfiguro estis starigita en Usono en 1999-a jaro. La neĝhomego altas 37 m 20 cm kaj pezas 6 mil tunoj da neĝo! En Moskvo, en la "Bieno de Avo Frosto" en Kuzminskoje jam dum kelkaj jaroj okazas parado de neĝfiguroj. Ne gravas, ke ili altas kiel homoj, sed ilia kvanto kaj diverseco vere impresas. Ankaŭ vi trovu iom da tempo por la vintra ripozo kaj faru almenaŭ malgrandan neĝuleton.

OPA.

Facila legaĵo: fabloj

Baseno sen akvo

Iu riĉulo ordonis al arkitekto aranĝi apud sia domego tri basenojn: unu estu kun varma akvo, la alia - kun malvarma, kaj la tria - tute sen akvo.

- Por kio estas bezonata baseno sen akvo? - demandis la konsternita arkitekto.

- Kelkaj el miaj geamikoj ne scipovas naĝi.

Ĉu ni havu tiujn "zorgemajn" amikojn?

Frato de sako

(ĥakasa fablo)

Vivis iam du fratoj. Unu estis riĉa, la alia - malriĉa. Foje la riĉa frato vokis la malriĉan kaj diris:

- Venu al mi morgaŭ frumatene por labori. Se vi laboros la tutan tagon, ĝis la sunsubiro, plenan sakon da pano mi donos al vi.

- Bone, - konsentis la malriĉa frato.

Li laboris de mateno ĝis vespero, poste petis sian pagon:

- La tago finiĝis, do, pagu!

- Ne, la tago ankoraŭ ne finiĝis, - respondis la riĉa frato, - la suno havas pli junan fraton. Ĉu vi vidas, en la ĉielo ĝi nun brilas. Kiam ĝi malaperos, tiam vi ĉesu labori.

Dum la tuta nokto laboris la malriĉa frato. Matene li revenis hejmen laca kaj kolera. Li trovis sakon, malkudris ĝian fundon kaj metis ĝin en la alian sakon.

- Nu, kara mia frato, pagu nun! - li kriis, - Ŝutu grenon en mian sakon.

La riĉulo ŝutas, kaj la ruza malriĉulo tenas la randojn de la interna sako. Greno ŝutiĝas, la sako plialtiĝas.

- Hej, vi havas ŝajne du sakojn! - indigniĝis la riĉulo.

- Se la suno havas pli junan fraton, kial do ankaŭ mia sako pli junan fraton ne havu? - demandis la malriĉulo.

Kaj devis la riĉulo du sakojn da greno fordoni, superruzis lin la malriĉa frato.

Du pomduonoj

Instruisto prenis pomon.

- Homoj kredas, ke iliaj animoj similas al pomoj, - li diris. Lernanto kurioziĝis. - Pli ĝuste, al pomduonoj, - precizigis la instruisto. Li distranĉis la pomon je du partoj kaj metis ilin sur la tablon. - Homoj opinias, ke por ĉiu homo ekzistas ideala partnero. Onidire, Dio antaŭ sendi animojn en la mondon, disigas ĉiun je vira kaj virina duono. Kaj vagadas tiuj ĉi duonoj, serĉante unu la alian. Sed ĉu trovas? Kiel vi imagas tion? Kia estas versimileco de tiu renkontiĝo? Ĉu vi scias, kiom da homoj estas en la mondo? Krome, se ili eĉ trovos unu la alian, kio okazos poste? Ĉu vi pensas, ke ili kunigos pomon kaj pluvivos pace kaj konkorde?

- Jes, ĉu ne estos tiel? - miris la lernanto.

- Ne, ne estas tiel, - la instruisto prenis ambaŭ pomduonojn kaj levis ilin al sia vizaĝo. Jen du freŝaj, ĵus kreitaj animoj descendas en la mondon. Sed kiel la mondo traktas homajn animojn?

La instruisto krake mordis unu pomduonon.

- La mondo estas nestabila kaj kruela, ĝi iamaniere aliformigas ĉion laŭ sia plaĉo: fortranĉas po peceto, aŭ mordas, aŭ entute dispecigas.

Li mordis la alian pomduononon kaj dum iom da tempo silentis maĉante.

- Kaj nun, - li daŭrigis majeste, - ili renkontiĝas, - li kunigis la morditajn duonojn. - Kaj do, ĉu konvenas ili unu al la alia? Ne! Kaj nun vidu, - li prenis ankoraŭ kelkajn pomojn, - ni duonigu ĉiujn, kunmetu du ajnajn duonojn de diversaj pomoj, kaj kion ni vidas?

- Ili ne konvenas, - kapjesis la lernanto.

Kunmetinte du pomduonojn, la instruisto mordis ilin kune kaj demonstris la rezulton.

- Nu, kaj kion ni vidas? Ĉu nun tio estas paro?

- Jes, - la lernanto penseme kapjesis, - nun ili kongruas unu kun la alia ideale. Ĉar la mondo mordis ilin ne unuope, sed kune.

Geamantoj iĝas unu tuto, ili kune ĝuas la vivon, kune kontraŭstaras sortobatojn, kune lernas kompreni unu la alian je duonvorto, subteni unu la alian kaj reciproke igas sin atingi sukcesojn, kaj kun tempopaso ili transprenas kutimojn unu de la alia, similiĝas iliaj karakteroj, kaj ili harmonie kompletigas unu la alian. Do, la duaj duonoj oni ne naskiĝas, sed fariĝas, kaj, kredu, tio estas skrupula laboro.

Por la retumantoj

Tiu ĉi informo temas ne pri jubileo, ne pri novaĵo, simple pri multjara, modela agado cele al la plibonigo de la aŭskulta kompreno de Esperantistoj.

ĉi-sube ni deziras atentigi la legantojn pri netakseble valora ĉiutaga materialo, pere de kiu Esperantistoj povas akiri informojn, riĉigi sian vortprovizon, trejni siajn orelojn kaj alkutimiĝi al prenado de ĉiutaga lingva nutraĵo.

Temas pri la artikoloj, aperantaj ĉiun tagon en la Esperanta Retradio, privata iniciato de la gvidanto, Anton Oberndorfer.

Legu pli ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=589

Reta adreso de la programo: http://esperantaretradio.blogspot.nl/

Rimarkindas, ke eblas samtempe aŭskulti kaj legi la tekston.

Forpaso

Malĝojan sciigon ni ricevis pri forpaso de nia longjara movadanino Yvonne Isaac. Bedaŭrinde, nenion plu ni povas aldoni. Sed ni perdis ne nur fidelan s-inon, ankaŭ nia Adresaro malpleniĝis je unu lando, ĉar ŝi estis sola blinda E-ino en Luksemburgio. Ripozu en paco, kara samideanino.

A. Masenko.