Esperanta ligilo
n-ro 5, majo 2015
Enhavtabelo
Sekretaria raporto
Kongresa programo
El Esperantujo. Impona vespero.
Bukovina printempo
E-o en tv
Nia rondo familia. Rememoro pri d-ro Miklas Bano
Diversaj interesajxoj. Sorcxaj fragoj
Facila legajxo. Fabloj kaj fabeloj
Por la retumantoj
Anoncetoj
Stenografia pagxo (nur en brajla
versio).
Sekretaria raporto
Cxi-jare, kiel kutime, niaj aktivuloj kaj membroj diligente faras sian
utilan laboron por disvastigi nian lingvon inter bll'j tra la mondo.
Skajp-konferencoj de LIBE-estraro igxis jam tradiciaj. Cxiumonate ni kolektigxas por pridiskuti en amikeca etoso niajn
problemojn, intersxangxi opiniojn kaj ideojn. Temis precipe
pri la organizo de IKBE. Ni klopodis arangxi gxin en Francio,
kie okazos la 100-a Universala kongreso de E-o. Sed
malgraux niaj fortostrecxoj la afero
ne sukcesis. Tamen kelkaj bll'j aligxis al la UK.
Dank'al niaj
italaj s-anoj la 81-a IKBE okazos en Italio enkadre de
la 82-a Itala E-kongreso. Preparlaboro dauxras, kaj la italaj E-istoj regule
informas nin pri gxi. Ni atendas
interesan, valoran, multfacetan kongreson. Multaj s-anoj jam aligxis al gxi.
Biblioteko de
brajlaj E-libroj, kiu trovigxis en la domo de Rob Moerbeek, nun estas
konservata en la germana urbo Herzberg am Harz, fama kiel
E-urbo. Ekzistas listo de la libroj. Bedauxrinde, ne cxiuj estas kompletaj. Dume
la libroj estas nur gardataj, biblioteko ne povas funkcii, cxar mankas persono,
kiu plenumus la taskon de bibliotekisto.
Nia revuo "Esperanta ligilo" regule aperas brajle,
elektronike kaj sonregistrite. Entute la legantoj
estas kontentaj pri gxia enhavo. Bedauxrinde, pro
teknikaj problemoj, nome malsamaj kodaj tabeloj, uzataj en diversaj landoj, en
la brajla versio aperas fusxa prezentado de kelkaj signoj. La konkorda
teamo de kunlaborantoj de la revuo promesas, ke tiuj fusxajxoj cxiam pli
malmultigxos. Sed memoru, ke redaktoro de la revuo ne estas porpeka kapro, do, estus
pli utile por cxiuj, se oni trovu pozitivan solvon de la problemo anstataux
kalkuli la malgxuste starigitajn punktojn. Versxajne, cxi problem devas esti
pridiskutata dum la Gxenerala Asembleo de LIBE cxi-somere.
Cxiuj dezirantoj ricevadas sonversiojn de E-revuoj
"Esperanto", kaj "Monato" surdiske aux retposxte. La
revuoj "Heroldo de Esperanto" kaj "Internacia pedagogia
revuo" dauxre estas vocxlegataj surkasede. Apartan dankon al volontuloj el
la Centra Oficejo de UEA, kiuj vocxlegas por ni tiujn
informilojn.
LIBE-anoj klopodas partopreni la gxeneralan E-movadon. I.a.,
ni kunlaboras por la japana projekto "125 jaroj Erosxenko".
Nikolao Solomencev enkomputiligas kaj Anatolo Masenko
korektas librojn, kiuj ekzistas en brajla skribo, sed mankas en Interreto.
Informo pri
LIBE, kiel cxiujare, aperis en la katalogo de
internaciaj organizajxoj, eldonata de la Bruksela Komunikad-centro.
Eble, ne
cxiujn aktivajxojn mi menciis, do, viaj aldonoj, sugestoj kaj kritikaj rimarkoj
estas bonvenaj.
Olena Posxivana,
Gxenerala Sekretario de LIBE.
Kongresa
programo
Ni decidis
publikigi plenan kongresan programon, por ke cxiu aligxinto havu gxin, kaj ni, kiuj ne partoprenos, komprenu, kion ni perdis.
82-a Itala Kongreso de E-o kaj 81-a IKBE: Programo
(Atentu: la kosto de ekskursoj estas aparte pagenda.)
Merkrede por partoprenantoj de IKBE okazos ekskurso al
Ancona kun vizito de porblindula arta muzeo
"Omero".
sabato, 22-8-2015
08,30-12,30 15,00-19,30
cxambro S: Ekspozicio pri E-o
09,30-12,30 cxambro S7:
Akcepto; disdono de kongresaj dokumentoj
14,00-19,30 cxambro S7:
Akcepto; disdono de kongresaj dokumentoj
15,00-20,00 Posxta stampo
17,00-18,00 cxambro S:
Renkontixo kun la stipendiuloj
18,30-19,30 Parohxejo:
Diservo en E-o en la Katedralo.
21,30-23,00 cxambro S1:
Renkontigxa kaj interkonatigxa vespero
22,00-23,30 cxambro S:
Kunveno de estraro de IEF (fermita)
23,00- cxambro S1: Junulara
programo: interkonatixa nokto (Emanuele Regano)
Dimanxo,
23-8-2015
09,30-11,30 cxambro S1:
Inauxguro: parolas la UEA-Prezidanto Mark Fettes.
11,30-12,30 cxambro S1:
Prezento de la kursoj kaj seminarioj
15,00-18,30 cxambro S: Baza
E-o-kurso (Mariana Gencheva)
15,00-19,00 Ekskurso: San
Benedetto kaj Muzeo de Palazzo Piacentini
15,00 -18,00 cxambro S1:
Asembleo de IEF
15,00-19,00 cxambro S6:
Libroservo
18,30-19,30 cxambro S:
Prezentado de libroj
21,30- Palazzina Azzurra:
Koncerto: Sergio Napoletani kun sia grupo: kantoj
en la itala kaj en E-o
24,00- cxambro S1: Junulara
programo: Internacia nokto (Emanuele Regano)
Lundo,
24-8-2015
09,00-12,30 Ekskurso: Muzeo
de la maro
08,30-12,30 15,00-19,30
cxambro S: Ekspozicio pri E-o
08,30-12,30 cxambro S6:
Libroservo
08,30-12,30 cxambro S3: Baza
E-o-kurso (Mariana Gencheva)
08,30-12,30 cxambro S4:
Mezgrada E-o-kurso (Nina
Pietuchowska)
08,30-12,30 cxambro S5:
Konversacia E-o-kurso (Rafael Mat\os)
08,30-12,30 cxambro S1:
Seminario A: "Kultura tutmondigxo: limoj kaj sxancoj" (Mark Fettes)
08,30-12,30 cxambro S2:
Seminario B: "La originala E-o-literaturo" (Nicola Ruggiero)
14,30-19,30 Ekskurso: Ascoli
Piceno
15,00-16,30 cxambro S:
Kunveno de reprezentantoj de lokaj grupoj
15,00-16,30 cxambro S: Kunveno
de IABE-nevidantaj esperantistoj
16,30-17,30 cxambro S:
Kunveno de ILEI, itala sekcio
17,00-19,30 cxambro S6:
Libroservo
17,30-19,00 cxambro S:
Asembleo de la Itala E-o-Instituto
18,30-19,30 cxambro S:
Prezentado de libroj
21,00-23,00 cxambro S:
Kunveno de la Nacia Konsilantaro de IEF
21,30-23,30 Palazzina
Azzurra: Koncerto: Grazia Barboni kantas verkojn de De Andre'
23,45- cxambro S1: Junulara
programo: (Emanuele Regano)
Mardo,
25-8-2015
08,30-19,30 Ekskurso al Fermo,
Oleoproduktejo Miconi kaj Macerata
08,30-12,30 15,00-19,30
cxambro S: Ekspozicio pri E-o
08,30-12,30 cxambro S6:
Libroservo
08,30-12,30 cxambro S3: Baza
E-o-kurso (Mariana Gencheva)
08,30-12,30 cxambro S4:
Mezgrada E-o-kurso (Nina Pietuchowska)
08,30-12,30 cxambro S5:
Konversacia E-o-kurso (Rafael Mat\os)
08,30-12,30 cxambro S1:
Seminario A: "Kultura tutmondigxo: limoj kaj sxancoj" (Mark Fettes)
08,30-12,30 cxambro S2:
Seminario B: "La originala E-o-literaturo" (Nicola Ruggiero)
14,30-19,30 Ekskurso al
Offida kaj farmo "Cio Cio" produktanto de la vino E-o.
15,00-16,00 cxambro S:
Prelego: Strategioj en informado pri E-o
al gazetaro
15,00-18,00 cxambro S:
Asembleo de LIBE-nevidantaj esperantistoj
15,00-17,00 cxambro S:
Seminario pri Soroban, la japana abako
15,00-17,00 cxambro S: Tango
por komencantoj-Instruado de tangodanco.
(Kim kaj Michela)
15,30-17,00 cxambro S:
Preleg-serio: lingvoj, nombroj kaj kalendaroj (Romano Bolognesi)
16,30-18,00 cxambro S:
"UEA"
17,00-19,30 cxambro S6:
Libroservo
18,30-19,00 cxambro S:
Prezentado de libroj
21,00-23,00 cxambro S1:
Koncerto: Folklora grupo de Nereto
23,15- cxambro S1: Junulara
programo: (Emanuele Regano)
Merkredo,
26-8-2015
08,00-19, 30 Tuttaga ekskurso
al Loreto, Recanati, Ancona
08,30-12,30 15,00-19,30
cxambro S: Ekspozicio pri E-o
21,00-23,00 cxambro S1:
Internacia vespero.
23,00- cxambro S1: Junulara
programo: (Emanuele Regano)
Jxauxdo,
27-8-2015
08,00-19,30 Tuttaga ekskurso
al Castelfidardo kaj kaverno de Frasassi
08,30-12,30 15,00-19,30
cxambro S: Ekspozicio pri E-o
08,30-12,30 cxambro S6:
Libroservo
08,30-12,30 cxambro S3: Baza
E-o-kurso (Mariana Gencheva)
08,30-12,30 cxambro S4:
Mezgrada E-o-kurso (Nina Pietuchowska)
08,30-12,30 cxambro S5:
Konversacia E-o-kurso (Rafael Matos)
08,30-12,30 cxambro S1:
Seminario A: "Kultura tutmondigxo: limoj kaj sxancoj" (Mark Fettes)
08,30-12,30 cxambro S2:
Seminario B: "La originala E-o-literaturo" (Nicola Ruggiero)
09,00-13,00 cxambro S:
Ekzamenoj de la Itala E-o-Instituto
15,00-17,00 cxambro S:
Seminario pri Soroban, la japana abako
15,00-18,00 cxambro S:
Asembleo de LIBE-nevidantaj esperantistoj
15,00-17,00 cxambro S: Tango
por komencantoj-Instruado de tangodanco
15,30-17,00 cxambro S:
Preleg-serio: lingvoj, nombroj kaj kalendaroj (Romano Bolognesi)
16,30-19,30 Duontaga
ekskurso: Gxardenoj de San Benedetto
17,00-19,30 cxambro S6:
Libroservo
17,30-18,30 cxambro S:
Prezento de la venonta kongreso
18,30-19,30 cxambro S:
Prezentado de libroj (Michela Lipari):
21.00-23.00 cxambro S: teatrajxo.
23.15- cxambro S1: Junulara programo: (Emanuele
Regano)
Vendredo,
28-8-2015
08,30-12,30 15,00-19,30
cxambro S: Ekspozicio pri E-o
08,30-12,30 cxambro S6: Libroservo
08,30-12,30 cxambro S3: Baza
E-o-kurso (Mariana Gencheva)
08,30-12,30 cxambro S4:
Mezgrada E-o-kurso (Nina
Pietuchowska)
08,30-12,30 cxambro S5:
Konversacia E-o-kurso (Rafael Mat\os)
08,30-12,30 cxambro S1:
Seminario A: "Kultura tutmondigxo: limoj kaj sxancoj" (Mark Fettes)
08,30-12,30 cxambro S2:
Seminario B: "La originala E-o-literaturo" (Nicola Ruggiero)
14,30-19,30 Duontaga ekskurso
al Civitella del Tronto
15,00-17,00 cxambro S:
Seminario pri Soroban, la japana abako
(Kimie Markarian)
15,00-17,00 cxambro S: Tango
por komencantoj-Instruado de tangodanco.
(Kim kaj Michela)
15,30-17,00 cxambro S:
Publika resumo pri seminario A
15,30-17,00 cxambro S:
Preleg-serio: lingvoj, nombroj kaj kalendaroj (Romano Bolognesi)
17,00-18,30 cxambro S:
Publika resumo pri seminario B
17,00-19,30 cxambro S6:
Libroservo
18,30-19,30 cxambro S:
Prezentado de libroj
21,00-23,00 cxambro S1:
Koncerto: Kim
23,15- cxambro S1: Junulara
programo: (Emanuele Regano)
Sabato,
29-8-2015
09,00-12,30 cxambro S:
Ekspozicio pri E-o
09,30-11,00 cxambro S1: Fermo
de la Kongreso
El
Esperantujo
Cxi-foje ni prezentas novajxojn pri E-movado en Ukrainio.
Impona vespero.
Cxi jaro por
multaj E-istoj estas signifohava: antaux 125 jaroj naskigxis homo, kies nomo
farigxis legendeca. Jes, temas pri ukraindevena verkisto, poeto,
pedagogo, instruisto, esperantisto Vasil Erosxenko. Kultur-arta bonfara
fonduso de Euxgenia Basalajeva kunlabore kun la
bonfara fonduso nome de V. Erosxenko kaj Ukrainia E-o asocio okazigis en unu el
unikaj domoj de Kijivo, Domo de aktoro, omagxvespero pri tiu elstara homo, pri
kiu bedauxrinde, en Ukrainio scias ne multaj.
Nomo de la vespero simbole estis prenita de unu el rakontoj de V. Erosxenko
"Floro de justeco". Por la koncerto
kolektigxis multaj talentaj gejunuloj el fama kijiva muzika lernejo nome de M.
Lisenko. Krom la gejunuloj koncertis ankaux kelkaj lauxreatoj de
internaciaj konkursoj: A. Sxapocxkina (fluto), V. Kuzik (violono), V. Tartakovskij
(piano), A. Jakovenko (piano). Fresxe sonis muziko de japanaj
komponistoj M. Sxinohxara kaj T. Takemisxu. Tre harmonie inter la
muzikaj programeroj estis metitaj faktoj el biografio de V.Erosxenko, fragmentoj
de liaj verkoj, kiujn tre artistece sonigis V. Dovjxik. Sonis
fama versajxo de V. Erosxenko "Homarano" en la ukraina kaj en E-o (E.
Kovtonjuk).
Cxiuj estis multe impresitaj de kantado dela koruso el la menciita
muzika lernejo sub gvido de meritita kulturaganto de Ukrainio Julia
Pusxko-Kolesnik, precipe plenumo de spirita himno de Ukrainio, komponita de M.
Lisenko "Pregxo por Ukrainio".
Inter la
spektantoj-auxskultantoj estis ankaux cx.15 novaj kaj veteranaj geE-istoj. Estas bonege, ke la cxeestintoj multfoje auxdis la nomon de la Lingvo
Internacia. La eniro por E-istoj kaj amikoj estis senpaga. Venis E-istoj
de Kijivaj E-kluboj "E-o", "Arto", "Ek:".
Laux mia opinio la evento estis signifa por E-movado en Ukrainio.
Mikaelo Lineckij
Bukovina Printempo
Inter la 1-a
kaj 9-a de majo 2015 en fama provinca urbo Cxernivci sukcese pasis la festivalo "Bukovina
printempo". Gxin iniciatis nelacigebla loka E-istino
Olga Bauer, la kunordiganto de la movado EKO-Kulturo. La programo de la
renkontigxo estis tre varia. Dum kvar unuaj tagoj la
partoprenintoj gxuis interesajn ekskursojn tra famaj kaj pitoreskaj lokoj de
Cxernivci. La urbo havas ricxan historion. Dank al Dio
la urbo ne suferis ruinadon dum du lastaj mondmilitoj.
Oni povas gxis nun gxsui
pitoreskan arkitekturon el tempoj de Auxstro-Hungara Imperio. Dum la rumana periodo en Cxernivci aperis multaj
novaj domoj kaj monumentoj.
La E-istoj
gustumis kafon en antikvaj kafejoj, ornamitaj per gazetoj kaj dokumentoj de 19-a jarcento. La
partoprenantoj vizitis famajn muzeojn de verkistino Olga Kobilanska kaj
komponistoIvan Mikolajcxuk, la tombon de Olga Kobilanska. Samtempe
en la urbo profesoro Jaroslav Matvijisxin gvidis la kurson de E-o en la hotelo
"Bukovina".
La 5-an de majo okazis la lingva festivalo, kiu pasis en la
centra urba biblioteko nome de Olga Kobilanska. Dum la
festivalo estis prezentitaj artajxoj de diversaj popoloj, kiuj logxas en
Bukovino. Samtempe en la biblioteko estis prezentitaj kelkaj lingvoj kaj
alfabetoj, inter kiuj estis germana, rumana, E-o, Ido, la ukrainaj dialektoj de
Bukovino. La studentinoj el Hindio rakontis pri la lingva situacio en Bharato,
prezentis la popolajn dancojn kaj montris la nuptan ceremonion. Dum la prezentado sonis kantoj en la ukraina, germana, rumana kaj
aliaj lingvoj. La profesorino
el Lucko Nina Daniluk rakontis al cxeestantoj pri lingva situacio kaj pri
interlingvistiko. Surstrate okazis la majstraj klasoj de diversaj artoj, inter
kiuj pentrado sur ovoj, brodado per vitraj grajnetoj, ornamado de manoj per
naturaj farboj.
Dum la
festivalo cxeestis jxurnalistoj el loka kaj kijiva televido, ili
intervjuis la E-istojn kaj partoprenantojn. Fine de la festivalo okazis solena
malfermo kun la flesxmobo "Ekologio de
komunikado".
En la
universitato prezidanto de UkrEA renkontigxis kun la
estraro kaj parolis pri la kunlaboro.
Inter la 7-a
kaj 9-a de majo estis organizita ekskurso en montaron. La vizitantoj gxuis
pitoreskajn vidindajxojn de
Karpatoj, logxis en komfortaj
lignaj domoj.
En Cxernivci okazis ne interna gxua renkontigxo de E-istoj, sed ege
aktiva promocio de E-lingvo kaj la movado. La tuta urbo sentis
E-invadon, speciale dum la Lingva festivalo.. Aktiva informado,
E-kurso, cxiutagaj intervjuoj,
eventoj en la cxefa urba strato, renkontigxo kun lokaj auxtoritatuloj ktp.
V.
Hurtovenko
E-o en
tv
La 5-an de majo en
vespera novajx-programo de TV-kanalo "Inter" estis kelkminuta
pozitiva raporto pri Lingva festivalo en la ukraina urbo Cxernivci
"Bukovina printempo". Estis intervjuitaj Olga Skobejeva-Bauer kaj V.Hurtovenko.
Bedauxrinde, ecx ne unu vorto pri V. Erosxenko.
Mikaelo Lineckij
kunordiganto de "Laborgrupo por
promocio de E-o", gvidanto
de Klerig-kultura centro "E-o"
Nia
rondo familia
Rememoro pri d-ro Miklas Bano, pioniro de la Hungara bll-E-ista movado
Ne estas
facile resumi la vivovojon de d-ro Miklas Bano, cxar tio estis vere ricxa je
rezultoj atingitaj per sindona laborado en la intereso de la bll'j kaj de la
disvastigo de E-o inter ili.
Li naskigxis
la 4-an de januaro 1890 en la urbo Miskolc, sed lia familio en 1898 translogxigxis al Budapest. Tie li exciis el
anonco, ke ekzistas E-ista kunveno en iu kafejo.
Trarigardinte gramatiketon, li vizitis gxin, pensante, ke tio suficxos por li,
cxar li jam konis kelkajn fremdajn lingvojn. Tiuj estis la germana, la franca, la angla kaj iomete la serba, la turka kaj la hebrea.
Poste li
konvinkigxis, ke li devas ellerni E-on funde kaj precize.
En 1912 li jam
partoprenas la 8-an UK-on en Krakovo kie li auxskultis la lastan kongresan
paroladon de Zamenhof. Tio lasis en lia animo profundan
impreson. Cetere, li laboris kiel ingxeniero,
konstruis pontojn, reguligis riverojn, planis fervojajn liniojn. Bedauxrinde, lia vidpovo jam pli frue komencis lauxgrade
malplibonigxi. Rezulte de tio, en 1915 li tute perdis
la vidpovon, sed ne kuragxon. Tiel do, malgraux cxiuj malfacilajxoj en 1917 li defendis la doktoran
disertajxon kun plena sukceso. En 1918 li estis unu el la
fondintoj de la Hungara bll-asocio. En 1920 li eldonis
brajle 6-lecionan koncizan lernolibron de E-o. Du jarojn poste li fondas la grupon "Belhoro" kun 50 membroj.
"Belhoro" signifas: blinduloj logxantaj en la Hungara regxolando.
Jes,
regxolando sen regxo inter la du mondmilitoj. Ankaux liaj
internaciaj kontaktoj plivigligxis. Dum sia tuta vivo li klopodis
cxiamaniere helpi la sortofratojn per diversaj bll-helpiloj, lernomaterialoj,libroj kaj ecx akiris medikamentojn el eksterlando por ili,
se montrigxis bezono. En 1921 li cxeestis la unuan IKBE en
Prago. Dum tempe li farigxis entuziasma
kunlaboranto de Harald Thilander. Jam en 1919 li estis peranto kaj delegito de
EL. Kun Thilander li renkontigxis en Helsinki kaj inter la du viroj komencigxis
varma kaj vere intima amikeco. En 1929 li organizis la 8-an
IKBE en Budapest, kiu estis tre sukcesa. Ankaux
Thilander partoprenis gxin. Lia rolo estis tre signifa en la organizado
de UABE /Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj/. Estas fakto, ke en la
intermilitaj jaroj la E-movado inter la blinduloj efike evoluis, ecx floradis
esperige. Li helpis en la aperigo de la internacia muziknotacio
en E-o. En strikta kunlaboro kun Imre Ungar,
fama hungara blinda pianvirtuozo kaj fervora E-isto. Li
disvolvis signifan aktivecon en la definitiva eldono de la E-brajla stenografio.
Ankaux diversaj sistemoj de la hungara mallongigaro sxuldigxas al li. Interalie
aperis vortaretoj de E-o por la hungaroj kaj ekestis 500 voluma biblioteko por ili. "Naciaj Literoj" estas eble
lia cxefverko. Tiu montras al la blinduloj la
diversnaciajn skrib- kaj presliterojn brajlajn kaj la porvidulajn literojn en
palpebla formo. Lia talento montrigxis fruktodona
ankaux en literaturo. Li verkis iom pli ol 300 poemojn
en E-o. Inter ili trovigxas tradukoj el la
hungara literaturo, sed estas ankau okazaj versajxoj, salutpoemoj, modaj kaj
klasikaj kantotekstoj kaj rimludoj.Iafoje oni publikigis ilin sub diversaj pseudonimoj.
Kune kun kelkaj blinduloj li partoprenis la
literaturajn konkursojn "Floraj ludoj" en katalunio. Tie en 1926 la
poemo "Renkontigxo" gajnis la premion "Natura floro". Gxi estis cetere svata poemo al lia edzino, kiu estis blinda E-istino
kaj ankaux sekretariino de "Belhoro". Post la emeritigxo li
instruis brajlon al malfrue blindigxintaj samsortanoj kaj multe helpis en la
eksterlanda korespondado de la
bll'-asocio.
Tre vigle kaj entuziasme li agadis en la preparaj laboroj de la
IKBE en Budapest en 1966. Ankaux poste li sencxese kaj sxajne senlace
laboris en la cxambreto en la centra oficejo de la bll'-asocio. Tamen kun la agxo ankaux li komencis jam lacigxi.
Somere de
1973, post mallonga malsano, li mortis. Unu jaron poste sekvis lin la fidela kunlaborantino, la edzino, kun kiu li vivis en
harmonio kaj reciproka interkomprenigxo. Lia vivo estis tre
valora, cxar li laboris cxiam por siaj samsortanoj. Lia grava celo estis
ankaux disvastigi E-on inter la bll'-j. Sed li estis ankaux
granda kultura aganto sur aliaj terenoj. Kun vere vira
volo li kontraustaris cxiuin barojn kaj obstaklojn.
Li konsolis cxiujn, kiuj tion bezonis, kaj konsilis al cxiuj, kiuj
sin trovis en duba situacio. Li meritas cxiun honoron,
cxar li laboris cxiam por aliaj, liaj celoj kaj taskoj estis noblaj. Homoj
kiel li, mortas nur korpe, sed restas la rememoro pri
ili poreterne en nia animo.
Giula Farkasxalmi
Sorcxaj
fragoj
Sciencistoj pruvis, ke cxiutaga somera konsumado de fragoj firmigas
la imunan sistemon por la tuta jaro. Frago estas la nura bero, kies
semoj trovigxas ne interne, sed ekstere, ili nomigxas
ne semoj, sed nuksetoj, do, frukto de frago estas multnukseta.
Frago estas bonega rimedo kontraux kapdoloro, cxar gxi entenas substancojn,
lauxkonsiste proksimaj al aspirino.
Frago estas ricxa je kupro, gxi stimulas kolagen-produktadon.
Madamme Tallien, la fama persono de la franca
revolucio, damo proksima al Napoleono, banis sin en la fragoplena kuvo por igi
sian hauxton helbrila. Sxi uzis dek
kilogramojn da frago por unu bano!
Suko de fragoj tauxgas por forigi lentugojn kaj pigmentajn makulojn
de la hauxto. Gxi servas ankaux por dentoblankigo.
Fragoj pozitive influas la memoron. Sciencistoj
opinias, ke gxi povas esti uzata ecx por kuracado de Alzheimer-malsano.
"Bero de amo" nomis fragon la angla sciencisto Patrick
Holford. Li pruvis, ke gxi enhavas grandan kvanton da
zinko, kiu kauxzigas seksan ekscitigxon cxe viroj, samkiel cxe virinoj.
Krom la rugxaj ekzistas ankaux blankaj fragoj. Ili aperis rezulte de krucado de diversaj specoj de sovagxaj
fragoj. Nun cxi specimeno estas perdita. Moderna blanka frago estas hibrido de frago kaj ananaso.
La plej granda
bero estis sxirita en la jaro 1983 en Rolkstone (Kent, Usono). Gxi pezis 231 gramon. Verdire, gxi donis
al posedanto neniun plezuron, cxar gxi estis akvoza kaj acida.
Oni preparas
fragojn ne nur tradicie - kun sxauxmita kremo. Ili
bone kunigxas kun marproduktoj, birdajxo kaj fromagxo.
Unu el la plej bongustaj mangxajxoj en la mondo estas konsiderataj fragoj,
frititaj en butero kun nigra pipro (verdire, mi
apenaux riskus enbusxigi ion tian!).
En New Orlean,
en la restoracio "Arnaud's" oni povas gustumi la plej multekostan
pladon el fragoj. Gxi kostas 1,4 milionon da dolaroj.
Beroj estas servataj kun kremo, dekorataj per mentaj
folietoj kaj ringo kun rugxa diamanto preskaux kvinkarata.
En la itala urbeto Nemi cxiusomere okazas fragofesto. En tasegon oni sxutas tunon da fragoj, priversxas ilin per granda
kvanto da cxampano, kaj cxiu preterpasanto povas frandi tiun nekutiman
bongustajxon.
Facila legajxo. Fabloj kaj fabeloj
Provizema urso (abhxaza fabelo)
Iris urso printempe tra la arbaro kaj ekvidis kizilujon florantan.
Li sidigxis sub gxi kaj diris: "Satmangxos mi kizilon, kiam gxi
maturigxos!". Por ke neniu sxtelu la fruktojn, li
komforte eksidis sub la arbo kaj ekgardis gxin.
Foje preteriris la arbon la alia urso, apenaux pasxanta post la
satiga mangxego. Kaj jen la propravola gardisto
ekgrumblis kaj ekis forpeli la samgentanon de la arbo.
- Kial vi pelas min for de cxi arbo kaj mem kusxacxas sub gxi? - demandis la alveninto.
- Vidu, -
respondis la provizema urso, - jen kizilo jam ekrugxigxas. Vi
sentas, ke fruktoj maturigxas, kaj venacxis por fornangxi ilin! Sed sciu: nur
post mia morto vi povas atingi la arbon!
- Ci,
stultulo, - diris la sata urso, - ne unufoje mi vidis vin
cxi-tie, sed ne povis kompreni, kial vi dauxre stumpas sub cxi arbo. Nun mi
vidas: pro avareco vi preterlasis la bongustajn
fruktojn. Dum vi gardis kizilon, maturigxis cxerizoj,
fragoj, riboj. Cxu mi bezonus viajn acidajn berojn? Vi malsatigxas, kaj baldaux restos de vi nur hauxto kaj
ostoj. Vi mortacxos, kaj vento prisxutos vin per
matura kizilo! Mi do satmangxis kaj iras nun al mia kusxejo por bone satdormi.
Kasxita diamanto
En Lahxos, la urbo de juvelistoj, logxis profesia sxtelisto.
Foje li rimarkis, ke iu acxetis belegan diamanton,
kiun la sxtelisto tre sxatis ekposedi. Tial li sekvis la
acxetinton. Tiu acxetis trajnbileton gxis Madraso,
ankaux la sxtelisto ekhavis bileton en la saman kupeon.
En la trajno, kiam la diamant-posedanto iris en necesejon, la
sxtelisto sercx-esploris la tutan kupeon. Kiam la homo
ekdormis, la sxtelisto dauxre sercxis, sed sensukcese.
Fine la trajno atingis Madrason, kaj la diamant-posedanto
elvagonigxis. La sxtelisto diris al li:
- Mi estas profesia
sxtelisto. Cxion mi elprovis, sed ne sukcesis sxteli vian
diamanton. Mi ne plu maltrankviligos vin, sed
mi ne povas ne demandi, kien vi kasxis gxin?
Tiu respondis:
- Mi rimarkis vin sekvi min. Kiam vi aperis en la
trajno, mi komprenis, ke vi cxasas la diamanton. Longe mi pensis, kien mi kasxu
gxin, por ke vi gxin ne trovu, kaj fine mi kasxis
gxin... en via posxo.
Limako
sur cxerizarbo
(dzena fablo)
Cxu vi spertis seniluziigxon pro tio, ke via fortostrecxo donas
malpli da fruktoj, ol vi sxatus? Jen mia historio.
Iam limako grimpis la cxerizarbon dum malvarma ventoza tago de malfruigxinta
printempo. Paseroj de najbara arbo amuzigxis,
rigardante gxin. Fine unu el ili proksimigxis
al la limako kaj demandis:
- Cxu vi ne vidas, ke mankas cxerizoj sur tiu cxi arbo?
Sen halti la etulo respondis:
- Certe, ili estos tie, kiam mi venos.
Malperfekta poto
Iu homo en Hindio estis akvoportanto. Li
havis du potojn, kiujn li pendigis sur ambaux pintojn de la bastono, portata
sursxultre. Unu el la potoj havis trueton, dum la alia
estis perfekta kaj cxiam liveris la tutan akvokvanton, dum longa vojo de la
fonto gxis la domo de instruisto. La truhava poto finportis nur duonon
da akvo.
Dum du jaroj tio okazadis cxiutage. La akvoportanto liveris
nur unu kaj duonpoton da akvo al sia instruisto. Certe, la
perfekta poto fieris pro sia bona laboro, la povra truhava poto tre hontis pro
sia malperfekteco kaj estis tre malfelicxa, cxar gxi kapablis fari nur duonon
de tio, por kio gxi estis destinita.
Iun tagon gxi
alparolis la akvoportanton cxe la fonto:
- Mi hontas
kaj volas pardonpeti.
- Kial do, -
demandis la viro, - pro kio vi hontas?
- Dum tiuj du
jarojmi povis finporti nur duonon de mia sxargxo, cxar mia trueto kauxzigis
elfluon de akvo dum la tuta vojo. Vi faris vian
laboron, sed pro mia manko vi ne havis la tutan rezulton de via fortostrecxo.
La
akvoportanto kompatis la malnovan poton. Li diris:
Revenu ni al la instruista domo, kaj mi sxatus, ke vi rimarku
belajn florojn survoje. Ili kreskas nur unuflanke de la pado.
Gxuste viaflanke. Mi ja sciis
pri via manko kaj utiligis gxin: mi disjxetis florsemojn je tiu flanko de la
vojo, do, Cxiufoje, kiam ni revenis de la fonto, vi akvumis ilin. Dum du jaroj
mi prenis tiujn florojn por plibeligi la tablon de la
instruisto. Sen vi, gxuste tia, kia vi estas, ne aperus
tiu beleco en lia domo.
Por la retumantoj
Laux jena adreso http://www.E-o.org/literaturo/RealAudio vi
trovos dosierojn de sonigitaj libroj. Ili estas aparte utilaj
por komencantoj. Sed formato de tiuj dosieroj estas iom malnova (*.rm),
pro tio mi konsilas al vi por auxskultado uzi la
programon KMPlayer. Se vi gxin ne havas, vi povas elsxuti
gxin de la ret-pagxo laux jena adreso: http://www.kmplayer.com.
Agrablan auxskultadon!
Oleksandr Hrisxcxenko
Anoncetoj
"Monato" surkaseda povos aperi nur gxis la
fino de cxi tiu jaro: la aparatoj de ATZ en Holzminden same malbonigxas kiel
tiuj de la prizorganto en Nederlando, kaj la estraro de ATZ decidis cxesigi la
traktadon jarfine, t.e. - esperinde - post la decembra numero. Cxu eblos dauxrigi en la maniero de "E-o" dependas de la
sanstato kaj ebloj de la gxisnuna kasedservanto.
Rob
Moerbeek
***
Karaj geamikoj,
aperis ebleco, ke UEA kaj ILEI organizu en San Benedetto, okaze de nia
kongreso, sesion de E-o-ekzamenoj
por nevidantoj. La ebleco estas, kompreneble, ligita al la nombro de
eventualaj kandidatoj por ekzamenigxo. Se iu el vi jam
aligxintaj intencas submetigxi al lingva ekzameno, mi petas, ke li aux sxi tuj
informu min pri sia intenco. Krome, se vi scias pri aliaj, kiuj gxis nun ne
aligxis, sed aligxos kaj ankaux dezirus ekzamenigxi, same informu min. Kandidatoj
ricevos poste detalajn informojn pri la ekzamenoj, sed nun ni bezonas nur scii,
kiom da eventualaj interesigxantoj estas inter niaj kongresanoj. Dankon pro via kunlaboro.
Amike Pier Luigi Da
Costa
***
Mi bedauxras
la nekontentigan formon, kiun mia artikolo ricevis en la surpapera brajla
versio, sed mi ne intencas
okupi spacon per korektado de cxiuj 63 eraroj. Tamen mi povas proponi la
artikolon en formo formatigita por la brajla EL, al legantoj, kiuj havas
komputilon kun la tabelo EuroBraille. Dezirantoj bv. turni sin al Otto Prytz, r.p. pilotto@online.no
Atenton! La
supre menciita artikolo de Otto Prytz estis publikigita laux decido de
LIBE-estraro sen sxangxoj.
Vere, estas pure teknika problemo
de kodaj tabeloj. Dubinde, cxu iu leganto interesigxas pri tio, ke antaux monatoj en iu
linio de iu pagxo staris malgxusta brajla punkto. Cetere, tio
tute ne gravas por legantoj de la ret- kaj sonversioj de la revuo. Do, tiu-cxi temo estas fermita! Havu ni la revuon
vere utilan, interesan kaj
legindan!
Olena Posxivana.