Esperanta Ligilo
N-ro 8, Oktobro 2012
Enhav-tabelo
El la estraro
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE
Kongresa raporto.
Novaj servoj por la nevidantoj en Serbio
Nia rondo familia. Nova libro de V. Jxelev.
Tra la sortofrata mondo.
Literaturo. T. Andrejeva. Por cxiam (novelo).
Sporto.
Forpaso.
El la estraro
Laux la statuto de LIBE (vd. paragrafon 11), la estraranoj estas
nomumataj por periodo de kvar jaroj. En 2013 finigxos la dejxorperiodo por la
nuna estraro, tial okazos balotado. Nia movado tre bezonas novajn, fresxajn
fortojn, ni do alvokas tiujn, kiuj bone konas la movadon kaj deziras agi por
plivigligi gxin, ne hezitu! Sendu vian nomon kun mallonga biografio al Nedeljka
Lozxajicx, kiun la estraro komisiis kolekti kandidatigxojn. La delegitoj sendu
la liston de la landaj LIBE-membroj por ke oni povu prepari gxustan nombron de
la balotiloj. Vi povas kandidatigi ankaux iun alian, kondicxe ke tiu konsentas.
La kandidatigxoj estos akceptataj gxis la fino de januaro 2013.
Bonvolu sendi ilin al jenaj adresoj:
Nedeljka Lojxajicx
Husinskih rudara 37/1
RS11060 Beograd
Serbio
Retadresoj:
Protokolo
de la Gxenerala Asembleo de LIBE
dum la 78-a internacia kongreso de blindaj esperantistoj
(Kijivo, Ukrainio) - 13-20.07 2012
Mallongigoj de propraj nomoj:
AK - Arvo Karvinen (Finnlando)
ALV - Alvydas Valenta (Litovio)
am - anatolij masenko (Rusio)
av - Attila varro (Hungario)
DA - Dusxan Angxelkovicx (Serbio)
DSx - Dragan Sxtokovicx (Kroatio)
GF - Gyula Farkashalmi (Hungario)
MM - Martin Meyer (Svislando)
nk - natalia Kasymova (Germanio)
nl - nedeljka lojxajicx (serbio)
OP - Olena Posxivana (Ukrainio)
PL - Pier Luigi da Costa (Italio)
PSx - Petro Sxnypir (Ukrainio)
PW - Pawel Wilkniewski (Pollando)
RS - Radka Stojanova (Bulgario)
TK - Tanabe Kunio (Japanio)
VF - Violetta De Filippo (Italio)
Kunsido
dimancxe, la 15-an de julio 2012,
15.10 - 17.50
1. malfermo
cxi-foje cxeestis tri geestraranoj de LIBE:
DSX (gxenerala sekretario), AM (dua sekretario), NK (konsilantino).
Cxar mankas la kvara estraran(in)o, laux la Interna Regularo de LIBE,
p.17, La kunsido ne povas esti decidrajta, nur informa.
AM (gvidanto de la kunsido) proponas al la cxeestantoj Per momenta
levigxo rememori tiujn, kiuj por cxiam forlasis nin depost la IKBE-77:
80-jara s-ro Tomita Banshiti (Japanio) forpasis en decembro 2011;
Eliseo Nardecchia, fama itala pianagordisto subite mortis en pasinta
januaro; lia samlandano Claudio Conti mortis en februaro post operacio pro
kancero; sammonate forpasis bulgara s-ano Ivan Tanev en sia 70-a vivjaro; iom
poste ni eksciis pri la forpaso de alia fama bulgaro Stefan Paskulov; Plej
versxajne mortis ankaux nia slovaka fidela EL-leganto Jozef Serafin (precizaj
informoj mankas).
AM proponas kaj la cxeestantoj akceptas jenan tagordon:
1. malfermo (jam okazis);
2. rememoro pri niaj forpasintoj (jam okazis);
3. agadraporto;
4. financa raporto;
5. landaj raportoj;
6. "Esperanta Ligilo";
7. LIBE-reprezento cxe EBU;
8. Balotado;
9. venonta kongreso;
10. diversajxoj.
3. Agadraporto
AM informas, ke en la maja numero de EL aperis la detala "Skizo
de agadraporto de LIBE pri la jaro 2011". Neniu esprimis deziron
diskuti aux demandi ion.
4. Financa raporto
AM bedauxras, ke la financa raporto dume ne estis publikigita en EL,
tamen gxi aperis sur pagxaro de LIBE, ankaux la Estraro pridiskutis kaj
akceptis gxin. Sekvis neniuj demandoj.
5. Landaj raportoj
Bulgario (RS): Komence de aprilo kvar anoj de ANEB
partoprenis en Karlovo la Internacian festivalon pri E-kanto, deklamado
kaj retoriko. En junio en Razgrad okazis la tradicia E-ista krea renkontigxo
"Abritus", kie RS ricevis trian premion pri humuro.
Sammonate en la ripozloko Albena okazis la Internacia arta festivalo
"Utrinna zvezda" ("Matena stelo"). Nadejxda Stojnova bone
prezentis sin per kanto en E-o kaj gajnis duan premion.
Aperis la dua kompletigita eldono de la libro de Vladimir Jxelev
"La E-movado inter la nevidantoj en Bulgario" (nigre en
bulgara lingvo). La libro estis ankaux registrita sur KD kune kun aliaj du
E-libroj: "Sxtelisto de persikoj" de E. Stanev kaj "Bela
songxo" de J. Modest. Aperis dua luksa eldono de la KD "Unu bulgara
rozo" kun aldonitaj tekstoj brajle kaj nigre.
De la 17-a gxis la 19-a de auxgusto en Varna okazos la tradicia Nacia
renkontigxo de nevidantaj e-istoj. Cxi-foje gxi estos dedicxita al la
125-jarigxo post publikigo de la unua E-lernolibro kaj al la 120-a
naskigxdatreveno de Atanas D. Atanasov (Ada).
Membroj de ANEB partoprenas ankaux arangxojn de BEA kaj de lokaj
e-societoj.
Finnlando. eL LA ALSENDITA SKRIBA RAPORTO NI CXERPAS JENON:
"Steleto" havas 27 membrojn. Studrondo de "Steleto"
kolektigxis regule po du tagoj. En la vespera legorondo ni legas la romaneton
"Gerda malaperis" de Claude Piron. Du viddifektitoj el Finnlando
partoprenis en la Somera E-Studado en Nitra (Slovakio).
"Steleto" pretigis kompaktdiskon de radiokurso "Via dua
lingvo", kiu bazigxas sur la samnoma lernolibro de Veli Kolari.
AK partoprenis la svedan E-kongreson en Stokholmo kaj ankaux vizitis
muzeon de sveda bll'-asocio. Dum la vizito okazis kunveno de E-istoj por
revigligi agadon inter viddifektitoj.
"Steleto" pretigis modestan kompaktdiskon "Finnaj
ehxoj", kiu enhavas melodiojn de du finnaj kantoj en E-o, gxi estis
sendita al LIBE-delegitoj.
En printempo 2012 "Steleto" arangxis dusemajnan elementan
kurson por viddifektitoj de la profesia lernejo. Bedaurinde ni ne sukcesis
kuragxigi ilin partopreni la kongreson en Kijivo. "Steleto" sekvis la
projekton de UEA "Libroj por Vjetnamio" sendinte kasedojn,
kompaktdiskojn kaj brajlajn lernomaterialojn al Vjetnamio.
Germanio (NK): En 2011 okazis 90-a datreveno de EBLOGO. La membrostato,
bedauxrinde, ne plu permesas arangxi feston por atentigi publikon. Tamen en nia
revueto "La blinda E-isto" ni publikigis eltirajxon el "Historio
de la E-movado inter la blinduloj" de J. Kreitz. La auxtoro tie menciis la
nomon de Adolf Selten, la unua prezidanto de EBLOGO. Cxar neniu plia detalo pri
li estis konata, Th. Speckmann kontaktigxis kun lia filo prof. Reinhard Selten,
la Nobelpremiito en 1994 kaj patrona membro de UEA. Li komunikis, ke Adolf
Selten pro sia juda deveno suferis far nacisocialistoj kaj mortis en 1942.
Kvazaux la jubilean donacon EBLOGO subtenis la helpoprojekton de itala
s-ino por bll.-lernejo en Etiopio per 25 brajlaj skribtabuloj.
Pri tio aperis raporteto en la revuo de Germana Blindulligo.
Hungario (GF): estas apartaj e-istoj, sed la movado inter blinduloj
ne plu ekzistas.
Italio. Jenan raporton sendis PL: IABE plu aktivas malgraux la malfacila
periodo. Gxi estas nun malgranda asocio kun trideko da membroj, el kiuj tamen
5-6 partoprenis kaj en la itala kaj en la universala kongresoj. Bedauxrinde, ni
apenaux aperis en nia IKBE. Kvankam cxi-jare mankis favoraj kondicxoj por
starigi unusemajnan kurson similan al tiu bone sukcesinta pasintjare, ni planas
denove okazigi gxin en 2013. Nia revuo "Itala Ligilo" cxesis aperi
post la septembra numero pro difektigxo de la presilo. Felicxe ni povis
kompletigi la eldonon de la verko "Bona Espero, idealo kaj realo"
dissendita al dezirantoj en ses brajlaj volumoj aux en elektronika formo. Nun
ni acxetis novan presilon, kaj do, la publikigo de la revuo baldaux rekomencigxos.
Nia asocio estas bone integrita en la gxenerala itala movado: du IABE-anoj
apartenas al la estraro de la IEF (Itala E-a Federacio); Aldo Grassini estas
ecx gxia nuna prezidanto. Menciindas, ke cxi-jare unu el la tri ricevintoj de
Zamenhof-premio estis VF, estraranino de IABE. La premion oni aljugxas al
institucioj aux homoj agantaj por internacia paco kaj solidareco, kaj VF
meritis gxin pro sia plurjara volontula pedagogia laboro en porblindula lernejo
en Etiopujo.
Japanio (tk): "jabe HAVAS NUN 23 BLINDAJN MEMBROJN KAJ 25 VIDANTAJN
SUBTENANTOJN. CXIUJXAUXDE EN Japana BRAJLOBIBLIOTEKO OKAZAS LERNOKUNSIDOJ.
Kelkfoje APERAS NIA ORGANO "oRIENTA BLINDULARO". en Pasinta oktobro
mi kaj s-ro Tanaka partoprenis komunan kongreson kun sudkoreiaj E-istoj, SED
TIE MANKIS KOREIAJ BLINDAJ S-ANOJ".
Kroatio (DSX): En la jaro 2011 KUNE siajn aktivecojn plejparte realigis
kadre de Kroata E-a Ligo (KEL), partopreninte en kelkaj interesaj programeroj.
Ekz., en julio ni partoprenis gxian 10-an kongreson. Jarkunveno de la unuigxo
estis organizita komence de novembro 2011. KUNE eldonis kvar numerojn de la
sonrevuo "Tempo" en 2011 kaj unu gxis nun en 2012. Nia sepmembra
delegacio partoprenis IKBE-ON 77 en Olomouc. Dum pasinta periodo mortis nia ano
Nikola Vujnovicx kaj s-rino Barisicx, la edzino de Janko Popovski.
Litovio (ALV): Nuna junularo tute ne emas studi E-on, preferante la
anglan.
Pollando (el raporto de PW): Agas nur unu klubo en Bydgoszcz cxe la urba
kulturcentro. Prizorgas gxin s-ino Helena Skonieczka. La renkontigxoj okazas
cxiumonate. Klubanoj aux invititaj gastoj prelegas pri interesaj temoj, oni
ankaux prezentas malgrandajn teatrajxojn. En la urbo Tychy - la regiono de
Supra Silezio - kelkpersona kantensemblo plenumas en sia programo kelkajn
e-lingvajn kantojn. Irena Lowinska aktivas en PEA, sxi preparis diskon kun
kantoj de la propra kurso. En aliaj urboj estas unuopaj e-istoj sen iuj ajn
komunaj renkontigxoj. Kelkaj El Ili profitas interreton aux skajpon por
kontaktigxi kun ges-anoj El aliaj landoj.
Rusio (AM): Dum 23-30 de junio en Gelengxik cxe Nigra maro okazis
REAN-jxamboreo kun pli ol 40 partoprenintoj, kiuj agrable ripozis kaj fervore
laboris en E-o. Jam trian jaron vigle agas E-grupo cxe la vocxbabilejo
"Ventrilo". Ecx virtuala edzigxfesto okazis komence de januaro,
Nikolaj Solomencev trovis vivkunulinon inter siaj E-lernantinoj. En nia cxefa
porbll.a gazeto Nadja Jxukova aperigis tre interesan artikolon pri la libro
"Bona Espero".
Serbio (DA): Okazis programo de Zamenhofa tago. S-ino Etelka Kisx
instruas E-on en Zemun por blindaj infanoj. Bone progresas en E-o
la 13-jara knabino Malina Pavlovicx. DA tradukas interesajn E-artikolojn
por brajlaj revuoj de Serbio kaj Montenegro.
Svislando (MM): La kvar restantaj membroj de SUNE decidis malfondi sian
organizajxon. Lauxstatute gxia monhavajxo (cx. du mil svisaj frankoj) estas
transdonita al LIBE. Kompreneble, tiaspeca profito ne povas gxojigi nin.
Ukrainio (OP): Kvankam la Ukraina Bll'-E-ista Asocio praktike jam ne
funkcias (la lasta renkontigxo okazis en 2003), aktivas apartaj E-istoj. Kadre
de preparlaboro por Ikbe estis okazintaj propagandaj prelegoj en kijivaj
bll'-lernejoj kaj radio-elsendoj en bll'-entreprenoj, sed tio ne havis
senteblajn rezultojn. Pri instruado de E-o al du junulinoj okupigxas PSX. Niaj
aktivuloj rimarkinde agas en Interreto. Aperis kvar n-roj de "Sendependa
E-revuo", redaktita de OP. En la vocxkomunikilo "Ventrilo" T.
Muhxamedsxina gvidas tradukistan kurson, OP arangxis "Konversacian
rondon". Al la retaj E-grupoj aligxas ankaux aliaj ukrainaj E-istoj.
6. "Esperanta Ligilo"
AM informas, ke AV, kiu dum dek jaroj tre fervore kaj kompetente
redaktis la gazeton, bedauxrinde, pro siaj grave komplikigxintaj laborkondicxoj
fine de januaro 2012 rezignis la taskon. LIBE-estraro urgxe sercxis decan
anstatauxanton, kaj felicxe OP jese reagis al nia propono. Vi jam legis bone
redaktitajn de sxi kvar cxi-jarajn n-rojn. Kvankam OP ne suferas pri
publikigotaj materialoj, pli dense sxi intencas kunlabori kun bl'aj auxtoroj.
Siajn kontribuajxojn bv. sendi gxis la 5-a de la kuranta monato. Fine de la
jaro eble sxi sukcesos fari iun suplementon. Se aperos interesigxo, sxi pretas
renaski sonversion de la revuo.
7. LIBE-reprezento cxe EBU
DSX vocxlegas leteron de AK, ke finigxis lia dejxorperiodo kiel reprezentanto
de LIBE cxe EBu, kaj pro sia nuna sanstato li ne plu povas dauxrigi la
reprezentadon. Do, por kvar venontaj jaroj necesas nomumi novan reprezentanton.
Gravas, ke tiu havu retkontakton. Por tiu tasko DSX proponas italan s-inon VF.
Sxi dankas pro la fido kaj akceptas la proponon.
8. Balotado
AM informas, ke en 2013 finigxos kvarjara dejxorado de la nuna
7-persona LIBE-estraro, do laux la Statuto sekvos vica balotado.
LIBE bezonas vere funkcipovan estraron, tial nun estas atendataj
seriozaj sinanoncoj por la kandidatigxoj, kies nomoj poste aperos
en EL. Ankaux por teknika parto de la balotado bezonatas almenaux du
volontuloj - la pretiganto kaj kalkulanto. Cxu inter la cxeestantoj estas tiuj?
Silento.
9. Sekvontjaraj kongresoj
AM konstatas, ke cxi-rilate ripetigxas la sama malklara situacio, kiam
la estraro ne havas konkretajn proponojn. Se baldaux ili ne aperos, eble
necesos reveni al la pasintjara propono de italoj por kongresi enkadre de IEF.
10. Diversajxoj
RS alvokas aboni "Esperantan Fajreron" aperantan brajle,
surdiske kaj retversie. Por eksterlandanoj la abonpago por 2013 egalas al 5
euxroj.
OP: Cxi tien malfruis kvar palestinanoj. Tutegale ni subtenu, patronu
ilin.
AM: Cxiam okazas sxangxoj en la "Internacia adresaro de blindaj
E-istoj" brajle presita en 2009. Kompreneble, Pavel Rjabov regule klopodas
gxin aktualigi sur LIBE-pagxaro, kiu tamen ne al cxiu estas atingebla. Kion do
ni faru? Prepari la novan adresaron estus multekosta kaj ne simpla laboro. Cxu
eble aperigi suplementon al EL, enhavantan nur adresojn retajn kaj skajpajn?
Neniu reago sekvis.
Per tio finigxis la sola cxi-jara kunsido. Gxin partoprenis 28
gekongresanoj.
A. Masenko,
dua sekretario de LIBE.
Kongresa raporto
De la 13-a gxis la 20-a de julio de 2012 okazis la 78-a IKBEo. Pasis gxi
en la pitoreska loko apud Kyjivo, la cxefurbo de Ukrainio. Logxis ni en la
sanatorio "Hxvilja", kio de la ukraina tradukitas "Ondo".
En la kongreso partoprenis 58 homoj el 14 landoj. La organiza komitato konsistis
el kvin personoj, krom mi kaj Olena Posxivana, kiu estis elektita la prezidanto
de la kongreso, en gxi eniris Mihxail Lineckij kaj Euxgenia Slovacxevskaja,
vidantaj Kyjivaj e-istoj. La programo estis tre ricxa, almenaux se temas pri la
okazintajxoj kaj tempo de ilia plenumado, ni cxiam timis, ke ne cxiuj
dezirantoj sukcesos elpasxi. kiel kongresaj temoj estis anoncitaj du:
"Blinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj" kaj LIBE proponis
subtemon "Ni kantu kaj parolu pri diversaj kulturoj".
Al cxiuj dezirantoj estis proponitaj la kantaretoj kun diversaj
popolkantoj, kaj kelkfoje partoprenantoj kolektigxis kaj kantis kune, lernante
ilin. al la fino de la kongreso nia cxarma kaj cxefa kantistino Natasxa
Kasymova ecx havis gorgxdoloron. Mi provis skize rakonti, kiel la punktoj de
internacia konvencio pri la rajtoj de handikapitoj realigxas en Ukrainio.
Certe, parolante pri tio, oni ne povas preterpasi problemojn, kiujn renkontas
cxiu bll'o en nia lando, komencante de la foresto de lernolibroj kaj gxenerale
brajlajxoj en la lando, kaj finante je foresto de laborlokoj por ni.
El la elpasxoj de partoprenantoj mi komprenis, ke almenaux en cxiutaga
vivo cxiuj ni renkontigxas kunn diskriminacio, sendepende de vivnivelo de la
lando, en kiu ni vivas. Por tio oni trovas klarigojn, ekz., ke estas malfacile
komunikigxi kun bl'o, cxar la supre menciita ne povas rigardi en la okulojn de
kunkonversanto. Eble, tamen ne temis pri la amikeco inter bll.j kaj aliaj
homoj, sed pri plenumado de oficaj taskoj. Cxu gravas, en kies okuloj mi
rigardas, se, ekz., mi ricevas monon en la banko. Olena Posxivana rakontis pri
bll'-centro en Finnlando, la prelego estis interesa. Min impresis la fakto, ke
cxe la finna centro bll'o povus lerni preskaux cxion, kion li volas. Estis
vocxlegitaj ankaux du prelegoj de finnaj rekapabligantoj.
Prelegoj de la kongreso koncernis ne nur gxiajn temojn, mi devas
rimarki, ke ili estas ege diversaj. Kyjiva e-istino Julija Patlanj kaj e-isto
el Moskvo Sergeo Prohxorov multe rakontis pri V. Jerosxenko, ecx serioze provis
pruvi, ke li ne povis laux difino elstudi la cxinan lingvon, cxar la lingvo
uzas hieroglifan skribon. Neniu sukcesis respondi mian demandon, kiel suficxe
rimarkebla kvanto de bl'aj cxinoj sukcesas komunikigxi.
Olena Posxivana rakontis pri la palpsento kaj gxia uzo de bll'j. La
prelego kolektis grandan kvanton da partoprenantoj.
Tre aktive agis dum la kongreso moskvaj e-istoj Irina Mironova kaj
Valentin Melnikov, Irina montris la rusajn romancojn kaj rakontis pri ili.
Valentin prelegis, kaj krome organizis intelektajn ludojn. Nia teamo gajnis en
ili, sed mi devas konstati, ke tio ne estis facila, la demandoj estis tre
komplikaj.
Cxi-jare okazis kursoj por komencantoj kaj progresantoj, ilin gvidis
Olena Cxirkova kaj Natasxa Kasymova. Mi povis mem observi, kiel homoj, veninte
al la kongreso preskaux nur kun bazaj nocioj pri la lingvo internacia, komencis
paroli, kaj gxis la fino de la kongreso jam sukcesis partopreni en diskutoj.
Okazis ankaux ekskurso en Kyjivon, sed, bedauxrinde, ne tre longa. Kultura
programo estis ankaux ricxa. Ni ne havis ecx unu liberan vesperon. Kyjivaj
e-istoj prezentis koncerton de ukrainaj popolkantoj, tradukitaj de ili en E-on.
Dum la poezia vespero dezirantoj povis partopreni en burimeo-ludo, kaj kelkaj
el ili bonege uzis la eblecon. Al ni venis kun koncerto de klasika muziko la
moskva e-isto A. Korobejnikov. Euxgenia Slovacxevskaja okazigis kursojn de
fabelterapio, mi partoprenis gxin kun plezuro, por mi tio estis tute nova.
La adiauxa vespero, kvankam estis suficxe ampleksa, ne sxajnis senfina
dank'al bona programkompilo, farita de Mihxail Lineckij.
Certe, kiel dum cxiuj kongresoj, kiujn mi partoprenis aux pri kiuj mi
legis, estis ankaux cxe ni programsxangxoj, kiuj okazis pro neantauxvideblaj
cirkonstancoj kaj elvokis tute antauxvideblajn plendojn. La sanatorio, kie ni
logxis, estis bonega, gxi estis konstruita kiel vintra gxardeno kun ekzotikaj
kreskajxoj. Onidire, dum lastaj dudek jaroj tie neniam forestis varma akvo, sed
dum nia kongreso gxi malaperis. Versxajne, pro tio, ke la kongreso komencigxis
gxuste vendrede, gxuste la dektrian de julio.
T. Muhxamedsxina.
Novaj servoj de sociala subteno al la nevidantoj en Serbio
Cxi tiu prelego estis preparita por la 78-a IKBE).
Nevidanta homo hodiaux, sendepende cxu tiu estas aux ne estas
enlaborigita, bezonas socialan helpon por povi plenumi devojn kaj taskojn kiujn
antaux cxiu metas la familio kaj la socio. Por povi kontentigi proprajn
psikajn, kulturajn, sociajn, kaj aliajn bezonojn, la socio povas diversmaniere
subteni la viddifektitojn. La servoj estas vojo por ebligi al ili esti
egalrajtaj kun la aliaj civitanoj. Krom aldona monhelpo kaj disdonado de
teknikaj helpiloj, venas aldone ankaux novaj formoj de sociala subteno.
Por bone organizi la subtenon, estas necese pritaksi la bezonojn kaj la
problemojn kun kiuj konfrontas vidhandikapito, uzonta la servojn kaj poste
plani diversspecajn subtenservojn al la nevidanto kaj ties familio.
Se oni deziras, ke la subteno vere funkciu en la praktiko, oni devas
akcepti legxojn kiuj klare difinos ilin kaj estos iaspeca garantio pri gxia
efikeco.
En Serbio, la legxo kiu difinas la servojn estas Legxo pri sociala
protekto de Respubliko Serbio. Cxi tie mi mencias nur iujn el la servoj,
trovigxantaj en la Legxo:
Helpo en la domo;
Persona asistado;
Transporta servo;
Organizita tuttaga restado;
Logxado kun subteno;
Edukado pri memstara vivo;
Konsil terapiaj kaj sociedukaj servoj ktp...
Cxi-foje specialan atenton mi dedicxas al jenaj servoj: helpo en la
domo, persona asistado kaj transporta servo.
Ili estas relative novaj en nia socio, sed por ke ili estu vaste uzataj,
estas necese, ke ilin subtenu pluraj sociaj instancoj kaj unuopuloj, uzontaj la
servojn. La servoj sendube signife kontribuas al plibonigo de la vivkvalito de
viddifektitoj.
Helpo en la domo estas servo pri kies uzo decidas centroj pri sociala
laboro kiuj funkcias kadre de cxiu komunumo. Temas pri helpo dauxranta unu
horon kaj duono dum cxiu labortago. La servo konsistas el helpo pri
hejmmastrumado, butikumado, kuirado, vizito de hospitalo, banko ktp...
Plej ofte la servon ricevas izolitaj kaj maljunaj homoj inter kiuj
trovigxas nemalmultaj viddifektitoj.
Persona asistado estas
relative nova servo cxe ni unue uzita cxefe de korpdifektitoj. Cxiam pli oni
proponas la servon ankaux al la nevidantoj, precipe al tiuj, kiuj estas
laborantaj. Oni uzas gxin senpage aux pagante parte, depende de institucio,
pere de kiu oni ricevas gxin. La bezonoj je persona kaj labora asistado estas
tre grandaj, kaj oni sercxas vojojn por kontentigi kiom eble pli da
interesigxantoj. Pere de diversaj projektoj, kiuj dauxras de ses monatoj gxis
unu jaro, la asistantoj helpas nevidantojn en laboro, partopreno en diversaj
sociaj, klerigaj, kulturaj, sportaj kaj aliaj aktivecoj.
Temas pri pioniraj pasxoj, sed la rezultojn oni jam povas vidi. Restas
problemo pri financado kaj edukado de la asistantoj kaj la uzantoj de la servo.
Cxiu, kiu jam havis asistanton, de nove petas ricevi la servon.
Organizita transporto
precipe de la hejmo al la laborejo aux al la lernejo unue estis uzata nur de
korpdifektitoj en grandaj urboj. Cxiam pli uzas gxin ankaux la nevidantoj. En
Beogrado pli ol dudek blindaj personoj uzas gxin por atingi sian laborejon kaj
deko da ili ankaux por veni al aliaj lokoj.
Nun en Serbio ekzistas
pluraj organizoj kiuj sercxas vojojn por plibonigi la vivkvaliton de
nevidantoj, proponante al ili diversajn servojn. En la nova Legxo pri sociala
protekto, oni antauxvidas, ke cxiu organizo, kiu proponas diversajn servojn al
la handikapitoj, devos havi licencon pri tia laboro. Tio donas esperon pri
certigo de la kvalito de la servoj, gxia evoluo kaj pli vasta uzo. Bezonoj pri
la servoj estas grandaj, kaj oni devas klopodi kontentigi ilin kiom eble plej
ofte.
Nedeljka Lojxajicx.
Nia rondo familia
La nova libro de Vladimir Jxelev
Ni kore gratulas nian bulgaran amikon, aktivan E-iston Vladimir Jxelev
okaze de apero de la dua eldono de lia nova libro "Esperanta movado inter
la nevidantaj homoj en Bulgario". Gxi estas grava historia verko, kiu
skizas disvolvigxon de E-movado inter bll'j en Bulgario. La 50-pagxa
bulgarlingva libreto kun belaj ilustrajxoj kaj fotoj rakontas pri gravaj
eventoj en bulgara E-movado de bll'j, gxiaj elstaraj agantoj, gxia rolo en la
vivo de bulgaraj bll'j. Ni deziras al la auxtoro novajn sukcesojn en lia agado.
Tra la sortofrata mondo
***
La 4-8-an de septembro en la pola urbo Koszalin (pron. Kosxalin) okazis
la 9-a internacia kinofestivalo "Integrigxo, vi kaj mi". Estis
prezentitaj 12 fabulaj, 15 dokumentaj kaj 5 amatoraj filmoj, dedicxitaj al
problemoj de handikapitaj homoj. Demonstrado de filmoj okazis en la kinejo
"Praha". De jaro al jaro tiu cxi festivalo allogas cxiam pli da
spektantojn kaj simpatiantojn. La plimulton de filmoj montris Pollando kaj
Usono. Kompetenta jxurio sub gvido de Miroslav Grunberg aljugxis premiojn en
cxiuj kategorioj.
Kiel la plej bona fabula filmo estis agnoskita la 115 minutojn longa
filmo "Hasta la vista", kies regxisoro estas Geffrey Enthoven el
Belgio. Gxi rakontas pri tri amikoj: Jozef, Lars kaj Filip. Unu el ili estas
tute blinda, la alia - rulsegxulo, kaj la tria - paralizita. Ili tamen havas
kuragxajn planojn, kvankam devas batali kontraux cxiutagaj problemoj, ofte
bagatelaj kaj malagrablaj.
La plej bona dokumenta filmo estis 24-minuta "La plej bona formo de
mia vivo" (regxisoro - Piotr Sobczak el Pollando), kiu rakontas pri la
kuranto, kiu marsxas kun lambastonoj.
El inter amatoraj filmoj venkis la fama "Netusxeblaj", jam
demonstrita en multaj landoj (regxisorino - Katarzyna Kuklinska el Pollando).
Enkadre de la festivalo okazis prezentado de diversaj teknikaj rimedoj,
kiuj helpas diversspecajn handikapitojn.
Literaturo
Tamara Andrejeva.
Por cxiam.
En duonlumo de preskaux malplena cxambro sidis virino sur la unusola
tabureto. Cxe sxiaj piedoj staris jam multfoje uzita valizo. La apenaux
fermitaj okuloj, larmogutoj je la okulharoj, sxia vizagxo respegulis animajn
travivajxojn. Post kelkaj horoj sxi forlasos la patrujon, geparencojn kaj
geamikojn por logxi en fremda lando kun necertaj homoj, en la domo kun la viro
nur perletere iom konata. Ili ambaux vidis unu la alian je fotajxoj. Lia
eksterajxo ekplacxis al sxi, kaj li reehxis, nominte sxin "Mia
belulino", kies fotajxon li starigis sur la cxelita tabuleto. Nun la grava
demando turmentis sxin: cxu ili sukcesos igxi vera familio? Cxu trovos ili
interkomprenon?
Proksimigxis la horo de sxia forflugo... Kaj subite eksonoris telefono.
Sxi ektimtremis. "Kara Nika, saluton! Mia karulino, cxu Vi rekonis
min?" Jes, tiun vocxon sxi rekonus ecx post cent jaroj. "Amata mia
Nika! Mi tre, treege deziras vidi Vin". "Jes! - sxi glustris, -
renkontigxu ni hodiaux?". "Mi revokos vin".
La rememoroj forgesigis cxion. Emocioj superondis sxin. Gxuste tiu viro
iam konfesis eterne ami, opiniis sxin sia fiancxino. Poste nenio okazis, tamen
nun gravas, ke li memoras sxin kaj nomas "amata". Sxi alpremis la
auxskultilon al sia brusto kaj ridetis. La telefonaparato finfine vekis la
virinon por meti la auxskultilon. Nun sxi rigardis nur la aparaton.
Fine gxi eksonoris. "Pardonu min, Nika, nia rendevuo ne okazos,
cxar..." La auxdilo falis el sxia mano...
Kiam do la virino rekonsciigxis kaj ekrigardis la horlogxon. Ho, ve!
Sxia aviadilo al la versxajna paradiza vivo jam forflugis... Por cxiam...
Sporto.
***
La 23-31-an de auxgusto en la ukraina urbo Truskavec (Lvova provinco)
okazis la unua euxrop-cxampioneco pri internacia damludo por handikapitoj.
Bll'j, surduloj kaj mov-handikapitoj venis el sep landoj: Belorusio, Israelo,
Litovio, Moldavio, Pollando, Rusio kaj Ukrainio. La ludantoj estis dividitaj
laux kategorioj. Depende de la kvanto de partoprenintoj en la grupoj oni ludis
laux svisa aux ronda sistemo. Viroj kaj virinoj ludis aparte. Partoprenis 59
bll'j kaj malfortevidantoj.
En la vira grupo B (malfortevidantoj) cxampiono estas D. Fadeev el
Belorusio (16 poentoj), la duan lokon okupis L. Itkin, la trian - V.
Peresicxanskij (ambaux el Ukrainio).
En la grupo A (bll'j) la unuan lokon gajnis M. Kozlov (Rusio), la duan
kaj trian dividis ukrainanoj V. Gavrilenkov kaj I. Fidak (po 10 poentoj).
En la virina grupo A ludis nur tri personoj. En la grupo B brile
elpasxis ukrainaninoj: la unua loko - L. Gusleva, la dua - E. Sedenko. La trian
lokon kun 9 poentoj okupis Reveka Varzari el Moldavio.
***
De la 27-a de auxgusto gxis la 10-a de septembro en Istambulo (Turkio)
okazis la 40-a sxak-olimpiko. Gxin partoprenis teamoj el 157 landoj, inter ili
ankaux la internacia teamo de handikapitoj. Kompreneble, ne lastan rolon ludis
en gxi ankaux vidhandikapitoj.
La Internacia Asocio de Sxakistoj-handikapitoj estis kreita en 1992. En
gxi membras vid- auxd- kaj movhandikapitoj el 20 landoj, laste aligxis la
sxak-asocioj el Hindujo kaj Palestinio. Ekde 2002 gxi regule partoprenas
sxak-olimpikojn. Cxi-jare partoprenis ecx homo, kiu kapablas movi nur kapon.
Per okuloj li montris figuron, kiun movis helpanto.
Kvankam dume la teamo ne akiris orajn medalojn, konsiderante la kvanton
de partoprenantoj kaj fortan konkurencon, gxiaj sukcesoj estas rimarkindaj.
Ekz., gxi superis la teamon de sanaj sxakistoj el Germanio.
Forpaso.
La 9-an de septembro en la agxo de
72 jaroj forpasis Jiri Vychodil, honora membro de UEA kaj honora membro
de
CxEA, multjara vigla aganto en E-agado de nevidantoj. Multajn jarojn
li redaktis la gazeton por nevidantoj "Auxroro" kaj estis
administranto de la
organo de LIBE "Esperanta ligilo". Sed liaj agadoj estis multe
pli abundaj,
ekz., li fondis la sekcion de nevidantoj cxe la Cxehxa E-Asocio, kies
prezidanto li restis multajn jarojn, liaj perfektaj piankoncertoj dum
E-arangxoj certe restos neforgesitaj, same kiel someraj edukaj
arangxoj por nevidantoj, kiujn li organizadis komune kun sia edzino
Bojxena
Vychodilova, ktp.
"Momente du membroj de la Sekcio de nevidantoj cxe la Cxehxa
E-Asocio, ties
prezidanto Jan Priborski kaj Jiri Jelinek, preparas la artikolon pri la
vivo
kaj ricxa multflanka aktiveco de Jiri Vychodil."
Omagxante al la memoro de Jiri Vychodil, ni turnas nian atenton al la
agado
por la nevidantoj, kiu cxiam estis tre grava parto de la E-agado,
jam ekde la tempo de Javal kaj tiu de Erosxenko. Multo restas farota -
la
reta epoko en tiu cxi sektoro, kiel sur multaj aliaj laborterenoj,
portas
kun si la bezonon rapide adaptadi niajn komunikejojn al novaj legiloj.
Sed
felicxe la e-istaj moroj restas firme bazitaj sur la gxenerala
bonvolemo kaj helpemo, kaj pro tio sur la nivelo de la cxiutaga komuna
funkciado, la e-istaj komunumoj jam de iom da tempo zorge atentas la
apartajn helpobezonojn (kaj memstarobezonojn) de siaj nevidantaj
membroj.
La neglektataj farotajxoj cxefe koncernas la teknikajn aspektojn de la
retpagxoj (se mi bone komprenas).
Kunfunebras
Probal Dasxgupta