Esplor-agado pri Vasilij Erosxenko en Asxhxabad
(Turkmenio)
(dua-tria premio en la konkurso de LIBE kaj REAN)
Laux rememoroj de eksaj
gelernantoj de V. Erosxenko, la 1-an de aprilo 1935
en la pistak-sovhxozo (sovhxozo estas sxtata agrikultura entrepreno) apud
vilagxo Morgunovka de la distrikto Kusxka (plej suda punkto de Sovetunio)
ekfunkciis en Turkmenio la Domo por blindaj infanoj, kiun kutime oni nomis la
blindullernejo. Gxia organizinto, unua direktoro kaj poste simpla instruisto
estis Vasilij Jakovlevicx Erosxenko. En 1943 oni translokis gxin al distrikto
Murgab, kie estis sovhxozo nome de Stalin. En 1945 Erosxenko forveturis el
Turkmenio. Poste li dufoje tie gastis. En 1954 la lernejon oni transveturigis
unue en urbon Cxargxou, poste en 1957 en la cxefurbon Asxhxabad, kie gxi okupis
malkomfortan, tute ne adaptitan parton de la porvidula lernejo n-ro 17. Nur en
1961 la blindullernejo ricevis nunan, speciale konstruitan ejon. En tiu
asxhxabada lernejo mi, tute blinda, instruis matematikon kaj fizikon dum jaroj
1972-1996.
Mi auxdacas aserti, ke blinduloj de Turkmenio cxiam memoris
pri Erosxenko. Ekzemple, en 1984 dum la pedagogia konsilantaro nia kolegino
Valentina Jagsxijeva, vidvino de la eksa lernanto de Erosxenko, sciigis, ke
kelkaj ekslernantoj de Erosxenko proponas alproprigi lian nomon al la
blindullernejo. Sed tiama direktorino kontrauxis: "Nia lernejo prefere ricevus
nomon de iu vivanta turkmena aganto, cxar de li ni povus ricevi profiton".
Krom V. Jagsxijeva, aliaj pedagogoj tiam ankoraux ne konis,
kiu estis Erosxenko, sed ili bone konis despotan kaj naciisman karakteron de la
direktorino, tial neniu disputis kun sxi. Post kelkaj jaroj en la lernejon venis
nova, pli komprenema estro, kiu konsideris kun opinioj de la pedagogoj. Tiam
denove aperis propono pri nomumo de la lernejo. Aliaj pedagogoj jam ion sciis
pri Erosxenko, kaj neniu kontrauxis. Estis organizita grupo de gelernantoj por
kolekti materialojn pri Erosxenko. Tiutempe mi ankoraux ne enprofundigxis en la
aferon, sed mi scias, ke laboro de la grupo baldaux cxesis. La saman tempon nia
muzik-instruisto Kamil Kasimov ekgvidis esperantorondeton por la gelernantoj.
Unufoje la junaj esperantistoj prezentis al ni koncerton: ili kantis kaj
deklamis en la nova lingvo, ankaux la versajxojn de Erosxenko. Sed kiam la
gvidanto forlasis Asxhxabadon, ne plu povis funkcii la rondeto.
Somerajn feriojn mi kun la familio cxiam pasigis cxe miaj
parencoj en Norda Kauxkazio, kaj preskaux cxiufoje ni gastis en Kislovodsko cxe
mia delonga amiko Anatolo Masenko, kiu iam helpadis min en laboro kaj persona
vivo. Do, somere 1986 Anatolo pli detale rakontis al mi pri V. Erosxenko.
Komence mi malatentis la informojn, opiniante: en la mondo estis ja multaj famaj
blinduloj. Sed reveninte Asxhxabadon kaj bone pripensinte, mi komprenis, ke
Erosxenko estis eminenta persono, ke lia rolo estis kaj estas precipe grava por
turkmenaj nevidantoj, cxar li la unua komencis en Turkmenio instrui kaj eduki
blindajn infanojn. Kaj ankoraux mi komprenis, ke gxuste mi kune kun la
gelernantoj devas esplori la vivon, agadon kaj literaturajn verkojn de tiu
neordinara homo. Ja tiam en la lernejo mi estis sola blinda instruisto. Mi
meditis: kie eblas akiri la bezonatajn materialojn? Kvankam studi esperanton mi
mem komencis laux lernolibroj de A. Masenko kaj B. Kolker, sed mi ne kuragxis
gvidi la infanan E-rondeton. Tamen la 18-an de septembro 1987 dum kutima
antauxleciona kunveno de gelernantoj mi koncize rakontis pri V. Erosxenko kaj
anoncis, ke mi organizos grupon el gelernantoj de la 6-10 klasoj, kun kiuj ni
esploros la vivon kaj agadon de tiu mirinda homo. Unua kunsido de la nova
grupo okazis la saman tagon dum 20-minuta interleciona pauxzo. Venis preskaux
cxiuj gelernantoj de la 6-10-aj klasoj: iuj pro scivolemo, aliaj simple por havi
sxancon petoli - infanoj cxiam estas infanoj! Mi tuj avertis, ke ni tute ne
amuzigxos sed okupigxos pri la serioza afero, kaj la petoluloj hastis for. Al la
restintoj mi klarigis, kion ni faros: necesos akiri materialojn kaj verkojn de
Erosxenko, legi kaj diskuti ilin, interkorespondi, se eble, renkontigxi kun liaj
estintaj gelernantoj kaj kun homoj ion sciantaj pri li. Ni arangxu taglibron de
nia laboro. Se kolektigxos suficxe da materialo, oni povos organizi la lernejan
muzeon. Ni faru cxion eblan, ke pri Erosxenko, pri nia lernejo kaj gxenerale pri
blinduloj la publiko pli multe sciu kaj rilatu kun bono kaj respekto. Sed por
tio ni devas digne konduti nin.
Al la dua kunsido alvenis jam 15 geknaboj kaj poste regule
cxeestis nur 10-12. Brua disputo okazis pri la nomo de nia grupo, finfine oni
interkonsentis nomi gxin "Sercxo". La grupestrino farigxis Bahxara Regxepova,
lernantino de la 9-a klaso, kiu tuj proponis: "novajn membrojn ni akceptu ne nur
laux ilia deziro, sed post aprobo de cxiuj samgrupanoj". Ni elektis lernanton
Oraz Amanov kiel respondeculon pri la taglibro. Estis interkonsentita, ke la
gvidanto kaj grupestrino ellaboros konkretajn taskojn, ankaux cxiu membro rajtas
proponi kaj mem plenumi la proponatajn komisiojn. Se iu embarasigxas memstare
efektivigi taskon, li petu helpon cxe iu kunulo aux grupestrino kaj gvidanto.
Tamen se iu surprenos iun komision kaj poste rezignos gxin plenumi sen
pardonebla kauxzo, tiam li/sxi forlasu la grupon. Kontente mi diras, ke rezignoj
tute mankis. Tiel detale mi priskribas la komencon de nia laboro, cxar gxi estis
por ni tute nova. Iam okazis kuriozajxo: unu 9-klasano petis akcepti lin en la
grupon kondicxe, ke li estu la grupestro. Sed la geknaboj konis lin neplenumema,
neakurata, ili ridegis kaj ne akceptis lin ecx kiel ordinaran grupanon. Kutime
ni kunvenis dufoje en semajno, iam ecx trifoje. Do, ni eklaboris. Grave helpis
al ni A. Masenko, sendante cxion, kion li havis pri Erosxenko, kaj li sugestis,
ankoraux al kiu ni turnu nin. En 1990 okaze de centjarigxo de Erosxenko ni
ricevis de Anatolo la jubileajn insignojn, kovertojn kaj E-steletojn, kaj la
grupanoj tre fieris pri ili. Nia instruisto pri desegnado elpensis propran
jubilean insignon, kiu poste estis fotita kaj disvastigita.
Dank' al Anatolo ni konatigxis kun asxhxabada verkisto kaj
jxurnalisto Albert Poljakovskij, kiu tiutempe verkis sian libron "La Blinda
pilgrimanto" pri Erosxenko kaj lia lernejo en Turkmenio. Jam post forpaso de la
auxtoro la libro aperis en la ruslingva revuo "Lerneja heroldo". Tre amika kaj
fruktodona estis nia kunlaboro kun Poljakovskij. Li mem, lia filo Mark, multaj
pentristoj, poetoj kaj verkistoj, la amikoj de Albert, ofte gastis en nia
lernejo. Per siaj propraj rimedoj li eldonis ruslingve du fabelojn de Erosxenko
"Krucxo da sagxo" kaj "Floro de l' justeco". Ankaux li verkis radiofilmon "La
venkinto de eterna nokto", kiun prezentis asxhxabada ruslingva dramteatro nome
de Pusxkin. Surbendigon de la spektaklo Poljakovskij donacis al ni, kaj kia
gxojo gxi estis por la gelernantoj! Kun mirinda atento kaj plezuro ili
auxskultis gxin, ecx rifuzis viziti la duan matenmangxon, kaj, laux ilia peto,
ni poste kelkfoje ripetis la auxskultadon. Poljakovskij akiris adreson de Raisa
Kiseljova, kiu kiel edukistino laboris kune kun Erosxenko en lia lernejo.
Evidentigxis, ke sxi logxas en Asxhxabado, tial ni vizitis sxin kaj montris
fotokopion, kiun donacis al ni kislovodska esploristo Aleksandr Pankov. Sur la
fotajxo Raisa ne tuj sed rekonis Erosxenkon kaj la infanojn. Sxi diris, ke gxi
estis fotita en 1942 aux 1943. Ekvidinte la almanakon "Prometeo", kiun al ni
donacis nia kolegino Marija Sxatohxina, Raisa gxoje diris, ke gxuste gxin sxi
ricevis de sia edzo, kaj nun sxi gardas gxin kiel rememorajxon pri bona homo
Erosxenko kaj pri sia juneco. Laux sugesto de Poljakovskij, ni regule
korespondis kun ekslernantino de Erosxenko Zoja Tokajeva tiam logxanta en urbo
Krolevec (Ukrainio). Multajn korespondantojn tiam ni havis: instruistoj kaj
famaj esperantistoj A. Masenko kaj J. Pisarev, literatura kritikisto R. Belousov,
direktoro de muzeo en moskva blindullernejo A. Sizova, laboristino de muzeo en
Starij Oskol, blinda ukraina poeto N. Krasjuk, kiu tiam verkis spektaklon pri
Erosxenko, direktoro de la dramteatro en Vladivostok, kie oni prezentis
spektaklon "Supreniro" de japana dramisto Rjuigxi Simidzu k. a. La muzeo en urbo
Mari (Turkmenio) afable sendis al ni kopiojn de du leteroj, kiujn Erosxenko
skribis al sia ekslernanto Mered Nurlijev. Cxiujn leterojn al niaj
korespondantoj la grupanoj skribis mem, kvankam iliajn brajlajn leterojn
kontrolis mi kaj la nigreskribitajn - mia kolegino Gulnara Mamedalijeva, cxiam
substrekante, ke necesas skribi klare kaj senerare.
Kun granda gxojo ni trovis en la lerneja biblioteko
ruslingvan libron en brajlo "Homo ekvidinta mondon" de A. Hxarjkovskij. Por
ekinteresi la geknabojn mi unue vocxlegis al ili cxapitrojn pri la unua
blindullernejo en Turkmenio. Jes, ili tuj ekinteresigxis kaj deziris auxskulti
la tutan libron. Surprize baldaux surbendigita versio de la libro aperis en nia
respublika biblioteko por blinduloj, kaj nun ne nur la grupanoj de "Sercxo",
gxin auxskultis cxiuj dezirantoj. Por ne malhelpi al la lerneja laboro la
sonlibron ni auxskultis nur dimancxe, kaj vole-nevole ni pridiskutis gxin, cxar
la geknaboj deziris scii, kio en la libro estas vero kaj kio elpensita. Iu
ekmemoris, ke en la oka klaso lernas Sergej Volkov el vilagxo Morgunovka. Tuj ni
invitis lin kaj proponis multajn demandojn al li. Li diris, ke lia delonge
forpasinta avo amikis kun Erosxenko, ke la blindullernejo situis ne en
Morgunovka mem, sed 1,5 kilometrojn de la vilagxo, en la pistak-sovhxozo. Nun
tie trovigxas vilagxa biblioteko. La geknaboj sxutis demandojn al mi: cxu nun
vivas eksaj gelernantoj de Erosxenko? Kie ili logxas? Cxu oni povas renkontigxi
kun ili kaj ion demandi? Fakte organizi la renkontigxon ne estis malfacile, cxar
kvinopo da ili logxis en Asxhxabado, aliaj tri en diversaj urboj de Turkmenio,
sed iam ili vizitadis Asxhxabadon. Kaj la renkontigxo okazis. Iuj niaj gastoj
ecx kunportis donacojn: Nurum Momijev donacis gramofonon, Mered Nurlijev -
brajlan skribmasxinon, Musa Amansahxatov - malnovan sxakon. Sekvis rakontoj kaj
rememoroj pri vivo en tiama lernejo, kiujn mi poste redaktis kaj metis en la
lernejan muzeon, la kopiojn mi sendis al A. Masenko. Kelkajn rememorojn mi
esperantigis kaj prezentis dum REAN-jxamboreo, aliajn mi sendis al la sonrevuo "Vocxo
de amikeco", kiun eldonis Aneko. Cxiuj ni bonege konsciis, ke materialoj pri la
pedagogia agado de Erosxenko havas grandan valoron. La elpasxintoj substrekis,
ke gxuste V. Erosxenko organizis la blindullernejon, en kiu li estis ne nur
direktoro, sed komence sola instruisto. Li adaptis brajlon por turkmena lingvo,
tradukis en la turkmenan kelkajn ruslingvajn lernolibrojn por elementaj klasoj
kaj arangxis gxian eldonon en brajlo. En lia lernejo estis diversnaciaj infanoj:
rusoj, turkmenoj, uzbekoj, kirgizoj kaj ecx unu cigano, sed cxiuj legis kaj
parolis en du lingvoj - ruse kaj turkmene, kaj ili vivis tute amike, kiel unu
familio. Neniam okazis pro-naciaj kvereloj aux konfliktoj nek inter la geknaboj,
nek inter laborantoj. Same tion ankaux mi spertis dum mia 24-jara laboro en
asxhxabada lernejo.
Niaj karaj gastoj rakontis, ke poste alvenis aliaj
instruistoj: geedzoj Sxamini, Rascxjoskina, Solovjov k. a. Al la infanoj oni
instruis ne nur paroli, legi kaj skribi, ankaux esprimplene deklami versajxojn,
kanti, ludi bajanon, pianon, gitaron kaj balalajkon. R. Kiseljova instruis ilin
danci. Poste okazis koncertoj en la vilagxklubejo, cxe limgardistoj kaj ecx en
najbara urbo Bajram-ali por tiea blindulentrepreno. Tamen cxefe oni klopodis
alkutimigi la infanojn al memservado: purigi vestajxojn, ejojn kaj la korton,
flegi la hejmajn bestojn kaj birdojn (kapro, azeno, bovino, kokinoj, anasoj kaj
anseroj). La rememorintoj asertis, ke por la infanoj kaj kunlaborantoj Erosxenko
estis tre atentema, zorgema kaj bonkora, sed cxiam postulema. Gxis nun ili
dankeme rememoris lin. Tiuj rakontoj de la maljunaj homoj tre kortusxis niajn
grupanojn kaj instigis ilin al plua aktiveco.
Ni dauxrigis kolektadon de la materialoj. Tion akcelis
mia partopreno en la internacia konferenco omagxe al centjarigxo de Erosxenko,
kiun en 1990 rusiaj E-istoj organizis en Belgorod. De tie mi alportis multe da
novaj interesaj informoj. Triopo de la grupanoj "Sercxo" suficxe rapide verkis
historion de nia lernejo, alia duopo faris fotoalbumon de la nuna lerneja vivo.
Laux mendo de la grupo, turkmena skulptisto Edi Modatov modlis duonfiguron de
Erosxenko, kaj lian portreton pentris pentristo Berdi Amansahxatov, la amiko de
Poljakovskij. El pli junaj gelernantoj ni organizis koncertan teamon, kiu
koncertis en la Palaco de infana kreado, en la nacia teatro, en najbaraj
porvidulaj lernejoj ktp. Antaux cxiu koncerto la grupestro rakontis pri
Erosxenko, pri nia lernejo, pri laborantaj blinduloj de Turkmenio kaj gxenerale
pri eminentaj nevidantoj. Laux iniciato de "Sercxo", en la lernejo renovigxis la
forgesita protektado pri la etuloj, kaj nia estinta lernanto Muhxamet Ajdogdijev,
kiu sukcese finis kislovodskan kolegion, instruis al altklasanoj manierojn de
masagx-apliko. En la urba centro estis arangxita
ekspozicio de objektoj, kiujn la gelernantoj mem faris en la lerneja laborejo:
knaboj eksponis siajn farajxojn el ligno, drato kaj metalo (bretoj, alenoj,
infanaj fosiletoj, vestajxpendigiloj ktp., knabinoj demonstris molajn ludilojn,
naztuketojn, pupvestajxojn ktp. Krome, ni lancxis la lernejajn radiodisauxdigojn,
por kiuj ni mem pretigis la programojn pri Erosxenko kaj lia agado kaj pri aliaj
famaj nevidantoj: Louis Braille, Lev Pontrjagin, Mihxail Margolin k. a. Kaj la
nova agrabla surprizo: ni akiris du brajlajn librojn de Erosxenko - "Elektitajxoj"
en la rusa kaj "El vivo de la cxukcxoj" en esperanto. La lastan mi, legante,
tradukis en la rusan por geknaboj. Nun la legado igxis nia konstanta dimancxa
tradicio. Kun granda plezuro oni auxskultis kaj priparolis tiujn librojn.
Placxis la facila lingvo kaj interesa alloga sujxeto.
Tiutempe turkmena registaro "turnigxis per vizagxo" al
handikapuloj: pligrandigxis monhelpo al iliaj societoj, oni komencis festi la
Internacian tagon de handikapuloj. La respublika radio lancxis specialan
programon "De koro al koro", ankaux televido ofte montris nian lernejon,
blindulentrenon kaj firmaon "Cxeper", en kiu laboris diversspecaj handikapitoj.
Sed speciale gxojigis la prezidenta ordono, permesanta al handikapuloj senpage
viziti cxiujn amaskulturajn arangxojn kaj senpage veturi per socialaj trafikiloj
tra tuta Turkmenio. La legxo tamen ne koncernis personojn pli junajn ol 18 jaroj,
do ne niajn gelernantojn. Tial ni interkonsentis kun la respektivaj ministerioj,
ke ankaux la viddifektitaj gelernantoj gxuu tiujn rabatojn, kaj por ili estis
faritaj specialaj kartoj.
Kvankam memservado de la lernantoj cxiam estis praktikata cxe
ni, sed grave kontribuis tion la nova lernobjekto por la 9-10-aj klasoj -
socialkultura servo. Gxi sugestis al la grupanoj "Sercxo" la ideon: same kiel
cxe Erosxenko la altklasanoj memstare purigu cxiujn ejojn kaj korton, kaj tio
realigxis senprobleme. Tamen ne cxiuj niaj iniciatoj estis realigitaj. Ekzemple,
ni ne sukcesis sxangxi statuson de la lernejo: kvankam tie lernis infanoj de
tuta Turkmenio, gxi subigxis al la urba klerigfako. Por plifaciligi al
jxusvenintaj gelernantoj alkutimigxi en la nova situacio la pli agxaj grupanoj
el ligno, drato kaj kartono faris makedon de la lernejo. Bedauxrinde, etuloj
tiel fervore observis la makedon, ke gxi estis definitive damagxita. Ankaux la
lernejan gxardenon ni ne sukcesis ordigi, cxar gxin damagxis
gelernantoj de du najbaraj porvidulaj lernejoj. Malgraux cxio, la grupa;noj
restis cxiam aktivaj kaj iniciatemaj. Ili igxis elito inter gelernantoj de la
lernejo. Instruistoj kaj edukistoj kelkfoje diris al mi: "viaj grupanoj ecx
aspektas pli serioze kaj pli noble". Krom tio, ili konsideris, ke en nia lernejo
nepre devas labori nevidanta instruisto kun aktiva vivpozicio kiel modelo por la
gelernantoj.
La 25-an de septembro 1989 kun necesaj dokumentoj ni turnis
nin en la ministerion de klerigo, petante alproprigi nomon de V. Erosxenko al
nia lernejo. Post du monatoj ni demandis la ministerion pri la afero, sed tie
oni ecx ne trovis niajn dokumentojn. Denove ni prezentis la dokumentojn kaj post
cxiuj 10-12 tagoj ni maltrankviligis oficistojn, sed la afero ne movigxis.
Unufoje nia nova direktoro estis invitita al la kunveno okazinta en la instituto
por perfektigo de instruistoj. Cxar li ankoraux ne suficxe sciis specifikon de
la lernejo, li petis, ke mi akompanu lin. Kvankam la direktoro ne kuragxis
maltrankviligi la vicministron, mi insistis, ke li aliru kaj priparolu nian
aferon. La vicministro promesis enprofundigxi en la aferon kaj helpi nin. Kaj
jen, tuj post la novjara festo 1990 oni telefonis el la ministerio kaj sciigis,
ke nia peto plenumita - la lernejo havos nomon de Erosxenko. Tiun novajxon ni
decidis anonci dum la festo okaze de la centjara naskigxdatreveno de Eroscenko,
kiun pro la vintra ferio ni festis la 24-an de januaro 1990. Kaj vere okazis
rimarkinda festo, kiu dauxris tutan tagon. Cxeestis gelernantoj kaj multaj
gepatroj, lernejaj kunlaborantoj kaj kvin eksaj lernintoj cxe Erosxenko,
reprezentantoj de la klerigministerio kaj amaskomunikiloj, verkistoj A.
Poljakovskij kaj V. Pu. La vicministro vocxlegis ordonon pri la nomumo de la
lernejo, gratulis nin, dankis gelernantojn pro ilia diligenteco kaj
kunlaborantojn pro ilia necesa kaj grava laboro. Kun gratuloj kaj bondeziroj
elpasxis reprezentanto de la urba klerigfako, nia direktoro, sed precipe bone
kaj kortusxe parolis la estintaj gelernantoj de Erosxenko. Fine mi solene
trancxis la rugxan rubandon kaj malfermis la lernejan muzeon. La infanoj
preparis grandan koncerton. "Sercxo"-grupanoj nomis gravajn datojn el biografio
de Erosxenko, deklamis lian versajxon "Homarano", kanton de agloj el la fabelo "Koro
de aglo" kaj lian eldiron pri esperanto, kiun li komparis kun la sorcxa lampo de
Aladeno; ili kantis ruse kaj en E-o. Mi rakontis historion de la nuna lernejo,
kaj infanoj montris spektaklon pri la unua blindullernejo en Turkmenio laux la
novelo de asxhxabada verkisto kaj jxurnalisto V. Pu. Scenaron de la spektaklo
verkis ni mem. Festa vespermangxo kronis la arangxon.
Post la
jubilea
festo nian lernejon pli ofte atentis la respublikaj radio kaj televido.
Studentoj de medicina instituto, kiuj ankaux pli frue vizitadis la lernejon,
nun petis pli detale rakonti pri la infanoj kaj blindaj plenkreskuloj.
Universitataj studentoj organizis pedagogian tacxmenton por praktike helpi al
la instruistoj kaj edukistoj. Jxurnalisto Tezebaj Saparov verkis kaj eldonis
brosxuron ruslingve kaj turkmene "Mian vojon mi mem superu". De tempo al tempo
finance helpis nin asocio de turkmenaj blinduloj kaj surdmutuloj. Gxi nigre
eldonis la brosxuron "Ne tiel, sed cxi tiel" en la ruslingva traduko. Ni
disdonis gxin al niaj gelernantoj, kiuj disvastigis gxin en siaj urbaj kaj
vilagxaj bibliotekoj. Tiamaniere la logxantaro de Turkmenio ricevis utilajn
informojn pri nevidantoj.
Tiu famo tre
helpis al la lernejo post disfalo de Sovetunio, kiam grave
malbonigxis ekonomia stato de Turkmenio, ankaux de nia lernejo. Diversaj
firmaoj, entreprenoj, ecx ordinaraj civitanoj proponis sian helpon. Ni
gxuis ecx jenan amuzan kazon: flatemaj kulinaristoj
donacis al prezidento de Turkmenio centkilograman
torton okaze de lia naskigxtago, kaj li redonacis gxin al niaj
infanoj. La torton oni alveturigis sur fermita kamiono, gxi estis
grandega kaj okupis kvar tablojn! Felicxe pli
frue unu firmao donacis al ni kvin malvarmigilojn, do
la geknaboj kaj kunlaborantoj mangxis gxin dum kelkaj tagoj.
Iam la respublika klerigministerio
organizis en nia lernejo konferencon por direktoroj de
lernejoj-internulejoj. Arangxantoj de la ekspozicio
pri klerig-evoluo en Turkmenio ne forgesis ankaux nian lernejon, kaj ni
siavice pri Erosxenko, liaj helpantoj kaj ekslernantoj. Estis eksponitaj
kopioj de materialoj pri Erosxenko-lernejo, brajlaj lernolibroj,
blindulhelpiloj ktp. Cxio estis interesa por la
spektantoj.
Se pli frue niaj gelernantoj gxenis
diri, ke ili lernas en la porblindula lernejo, nun ili
fieris pro tio. Se pli frue la pedagogoj mem kolektadis
tra tuta respubliko viddifektitajn infanojn por la unua klaso, nun
gepatroj mem veturigis siajn etulojn por lerni. Kelkaj
geknaboj kun difektita vidpovo lernis en porvidulaj
lernejoj, kie mankis kondicxoj por ilia normala lernado.
Nun ankaux ili ekdeziris trafi nian lernejon. Same kiel Erosxenko, ni
sugestis al niaj edukatoj, ke ili estu dignaj kaj
noblaj, kaj tiam homoj ne kompatos ilin, sed estimos.
Estas konate, ke krom Turkmenio
Erosxenko logxis kaj laboris ankaux en aliaj partoj de
Sovetunio, en Japanio kaj en Sudorienta Azio, kaj, certe, cxie
li fervore agis, cxiam klopodis helpi al homoj. Jes, efektive li estis
plej rimarkinda homo inter aliaj nevidantoj.
Estus bone gxuste per tiuj vortoj
fini mian verkajxon, sed la vivo, bedauxrinde, ne
cxiam pozitive disvolvigxas. Disfalo de Sovetunio, krom la ekonomiaj,
havis ankaux malbonajn politikajn kaj naciajn postsekvojn, pro kio
ruslingva logxantaro amase forlasis Turkmenion. Ankaux
mi kun la edzino la 6-an de septembro 1996 forveturis
al nordkauxkazia urbo Georgijevsk. Antaux la forveturo
mi interkonsentis kun la juna energia kolegino, ke sxi dauxrigu
gvidi la grupon "Sercxo" kaj zorgu pri la lerneja muzeo. Tamen post iom
da tempo la kolegino sukcese edzinigxis al ricxa turko
kaj nun logxas en Turkio. Pro plifortigxinta naciisma
politiko de la nova turkmena registaro oni sxangxis
antauxajn nomojn de urboj, stratoj, entreprenoj, lernejoj kaj ecx jarmonatoj.
Estis renovigita estraro de la blindullernejo, kaj en 2004 oni aboliciis
gxian Erosxenko-nomon. Tamen dum lastaj du jaroj iom
mildigxis la politiko de Turkmenio, kaj eblas esperi,
ke al la lernejo oni redonos gxian veran nomon. Cxu
vere tio okazos aux ne, sed oni povas certigi, ke la bona nomo de Vasilij
Erosxenko lasis neforvisxeblan spuron en animoj de niaj estintaj
gelernantoj.
Nikolaj Osipenko (Rusio).