Kiu estas por mi Vasilij Erosxenko? Kio allogas
min en liaj verkoj?
(Personaj meditoj).
(dya-tria premio en la konkurso de LIBE kaj REAN)
Mi estas ordinara legantino
de Erosxenko-verkoj, lia samsortanino.
En tiu cxi skizo mi ne pretendas analizi liajn apartajn verkojn aux science
esplori rolon de lia personeco. Mi volas eldiri nur proprajn pensojn pri tiu
mirinda homo, rakonti kiam mi ekinteresigxis pri li, kiuj liaj personaj trajtoj
impresis min kaj kio placxas al mi en lia verkaro.
Post brajla apero en 1964 de la unua ruslingva libro de V.
Erosxenko "Koro de aglo", kompilita de R. Belousov, mi unue eksciis ion pri tiu
verkisto kaj lia biografio. Kun grandega plezuro mi legis liajn fabelojn. Dek
jarojn poste, kiam mi distance studis en difektologia fako de leningrada
instituto, mi elektis temon de mia kursverko "Rolo de Esperanto en internaciaj
rilatoj de blinduloj", kaj tiam mi pli profunde esploris la verkaron de
Erosxenko kaj tralegis interesajn rememorojn pri li. Min ekinteresis Erosxenko
mem kiel verkisto kaj esperantisto.
En 1982 Sovetunion, ankaux Kislovodskon vizitis estimata
japana profesoro Ogava Goro (Takasugi Icxiro), kiu ankoraux en 1956 kaj 1959
plej unua esploris vivon kaj verkaron de la blinda rusa poeto. Konversaciante
kun la fama profesoro, mi komprenis, ke Erosxenko meritas pli grandan atenton,
necesas legi kaj ekkoni pli multajn liajn verkojn kaj pri li mem. Ion, ekzemple
"Rakontojn de velkinta folio", "Krucxon de sagxeco", "Tri gxemelojn" mi sukcesis
originale tralegi en E-o kaj en la rusa. Mi spertis veran gxuon E-posedo de la
auxtoro, kaj mi bone komprenis, kial oni nomas lin poeto, kvankam verajn
versajxojn li havas ne multajn. Tamen ankaux en prozo ege impresas lia poetika
stilo kaj tre emocia lingvajxo. Mi tre bedauxras, ke legantoj, kiuj ne posedas
E-on, konatigxas kun liaj verkoj per tradukoj ne cxiam bonkvalitaj.
Cxiu grava persono, estu li/sxi historia aganto, sciencisto
aux verkisto, postlasas sian spuron, ofte ecx gravan spuron en sfero de sia
agado kaj en socia vivo. Ankaux Erosxenko lasis dignan memorajxon al ni,
diversnaciaj homoj.
Kio do allogas min en mia samsortano Erosxenko mem? Unue li
lernis en moskva blindullernejo komence de la pasinta jarcento, kiam oni ne
zorgis kaj ecx ne parolis pri rehabilitado kaj integrigxo de handikapuloj, kaj
tamen nur dank' al propra forta volo li farigxis memstara, sendependa homo en la
vivo.
Ekde sia infanagxo kaj por la tuta vivo Erosxenko estis
kaptita per senlima soifo al scioj. Cxiam li scivolis por ekkoni naturon:
birdkantado, vagado en montoj, nagxado en diversaj akvujoj tre logis lin.
Estinte en Japanio, li eksciis pri la demonstraciaj flugoj per aeroplano, kaj
tuj ekrevis li mem sperti la flugon.
Ankoraux en Moskvo, strebante pli profunde studi literaturon,
li ne avaris pagi al vidanta vocxleganto preskaux tutan sian salajron de la
restoracia violonisto. Tio permesis al li poste, en Japanio kaj Cxinio prelegi
pri rusa literaturo kaj esti interesa konversacianto por fama cxina verkisto Lu
Sin.
Erosxenko bonege interrilatis kun homoj de diversaj nacioj,
agxoj kaj profesioj. Gxuste tio helpis al li gajni simpation de s-ino A. N.
Sxarapova, kaj sxi instruis al li E-on, kiu igxis lia pordego en la vastan
mondon. Lia unua eksterlanda vojagxo estis instigita de intereso pri edukado kaj
lernado de blinduloj en Anglio. Samcele jam survoje li vizitis la
blindullernejon kaj metiejon en Berlino. Por akiri aspiratajn sciojn li ne timas
malfacilajxojn kaj barojn. Ekzemple, por trafi la Regxan Kolegion li devis bone
scipovi la anglan. Tiucele li dum kelkaj monatoj logxis en la bonkora E-familio,
absorbante kiel spongo kutimojn kaj bontonon de la nova por li socio. Lia
denaska intelekto kaj bonkonduto akcelis, ke li estis dezirata en diversaj
amikaj medioj - bona ekzemplo de la vera integrigxo.
Erosxenko ne nur cxiam kaj cxie klopodis akiri sciojn (li
auxskultis lekciojn en la universitatoj de Sorbonno kaj Gettingeno, interesigxis
pri relativecteorio de Enstein), sed li ankaux malavare disdonadis siajn sciojn.
Dum la vojagxo al Siamo, Birmao kaj Hindio li penadis helpi al tieaj samsortanoj.
Por pli bone kontakti li devis lerni lingvojn de tiuj popoloj, kie li restadis,
cxar per lingvokono malfermigxas animo de la popolo, eblas pli facile ekkoni
morojn kaj kutimojn. Li estis ege persista por atingi sian celon, kaj diversaj
obstakloj, kauxzitaj de sxtataj oficistoj, ne timigas lin.
En antauxparolo al la skizoj "El vivo de la cxukcxoj"
Erosxenko skribas: "Unu el la taskoj, kiujn mi metis antaux min, vojagxante al
lando de la cxukcxoj (aux cxukotoj), estis ekkoni la vivmanieron de la blinduloj
en tiuj malproksimaj arktaj regionoj". Kaj jen inter cxukcxoj ekflugis novajxo:
"venis cxi tien loksxangxemulo V. Erosxenko, arda entuziasmulo de blindulklerigo".
Jes, gxuste tia li estis. Malgraux, ke li havis neniun diplomon konsideratan de
oficialuloj, li estis tre ricxa spirite, profunde kaj diversflanke klera homo:
lingvisto, verkisto, muzikisto, masagxisto, bona sxakisto, kaj plej gravas por
mi, ke li estis lerta instruisto. Restante por cxiam romantika vagemulo, ecx iom
naiva, li tamen estis denaska instruisto, kiu per sia ekzemplo instruas ankaux
nin, nuntempajn blindulojn, ke ne mono plej gravas en la vivo. Li semis bonon,
sciojn, li estis laborema kaj agema, modesta kaj nepostulema pri vivkondicxoj
por si mem. Al cxiu li pretis helpi. Maljusteco kaj krueleco, pri kiuj tiom
abundas nia vivo, dolorigis lian senteman koron. Elkora amikemo kaj homamo
imponas min en Erosxenko, li profunde estimis homojn. Gxust e pro tio li ne
kuragxis uzi riksxon, kiun li ricevis kiel universitata instruisto en Pekino. Li
ne povis imagi sin veturanta sur homo, tial simple li kuradis apud riksxo kaj
ekzercis kun li en cxina lingvo.
Aparte mi volas substreki sindonemon kaj bonkorecon en cxiu
agado de Erosxenko. Pri tio atestas lia laboro en Turkmenio. Li senhezite venis
tien por helpi al blindaj infanoj, kiuj tre bezonis zorgon de la sperta kaj
komprenema instruisto. La verajn vivlecionojn li instruis al la geknaboj: sxati
naturon, kantojn, scipovi nagxi, fervore labori kaj esti obstina en vivbatalo.
Ho, kiel aktualas tio ankaux por la nunaj blinduloj!
Kio por mi gravas en verkoj de V. Erosxenko? Legante liajn
verkojn, mi kvazaux cxeestas kun la auxtoro, cxar li gxojas kaj suferas kune kun
priskribataj personoj. En Sxanhajo li verkis E-e "Rakontojn de velkinta folio".
Mi tre sxatas tiun belan fabelon. Teruraj estas sortoj de la homo-cxevalo,
la malfelicxa gxibulino kaj la junulino kun malgrandaj piedetoj. La vivo de
cxina popolo estas prezentita tiom plenreale kaj emocie, ke nevole ni kredas al
la auxtoro, al lia amo por la subpremita, suferanta popolo. Jen estas pensoj de
l' velkinta folio: "La celo de l' vivo estis ne fali de l' arbo, kaj jen mi
estas sola, malgxoja, malvarma kaj velkas de pensoj, ke mi faris nenion utilan,
mi amis neniun, mi pensis cxiam nur pri mi mem..." Ne, ne tia estis la auxtoro!
Lia granda koro doloris pro doloroj de suferantoj, li revis pri libereco,
egaleco kaj frateco sur la tero. En tiu verko ni sentas indignon kontraux
perfiduloj de sia popolo.
Same en Cxinio Erosxenko verkis "Vintran fabelon", en kiu li
esprimis sian ardan aspiron al la Patrio. En la fabelo mi akre sentas kvazaux
spiron de l' severa negxvento, la aeron de Rusio, kaj min kortusxis la vortoj:
"De mem infanagxo mi revis, ke en mia patrolando ne estos malfelicxaj hmoj. De l'
infanagxo mem mi tion esperis, mi pasie tion deziris. Al mi sxajnas, ke dank' al
tiuj revoj mi gxis nun ankoraux vivas". Lu Sin, bona amiko de Erosxenko, nomis
la blindan poeton "revemulo", tamen li aldonis: "La revoj de Erosxenko estis
tute realaj". La rusa fabelisto bone konsciis, ke necesas kruela batalo, kaj por
gxi necesas homoj kun potencaj animoj, ili devas havi "firman volon, klaran
racion, kuragxegan koron".
En fabeloj de Erosxenko al mi ege placxas lia vasta geografia
horizonto kaj scipovo penetri la animon de diversaj popoloj: jen estas afrikaj
gajuloj-petoluloj, jen la sagxulo hindo, jen ekzemplo de turkmena spriteco, kaj
la auxtoro cxiam estas korproksima amiko al siaj diversnaciaj protagonistoj.
Al miaj plej sxatataj verkoj de Erosxenko unuavice apartenas
jam menciitaj de mi skizoj "El vivo de la cxukcxoj". Kelkfoje mi legis kaj
relegis ilin kun granda plezuro pri la fidema junulo Filip Onkudimov kaj pri
naivaj moroj de tiu popoleto (oni proponis al Filip puni ikonojn, same kiel
cxukcxoj punadas per vergoj siajn diojn, se tiuj ne tre zorgas pri homoj).
Malgxoja estas la sorto de Filip, kiu revis kaj ege kredis, ke mjiraklemaj
ikonoj aux kuracistoj nepre revenigos lian vidpovon. En la skizo ankaux la
auxtoro mem vidigxas diversflanke: "Mi estas malbona ateisto kaj ankoraux pli
malbona agitanto", - konfesas la verkisto. Li multon vidis, multon komprenis,
sed ne pri cxio tiam eblis paroli. Malgraux tio, Erosxenko diris al Filip la
veron, kiun ne povis kompreni la naiva cxukcxo, sed tiuj pensoj turmentis,
sendormigis la auxtoron revenintan al Moskvo. La konkludo de la blinda vagemulo,
spertinta vivsituaciojn en multaj landoj, grave sonas ecx nun: "La cxefajxo
estas ne la blindeco mem, sed la viduloj, kiuj ne donas al ni eblecon labori kaj
perlabori nian cxiutagan panon kaj vivi sendpendan vivon". Erosxenko multfoje
ripetadis, ke blindulo devas labori, cxar nur laborante li/sxi sentas sin
plenrajta homo. Nun oni ofte parolas pri zorgoj al handikapuloj, tamen la
sxtataj oficistoj ne komprenas ilian gravan deziron labori, kaj ne nur por sia
pano, ankaux por sia rehabilitado, por esti tute plenrajtaj.
Ho, kia bonega estas dua skizo "La destinita vivi"! Min
persone cxiam interesas libroj, kiuj konatigas min kun moroj kaj kutimoj de
diversnacianoj. Erosxenko en la malgranda verko sukcesis rakonti tre multon.
Malfacila estas vivo de l' tundraninoj. Cxiuj kvar edzinoj de Umka kunvivas en
la sama jarango. Ili estas senrajtaj, senvortaj, ili plene obeas al volo de la
edzo kaj al tundraj moroj. Patrino de l' naskigxinta blinda infano atendas, kion
decidos la edzo: cxu la infano vivos aux devas esti mortigita. Sxi ecx ne rajtas
lauxtplori. Kaj jen, laux la edza decido, la blinduleto estas destinita vivi.
Sed kio atendas lin en severaj vivkondicxoj de la tundro? Kaj nun mi admiras pri
la patro de l' knabo. La auxtoro prezentas lin kiel talenta, sagxega edukanto.
La lecionoj de Umka vere estas raciaj: pacience li helpas al la knabeto ekkoni
jarangon, diversajn utilajn objektojn, hundojn ktp. Jen la patro instruas al la
knabo, kiel uzi hakilon, borilon, trancxilon: "La amikoj (tiel Erosxenko nomas
la laborilojn) estas bonegaj kaj tute fidindaj, sed oni devas konduti kun ili
gxentile, atenteme kaj tre pacience. La destinita vivi devas lerni gxentilecon,
atentemon kaj pli ol cxion, paciencon". En tiu leciono ni vidas vivsperton de la
auxtoro mem, cxar pacienco estas grava helpilo en la blindula vivo. Kaj la
pacienco de Umka esperigas nin, ke li instruos al sia blinda filo dancon de
rosmaro, kauxri kaj kuri pli bone ol la aliaj.
"La trimova sxakproblemo" ankaux placxas al mi. En unua
cxapitro de la skizo Erosxenko pripensas, kion signifas homa personeco en urbego,
en civilizita mondo,
kie homo malgrandigxas, mizerigxas. Tie gravas "ne la homo mem, sed lia kapitalo,
ne lia kapo, sed lia posxo, ne lia koro, sed lia oro". Tute alian situacion
spertis la auxtoro inter la arkta popoleto: "Tie oni lernas sxati la homon mem,
gxuste taksi lian vivon, respekti lian liberecon". Tre varmkore li karakterizas
cxukcxojn: "timemaj kiel cervidoj, kaj scivolaj kiel polusvulpetoj". Pri cxio
ili interesigxas, restante cxiam modestaj, gxentilaj, neenviemaj. Cxukcxaj
infanoj estas idoloj por gepatroj. Estante humuruloj la cxukcxoj naive
karikaturis cxion. Kordolore ni legas rakonton pri la tragedio de la juna
Nerulteng, kun kiu Erosxenko interamikigxis, kaj jen gxuste lin Nerulteng petas
plenumi teruran moron de l' tundranoj - strangoli la malfelicxulon. Kompreneble,
la rusa amiko ecx ne povis imagi sin plenumanto de tiu "amika komplezo"...
Konklude mi povas diri, ke por mi Erosxenko estas modelo de l'
vera instruisto kaj bonkora homo. Ecx ravas min lia strebo helpi cxiam kaj al
cxiuj, precipe al siaj samsortanoj, obstino en la vivbataloj, ofte ne por si mem.
Lia verkaro pliricxigis min per abundaj diverstemaj konoj.
Min plezurigis lia esprimiva, emocia literatura Esperanto, sen uzo de
neologismoj. Plene mi konsentas kun la eldiro de Lu Sin pri Vasilij Erosxenko:
"Kiam mi fermis lian libron, mi spertis dankon al homo, kiu vivante en nia mondo,
ne perdis naivan, puran koron".
Nadja Jxukova (Rusio).